Sonoranta signalo kaj verda eklumo subite vokis la afrikanon al TVF. Voko, sendita dum horoj de okupiĝoj, signifis ion seriozan. La aŭtomata sekretario malŝaltiĝis, kaj Mven Mas dekuris malsupren, en la kameron de malproksimaj interparoloj.
Veda Kong kun kavetoj sur gratvunditaj vangoj kaj kun profundaj ombroj sub la okuloj salutis lin el la ekrano. Ĝojigita Mven Mas etendis al ŝi siajn grandajn manojn, vokinte malfortan rideton sur la zorgoplena vizaĝo de Veda.
— Helpu al mi, Mven. Mi scias, ke vi laboras, sed Dar Veter forestas sur la Tero, Erg Noor estas malproksime, kaj krom ili, mi havas nur vin, al kiu mi povas simple veni kun ajna peto. Mi havas malfeliĉon…
— Kio? Ĉu Dar Veter?…
— Ho ne! Falo sur loko de elfosado de kaverno. — Kaj Veda mallonge rakontis pri la okazintaĵo en la kaverno Den-Of-Kul.
— Vi nun estas la sola el miaj amikoj, kiu havas rajton de libera aliro al la Aŭgura Cerbo.
— Al kiu el la kvar?
— Al tiu de Malsupra Determineco.
— Mi komprenis. Necesas prikalkuli eblojn atingi la ŝtalan pordon kun malplej granda malŝparo de laboro kaj materialoj? Ĉu la datumoj estas kolektitaj?
— Ili estas antaŭ mi.
Mven Mas reskribis kelkajn vicojn da ciferoj.
— Nun necesas atendi, kiam la maŝino akceptos miajn datumojn. Atendu, nun mi komunikiĝos kun deĵoranta inĝeniero de la AC. La Cerbo de Malsupra Determineco situas en la Aŭstralia sektoro de la suda zono.
— Kaj kie estas la Cerbo de Supra Determineco?
— En la Hinda sektoro de la loĝa zono, tie, kie estas mi… Mi komutas min, atendu.
Antaŭ la estingiĝinta ekrano Veda penis imagi al si la Aŭguran Cerbon. En la imago aperis giganta homa cerbo kun ĝiaj sulkoj kaj anfraktoj, pulsanta kaj viva, kvankam la juna virino sciis, ke tiel estis nomataj gigantaj elektronikaj esploraj maŝinoj de la plej alta klaso, kapablaj solvi preskaŭ ajnan taskon, solveblan por ellaboritaj branĉoj de matematiko. Sur la planedo estis nur kvar tiaj maŝinoj, specialigitaj malsame.
Veda atendis nelonge. La ekrano ekbrilis, kaj Mven Mas petis voki lin ree post ses tagoj.
— Mven, via helpo estas netaksebla!
— Ĉu nur tial, ke mi posedas iomajn sciojn en matematiko? Sed via laboro estas netaksebla, ĉar vi scias antikvajn lingvojn kaj kulturojn. Veda, vi tro enprofundiĝis en la EDM-on!
La afrikano ekridis tiel bonkore kaj infekte, ke Veda ekridis same, kaj, adiaŭinte per gesto, malaperis.
En la difinita tempo Mven Mas ree ekvidis la junan virinon en la televideofono.
— Vi povas ne diri — mi vidas, ke la respondo estas negativa…
— Jes. Stabileco estas sub la limo de sekureco…
— En la limoj de niaj ebloj restas nur tunela elfosado de gardoŝrankoj de la dua kaverno, — malgaje diris Veda.
— Ĉu la afero meritas tiom fortan ĉagrenon?
— Pardonu min, Mven, sed ankaŭ vi staris ĉe pordo, malantaŭ kiu kaŝiĝis sekreto. Ĉe vi ĝi estas granda kaj universala, kaj ĉe mi malgranda. Sed emocie mia malsukceso egalas al la via.
— Ni ambaŭ estas kamaradoj en malfeliĉo. Mi povas vin certigi, ke ni ankoraŭ plurfoje batiĝos je ŝtalaj pordoj.
— Iu el ili finfine malfermiĝos!
— Jes!
— Sed vi ja ne retiriĝis tute?
— Certe. Ni kolektos novajn faktojn, montrilojn de pli ĝustaj turnoj. La forto de la kosmo estas tiom nekredeble grandega, ke niaflanke estus naive ataki ĝin kun simpla bastono… Tute same, kiel por vi malfermi permane tiun danĝeran pordon.
— Sed se necesos atendi tutan vivon?
— Kio estas mia individua vivo por tiaj paŝoj de la scio!
— Mven, kie estas via pasia malpacienco?
— Ĝi ne malaperis, sed estas bridita. Per la sufero…
— Kaj Ren Boz?
— Al li estas pli facile. Li daŭrigas la vojon en serĉado de precizigo de sia abstraktaĵo.
— Mi komprenas. Minuton, Mven, estas io grava. — La ekrano kun Veda estingiĝis, kaj, kiam ĝi ekbrilis ree, antaŭ Mven Mas kvazaŭ estis alia, juna kaj senzorga virino.
— Dar Veter malleviĝas sur la Teron. La sputniko kvindek sep estas finita antaŭ la limdato.
— Ĉu tiel rapide? Ĉu ĉio estas farita?
— Ne, nur ekstera munto kaj instalo de energi-produktaj maŝinoj. La internaj laboroj estas pli simplaj. Oni lin forvokas por ripozo kaj analizo de raporto de Junio Ant pri nova speco de mesaĝoj laŭ la Ringo.
— Estos ĝoje vidi Dar Veter-on.
— Vi nepre vidos lin… Mi ne findiris. Per penoj de la tuta planedo estas preparita rezervo de anamezono por la nova stelŝipo «Cigno». Ĉu vi estos tie?
— Mi estos. La planedo montros por adiaŭo kun la ŝipanaro de «Cigno» ĉion plej belan kaj amatan. Ili ankaŭ deziris spekti la dancon de Ĉara en la festo de Flamaj Tasegoj. Ŝi mem veturas en la centran kosmohavenon El Homra. Ni renkontiĝos tie!
— Bone, Mven Mas, kara!