Ĉapitro 10
Tibeta eksperimento
La instalaĵo de Kor Jull situis sur pinto de plata monto, nur je unu kilometro for de la Tibeta laboratorio de la Konsilio de Stelnavigado. La kvarmilmetra alto ne permesis ekzisti ĉi tie al ajna arba vegetaĵo, krom alveturigitaj el Marso nigre-verdaj senfoliaj arboj kun branĉoj, fleksitaj internen, al la arbopinto. Palflava herbo estis kliniĝanta sub vento al la valo, sed tiuj fere malmolaj venintoj el la fremda mondo staris tute senmove. Laŭ montaj deklivoj fluis ŝtonaj riveroj el pecoj de disŝutiĝintaj rokoj. Kampoj, makuloj kaj strioj de neĝo radiis specialan blankon, kiun ricevas pura monta neĝo sub brilanta ĉielo.
Malantaŭ restaĵoj de muroj el fenda diorito — ruinoj de monaĥejo, kun mirinda aŭdaco konstruita sur tiu alto, leviĝis ŝtala tuba turo, subtenanta du aĵurajn arkojn. Sur ili, malfermita en la ĉielon per klinita parabolo, brilis grandega spiralo el berilia bronzo, kovrita per brilantaj blankaj punktoj de reniaj kontaktiloj. Dense al la unua spiralo almetiĝis la dua, turnita per la malfermita flanko al la grundo kaj kovranta ok grandajn konusojn el verdeta borazona alojo. Ĉi tien iris branĉoj de alkondukantaj energion tuboj de sesmetra diametro. Tra la valo iris fostoj kun direktantaj ringoj — provizora branĉo de la observatoria energi-dukto, ricevanta dum elsendo energion de ĉiuj stacioj de la planedo. Ren Boz, gratante per la fingroj la hirtigitan kapon, kun kontento rigardis al ŝanĝoj en la antaŭa instalaĵo. La konstruaĵo estis muntita per fortoj de volontuloj dum nekredeble mallonga tempo. La plej malfacila evidentiĝis konstruado de profundaj malfermitaj tranĉeoj, eltranĉitaj en necedema ŝtono de la monto sen venigi ĉi tien grandajn montajn maŝinojn, sed nun ankaŭ tio pasis. La volontuloj, nature atendantaj rekompence spektaĵon de la granda eksperimento, deiris malproksime de la instalaĵo kaj trovis por siaj tendoj malkrutan deklivon de la monto norde de la domo de la observatorio.
Mven Mas, en kies manoj estis ĉiuj kosmaj komunikiloj, estis sidanta sur malvarma ŝtono kontraŭ la fizikisto kaj, facile ĝibetiĝante, estis rakontanta novaĵojn de la Ringo. La sputniko 57 dum la lasta tempo estis uzata por subteno de komunikado kun stelŝipoj kaj planedŝipoj kaj ne laboris por la Ringo. Mven Mas sciigis pri la pereo de Vliĥĥ oz Ddiz ĉe E-stelo, kaj la laca fizikisto vigliĝis.
— Altega tensio de gravito en E-stelo dum posta evoluo de tia suno kondukas al ega varmiĝo. Rezultas violkolora supergiganto de monstra forto, superanta la kolosan graviton. Ĝi jam ne havas ruĝan parton de la spektro — malgraŭ forto de la gravita kampo, lumaj ondoj ne plilongiĝas, sed malplilongiĝas.
— Iĝas ekstreme violaj, — konsentis Mven Mas, — kaj ultraviolaj.
— Ne nur. La procezo iras pluen. Ĉiam pli potencaj iĝas kvantumoj, finfine ili superas la transiron de nul-kampo kaj rezultas zono de kontraŭspaco — la dua flanko de moviĝo de la materio, nekonata ĉe ni sur la Tero pro malgrandegeco de niaj skaloj. Ni ne povus atingi ion ajn similan, se eĉ forbruligus la tutan hidrogenon de la oceano de la Tero.
Mven Mas fulmorapide faris en la menso komplikegan kalkulon.
— Dek kvin mil trilionoj da tunoj da akvo ni transkalkulu al energio de hidrogena ciklo laŭ la principo de relativeco — maso/energio, proksimume — triliono da tunoj da energio. La Suno dum minuto donas ducent kvardek milionojn da tunoj — entute estas dekjara radiado de la Suno!
Ren Boz kontente subridis.
— Kaj kiom donos blua supergiganto?
— Por mi estas malfacile kalkuli. Sed juĝu mem. En la Granda Magelana Nubo estas stelamaso NGK 1910 apud la nebulozo Tarantulo… Pardonu min, mi kutimas kun mi mem operacii per antikvaj nomoj kaj sigloj de steloj.
— Tute ne gravas.
— Ĝenerale la nebulozo Tarantulo estas tiom hela, ke, se ĝi situus sur la loko de la konata al ĉiu Oriona nebulozo, ĝi lumus same, kiel plena luno. En la stelamaso 1910 kun diametro je nur sepdek parsekoj estas ne malpli ol cent supergigantaj steloj. Tie troviĝas duopa blua supergiganto ES de la Orfiŝo kun helaj linioj de hidrogeno en la spektro kaj malhelaj ĉe la viola rando. Ĝi estas pli granda, ol la orbito de la Tero, kun lumeco je duonmiliono da niaj sunoj! Ĉu vi diris ĝuste pri tia stelo? En la sama stelamaso estas eĉ pli grandampleksaj steloj, kun diametro je la orbito de Jupitero, sed ili ankoraŭ nur varmiĝas post la E-stato.
— Ni lasu la supergigantojn. Homoj dum jarmiloj rigardadis al ringaj nebulozoj en la Verŝisto, la Granda Ursino kaj la Liro kaj ne komprenis, ke antaŭ ili estas neŭtraj kampoj de nul-gravito laŭ la leĝo de repagulumo — transiro inter gravito kaj kontraŭgravito. Ĝuste tie kaŝiĝis la enigmo de la nul-spaco.
Ren Boz salte ekstaris de sur sojlo de rega bunkro, konstruita el grandaj, surverŝitaj per silikato ŝtonpecoj.
— Mi ripozis. Ni povas komenci!
La koro de Mven Mas ekbatis, emocio kunpremis la gorĝon. La afrikano profunde kaj interrompe suspiris. Ren Boz restis trankvila, nur febra brilo de liaj okuloj malkaŝis streĉon de penso kaj volo, kiun akumulis en si la fizikisto, komencante la danĝeran aferon.
Mven Mas kunpremis per la granda mano la malgrandan fortikan manon de Ren Boz. Kapbalanco — kaj la silueto de la estro de la eksteraj stacioj vidiĝis jam sur deklivo de la monto, survoje al la observatorio. Malvarma vento malbonaŭgure ekhurlis, deruliĝante de sur glaciiĝintaj montaj gigantoj, gardantaj la valon. Tremo penetris Mven Mas-on. Li nevole rapidigis siajn eĉ sen tio rapidajn paŝojn, kvankam li ne devis hasti: la eksperimento estis komenciĝonta post la sunsubiro.
Mven Mas sukcese komunikiĝis kun la sputniko 57 per luna radidiapazono. Instalitaj sur la stacio reflektiloj kaj direktiloj fiksis la Epsilonon de la Tukano dum tiuj kelkaj minutoj de moviĝo de la sputniko ekde la tridek tria grado de norda latitudo ĝis la Suda poluso, dum kiuj la stelo estis videbla el ĝia orbito.
Mven Mas okupis lokon ĉe regpanelo en subtera ĉambro, tre simila al la sama en la Mediteranea observatorio.
Trarigardante jam milan fojon foliojn kun datumoj pri la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano, Mven Mas metode kontrolis la kalkulitan orbiton de la planedo kaj denove komunikiĝis kun la sputniko, interkonsentinte, ke en la momento de ŝalto de la kampo la observantoj sur la sputniko 57 tre malrapide ŝanĝados la direkton laŭ arko, kvaroble pli granda ol la paralakso de la stelo.
Malrapide treniĝis tempo. Mven Mas neniel povis liberiĝi de pensoj pri Bet Lon — la krima matematikisto. Sed jen sur la ekrano de TVF aperis Ren Boz ĉe regpanelo de la eksperimenta instalaĵo. Liaj malmolaj haroj estis hirtigitaj pli ol ordinare.
Avertitaj reguligistoj de la energistacioj sciigis pri preteco. Mven Mas ekprenis manipulilojn de la regpanelo, sed movo de Ren Boz sur la ekrano haltigis lin.
— Necesas averti la rezervan Ku-stacion en Antarkto. La nuna energio ne sufiĉos.
— Mi faris tion, ĝi pretas.
La fizikisto pensis dum ankoraŭ kelkaj sekundoj:
— En la Ĉukĉa duoninsulo kaj en Labradoro estas konstruitaj stacioj de F-energio. Se ni povus interkonsenti kun ili, por ŝalti ilin en la momento de konverto de la kampo, — mi timas pri neperfekteco de la aparato…
— Mi faris tion.
Ren Boz ekradiis kaj svingis la manon.
Giganta fosto de energio atingis la sputnikon 57. En la duonsfera ekrano de la observatorio aperis ekscititaj junaj vizaĝoj de la observantoj.
Mven Mas salutis la kuraĝulojn, kontrolis kongruecon kaj sekvon de la fosto de energio post la sputniko. Tiam li transŝaltis la povumon al la instalaĵo de Ren Boz. La kapo de la fizikisto malaperis el la ekrano.
Indikiloj de prenado de povumo klinis siajn montrilojn dekstren, montrante senĉesan kreskon de kondenso de energio. La signaloj brilis ĉiam pli hele kaj pli blanke. Tuj kiam Ren Boz ŝaltis unu post la alia radiilojn de la kampo, indikiloj de pleneco salte falis al la nula streko. Singulta sonoro, aŭdiĝinta de la eksperimenta instalaĵo, tremerigis Mven Mas-on. La afrikano sciis, kion li devas fari. Movo de manipulilo — kaj kirla povumo de la Ku-stacio enfluis en la estingiĝantajn okulojn de la aparatoj, vivigis iliajn falantajn montrilojn. Sed tuj kiam Ren Boz ŝaltis la ĝeneralan konvertilon, la montriloj saltis al nulo. Preskaŭ instinkte Mven Mas alŝaltis samtempe ambaŭ F-staciojn.
Al li ŝajnis, ke la aparatoj estingiĝis, stranga pala lumo plenigis la ejon. Sonoj ĉesis. Ankoraŭ sekundo — kaj ombro de morto pasis laŭ la konscio de la estro de la stacioj, obtuziginte la sentojn. Mven Mas estis luktanta kontraŭ naŭza kapturniĝo, kunpreminte per la manoj la randon de la regpanelo, ploretante pro penoj kaj pro terura doloro en la spino. La pala lumo komencis heliĝi ĉe unu flanko de la subtera ĉambro, ĉe kiu — tion Mven Mas ne povis determini aŭ forgesis. Eble, ĉe la ekrano aŭ flanke de la instalaĵo de Ren Boz…
Subite kvazaŭŝiriĝis ŝanceliĝanta kurteno — kaj Mven Mas klare ekaŭdis plaŭdon de ondoj. Neesprimebla, nememorebla odoro penetris en liajn larĝe ŝvelintajn nazotruojn. La kurteno ŝoviĝis maldekstren, sed en la angulo estis plu ŝanceliĝanta la antaŭa griza nebulo. Nekredeble realaj ekstaris altaj kupraj montoj, borderitaj per bosko de turkisaj arboj, kaj ondoj de viola maro ekplaŭdis ĉe la piedoj mem de Mven Mas. Ankoraŭ pli maldekstren ŝoviĝis la kurteno, kaj li ekvidis sian revon. Ruĝhaŭta virino sidis sur supra placeto de ŝtuparo ĉe tablo el blanka ŝtono kaj, kubutapoginte sin je ĝia polurita supraĵo, rigardis al la oceano. Subite ŝi ekvidis — ŝiaj larĝe sidantaj okuloj pleniĝis per miro kaj admiro. La virino ekstaris, kun belega gracieco rektiginte sian figuron, kaj etendis al la afrikano la malfermitan manon. Ŝia brusto spiris profunde kaj ofte, kaj en tiu delira momento Mven Mas rememoris Ĉara-n Nandi.
— Offa alli kor!
La melodia, karesa kaj forta voĉo penetris en la koron de Mven Mas. Li malfermis la buŝon, por respondi, sed surloke de la vizio ŝvelis verda flamo, tremiganta fajfego trakuris la ĉambron. La afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino, kaj, finfine, platigas kontraŭ io malmola… La lasta penso de Mven Mas estis pri la sorto de la stacio kaj de Ren Boz…
La lokiĝintaj malproksime sur la deklivo kunlaborantoj de la observatorio kaj konstruistoj vidis tre malmulte. En la profunda tibeta ĉielo glitis io malheliginta la lumon de steloj. Ia nevidebla forto falegis desupre sur la monton kun la eksperimenta instalaĵo. Tie ĝi ricevis konturojn de kirlo, kiu kunkaptis amason da ŝtonoj. Nigra funelo kun ĉirkaŭ kilometra diametro, kvazaŭĵetita el giganta hidraŭlika kanono, traflugis al la domo de la observatorio, ekflugis supren, revenis malantaŭen kaj ree batis la monton kun la instalaĵo, plene frakasinte la tutan konstruaĵon kaj disĵetinte la rompopecojn. Post momento ĉio eksilentis. En la aero, plenigita per polvo, restis odoro de varmega ŝtono kaj brulo, miksiĝinta kun stranga aromo, rememoriganta odoron de florantaj bordoj de tropikaj maroj.