Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Figura! — mallaute vokis Kvakin. — Chu vi, stultulo, kashas vin tie?

— Mishka, lumon! — subite kriis iu. — La mastroj venas!

Sed ne estis la mastroj.

Malantaue en la densa foliaro eklumis ne malpli ol dek poshlanternoj. Blindigante la okulojn, ili impete atakis la embarasitajn rabantojn.

— Batu, ne malofensivu! — elprenante el posho pomon kaj jhetante ghin al la lumo, kriis Kvakin. - Shiru la lanternojn kune kun la manoj! Iras li… Timchjo!

— Tie estas Timchjo, chi tie Simchjo! — grakis, elshirante sin de post arbustoj Simakov.

Kaj ankorau deko da knaboj atakis de la malfronto kaj flankoj.

— Ehe! — kriis Kvakin. - Sed ili havas forton! Flugu, knaboj, post la barilon.

La embuskita bando panike jhetis sin al la barilo. Pushante, kunfrapante la fruntojn, la knaboj elkuradis al la strato kaj trafadis ghuste en la manojn de Ladigin kaj Gejka. La luno kashis sin post nuboj. Audighis nur vochoj:

— Lasu!

— Liberigu!

— Ne tushu!

— Chiuj silentu! — eksonis en mallumo la vocho de Timur. — La kaptitojn ne batu! Kie estas Gejka?

— Chi tie estas Gejka!

— Konduku ilin al la loko!

— Kaj se iu ne iras?

— Kaptu lin je la manoj, piedoj kaj portu lin kun honoro, kiel ikonon de dipatrino.

— Lasu min, diabloj! — eksonis ies plora vocho.

— Kiu krias? — kolere demandis Timur. — En huliganado vi estas mastroj, sed timas respondeci! Gejka, komandu, movu vin!

La kaptitoj estis kondukataj al la malplena budo en la fino de la bazarplaco. Ili estis unu post la alia enpushitaj internen.

— Mikaelon Kvakin venigu al mi — petis Timur.

Kvakin estis alkondukita.

— Chu chio pretas? — demandis Timur.

Chio estas preta.

— Iru — diris tiam Timur al Kvakin. - Vi estas ridinda. Neniu timas kaj bezonas vin.

Atendante, ke li estos batata, nenion komprenante, Kvakin mallevis la kapon.

— Iru — ripetis Timur. — Prenu la shlosilon, jen chi tiun shlosilon kaj maifermu la preghejeton, kie sidas via amiko, Figura.

Kvakin ne foriris.

— Liberigu la knabojn — malafable petis li. — Au enshlosu min kune kun ili.

— Ne — rifuzis Timur — nun chio estas finita. Nek ili kun vi, nek vi kun ili ion kune faros estonte.

Akompanate de fajfado, bruo kaj kriado, kashinte la kapon intershuitre, Kvakin malrapide iris for. Foririnte dek pashojn, li haltis kaj rektighis.

— Mi trabatos vin! — malice li ekkriis al Timur, turnante sin, — Mi trabatos vin solan. Sola kontrau la sola, ghis la morto! — kaj forsaltinte, li malaperis en la mallumo,

— Domo numero dudek du: ruli trabojn en la strato Bolshaja Vasilkovskaja.

Apude, che la stacidomo signalis lokomotivo. Venis trajno. De ghi eliris pasagheroj. Timur ekurghis.

— Simakov kaj via kvino, kion vi devas fari?

— Domo numero tridek ok en la strato Malaja Petrovskaja. — Li ekridis kaj plusis: — Nia afero estas ordinara — sitelo, barelo kaj akvo… Hop! Hop! Hop! Ghis!

— Bone! Laboru! Nu, kaj nun, chi tien venas homoj! La ceteraj iru hejmen… Tuj!

Frapado kaj tondro eksonis sur la placo. La homoj, venantaj de la stacidomo, surprizite haltis. La frapado kaj hurlado ripetighis. Eklumis fenestroj de la najbaraj somerdomoj. Iu shaltis lumon super la butikoj, kaj la kunamasighintaj homoj ekvidis super la budo la tabulon kun la jenaj vortoj:

Preterpasantoj, ne kompatu!

Chi tie trovighas homoj, kiuj dum noktoj malbrave prishteladis la ghardenojn de pacemaj loghantoj.

La shlosilo de la seruro pendas post tiu chi tabulo, kaj tiu, kiu ellasos tiujn chi arestitojn, kontrolu, chu ne estas inter ili ties parencoj au konatoj.

Estas malfrua nokto. Ne videblas la nigre-rugha stelo sur la pordego. Sed ghi ekzistas.

Tio estas la ghareteno de la domo, kie loghas la eta knabino. De la branchricha arbo malsuprenighis shnuroj. De la malglata trunko glite descendis knabo. Li alfiksas tabuleton kaj kontrolas, chu fortikas tiu nova balancilo. La dika brancho knaretas, la foliaro susuras kaj tremetas. Ekfiugis kaj krietis vekita birdo. Estas jam malfrue. Delonge dormas Olga, dormas Jhenja. Dormas ankau liaj kamaradoj: la gaja Simakov, la silentema Ladigin, la ridinda Kolja. Turnighas kaj balbutas dorme la kuragha Gejka.

La horlogho sur la turo batas kvaronhorojn: "Estis tago — estis afero. Din-don… Din-don!"

Jam estas malfrue.

La knabo ekstaras, serchas permane en herbo kaj levas grandan bukedon da kampofloroj.

La florojn kolektis Jhenja.

Gardeme, por ne veki la dormantojn, li supreniras la peroneton kaj zorge metas la bukedon sur la supran shtupon. Li estas Timur.

Estis mateno de semajnfino. Honore de la datreveno de la rugharmea venko che la lago Hasan, la komsomolanoj aranghis grandan koncerton kaj maskobalon.

La knabinoj forkuris en la boskon frumatene. Olga haste finis gladi la bluzon. Rerigardante la robojn, shi skuis tiun de Jhenja. El ghia posheto falis papero. Olga levis ghin kaj legis.

"Knabino, hejme ne timu. Chio ordas kaj neniu de mi ion ekscios. Timur."

Kion ne ekscios oni? Kial ne timu? Kiujn sekretojn havas tiu kashema kaj ruza knabino? Ne! Necesas meti finon al tio. La pachjo forveturante ordonis… Mi devas agi decideme kaj rapide.

Sur la fenestro frapis Georgij.

— Olja — diris li — helpu! Al mi venis delegitaro. Mi estas petata kanti ion de la podio. Hodiau estas tia tago — ne eblas rifuzi. Akompanu min per la akordiono.

— Jes… Sed tion povas fari al vi pianisto! — miris Olga. - Kial do per akordiono?

— Olja, kun pianisto mi ne volas. Mi volas kun vi! Ni bone faros. Chu vi permesas, ke mi saltu en la fenestron? Lasu la gladilon kaj eligu la muzikilon. Jen mi ghin mem eligis. Al vi restas nur premi la klavojn per la fingroj, kaj mi kantos.

— Auskultu, Georgij — riproche diris Olga — finfine vi povas eniri ne tra la fenestro, kiam ekzistas pordo…

En la parko estis bruo. Vice alveturadis autoj kun ripozantoj. Venis charoj kun sandvichoj, bulkoj, boteloj, kolbasoj, bombonoj, kukoj. Orde venis tachmentoj de charaj kaj kolportaj glaciajh-vendistoj. Sur la herbejoj diversvoche kriis gramofonoj, chirkau kiuj dismetis sin alvenintaj kaj lokaj ripozantoj kun trinkajhoj kaj manghajoj. Sonis muziko.

Che la pordego de estrada teatro staris dejhoranta olduleto kaj admonis la elektriston, kiu volis trapasi tra la pordo kun siaj shlosiloj, rimenoj kaj feraj hokoj:

— Kun laboriloj, karulo, mi ne enlasas chi tien. Hodiau estas festo. Vi iru hejmen, lavu vin, shanghu la vestojn, kaj revenu sen laboriloj.

— Sed ja, onklo, chi tie estas chio sen biletoj, senpage!

— Tamen, estas malpermesite! Chi tie estas kantado. Vi ja kunportas preskau kompletan telegrafan foston. Kaj vi, kamarado, ankau ne eniru — li haltigis alian homon — chi tie oni kantas, muzikas. Sed el via posho botelo elstaras.

— Sed, kara onklo — stumblante klopodis kontraudiri la homo — mi bezonas… Mi mem estas tenoristo.

— Preterpasu, tenoristo — montrante la elektriston, respondis la oldulo. — Jen tiu basisto ne kontrauas. Kaj vi, tenoristo, obeu ankau.

Jhenja, al kiu knaboj diris, ke Olga kun akordiono trapasis al la podio, senpacience movighis sur la benko.

Finfine eliris Georgij kaj Olga. Jhenja ektimis: al shi shajnis, ke oni tuj priridos Olgan.

Sed neniu ridis.

Georgij kaj Olga staris sur la podio tiel simplaj, junaj kaj gajaj, ke Jhenja ekvolis brakumi ilin ambau. Sed jen Olga metis la rimenon sur la shultron.

Profunda sulko tranchis la frunton de Georgij, li kurbighis, klinis la kapon. En tiu tempo li estis oldulo, kiu per basa vocho ekkantis:

Jham tria nokt' sen dorm',
Kaj shajnas nun al mi:
Sekreta movighado…
Silenta malseren'…
Fusilo en la mano,
Alarmo en la kor',
Samkiel dudek jarojn
Antaue en milit'.
Sed se ankoraufoje
Renkontos mi nun vin,
Soldato malamika,
De fremda fiarme',
Por la batal' mi pretos
Ech kun haroj neghblankaj,
Trankvile kaj severe,
Kiel iam — tiam…

— Ha, kiel bonege! Kiel kompatinda estas la lama kuragha oldulo! Bravulino, laudindulino!…— flustris Jhenja. — Tiel, tiel. Ludu, Olga! Bedaurinde estas nur, ke vin ne audas nia pachjo.

Post la koncerto amike interplektinte la manojn, Georgij kaj Olga promenis en la aleo.

— Chio en ordo — diris Olga. — Sed mi ne scias, kien malaperis Jhenja.

— Shi staris sur la benko — respondis Georgij — kaj kriis "Brave! Brave!" Poste al shi venis… — tiam Georgij haltis — iu knabo kaj ili malaperis.

— Kiu knabo? — agitighis Olga. — Georgij, vi estas pli agha, diru, kio estas farenda al shi. Rigardu! Matene mi trovis che shi jen tiun chi paperon!

Georgij tralegis la leteron. Tiam li mem enpensighis kaj seriozighis.

— "Ne timu" signifas «malobeu». Ho, se trafus tiu knabacho al miaj manoj, mi parolus kun li dece!

Olga kashis la leteron. Dum ioma tempo ili silentis. Sed la muziko ludis tre gaje, chirkaue oni ridis kaj, denove preninte la manojn, ili iris plu en la aleo.

Subite che la vojkrucigho ili kunpushighis kun alia geparo, kiu ankau man-en-mane iris al ili renkonte. Tiuj estis Timur kaj Jhenja.

Embarasighinte, ambau geparoj ghentile klinis sin.

— Jen li estas! — tirante la manon kun pasio diris Olga. — Li estas ghuste tiu knabacho.

— Jen — konfuzighis Georgij — kaj li estas Timur, mia terura nevo.

— Kaj vi… vi sciis! — ekkoleris Olga. — Kaj al mi nenion diris.

Flankeniginte lian manon, shi ekkuris lau la aleo. Sed nek Timur, nck Jhenja estis videblaj. Shi turnis sin al kurba, malvasta pado, kaj nur tie shi ekvidis Timuron, kiu staris antau Figura kaj Kvakin.

— Auskultu — alvenante proksimen al li, diris Olga. — Estas malmulte por vi, ke vi travagis kaj rompis chiujn ghardenojn, ech che oldulinoj, ech che orfighinta knabino, al vi ne sufichas, de vi ke fughas chiuj hundoj, vi malbonigas kaj agordas kontrau mi mian fratineton. Sur via kolo estas junpionira kravato, sed vi estas simple… sentaugulo!

Tirnur palighis. Olga svingis.

— Tio ne estas vero — li diris. — Vi nenion.scias.

Oiga svingis mane kaj kuris for por serchi Jhenjan.

9
{"b":"87722","o":1}