XL Sed nia norda temp' somera, pri suda vintro parodi', brilinte, ĉesas, efemera — ne ŝatas tiun fakton ni. Ĉiel' jam spiris per aŭtuno, jam malpli ofte brilis suno, pli kurta iĝis hela tag', arbara denso ĉirkaŭ lag' nudiĝis triste kaj sublime, sur kampo jen nebula stri', ansera karavan' kun kri' al sudo flugas: do proksime la temp' enua laŭ esenc' — novembro pretas al komenc'. XLI En frid' aperas matenruĝo, kvietas post laboro-fin' la kampoj; iras nun kun muĝo malsata lupo kun lupin'; ĉeval' timanta ronkas treme — kaj la rajdanto singardeme galopas for de tiu val'; paŝtisto brutojn jam el stal' ne pelas ĉe maten-aŭroro, tagmeze lia korna son' ne vokas gregon laŭ bezon'; virgino kantas dum laboro, kaj vintre ĉe la nokta ŝpin' flamanta ken' amikas ŝin. XLII Do regas frostoj jam krakante, arĝente helas kampa vast'… (Vi nun atendas rimon “kante” — do jen, ricevu sen prokrast'!) Pli bele ol eĉ mod-pargeto, glacie brilas rivereto, de ĝojaj knaboj la soci' glitkuras brue sur glaci'; ansero peza gravmienas, volante naĝi laŭ river', glacion paŝas kun fier', sed glite falas ĝi; serenas unua neĝ en fluga driv' falante al la bord-dekliv'. XLVII Flam' estingiĝas; karbo ora cindriĝas hele post forbrul'; apenaŭ ŝvebas stri' vapora, kaj varme spiras en angul' nun la kameno. Tuben fluas la pipa fumo, kaj situas surtable ŝaŭma vinpokal'. Densiĝas jam vesper-vual'… (Al mi tre plaĉas blag-abundo kaj amikeca vin-kalik' en temp', nomata sen logik' “la tempo inter lup' kaj hundo” — nom' vere stranga.) En komfort' aŭdeblas nun amika vort': |