Литмир - Электронная Библиотека

Sur la ekrano aperis ĉambrego, tute drapirita per vertikalaj faldoj de peza ŝtofo de densa malakite-verda koloro. Sur la antaŭa plano staris ronda tablo kun masivaj skulptitaj piedoj en formo de ungegaj manegoj. Sur la tablo solece kuŝis palblua opaleska globo. Kvar foteloj el sama verda ŝtofo staris sur hela sunflava tapiŝo. Sur malantaŭa muro videblis astronomia mapo, malforte lumanta super nigra ŝranko kun pordetoj, beligitaj per buntaj kaj fajnaj desegnaĵoj. Sur la ŝranko lumis alta lampo kun palblua kloŝo, borderita per verda strio, kiu prilumis kvar homojn, kun maldeca orgojlo sidaĉantajn en la foteloj. Tri el ili kaŝiĝis en ombro, antaŭe sidis maldika kaj alta homo en blanka survesto, kun nuda kapo kaj starantaj brose mallongaj griz-nigraj haroj. La malmola buŝo ne harmoniis kun la malakra mallonga nazo, kaj la penetremaj mallarĝaj okuloj — kun la brovoj, alte levitaj, kvazaŭ en peno kompreni. Sed Olla Dez povis esti kontenta. Ĉojo Ĉagas impresis kiel reganto kaj, sendube, estis tiu.

Faj Rodis, plu en sia ruĝ-oranĝa robo, paŝis sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ĉojo Ĉagas rektiĝis kaj longe ĉirkaŭrigardis la virinon de la Tero.

— Mi salutas vin, kvankam vi venis sen invito! — finfine diris li.

«Por peti “inviton” kaj ricevi respondon, necesus kelkaj miloj da jaroj!» — pensis Rodis, kaj ŝiaj lipoj tremeris en apenaŭ rimarkebla subrido, kaŭzinta same rapidan reagon — la brovoj de la reganto iomete moviĝis.

— Tiu, kiu regas ĉe vi kaj kiu estas komisiita reprezenti regantojn de via planedo, ekspliku la celon de la veno, — daŭrigis li.

Faj Rodis koncize kaj ekzakte rakontis pri la ekspedicio, pri la fontoj de scioj pri la planedo Jan-Jaĥ kaj pri la historio de malapero de tri stelŝipoj de la Tero en la komenco mem de la EMU. Ĉojo Ĉagas senpasie aŭskultis, dekliniĝinte malantaŭen kaj metinte sur molan benketon la krurojn, vestitajn per striktaj blankaj kruringoj. Kaj ju pli orgojla iĝadis lia pozo, des pli klare legis la teranoj konfuziĝon, okazantan en la animo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Mi ne komprenis, en kies nomo vi parolas, fremduloj. Vi ĉiuj estas tro junaj! — diris Ĉojo Ĉagas, tuj post kiam Rodis finis sian mesaĝon kun peto akcepti «Malhelan Flamon».

— Ni estas homoj de la Tero kaj parolas en la nomo de nia planedo, — respondis Faj Rodis.

— Mi vidas, ke vi estas homoj de la Tero, sed kiu ordonis al vi paroli tiel, sed ne alie?

— Ni ne povas paroli alie, — kontraŭis Rodis, — ni ĉi tie estas ero de la homaro. Ĉiu el homoj de la Tero parolus samon, nur, eble, per aliaj esprimoj aŭ pli klare.

— La homaro? Kio estas tio?

— La loĝantaro de nia planedo.

— Do la popolo?

— La nocion «popolo» ni havis en la antikveco, kiam ĉiuj popoloj de la planedo ankoraŭ ne unuiĝis en unu familion. Sed se mi uzu tiun nocion, do ni parolas en la nomo de la unueca popolo de la Tero.

— Kiel povas popolo paroli preter leĝaj regantoj? Kiel povas neorganizita homamaso, des pli plebo, esprimi unuecan kaj utilan opinion?

— Kaj kion vi subkomprenas sub la termino «plebo»? — singarde demandis Faj Rodis.

— La parton de loĝantaro, nekapablan al alta scienco, uzatan por reproduktado kaj por la plej simplaj laboroj.

— Ni ne havas plebon, ne havas homamason kaj regantojn. Kaj leĝa ĉe ni estas nur la deziro de la homaro, esprimita per sumado de opinioj. Por tio ekzistas precizaj maŝinoj.

— Mi ne komprenis, kian valoron havas opinio de apartaj personoj, malkleraj kaj nekompetentaj.

— Ni ne havas nekompetentajn personojn. Ĉiu granda demando estas malfermite esplorata fare de milionoj da sciencistoj en miloj da sciencaj institutoj. La rezultoj estas sciigataj al ĉiuj. Decidojn pri malgrandaj demandoj faras respektivaj institutoj, eĉ apartaj homoj, kaj kunordigas ilin la Konsilioj laŭ ĉefaj branĉoj de ekonomio.

— Sed ja ekzistas la supera regorgano?

— Ĝi ne ekzistas. Okaze de neceso, en ekstremaj cirkonstancoj, la potencon prenas laŭ sia kompetento unu el la Konsilioj. Ekzemple, tiu de Ekonomio, de Sano, de Digno kaj Juro, de Stelnavigado. La ordonojn kontrolas la Akademioj.

— Mi vidas ĉe vi danĝeran anarkion kaj dubas, ke komunikado de la popolo de Jan-Jaĥ kun vi donos utilon. Nia feliĉa kaj trankvila vivo povas esti rompita… Mi rifuzas akcepti la stelŝipon. Revenu al via anarkia planedo aŭ plu vagadu en abismoj de la universo!

Ĉojo Ĉagas ekstaris, rektigis sin je tuta alto kaj direktis la montrofingron rekte al Faj Rodis. La tri ceteraj anoj de la Kvaropa Konsilio salte ekstaris kaj samtempe levis la manojn kun manplatoj, direktitaj per la eĝo antaŭen, — gesto de pleja aprobo kaj admiro sur Tormans.

Paliĝinte, Faj Rodis same etendis antaŭen la manon per trankviliga gesto de la Tero.

— Mi petas vin pensi ankoraŭ kelkajn minutojn, — sonore diris ŝi al Ĉojo Ĉagas. — Mi devas komunikiĝi kun nia planedo, antaŭ ol komenci decidajn agojn…

— Kaj jen malkovriĝis la vera vizaĝo de la fremduloj! — Ĉojo Ĉagas aktore turniĝis al siaj kunuloj. — Kiajn decidajn agojn? — Li minace mallarĝigis siajn jam mallarĝajn okulojn.

— Depende de tio, kiajn al mi permesos la Tero! Se…

— Sed kiel vi povas komunikiĝi? — malpacience interrompis Ĉojo Ĉagas. — Vi ĵus diris pri neatingebleco de la distanco. Aŭ ĉu ĉio ĉi estas trompo?

— Ni ankoraŭ neniam trompis iun ajn. En ekstremaj okazoj, malŝparinte grandegan energion, eblas trapiki la spacon per rekta radio.

La kunuloj de Faj Rodis interrigardis kun mirego. Ĉedi Daan jam malfermis la buŝon, Grif Rift premis ŝian ŝultron, per okuloj ordonante silenti.

Olla Dez senemocie aliris al Rodis, kaj rigardoj de la kvar regantoj fokusiĝis sur la nova reprezentantino de la Tero. Olla donis al Rodis ordinaran mikrofonon por internaj ŝipaj interparoloj kaj transmovis la kadron de la TVF al la ekrano en profundo de la halo, kie la stelŝipanaro ofte spektis prenitajn el la Tero stereofilmojn kaj eŭdoplastikajn spektaklojn. Por la stelŝipanoj ne restis dubo, ke ambaŭ virinoj agas laŭ anticipe interkonsentita plano.

Faj Rodis komencis voki per la mikrofono la Konsilion de Stelnavigado. Mallongaj kaj melodiaj vortoj de la tera lingvo sonis por la tormansanoj kiel magiaĵoj. La kvar regantoj restis stari ekster lumo de la lampo, kaj Faj Rodis ne povis observi esprimojn de iliaj ombritaj vizaĝoj.

Sur la ekrano, tute realaj en tridimensia plastiko kaj naturaj koloroj, aperis homoj de la Tero. En granda halo estis okazanta kunsido de unu el Konsilioj, verŝajne, fragmento de kroniko.

Ĉedi Daan abrupte liberigis la ŝultron de la fingroj de Grif Rift.

— Malinda trompo! — laŭte diris ŝi.

Faj Rodis ne tremeris, sed daŭrigis, kliniĝante antaŭen kaj ne deŝirante la okulojn de la estroj de Tormans:

— Mi tradukas miajn demandojn al la Tero en la lingvon de Jan-Jaĥ! — Kaj ŝi ekparolis alterne jen en la tera, jen en la tormansa lingvo. — Estimataj anoj de la Konsilio, mi devas peti permeson pri ekstremaj rimedoj. La regantoj de Tormans, ne eksciinte opinion kaj malgraŭ deziro de multaj homoj de la planedo, rifuzis akcepti nian stelŝipon pro eraraj kaj senvaloraj motivoj…

— Mensogo! Ĉu vi ne vidis en tutplanedaj elsendoj, kiel indignas la popolo kaj postulas, ke oni vin ne nur ne akceptu, sed simple neniigu? — ordoneme interrompis Ĉojo Ĉagas.

— Ni konektiĝis al via speciala reto kaj vidis aliaĵojn, — senemocie replikis Rodis kaj daŭrigis: — Tial mi petas permesi al ni forviŝi de la planedo la ĉefurbon — la centron de aŭtokratia oligarkio — aŭ fari tutplanedan narkotigon kun persona selekto.

Ĉojo Ĉagas sidiĝis sur randon de la tablo, kaj la tri ceteraj impetis antaŭen, svingante la manojn.

Olla Dez nerimarkeble ŝanĝis bildojn de la eŭdoplastiko. Sur la ekrano de la TVF la prezidanto de la Konsilio energie ekparolis, montrante al mapo supre. La konsilianoj aprobe kapjesis. Estis okazanta pridiskuto de konstruado de trejna lernejo por esplorontoj de Tamas. De ekstere oni povus pensi, ke Faj Rodis ricevis la necesan permeson.

— Tio estas netolerebla! Mi ne povas plu! — Ĉedi Daan elkuris el la halo, ĵetis sin en sian kajuton kaj fermis sin tie, akre suferante.

Post ŝi ekiris Gen Atal, Tivisa kaj Menta Kor, sed ili estis haltigitaj per ordona tono de parolo de Faj Rodis:

— Mi ricevis permeson al ekstremaj agoj. Mi petas pensi ree. Mi atendos dum du horoj laŭ tempo de Jan-Jaĥ. — Faj Rodis turniĝis, por eliri el la ĉefa fokuso.

— Haltu! — kriis Ĉojo Ĉagas. — Al kia ago vi ricevis permeson?

— Al ajna.

— Kaj kion vi decidis?

— Dume nenion. Mi atendas vian respondon.

Rodis estingis la retrokomunikadon de la TVF, lasinte la regantojn de Tormans antaŭ la malhela ekrano de ilia sekreta reto. Al ili ne venis ideo tuj malŝalti ĝin, kaj la teranoj povis dum kelkaj minutoj observi ilian disputon kaj vantajn timajn gestojn.

— La stato estas danĝera! — diris la ĝibnaza tormansano kun rondaj kaj elstaraj okuloj, kiel poste eksciis la teranoj — Gen Ŝi, la unua helpanto de Ĉojo Ĉagas. — Potenco de la fremduloj estas senduba.

— Kiel ajn ili mensogu, la stelŝipo havas grandegan forton kaj, sendube, potencan armilaron. Sen ĝi neniu ekvojaĝus al malproksimaj planedoj, — balbutis Zetrino Umrog, — sed stelŝipo, alteriĝinta al la planedo…

— Tio estas tute alia afero! — diris Ĉojo Ĉagas kaj ion kriis flanken. La ekrano malŝaltiĝis.

Rodis lace malleviĝis en fotelon kaj kelkfoje movis la manplatojn laŭ la vizaĝo kaj la haroj demalsupre supren, kvazaŭ lavante sin. Grif Rift silente etendis pokalon da KMT, kaj ŝi akceptis ĝin kun danka rideto.

— La spektaklo estis brila! — kontente diris Olla Dez kaj rompis digon de indigna silento.

— Malinde! Hontinde! Homoj de la Tero ne devas ludi mensogajn scenojn kaj aranĝi trompon! Ni neniam atendis, ke la estrino de nia ekspedicio kapablas al senkonscienca ago! — interrompante unu la alian, ekparolis Tivisa Henako, Menta Kor, Gen Atal kaj Tor Lik. Eĉ la ŝtonfirma Div Simbel malaprobe rigardis al Faj Rodis, dum Neja Holli, Vir Norin, Sol Sain kaj Eviza Tanet ne kaŝis sian admiron pri ŝi.

Faj Rodis demetis la pokalon, ekstaris kaj aliris al la kamaradoj. Rigardo de ŝiaj verdaj okuloj, grandaj eĉ por virino de la EKM, estis malgaja kaj firma.

— Opinioj pri mia ago dividiĝis ĉe vi preskaŭ egale — eble, tio estas konfirmo de ĝia praveco… Ne necesas senkulpigoj, mi ja mem konscias mian kulpon. Denove antaŭ ni, kiel milfoje antaŭe, staras sama demando: ĉu enmiksiĝi aŭ ne enmiksiĝi en procezojn de evoluo, aŭ, kiel oni diris antaŭe, en sorton de apartaj homoj, popoloj, planedoj. Krimaj estas perforte truditaj pretaj receptoj, sed ne malpli krima estas malvarmsanga observado de suferoj de milionoj da vivaj estaĵoj — ĉu animaloj, ĉu homoj. Fanatikulo aŭ psikopato, obsedata de propra grandeco, sen ŝanceliĝoj kaj rimorsoj enmiksiĝas en ĉion. En individuajn sortojn, en historiajn vojojn de popoloj, murdante iujn ajn por sia ideo, kiu en ega plejmulto da okazoj estas kreaĵo de malsprita menso kaj de malsana volo de paranojulo. Nia mondo de venkinta komunismo tre delonge metis finon al suferoj pro psikaj eraroj kaj pro malklereco de potenculoj. Nature, ĉiu el ni deziras helpi al tiuj, kiuj plu suferas. Sed kiel ne glitfali, aplikante antikvajn rimedojn de lukto — forton de trompo, sekreton? Ĉu ne estas evidente, ke, uzante ilin, ni ekstaras sur saman nivelon kun tiuj, de kiuj ni intencas savi? Kaj, troviĝante sur sama nivelo, kiel ni rajtas juĝi, ja ni perdas la scion? Jen, ankaŭ mi faris unu paŝon laŭ la antikva vojo, kaj vi mem ĵetas al mi akuzon pri neallasebla ago.

20
{"b":"87641","o":1}