Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Malfelicho, Jhenja, okazas malfelichajho! — trakriis li, turnante sin. — Gejka kaj Kolja falis en kaptilon!

… Legante libron, Olga supreniris la altajhon. Kaj tie, kie la kruda pado trapasis la shoseon, shin renkontis Georgij, staranta apud la motociklo. Ili salutis unu la alian.

— Mi estas veturanta — klarigis al shi Georgij — kaj vidis, ke vi iras chi tie. Mi pensis, mi veturigu vin, se vi iras samdirekte.

— Ne estas vere! — dubis Olga. — Vi staris kaj atendis min speciale.

— Nu, vi pravas — konsentis Georgij — mi volis mensogi, sed tio ne sukcesis. Mi devas pardonpeti vin pro tio, ke mi timigis vin matene. Ja sciu, tiu lama oldulo che la pordo estis mi. Mi shminkite preparis min por provludo. Sidighu, mi veturigos vin.

Olga nee balancis la kapon.

Li metis florbukedon sur la libron. La bukedo estis bela, Olga rughighis, konfuzighis kaj… jhetis ghin teren. Tion Georgij ne atendis.

— Auskultu — chagrene li diris. — Vi bone muzikas, kantas, viaj okuloj estas senruzaj, klaraj. Mi ofendis vin per nenio. Sed mi opinias, tiel, kiel vi agas, ne faras ech homo de la plej betona profesio.

— La floroj ne estas bezonataj! — mem ektiminte sian agon, kulpkonscie respondis Olga. — Mi tiel, sen floroj veturos kun vi.

Shi sidighis sur la ledan selon, kaj la motociklo ekflugis lau la vojo. La vojo disbranchighis, sed preteratente tiun vojon, kiu kondukis al la vilagheto, la motociklo liberighis en la kampon.

— Ne tien vi turnis nin — kriis Olga — ni devas dekstren!

— Chi tie la vojo estas pli bona — respondis Georgij — chi tie la vojo estas pli agrabla.

Denove estis turno kaj ili impetis tra brueta ombra bosko. Kaj kiam Georgij kaj Olga elshirighis el la levighintaj polvonuboj, sub la monto ili ekvidis fumon, kamentubojn, vitron kaj feron de iu nekonata urbo.

— Tio estas nia uzino! — trakriis al Olga Georgij. — Antau tri jaroj mi chi tien venis kolekti fungojn kaj fragojn.

Preskau ne malpliigante la rapidecon, la motociklo abrupte turnighis.

— Rekten! — averte kriis Olga. - Veturu nur rekte hejmen!

Subite la mashino eksiientis kaj ili haltis.

— Atendu — desaltante diris Georgij — estas malgranda paneo.

Li kushigis la motociklon sur herbon sub betulo, prenis shlosilon kaj komencis ion alturni, striktigi.

— Kion vi ludas en la opero? — alsidighante sur la herbon, demandis Olga. - Kial via shminko estas tia severa kaj timiga!

— Mi ludas oldan invalidon — ne chesante labori che la mashino, respondis Georgij. - Li estas ekspartizano kaj li iomete… nenormalas. Li loghas apud landlimo kaj al li konstante shajnas, ke malamikoj nin superruzos kaj trompos. Li estas maljuna kaj singardema. La rugharmeanoj estas junaj, ridas, post la dejhoro ludas flugpilkon. Ili havas knabinojn diversajn… Katjushojn!

Georgij sulkigis la brovojn kaj mallaute ekkantis:

Rekashis sin post nubojn la luna disk' radia.
Mi longe gardostaras sen dormo en tranche'.
Alrampas malamikoj. Ne dormu, lando mia!
Malfortas mi, maljunas. Ho, ve, al mi, ho ve!

Tuj Georgij shanghis la vochon, kaj imitante hhoron, kantis: Oldul', trankvilu, trahkvilighu!

— Kion signifas "trankvilighu"? — vishante la polvighintajn lipojn per poshtuko, demandis Olga.

— Tio signifas — daurigante frapi per la shlosilo sur la aksingon, klarigis Georgij — tio signifas, ke: dormu trankvile, maljuna stultulo, jam delonge chiuj soldatoj kaj oficiroj estas sur sia loko… Olja, chu via fratino pri nia renkontigho kun shi parolis?

— Parolis, mi insultis shin.

— Bedaurinde. Shi estas komika knabino. Mi diras al shi «a», shi al mi — «bo».

— Kun tiu komikulino oni spertas malfelichajhojn — denove malkontentis Olga. — Shi rilatas kun iu knabacho, nome Timur. Li estas el la kompanio de la huligano Kvakin. Mi neniel povas forpeli lin de nia domo.

— Timur! Hm… — Georgij konfuzite tusetis. — Chu li estas el la kompanio? Li shajnas esti ne tio, ne tre… Nu, bone! Vi ne maltrankvilu. Mi dekutimigos lin de via domo. Olja, kial vi ne lernas en konservatorio? Vi volas esti ingheniero, por kio tio utilas? Ankau mi estas ingheniero, sed nun tio ne gravas.

— Chu vi estas malbona ingheniero?

— Kial malbona? — alshovighinte al Olga kaj komencante tiam frapi sur la aksingon de la antaua rado, respondis Georgij. — Mi ne estas malbona ingheniero, sed vi bone muzikas kaj kantas.

— Auskultu, Georgij — honteme forshovighante, diris Olga. — Mi ne scias, kia ingheniero vi estas, sed vi riparas la mashinon iel tre strange.

Kaj Olga svingis la manon, montrante, kie li frapetas per la shlosilo jen sur la aksingon, jen sur la radringon.

— Nenio estas stranga. Chio farighas tiel, kiel estas bezonate.

Li ekstaris kaj frapis sur ia framon. - Do, jen chio pretas!

— Olja, chu via patro estas komandanto?

— Jes.

— Tio estas bona. Mi mem estas komandanto ankau.

— Kiu vin komprenos! — levis la shultrojn Olga. — Jen vi estas ingheniero, jen — aktoro, jen — komandanto. Eble vi estas krom tio aviadisto, chu?

— Ne — ridetis Georgij. - La aviadistoj bombardas la kapojn de supre, sed ni de la tero tra fero kaj betono trafas ghuste en la koron.

Kaj denove antau ili intermite preteris sekalo, kamparo, boskoj, rivero. Finfine ili venis al la somerdomo.

Al la krakado de la motociklo elkuris Jhenja. Ekvidante Georgij, shi konfuzighis, sed kiam li forveturis, rigardante post lin, Jhenja alvenis al Olga, brakumis shin kaj kun envio diris:

— Ho, kiel felicha vi estas hodiau!

Interkonsentinte renkontighi proksime al la ghardeno de la domo numero 24, la knaboj elkuris de malantau la barilo. Restis nur Figura. Lin incitis kaj mirigis la silento interne de la preghejeto. La kaptitoj ne kriis, ne frapis, ne respondis la demandojn kaj kriojn de Figura.

Tiam Figura ekvolis superruzi ilin. Malferminte la eksteran pordon, li eniris en la koridoreton kaj chesis movighi, kvazau li tute forestus.

Kaj tiel, almetinte al la seruro la orelon, li staris ghis tiu tempo, kiam la ekstera pordo batfermighis kun tia bruego, kvazau oni frapis sur ghi per trabo.

— Hej, kiu estas tie? — jhetante sin al la pordo, ekkoleris Figura. — Hej, ne petolu au mi trabatos vin!

Sed oni ne respondis al li. Ekstere eksonis fremdaj vochoj. Ekknaris la charniroj de la shutroj. Poste interne de la preghejeto audighis rido. Figura komencis farti malbone.

Finfine la ekstera pordo malfermighis. Antau Figura staris Timur, Simakov kaj Ladigin.

— Malshlosu la duan riglilon! — ne movighante ordonis Timur. - Malriglu mem, alie okazos io malbona!

Maleme Figura deshovis la riglilon. El la preghejeto eliris Kolja kaj Gejka.

— Rampu en ilian lokon! — ordonis Timur. — Glitu, serpentulo, rapide! — kunprenante la pugnojn, li kriis. — Mi ne havas tempon por konversacii.

Ili batfermis post Figura ambau pordojn, metis sur la mashon pezan stangon kaj pendigis seruron.

Poste Timur prenis paperfolion kaj per blua krajono mallerte skribis:

"Kvakin, gardi ne necesas. Mi ilin shlosis, la shlosilo estas che mi. Mi venos al la loko, al la ghardeno vespere."

Kaj ili malaperis. Post kvin minutoj al la barilo venis Kvakin. Li tralegis la noton, tushis la seruron, rikanis kaj iris al la pordo, dum la enshlosita Figura serioze martelis per la pugnoj kaj kalkanoj sur la feran pordon.

De la barilpordo Kvakin turnis la kapon kaj indiferente baibutis:

— Frapu, Gejka, frapu! Nu, frachjo, ghis vespero vi certe lacighos plu frapi!

La pluaj eventoj disvolvighis jene:

Antau la sunsubiro Timur kaj Simakov vizitis la bazarplacon. Tie, kie senorde vicighis butikoj de kvaso, akvo, legomoj, tabako, glaciajho, spicvaroj — en la fino staris malgranda malplena budo, kie dum dimanchoj estis laboristoj shu-riparistoj.

En la budo Timur kaj Simakov estis mallongtempe.

Dum krepusko en la subtegmento de la kabano ekfunciis la shipdirektila rado. Unu post la alia strechighis la fortikaj shnuroj, transsendante tien, kien estis bezonate, la necesajn signalojn.

Alvenadis helpgrupoj. Kunvenis knaboj, ili estis jam multaj — dudek-tridek. Kaj tra la bariltruoj traglitis novaj kaj novaj homoj.

Tanja kaj Njurka estis resenditaj. Jhenja estis hejme, shi devis deteni kaj ne ellasi Olgan en la ghardenon.

En la subtegmento che la rado staris Timur.

— Ripetu la signalon lau la sesa shnuro — embarasite petis trashovighinta en la fenestron Simakov. — Tie ial neniu respondas.

Du knaboj desegnis sur tabulo iujn vortojn. Alvenis la grupeto de Ladigin.

Finfine venis skoltoj, La bando de Kvakin kolektighis sur.la neuzata tereno apud la ghardeno de la domo numero 24.

— Jam estas tempo — diris Timur. — Chiuj pretighu!

Li ellasis el la manoj la radon, prenis la shnuron. Kaj super la kabano en necerta lumo de la luno kuranta inter nuboj malrapide levighis kaj ekflirtis la flago de la grupo — signalo al la batalo.

Lau la barilo de la domo numero 24 movighis viceto el deko da knaboj. Haltinte en ombro, Kvakin diris:

— Chiuj estas chi tie, sed Figura mankas.

— Li estas ruza — iu respondis — li probable estas jam en la ghardeno. Li chiam venas antau chiuj.

Kvakin formovis du anticipe malfiksitajn tabulojn kaj traglitis tra la truo. Post li trapasis la aliaj. Ekstere che la truo restis la sola gardanto — Aljoshka.

El fosajho, kovrita de urtiko kaj lapo, sur la alia flanko de la strato aperis kvin kapoj. Kvar el ili tuj kashis sin. La kvina — de Kolja Kolokolchikov — restis, sed ies polmo frapetis lian verton kaj la kapo malaperis.

Aljoshka, la gardanto turnis la kapon. Chio estis trankvila, kaj li shovis la kapon en la truon por auskulti, kio estas farata interne.

De la fosajho deflankighis triopo. Kaj sekvamomente, la gardanto eksentis, ke io forta tiras liajn piedojn, manojn. Kaj, ne sukcesinte krii, li deflugis de la barilo.

— Gejka — li balbutis, levante la vizaghon — de kie vi venis?

— De tie — siblis Gejka. — Silentu! Alie mi ne atentos, ke vi volis protekti min.

— Bone — konsentis Aljoshka — mi silentas. — Kaj li neatendite orelbore fajfis.

Tuj lia busho estis shtopita per la vasta polmo de Gejka. Ies manoj kaptis liajn shultrojn kaj piedojn kaj trenis lin for. La fajfo estis audita en la ghardeno. Kvakin sin turnis. La fajfo ne ripetighis. Kvakin atente chirkaurigardis. Tiam al li shajnis, ke arbusto en la ghardenangulo movighis.

8
{"b":"87722","o":1}