Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Vershajne li estis che la fronto.
En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Jhenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.
Shovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Jhenja malkontente staris antau Olga, kiu estis diranta al shi:
— Mi veturos kun la ajhoj, kaj vi ordigos la loghejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste shlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la pachjo tiun chi telegramon. Poste eltrajnighu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…
— Mi estas same la via…
— Jes… sed mi estas pli agha… kaj finfine tiel ordonis la pachjo.
Kiam en la korto ekbruis la forveturanta auto, Jhenja suspiris kaj chirkaurigardis. Chie regis hhaoso kaj malordo. Shi proksimighis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.
Estu Olga pli agha, kaj dume endas shin obei! Sed tamen che shi, che Jhenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, busho, brovoj. Kaj vershajne estos sama shia karaktero.
Shi streche ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis chifonon, deprenis de la tablo la tukon, shovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, pushis al la sojlo la rubajharon.
Baldau ekzumis la primuso.
La planko estis kovrita per akvo. En la tolajha zinka trogo siblis kaj krevetis saposhaumo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en rugha robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etagho, kuraghe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.
Automobilo kuregis sur vasta suna vojo. Metinte la piedojn sur la valizon, kaj apogante sin sur molan pakajhon, Olga sidis sur plektita fotelo. Sur shiaj genuoj kushis rufa katido kaj tauzis per la piedetoj bukedon da cejanoj.
Che la trideka kilometro ilin atingis ekspedicia rugharmea autokolono. Sidante sur lignobretoj vice, la rugharmeanoj tenis fusilojn intergenue kaj akorde kantis.
Che la sonoj de la kanto vaste malfermighis fenestroj de la domoj. De malantau la bariloj, pordegoj elkuris ghojaj knaboj. Ili mansvingadis, jhetadis al la rugharmeanoj ankorau nematurighintajn pomojn, kaj kriis poste huraon kaj tuj komencis batalojn, militojn, enhakighante en artemizion kaj urtikon, atakante kavaleri-impete.
La automobilo turnis sin al somerdoma vilagheto, kaj haltis antau negranda, hederkovrita vilao.
La shoforo kun helpantoj malfermis la auton, kaj elprenis la ajhojn. Olga malshlosis la vitrumitan verandon.
De tie estis videbla granda, nezorgata ghardeno. En la profundo de la ghardeno staris malgracia duetagha kabano, super la tegmento de kiu flirtis malgranda rugha flageto.
Olga revenis al la auto. Al shi venis energia nejuna virino. Tiu estis najbarino, laktoliverantino. Shi entreprenis ordigi la somerdomon, lavi la fenestrojn, plankon, murojn.
Dum la najbarino dismetis pelvojn kaj chifonojn, Olga prenis la katidon kaj iris en la ghardenon.
Sur la trunko de cherizarboj bekitaj de paseroj, brilis varma rezino. Forte odoris je ribo, kamomilo kaj artemizio. Kovrita per musko, la tegmento de la kabano estis truhava, kaj el la truoj etendighis supren kaj malaperis inter la arboj iuj maldikaj shnuroj.
Olga trapasis avelujon, kaj vishis de la vizagho araneajhon. Kio okazis? La rugha flago super la tegmento jam mankis, tie staris nur bastono.
Tuj Olga ekaudis rapidan, alarmitan flustradon. Subite, rompante sekajn vergojn, peza shtupetaro — tiu, kiu estis almetita al la fenestro de la subtegmento —, kun knaro obtuze falis apud la muron, subigante lapojn.
La shnuroj super la tegmento ektremis. Gratinte la manojn, la katido saltis en urtikon. Senkomprene Olga haltis, chirkaurigardis, atente auskultis. Sed nek inter la verdajho, nek post la barilo, nek en la nigra kvadrato de la kabanfenestro io estis videbla kaj audebla.
Shi revenis al la peroneto.
— Knabachoj petolas tra fremdaj ghardenoj — klarigis al Olga la laktoliverantino. — Hierau che la najbaroj du pomarbojn iu senfruktigis, rompis pirarbojn. Tiaj homoj estas… huliganoj. Mia filo, karulino, soldatighis. Forveturante, li ech vinon ne trinkis. "Adiau — li diris — panjo." Kaj li foriris, ekfajfinte. Vespere, kiel devas tio esti, mi ektristis, ploris. Nokte mi vekighis kaj shajnis al mi, iu tra la korto shteliras, susuras. Nu, mi pensas, mi estas nun homo sola, neniu min defendas… Chu multo estas bezonata por mi, maljunulino? Oni per briko min povas bati kaj nenio de mi restos. Tamen dio savis min, nenio estis shtelita. lu susuris, susuris kaj foriris. Barelo staris en la korto — el kverko, ech du homoj ne povus movi ghin. Do, oni ghin rulis dudek pashojn al la pordego. Jen estas la rezulto. Kaj kiu estis, kiuj homoj — la afero restas malklara.
En krepusko, kiam la ordigado estis finita, Olga eliris sur la peroneton. Tiam el la leda ujo zorge shi prenis blankan, perlamote brilan akordionon — donacon de la patro, kiun li sendis al shi okaze de la naskightago.
Shi metis la akordionon sur la genuojn, surmetis la rimenon sur la shultron kaj komencis ludi la muzikon de kanto, antau nelonge audita.
Se mi nur unu fojon
Vin povus revidi…
Se mi nur unu fojon…
Kaj tri… kaj kvin…
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam,
Kiel mi ghis mateno, atendis nokte vin.
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'
Kiam vi revenos?
Chu en temp' baldaua?
Iam vi revenu, por revidi nin.
Jam kiam Olga estis kantanta la kanton, shi kelkfoje mallonge streche rigardis direkte al malhela arbusto, kiu kreskis en la korto, apud la barilo.
Fininte la ludadon, shi rapide revenis kaj, turninte sin al la arbusto, laute demandis:
— Auskultu! Pro kio vi kashas vin, kaj kion vi bezonas chi tie?
De post la arbusto eliris homo en ordinara blanka kostumo. Li klinis la kapon kaj ghentile respondis al shi:
— Mi ne kashas min. Mi mem estas aktoro iugrade. Mi ne volis geni vin. Pro tio mi staris kaj auskultis.
— Vi povus stari kaj auskulti de la strato. Sed vi ial grimpis trans la barilon.
Chu mi? Chu grimpis? — ofendighis la homo. - Pardonu, mi ne estas kato. Tie che la angulo estas rompitaj tabuloj kaj mi de la strato penetris tra la truo.
— Kompreneble! — mokis Olga. - Jen estas la pordo. Bonvolu penetri tra ghi reen al la strato.
La homo estis obeema. Dirante ech ne unu vorton, li iris tra la pordo, riglis ghin post si. Kaj tio plachis al Olga.
— Atendu! — descendante shtupon, shi haltigis lin. — Kio vi estas? Chu aktoro?
— Ne — respondis la homo. - Mi estas ingheniero-mekanikisto, sed en libera tempo mi ludas kaj kantas en nia uzina operejo.
— Auskultu — neatendite simple Olga proponis al li. — Akompanu min al la stacidomo. Mi atendas la malpli aghan fratinon. Jam estas mallume, malfrue, sed shi ne venas. Memoru, mi neniun timas, mi simple ne konas la chi-tieajn stratojn. Tamen haltu, kial vi malfermas la pordon? Vi povas atendi min che la barilo.
Shi forportis la akordionon, surmetis sur la shultrojn tukon kaj eliris sur la malhelan straton, aromantan je roso kaj floroj.
Olga estis malkontenta pri Jhenja kaj pro tio kun sia kunulo parolis malmulte. Li diris al shi, ke li estas Georgij Garajev, ke li laboras kiel ingheniero en automobila uzino.
Atendante Jhenjan, ili vidis preterpasi du trajnojn, kaj fine venis la lasta, la tria.
— Kun tiu sentauga knabinacho oni havas amason da problemoj! — kolere ekkriis Olga. - Nu, se mi havus kvardek au almenau tridek jarojn! Ja shi havas dek tri, sed mi — dek ok, kaj pro tio shi tute ne obeas min.
— Kvardek tute ne necesas — decide diris Georgij. — Dek ok estas multe pli bone! Vi ne maltrankvilu. Via fratino venos morgau matene.
La stacia perono senhomighis. Georgij elposhigis cigaredojn. Tuj al li alvenis du impertinent-aspektaj buboj kaj, atendante fajron, elposhigis siajn cigaredojn.
— Juna homo — ekbruligante alumeton kaj lumigante la vizaghon de la pliagha, Georgij ekparolis. — Antau ol veni al mi kun cigaredo, endas saluti, mi ja havis honoron konatighi kun vi en la parko, kie vi diligente rompis tabulon el la nova barilo. Vi estas Mikaelo Kvakin, chu jes?
La bubo eksnufis, retirighis kaj Georgij estingis la cigaredon, prenis Olgan je la kubuto kaj kondukis shin hejmen.
Kiam ili foriris, la dua bubo shovis la salivitan cigaredon post la orelon kaj senzorge demandis.
— Tiu propagandisto de kie venis? Chu li estas chi-tiea?
— Chi-tiea — nevole respondis Kvakin. — Li estas onklo de Timchjo Garajev. Endas kapti Timchjon kaj bati. Li kolektis kompanion kaj shajne ili ion entreprenas kontrau ni.
Jen ambau amikoj rimarkis sub la lanterno en la fino de la kajo grizharan estimindan ghentlemanon, kiu apogante sin sur bastonon descendis lau la shtuparo.
Tiu estis loka loghanto, doktoro F.G.Kolokolchikov. Ili kuris post lin, laute demandante, chu li havas alumetojn. Sed ilia aspekto kaj vochoj neniel plachis al la ghentlemano, pro tio turninte sin li minacis al ili per la kurba bastono kaj solene iris sian vojon.
… De la Moskva stacidomo Jhenja ne sukcesis sendi telegramon al la patro kaj pro tio, detrajnighinte, shi decidis trovi la vilaghan poshtejon.
Trapasante malnovan parkon kaj kolektante kampanulojn, shi nerimarkeble eliris al la vojkrucigho de dughardenaj stratoj, dezerta aspekto de kiuj montris, ke shi trafis ne tien, kien shi volis.
Ne malproksime shi ekvidis malgrandan viglan knabinon, kiu malbenante trenis je kornoj obstinan kaprinon.
— Bonvolu diri, karulino — ekkriis Jhenja — kiel iri de chi tie al la poshtejo?
Sed la kaprino subite tiris shin, turnis la kornojn kaj ekgalopis tra la parko kaj la knabino kun krio ekkuregis post ghi. Jhenja chirkaurigardis: jam krepuskighis, sed homoj nenie videblis. Shi malfermis la kortpordon de ies duetagha somerdomo, kaj sur la pado ekiris al la peroneto.
— Bonvolu diri — ne malfermante la pordon, laute sed tre ghentile demandis Jhenja, — kiel mi povas de chi tie iri al la poshtejo?
Neniu respondis al shi. Shi staris, pensadis dum momento, malfermis la pordon kaj tra la koridoro pashis en la chambron. Mastroj nenie. Tiam konfuzighinte shi turnighis por eliri, sed en la momento el sub la tablo elrampis granda helrufa hundo. Ghi atente rigardis la embarasighintan knabinon kaj mallaute, sed minace ekblekis kaj kushighis sur la vojo al la pordo.