I “Jen mia onklo — virt-modelo — subite ekmalsanis tre; li aŭdis vokon de l' ĉielo — plej bona estis la ide'. Ekzemplo lia vin instruos; sed, Dio, kiel mi enuos tagnokte sidi ĉe la lit' de l' malsanulo, sen evit'! Ja kiom aĉas la afekto — komplezi al duonvivul', kusenojn turni laŭ postul', pocion doni kun respekto, suspiri, pensi: ĉu en fin' diablo iam prenos vin?” IV Sed kiam la junec' ribela ekregis en Eŭgena kor', kun revoj kaj kun tristo hela — Monsieur pelita estis for. Do jen Onegin, hom' libera, tondita laŭ la mod' supera, londona dandy laŭ kostum' — aperis fine en mondum'. La francan uzis li perfekte por skribo kaj konversaci', mazurkon dancis kun graci' kaj riverencis senafekte; l' mondum' decidis (kion pli?), ke saĝas kaj tre ĉarmas li. V Ni ĉiuj, vere, lernis ion, poiomete, iel ajn, do per eduko, danke Dion, facilas brili, je verŝajn'. Laŭ juĝo de l' mondum' rigora, Onegin estis ja bonmora instruitulo, sed pedant': talenton de sufiĉa grand' li havis por preter-mencio de ĉiuj temoj en parol'; silentis dum diskuta bol' kun la aspekt' de granda scio, kaj flamis por ridet' de dam' li per subita epigram'. XVI Mallumo. Sledo lin atendas. Vetur'. Koĉero krias: “For!” Per frosta neĝopolv' arĝentas kolumo lia el kastor'. Li hastas ĉe Talon aperi: atendas tie lin Kaverin. Kork' al plafon'! Salutas lin ekŝpruco de kometa vin', roast-beef sanganta — laŭ bonvolo, kaj trufoj — lukso de junec', de franca art' elita spec'; Strasburga kuk' el ladskatolo, fromaĝ Limburga — alta klas', kaj orkolora ananas'. |