Dum dudek tagoj baraktis en humida mallumo la aŭtomata borilo-roboto, ĝis ĝi sukcesis dismeti la dekmiltunan obstrukcon kaj firmigi la faligitajn volbojn. La vojo internen de la kaverno iĝis trairebla. Restis nur kontroli ĝian sendanĝerecon. Ĉaroj-robotoj, movataj per raŭpoj kaj per arĥimeda ŝraŭbo, senbrue glitis malsupren. Aparatoj informadis post ĉiuj cent metroj da antaŭiĝo pri konsisto de aero, temperaturo kaj humido. Lerte ĉirkaŭirante obstaklojn, la ĉaroj malleviĝis ĝis kvarcent-metra profundo. Tiam Veda Kong kun grupo da kunlaborantoj penetris en la kaŝitan kavernon. Antaŭ naŭdek jaroj, dum esploro de subteraj akvoj, inter kalkoŝtonoj kaj sabloŝtonoj de tute ne erca karaktero indikiloj subite montris grandan kvanton da metalo. Baldaŭ evidentiĝis, ke la loko koincidas kun priskribo de situo de legenda antikva kaverno Den-Of-Kul, kio en la malaperinta lingvo signifis «Kaŝejo de kulturo». Ĉe minaco de terura milito popoloj, opiniintaj sin la plej progresaj en scienco kaj kulturo, kaŝis en la kaverno trezorojn de sia civilizo. En tiuj malproksimaj jarcentoj sekreteco kaj mistereco estis tre disvastiĝintaj…
Veda emociis ne malpli ol ŝia plej juna kunlaborantino, kiam ŝi glitis malsupren laŭ malseka ruĝa argilo, kovranta la plankon de la oblikva trairejo.
La fantazio pentris majestajn halojn kun hermetikaj gardoŝrankoj de filmotekoj, desegnaĵoj, mapoj, ŝrankojn kun bobenoj de magnetofonaj registraĵoj, bretojn kun specimenoj de ĥemiaj kombinaĵoj, alojoj kaj kuraciloj. Remburaĵojn de malaperintaj nun animaloj en nepenetreblaj por humido kaj aero diafanaj vitrinoj, preparaĵojn de vegetaĵoj, skeletojn, muntitajn el ŝtoniĝintaj ostoj de elmortinta loĝantaro de la planedo. Poste imagiĝis platoj el silikolo kun ĉirkaŭverŝitaj en ili bildoj de la plej famaj pentristoj, tutaj galerioj da skulptaĵoj de belaj reprezentantoj de la homaro, de ĝiaj elstaraj agantoj, de majstre montritaj animaloj… Modeloj de famaj domoj, surskriboj pri rimarkindaj eventoj, eternigitaj en ŝtono kaj metalo…
Plu revante, Veda Kong penetris en la gigantan kavernon kun areo ĉirkaŭ tri-kvar mil kvadrataj metroj. La foriranta en mallumon plafono estis fleksiĝanta kiel ronda volbo, de kiu pendis longaj stalaktitoj, brilantaj en elektra lumo. La halo efektive montriĝis majesta. Realigante la pensojn de Veda, en niĉoj de muroj, riĉaj je ripoj kaj elstaraĵoj de kalkaj surfluaĵoj, videblis maŝinoj kaj ŝrankoj. La arkeologoj kun ĝojaj ekkrioj disŝutiĝis laŭ perimetro de la subtera halo. Multaj el la starantaj en la niĉoj maŝinoj, iuloke ankoraŭ konservintaj brilon de vitro kaj de laka poluro, evidentiĝis veturiloj, kiuj tiel plaĉis al homoj de fora pasinteco kaj dum la erao de la Disa Mondo estis opiniataj la pinto de la teĥnika genio de la homaro. Tiam ial oni konstruadis tre multe da veturiloj, kapablaj transporti sur siaj molaj seĝoj nur kelkajn homojn. Konstruo de la veturiloj atingis fajnecon, meĥanismoj de regado kaj movado estis spritaj, sed en cetero tiuj maŝinoj estis evidenta sensencaĵo. Centmilope ili turniĝadis laŭ stratoj de urboj kaj laŭ vojoj, transportante tien kaj reen homojn, ial laborantajn malproksime de sia loĝejo kaj ĉiutage hastantajn trafi al laborejo kaj reveni hejmen. Tiuj veturiloj estis danĝeraj en stirado, mortigis grandegan nombron da homoj, forbruligis miliardojn da tunoj da valoregaj rezervoj de organikaj substancoj, akumulitaj en la geologia pasinteco de la planedo, veneninte la atmosferon per karbona dioksido. La arkeologoj de la epoko de la Ringo spertis elreviĝon, ekvidinte, ke al tiuj strangaj veturiloj estas disponigita tiom granda loko en la kaverno.
Sed sur malaltaj platformoj altis pli potencaj piŝtaj motoroj, elektraj motoroj, reakciaj, turbinaj, nukleaj. En vitraj ŝrankoj, sub dika tavolo da kalkaj fluaĵoj situis en vertikalaj vicoj aparatoj — eble, televidaj riceviloj, fotokameraoj, kalkuliloj aŭ aliaj aparatoj de simila celo. Tiu muzeo de maŝinoj, parte disŝutiĝinta en rustan polvon, sed parte bone konserviĝinta, estis granda valoro, ĉar verŝis lumon sur la nivelon de teĥniko de la fora tempo, kies plej granda parto de historiaj dokumentoj malaperis en militaj kaj politikaj perturboj.
La fidela asistantino Miiko Ejgoro, ree forlasinta sian amatan maron por humido kaj mallumo de subteraĵoj, rimarkis en fino de la halo, malantaŭ dika kalkoŝtona fosto, nigran truon de trairejo. La fosto evidentiĝis skeleto de maŝino, kaj ĉe ĝia piedo kuŝis amaso da plasta polvo — restaĵoj de ŝildo, kiu iam malfermis la trairejon. Antaŭiĝante paŝon post paŝo laŭ ruĝaj kabloj de la skoltaj rampantaj ĉaroj, la arkeologoj penetris en la duan kavernon, situantan preskaŭ sur sama nivelo kaj plenigitan per vicoj de hermetikaj ŝrankoj el vitro kaj metalo. Longa surskribo per grandaj leteroj en la angla lingvo zonis vertikalajn, iuloke deŝutiĝantajn murojn. Veda ne povis deteni sin, por ne deĉifri ĝin malnete.
Kun fanfaronado, tipa por antikva individuismo, la konstruintoj de la kaŝejo deklaris al la posteuloj, ke ili atingis pintojn de scio kaj konservas ĉi tie por la estonteco siajn gigantajn atingojn.
Miiko malestime kuntiris la ŝultrojn.
— Laŭ sola tiu surskribo eblas determini, ke la kaverno «Kaŝejo de kulturo» rilatas al la fino de la EDM, al la lastaj jaroj de ekzisto de la malnova formo de la socio. Tiel karaktera por ili estas malracia certeco pri eterna kaj neŝanĝebla ekzisto de sia okcidenta civilizo, de sia lingvo, de moroj, moralo kaj grandeco de la tiel nomata blanka homo. Mi malamas tiun civilizon!
— Vi imagas la pasintecon klare, sed unuflanke, Miiko. Mi vidas tra mornaj trajtoj de la mortinta pasinteco tiujn, kiuj luktis por la estonteco. Ilia estonteco estas nia nuno. Mi vidas multajn virinojn kaj virojn, serĉintajn lumon en mallarĝa, neriĉa vivo, bonkorajn tiomgrade, ke ili helpis al aliuloj, kaj fortajn tiomgrade, ke ili ne krueliĝis en sufoka morala atmosfero de la ĉirkaŭanta mondo. Kaj kuraĝajn, freneze kuraĝajn!
— Tiuj, kiuj kaŝis ĉi tie sian kulturon, ne estis tiaj, — kontraŭdiris Miiko. — Rigardu, ĉi tie estas kolektitaj nur solaj teĥnikaĵoj. Ili fieraĉis pri teĥniko, ne atentante kreskantan moralan kaj emocian sovaĝiĝon. Ili malestimis la pasintecon kaj ne vidis la estontecon!
Veda pensis, ke Miiko pravas. La vivo de la kreintoj de la kaŝejo estus pli facila, se ili povus kompari la atingitan kun tio, kio ankoraŭ restis farenda por vera rearanĝo de la mondo kaj la socio. Tiam ilia malpurigita, fulgokovrita planedo kun forhakitaj arbaroj, superĵetita per papero kaj frakasita vitro, per brikoj kaj rusta fero, aperus antaŭ ili klare videbla, kiel sur manplato. Ili, la prauloj, pli bone komprenus, kion ankoraŭ ili faru, kaj ĉesus blindigi sin per memlaŭdo.
En la trian halon kondukis mallarĝa puto, malleviĝanta vertikale je tridek du metroj. Forsendinte Miiko-n kun du helpantoj por preni gama-radian aparaton por travido de ŝrankoj, Veda komencis pririgardi la trian kavernon, liberan de surfluaĵoj de kalko kaj argilo. Malaltaj rektangulaj vitroŝrankoj el gisita vitro nur kovriĝis per roso pro humido, penetrinta internen. Alpremiĝinte al la vitroj, la arkeologoj sukcesis vidi komplikajn artaĵojn el oro kaj plateno, ornamitajn per juvelŝtonoj.
Juĝante laŭ la artaĵoj, tiuj antikvaj relikvoj estis kolektitaj dum la epoko, kiam la homoj ankoraŭ ne forlasis la praan kutimon, aperintan el adorado de prauloj, opinii malnovaĵojn pli valoraj, ol novaĵojn. Veda, samkiel dum la legado de la surskribo, sentis ĉagrenon pro sensenca memcerteco de homoj, opiniintaj, ke iliaj konceptoj pri valoreco kaj iliaj gustoj pasos senŝanĝaj tra dekoj da jarcentoj kaj estos akceptitaj de foraj posteuloj kiel kanono.
La malproksima ekstremaĵo de la kaverno estis transiranta en altan kaj rektan koridoron, oblikve malleviĝantan sur nekonatan profundon. Nombriloj de la skoltaj rampuloj-robotoj montris en la komenco de la koridoro tricent kvar metrojn for de la supraĵo. Larĝaj fendoj sekcis pendantajn volbojn je apartaj gigantaj platoj da kalkoŝtono, pezantaj, probable, milojn da tunoj. Veda eksentis maltrankvilon. La sperto de esploro de multaj subteraĵoj sufloris al la juna virino, ke ŝtonmaso ĉe piedo de la montaro estas en nestabila ekvilibro. Eble, ĝi estis ŝovita pro tertremo kaj pro ĝenerala leviĝo de montoj, kreskintaj dum jarcentoj, pasintaj ekde la tempo de kreo de la kaŝejo, je kvindek metroj. Fiksi tiun monstran mason estis neeble por ordinara arkeologia ekspedicio. Nur celoj, gravaj por la ekonomio de la planedo, pravigus tiom grandajn penojn.
Samtempe la historiaj sekretoj, kaŝitaj en tia profunda kaverno, povis havi ankaŭ teĥnologian valoron, kiel forgesitaj, sed utilaj por la nuno inventaĵoj.
Rezigno de plua esploro estus saĝa singardo. Sed kial sciencisto devas tiom gardeme rilati al sia persono? Kiam milionoj da homoj faras riskajn laborojn kaj eksperimentojn, kiam Dar Veter kun kamaradoj laboras sur alto je kvindek sep mil kilometroj super la Tero, kaj Erg Noor prepariĝas al vojo sen reveno! Ambaŭ tiuj homoj, tiel estimataj de Veda, ne retiriĝus… Do, ne retiriĝos ankaŭŝi…
Rezervaj baterioj, elektronika filmaparato, du oksigenaj aparatoj… Ili iros duope kun la sentima Miiko, lasinte la kamaradojn por esploro de la tria halo.
Veda Kong konsilis al siaj kunlaborantoj refortiĝi per manĝo. Oni elprenis platetojn da vojaĝa manĝo, premitajn el rapide digestataj proteinoj, sukeroj kaj drogoj, neniigantaj toksinojn de laco, miksitaj kun vitaminoj, hormonoj kaj nervaj stimuliloj. Veda, estante en maltrankvila malpacienco, ne deziris manĝi. Miiko aperis nur post kvardek minutoj. Evidentiĝis, ke ŝi ne povis reteni sin kaj travidis kelkajn ŝrankojn kaj haste esploris ilian entenon.
La idino de japanaj plonĝistinoj dankis sian estrinon per rigardo kaj momente prepariĝis por iro.
Maldikaj ruĝaj kabloj etendiĝis laŭ centro de la trairejo. Pal-lila lumo de memlumantaj gasaj kronoj sur kapoj de la virinoj ne povis trabati la miljaran mallumon antaŭe, kie la deklivo iĝadis ĉiam pli kruta. Obtuze kaj egalmezure faladis de la tegmento grandaj malvarmaj gutoj. Laŭ flankoj kaj de malsupre aŭdiĝis murmurado de akvo, defluanta laŭ la fendoj. Penetre malseka aero restis morte senmova en la fermita malhela subteraĵo. Nur en kavernoj ekzistas tia silento — ĝin gardas la sensenta senviva kaj inerta materio mem de la tera krusto. Supre, malgraŭ kiom ajn profunda silento, en la naturo ĉiam estas divenebla kaŝita vivo, moviĝo de akvo, aero aŭ lumo.
Miiko kaj Veda nevole submetiĝis al hipnoto de la profunda kaverno, kaŝinta ilin ambaŭ en la nigra sino, kiel en profundo de mortinta pasinteco, forviŝita de la tempo kaj reviviĝanta nur en fantomoj de fantazio.