Timur staris silente.
Silentis ankau la konfuzitaj Figura kaj Kvakin.
— Nu, kio, komisaro? — demandis Kvakin. - Same al vi okazas malgajajhoj, chu?
— Jes, bandestro — malrapide levante la okulojn respondis Timur. - Al mi estas malfacile, al mi estas malgaje. Preferinde estus, ke vi min kaptu, drashu anstatau pro vi audi… jen tion.
Kial vi silentis? — mokis Kvakin. — Vi povus diri: "Tion faris ne mi. Tion farachis ili." Ni ja staris chi tie, apude.
— Jes ja! Vi dirus, kaj ni pro tio vin batus — intermetis ghojighinte Figura.
Sed tute ne atendante tian subtenon, Kvakin silente kaj malvarme rigardis sian kamaradon. Timur, tushante permane la arbotrunkojn, malrapide iris for.
— Li estas fiera — mallaute diris Kvakin. — Li volas plori, sed silentas.
— Ni donu al li unu baton, kaj li ekploros — diris Figura, kaj jhetis posten al Timur abi-strobilon.
— Li estas fiera — rauke diris Kvakin — sed vi… vi estas fiulo! — kaj svingante la manon li brue batis Figuran sur la frunton.
Figura konsternighis, poste ekkriis kaj komencis kuri. Du-foje atingante lin, Kvakin pugne trabatis lian dorson.
Fine Kvakin haltis, levis la faligitan kaskedon, batante ghin kontrau la genuoj, forskuis el ghi la polvon, iris al la glaciajhisto, achetis porcion, apogis sin kontrau arbo kaj anhelante komencis avide gluti la glaciajhon grandpece.
Sur kampeto, apud pafhaleto Timur trovis Gejkan kaj Siman.
— Timur — avertis lin Sima — vin serchas (li shajnas esti tre kolera) via onklo.
— Jes, mi iras, mi scias.
— Chu vi revenos chi tie?
— Mi ne scias.
— Timchjo! — neatendite delikate diris Gejka kaj prenis la kamaradon je la mano. — Kio okazas? Ni ja nenion malbonan al iu faris. Vi ja scias, se oni pravas…
— Jes, mi scias… tiam oni timas nenion en la mondo. Sed tamen oni povas havi kordoloron.
Timur foriris.
Al Olga, kiu estis portanta la akordionon, alvenis Jhenja.
— Olja!
— Iru for! — ne rigardante la fratinon, respondis Olga, — Mi ne piu parolos kun vi. Tuj mi forveturos al Moskvo, sed vi povas sen mi promeni kun kiu vi volas, ech ghis auroro.
— Sed,Olja…
— Mi kun vi ne plu parolos. Postmorgau ni transloghighos al Moskvo. Tie ni atendos la pachjon.
— Jes, la pachjo, sed ne vi — li chion ekscios! — kolere kaj larme kriis Jhenja kaj ekkuris serchi Timuron.
Shi trovis Gejkan, Simakovon kaj demandis, kie estas Timur.
— Li estis vokita hejmen — difis Gejka. — Kontrau li ial pro vi tre koleras la onklo.
Furioze Jhenja frapis la teron per la piedo kaj, kunpremante la pugnojn, ekkriis:
— Jen tiel… pro nenio… trafas malfelicho homojn!
Shi chirkauprenis betultrunkon, sed tuj al shi alkuris Tanja kaj Njurka.
— Jhenja! — ekkriis Tanja. — Kio okazis al vi? Jhenja, ni kuru! Tien venis harmonikisto, tie komencighas dancado, knabinoj dancas.
Ili kaptis shin, trenis kaj tiris al la rondo, interne de kiu intermite brilaperadis kiel helaj floroj la roboj, bluzoj, jupoj.
— Jhenja, ne ploru! — same kiel chiam rapide diris Njurka. - Kiam min drashas la avino, mi ne ploras! Knabinoj, prefere ek en la rondon! Ni saltu!
— "Ni saltu!" — mokimitis Njurkan Jhenja.
Kaj, trabatighinte tra la homcheno, ili ekrotaciis, ekturnighis en ekscite gaja danco.
Kiam Timur revenis hejmen, lin alvokis la onklo.
— Min tedas viaj noktaj aventuroj — diris Georgij. — Tedas la signaloj, sonoroj, shnuroj. Kia estis la stranga historio pri la litkovrilo?
— Tio estis misajho.
— Bona misajho! Al la knabino plu ne trudu vin: vin shia fratino ne shatas.
— Pro kio?
— Mi ne scias. Certe ne senkauze. Kio estas viaj leteroj? Kio estas viaj strangaj renkontighoj tagighe? Olga diris, ke vi instruas al la knabino pri huliganeco.
— Shi mensogas — indignis Timur — kaj shi estas komsomolanino! Se shi ion ne komprenas, shi povus voki min, demandi. Mi respondus al shi pri chio.
— Bone. Sed dum vi al shi nenion respondis, mi malpermesas al vi iri en ilian vilaon, kaj ghenerale, se vi daurigos la misfarojn, mi vin resendos al la patrino.
Li estis forironta.
— Onklo — haltigis lin Timur — kiam vi estis knabo, kion vi faris? Kion vi ludis?
— Chu ni? Ni kuradis, grimpis tegmentojn, okazis iam, ke ni batalis. Sed niaj ludoj estis simplaj, al chiuj kompreneblaj.
Por doni bonan lecionon al Jhenja, vespere ne dirinte ech unu vorton, Olga forveturis al Moskvo.
En Moskvo shi havis nenian aferon. Pro tio ne vizitinte sian loghejon, shi veturis al sia amikino, estis che shi ghis vespero kaj nur chirkau la deka shi venis hejmen. Malferrninte la pordon, shaltis lumo n kaj ektremis: al la pordo de la loghejo estis alnajlita telegramo. Shi deshiris ghin kaj tralegis. La telegramo estis de la pachjo.
Vespere, kiam el la parko disveturis la kamionoj, Jhenja kaj Tanja venis hejmen. Ili volis ludi flugpilkon, Jhenja devis shanghi la shuojn je sportshuoj.
Shi estis nodanta la shnuretojn, kiam en la chambron eniris virino: la patrino de la blonda knabino. La knabino kushis sur shiaj brakoj kaj dormis.
Eksciinte, ke Olga ne estas hejme, la virino chagrenighis.
— Mi volis lasi che shi la knabinon — diris shi. — Mi ne sciis, ke la fratino forestas. La trajno venas hodiau nokte sed… mi devas veturi al Moskvo, por renkonti la patrinon.
— Lasu shin — diris Jhenja. — Kial Olga?… Sed chu mi ne estas homo? Kushigu shin sur mian liton, kaj mi sur la alian kushighos.
— Shi dormas trankvile kaj vekighos nur matene — ekghojis la patrino. — Necesas nur neofte venadi al shi kaj ghustigi la kusenon sub la kapo.
La knabino estis senvestigita kaj enlitigita. La patrino foriris. Jhenja flankenigis la kurtenon, por ke videblu la lito tra la fenestro, kaj forkuris kun Tanja ludi flugpilkon, interkonsentinte post chiu ludo lauvice veni kaj rigardi, kiel dormas la knabino.
Tuj post ilia forkuro, sur la peroneton suriris poshtisto. Li longe frapis kaj, char neniu reefiis, li revenis kaj demandis la najbarinon, chu forveturis al la urbo la mastroj.
— Ne — respondis la najbaro. — la knabinon mi jhus vidis chi tie. Mi akceptu la telegramon.
La najbaro kvitancis, enposhigis la telegramon, sidighis sur la benkon kaj ekfumis pipon. Li estis atendanta Jhenjan longe.
Pasis unu kaj duono da horoj. Denove al la najbaro venis la poshtisto.
— Jen — diris li. — Chu estas iu incendio, hasto? Akceptu, arniko, alian telegramon.
La najbaro kvitancis la ricevon. Estis jam mallume. Li pashis tra la barilpordo, supreniris la shtuparon de la peroneto kaj enrigardis tra la fenestro. La malgranda knabino dormis. Apud shia kapo sur la kuseno kushis rufa katido. Tio signifis, ke la mastroj estas ie apud la domo.
La najbaro malfermis la ventolgicheton kaj jhetis tra ghi ambau telegramojn. Ili orde kushighis sur la fenestrobreton, kaj reveninte Jhenja devus rimarki ilin tuj.
Sed Jhenja ilin ne rimarkis. Veninte hejmen che lunlumo, shi ghustigis la kusenon sub la kapo de la knabino, pelis la katidon, senvestighis kaj enlitighis.
Shi ionge kushis meditante pri tio: jen kia povas esti la vivo! S hi ne kulpas, kaj Olga same ankau ne. Sed unuan fojon shi kaj Ol ga vere malpacighls.
Estis domaghe. Shi ne povis dormi kaj ekdeziris bulkon kun konfitajho. Shi salte ellitighis, venis al la shranko, shaltis la lumon kaj tuj ekvidis la telegramojn sur la fenestrobreto.
Shi ektimis. Per tremantaj manoj shi deshiris la glustrion kaj tralegis:
Mi estos hodiau preterpase de la dudek kvara ghis la tria de mateno en Moskvo. Atendu min en la urba loghejo. Pachjo.
Venu senprokraste, nokte la pachjo estos en la urbo. Olga.
Kun teruro shi rigardis la horloghon. Estis kvarono antau la dudek kvara. Surmetinte la robon kaj kaptinte la dormantan infanon, Jhenja kvazau freneza jhetis sin al la peroneto. Shi haltis pensante. Remetis la etulinon sur la liton. Eliris al la strato kaj ekkuris al la domo de la olda laktoliverantino. Shi frapegis sur la pordo per la pugno kaj piedo, ghis aperis en la fenestro la kapo de la najbarino.
— Kial vi frapas? — per dorma vocho demandis la lasta. — Kial vi petolas?
— Mi ne petolas — petege ekparolis Jhenja — mi bezonas la laktoliverantinon, onjon Masha. Mi volas al shi lasi la infanon.
K — ion vi stultulas? — batfermante la fenestron, respondis la najbarino. — Shi dematene forveturis al la vilagho gasti che la frato.
De la stacidoma flanko venis signalo de proksimighanta trajno. Jhenja elkuris eksteren kaj kunpushigis kun la grizhara ghentlemano, la doktoro.
— Pardonu! — balbutis shi. — Chu vi ne scias, kiu trajno signalas?
La ghentlemano elposhigis horloghon.
— Estas nun la dudek tria kaj kvindek kvin — respondis li. — Tio estas por hodiau la lasta al Moskvo.
— Kial la lasta? — glutante la larmojn, flustris Jhenja. - Kaj kiam estos la sekva?
— La sekva veturos matene, je la tria kvardek. Knabino, kio okazis al vi? — kaptante je ia shultro shancelighintan Jhenjan, kompateme demandis la oldulo. — Chu vi ploras? Eble mi povas helpi al vi.
— Ho, ne! — retenante plorsingultojn kaj forkurante, respondis Jhenja. — Nun al mi jam povas helpi neniu en la mondo!
Hejme shi enshovis la kapon en la kusenon, sed tuj eksaltis kaj kolerege rigardis la dormantan knabinon. Sed tuj shi ekregis sin, ghustigis la l itkovrilon, forpushis la rufan katidon.
Shi shaltis la lumon en la teraso, en la kuirejo, en la chambro, sidighis sur la kanapon kaj skuis la kapon. Tiel shi sidis longe kaj shajne pri nenio pensis. Neintence shi tushis la kushantan tie akordionon. Mekanike shi levis ghin kaj komencis premeti la. klavojn. Eksonis melodio majesta kaj malgaja. Jhenja krude chesis la muzikadon kaj alvenis al la fenestro. Shiaj shultroj tremetis.
Ne! Resti sola kaj toleri tian turmenton plu shi ne havis fortojn. Shi bruligis la kandelon kaj tra la ghardeno stumblante iris al la kabano.
Jen jam estas la subtegmento. La shnuro, mapo, sakoj, flagoj. Shi ekbruligis lanternon, venis al la rado, ligis ghin al hoko kaj abrupte turnis la radon.
Timur estis dormanta, kiam Rita tushis lin je la shultro per la piedo. La pushon li ne sentis. Kaptinte per la dentoj la litkovrilon, Rita fortiris ghin sur la plankon.
Timur eksaltis.
— Kion vi? — demandis li nekomprene. — Chu io okazis?
La hundo rigardis liajn okulojn, movis per la vosto, skuis la muzelon. Tiam Timur ekaudis sonon de la bronza sonorilo.
Ne komprenante, al kiu li povas esti bezonata dum la profunda nokto, li eliris en la terason, prenis la telefonilon.