XXI L' poemon savis la hazardo; mi ĝin konservas en kajer': “Ho kial dronis en la tardo la ora tag' de primaver'? Kaj kion portos nova tago? Apenaŭ helpus la imago, mi vane kaptas per okul' la svagajn bildojn tra nebul'. Ĉu min mortiga sago pikos, aŭ preterflugos, je fortun' — egale! Ĉio bonas nun, al ĉio tempon sort' indikos: Benatas tago en seren', benatas de tenebro ven'! XXII “Aŭrore sunradio helos, triumfos tago super ter'; sed mi — probable, mi degelos en kripta ombro, en mister', kaj la memoron pri l' poeto englutos malrapida Leto. Forgesos tuta mondo min, sed vi ĉu venos, bel-virgin', por larmi super tombo frua kaj pensi: ja min amis li, al mi dediĉis kun pasi' aŭroron de la vivo ĝua!.. Alvenu, ho amik' de l' kor': nin benus nupto kaj amor'!..” XXXIII Agrablas vere — epigrame koleron veki de l' fiul'; agrablas vidi: li malame, klininte l' kornojn, en spegul' rigardas sin, kaj diri hontas, ke tie li sin mem renkontas; agrablas, se por infami' li stulte muĝos: estas mi! Eĉ pli agrablas — en trankvilo prepari ĉerkon por rival', kaj celi al la frunta pal' je la distanco de ĝentilo; sed al prapatroj sendi lin ne tre agrablos jam en fin'. |