Литмир - Электронная Библиотека

La malleviĝo estis okazanta rapide, kvankam dika tavolo da glueca argilo kuŝis sur la planko de la trairejo. Rokpecoj, elfalintaj el la muroj, iuloke devigis grimpi sur ilin, trarampante en fendoj inter la plafono kaj la obstrukco. Dum duonhoro Miiko kaj Veda malleviĝis je cent naŭdek metroj kaj atingis glatan muron, haltigite de kiu pace kuŝis ambaŭ skoltaj robotoj-rampuloj. Sufiĉis unu rebrilo de lumo, por rekoni en la muro masivan kaj hermetike fermitan pordon el rustimuna ŝtalo. Sur ĝi estis du konveksaj rondoj, enmuntitaj en la centron de la pordo, kun iaj signoj, orizitaj montriloj kaj fustoj. La seruro estis malŝlosebla per konvencia signalo. Ambaŭ arkeologoj konis tipojn de tiaj aparatoj, sed rilatajn al iom pli frua epoko. Konsiliĝinte, Veda kaj Miiko esploris la seruron. Ĝi estis tre simila al tiuj agorditaj kun ruza malico konstruaĵoj, per kiuj homoj de pasinteco strebis defendi siajn trezorojn kontraŭ«fremduloj» — dum la erao de la Disa Mondo ekzistis tia divido de homoj al «siauloj» kaj «fremduloj». Plurfoje tiaj pordoj dum penoj malfermi ilin eligadis eksplodaĵojn, venenajn gasojn, blindigajn radiojn, kaj nenion suspektantaj esploristoj pereadis.

Meĥanismoj el persistaj metaloj aŭ el specialaj plastoj ne detruiĝis dum jarmiloj kaj forportis multajn vivojn, antaŭ ol arkeologoj ellernis sendanĝerigi tiajn ŝtalajn pordojn.

Iĝis evidente, ke la pordon necesos malfermi per specialaj aparatoj. Necesis reveni de la sojlo mem de la ĉefa sekreto de la kaverno. Kiu povis dubi, ke malantaŭ la firme fermita pordo devas kaŝiĝi la plej grava kaj valora por la homoj de la fora tempo? Estinginte la lanternojn kaj limiĝinte per lumo de la kronoj, Veda kaj Miiko eksidis por ripozi kaj manĝi.

— Kio povas esti tie? — suspiris Miiko, ne deŝirante la okulojn de la pordo, orgojle briletanta per oro de signoj. — Ĝi kvazaŭ ridas pri ni: mi ne enlasos, mi ne diros!..

— Kaj kion vi sukcesis travidi en ŝrankoj de la dua halo? — demandis Veda, forpelante primitivan kaj vanan domaĝon pri la neatendita obstaklo.

— Desegnaĵojn de maŝinoj, librojn, presitajn ne sur antikva papero el ligno, sed sur metalaj folioj. Ankoraŭ, verŝajne, rulaĵojn de kinofilmoj, iajn listojn, stelajn kaj terajn mapojn.

— En la unua halo — specimenoj de maŝinoj, en la dua — teĥnika dokumentaro por ili, en la tria — kiel tion diri… valoraĵoj de la epoko, kiam ankoraŭ ekzistis mono. Do, tio konformas al skemoj.

— Kie do estas valoraĵoj en nia senco? Superaj atingoj de spirita evoluo de la homaro: de scienco, arto, literaturo? — ekkriis Miiko.

— Mi esperas, ke ili estas malantaŭ la pordo, — trankvile respondis Veda, — sed mi ne miros, se tie troviĝos armilaro.

— Kio, kio?

— Armiloj, rimedoj de amasa kaj rapida mortigo.

La malalta Miiko ekpensis, malgajiĝis kaj mallaŭte diris:

— Jes, tio estas natura, se ni pensos pri celo de tiu kaŝejo. Ĉi tie estas kaŝitaj kontraŭ ebla neniigo la bazaj teĥnikaj kaj materiaj valoraĵoj de la tiama okcidenta civilizo. Sed kion oni opiniis la baza, se ankoraŭ ne ekzistis publika opinio de la tuta planedo aŭ eĉ de popoloj de tiuj landoj? Neceson kaj gravecon de io por certa momento decidis la reganta grupo de ofte tute nekompetentaj homoj. Tial ĉi tie estas tute ne tio, kio vere estis la plej granda valoro por la homaro, sed tio, kion tiu aŭ alia grupo de homoj opiniis tia. Ili intencis konservi antaŭĉio maŝinojn kaj, probable, armilaron, ne komprenante tion, ke civilizo estas konstruata historie, simile al viva organismo.

— Jes, per kresko kaj adopto de labora sperto, de scioj, de teĥniko, de materialaj rezervoj, de puregaj ĥemiaj substancoj kaj konstruaĵoj. Restarigi detruitan altan civilizon estas neeble pro manko de firmegaj alojoj, raraj metaloj, maŝinoj, kapablaj labori kun granda rendimento kaj malgrandegaj devioj. Se ĉio ĉi estus neniigita, do de kie oni prenus materialojn kaj sperton, scipovon krei ĉiam plikomplikiĝantajn kibernetikajn maŝinojn, kapablajn kontentigi bezonojn de miliardoj da homoj?

— Same neebla estus tiam reveno al la nemaŝina civilizo, kiel la helenisma, pri kiu ili fojfoje revis.

— Certe. Anstataŭ la helenisma kulturo aperus terura malsato. Individuistoj-revuloj ne deziris kompreni, ke la historio ne revenas!

— Mi ne asertas kategorie, ke malantaŭ la pordo estas armilaro, — revenis al la ĉefa temo Veda, — sed multo diras por tio. Se la kreintoj de la kaŝejo eraris, kiel estis karaktere por tiu tempo, miksante kulturon kun civilizo, ne komprenante nepran devon de eduko kaj evoluigo de emocioj de la homo, do por ili ne estis vive necesaj verkoj de arto kaj literaturo aŭ scienco, malproksima de postuloj de la nuna momento. Tiutempe eĉ sciencon oni dividis je la utila kaj la senutila, ne pensante pri ĝia unueco. Tian sciencon kaj tian arton oni opiniis nur agrabla, sed eĉ ne ĉiam utila kaj necesa akompano de vivo de la homo. Sed ĉi tie estas kaŝita la plej grava. Kaj mi pensas pri armilaro, kiel ajn naiva kaj absurda tio ŝajnas por ni, modernaj homoj.

Veda eksilentis, fiksrigardante la pordon.

— Eble, tio estas simpla meĥanismo, kaj ni malfermos ĝin, aŭskultante per mikrofono, — subite diris ŝi, alirante la pordon. — Ĉu ni risku?

Miiko ĵetis sin inter la pordo kaj la amikino.

— Ne, Veda! Por kio tiu absurda risko?

— Al mi ŝajnas, ke la kaverno apenaŭ tenas sin. Ni foriros, sed reveni jam ne sukcesos… Ĉu vi aŭdas?

Malklara malproksima bruo fojfoje penetradis en la kameron antaŭ la pordo. Ĝi iris jen de malsupre, jen de supre.

Sed Miiko restis firma. Ŝi staris per la dorso al la pordo, larĝe dismetinte la brakojn.

— Se tie estas armilaro, Veda! Kiel do ĝi povas esti nedefendita…

Post du tagoj en la kavernon oni transportis porteblajn aparatojn: reflektan rentgenan ekranon por travido de la meĥanismo, fokusigitan ultrafrekvencan radiilon por detruo de interna ligo de la detaloj. Sed oni ne sukcesis uzi la aparatojn.

Subite el interno de la kaverno aŭdiĝis intermita bruo. Forta tremo de la grundo sub la piedoj devigis la homojn instinkte ĵetiĝi al la elirejo — la esploristoj estis en la tria, la malsupra kaverno.

La bruo estis plifortiĝanta, transirante al obtuza grinco. Verŝajne, la tuta maso de fendita ŝtonaro estis malleviĝanta laŭ deŝova fendo laŭlonge de la piedo de la monto.

— Ĉio pereis! Ni ne sukcesis. Saviĝu, supren! — malfeliĉe ekkriis Veda, kaj la homoj ĵetiĝis al robotaj ĉaroj.

Alkroĉinte sin al kabloj de robotoj, ili grimpis supren laŭ la puto. Bruo kaj tremo de ŝtonaj muroj persekutis ilin post la dorsoj kaj finfine atingis. Terura bruego… La interna muro de la dua kaverno falegis en la truon, kreiĝintan sur la loko de la puto — la enirejo en la trian halon. Aera ondo laŭvorte elblovis la homojn kune kun polvo kaj gruzo sub altajn volbojn de la unua halo. La arkeologoj sterniĝis sur la planko en atendo de pereo.

Amasoj da polvo, penetrintaj en la kavernon, estis malrapide malleviĝantaj. Tra la polva nebulo fostoj de stalagmitoj kaj elstaraĵoj ne estis ŝanĝantaj siajn konturojn… La antaŭa morta silento ree ekregis en la subteraĵo…

Rekonsciiĝinta Veda leviĝis. Du kunlaborantoj subtenis ŝin, sed ŝi malpacience liberiĝis.

— Kie estas Miiko?

Ŝia asistantino, apogiĝante al malalta stalagmito, estis zorgeme forviŝanta ŝtonan polvon de sur la kolo, la oreloj kaj la haroj.

— Preskaŭĉio pereis, — respondis ŝi al la muta demando. — La neatingebla pordo restos fermita sub kvarcent-metra tavolo da ŝtono. La tria kaverno estas detruita plene, kaj la dua… la dua ankoraŭ povas esti elfosita. En ĝi por ni estas la plej valora, samkiel ĉi tie.

— Estas tiel… — Veda ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. — Sed ni kulpas pri malrapidemo kaj troa singardemo. Ni devis antaŭvidi la falon.

— Tio estus senpruva antaŭsento. Sed malfeliĉi estas sensence. Ĉu ni firmigus la ŝtonmasojn pro dubindaj valoraĵoj malantaŭ la pordo? Speciale se tie estas senutila armilaro.

— Sed se tie estas verkoj de arto, de valorega homa kreado? Ne, ni povus agi pli rapide!

Miiko kuntiris la ŝultrojn kaj kondukis la afliktitan Veda-n post la kamaradoj al lukso de suna tago, al ĝojo de pura akvo kaj de trankviliganta doloron elektra duŝo.

Mven Mas, laŭ sia kutimo, estis paŝanta tien kaj reen laŭ la ĉambro, disponigita al li en supera etaĝo de la Domo de Historio en la Hinda sektoro de la norda loĝa zono. Li transloĝiĝis ĉi tien nur antaŭ du tagoj post laboro en la Domo de Historio de la Amerika sektoro.

La ĉambro — pli ĝuste, verando kun ekstera muro el tuteca polariza vitro — estis turnita al bluaj foroj de monteta altebenaĵo. Mven Mas de tempo al tempo ŝaltadis ŝutrojn de kruca polarizo. En la ĉambro tiam ekregadis griza duonmallumo, kaj sur duonsfera ekrano pasadis per malrapida vico elektronikaj bildoj de pentraĵoj, anticipe elektitaj de Mven Mas, fragmentoj de malnovaj kinofilmoj, skulptaĵoj kaj domoj. La afrikano trarigardadis ilin, diktante al roboto-sekretario notojn por la estonta libro. La maŝino tajpadis, numeradis la foliojn kaj zorgeme kunmetadis, dismetante ilin laŭ temoj aŭĝeneraligoj.

Laciĝinte, Mven Mas malŝaltadis la ŝutrojn kaj aliradis la fenestron, celante rigardon malproksimen kaj longe pripensante la viditaĵon.

Li ne povis ne miri pri tio, kiom multaj aferoj el ankoraŭ antaŭnelonga kulturo de la homaro jam foriris en neekziston. Tute malaperis tiom karakteraj por la erao de la Monda Unuiĝo vortaj nuancoj — parolaj kaj skribaj artifikoj, kiujn oni iam opiniis signo de granda klereco. Tute ĉesis verkado kiel muziko de vortoj, tiom evoluinta ankoraŭ dum la EKL — la erao de Komuna Laboro, malaperis lerta ĵonglado per vortoj, tiel nomata spriteco. Eĉ pli frue malaperis neceso maski siajn pensojn, tiom grava por la EDM. Ĉiuj konversacioj iĝis multe pli simplaj kaj mallongaj. Verŝajne, la erao de la Granda Ringo estos la erao de evoluigo de la tria signala sistemo de la homo, aŭ de kompreno sen vortoj.

De tempo al tempo Mven Mas turnadis sin al la ĉiam vigla meĥanika sekretario kun novaj formuloj de siaj pensoj:

— Ekde la unua jarcento de la erao de la Ringo komenciĝas la fluktua psikologio[52] de arto, fondita de Luda Fir. Ĝuste ŝi sukcesis science pruvi malsamecon de emocia percepto ĉe virinoj kaj ĉe viroj, malferminte tiun regionon, kiu dum multaj jarcentoj ekzistis kiel duonmistika subkonscio. Sed pruvo laŭ la modernaj konceptoj estas la malpli granda parto de la afero. Luda Fir sukcesis pli gravan — ŝi skizis la ĉefajn celojn de sentaj perceptoj, danke al kio iĝis eble strebi al ilia konformo ĉe malsamaj seksoj.

65
{"b":"87611","o":1}