Литмир - Электронная Библиотека

— Mia libera tempo finiĝis. Tempas grimpi alten! Grom Orm atendas min.

— Tempas ankaŭ por mi, — aldonis Veda. — Mi mergiĝos en mian abismon, en antaŭnelonge malkovritan kavernon — konservejon de la erao de la Disa Mondo.

— «Cigno» estos preta ĝis mezo de la sekva jaro, kaj ni komencos prepariĝon post ses semajnoj, — mallaŭte diris Erg Noor. — Kiu nun estras la eksterajn staciojn?

— Dume Junio Ant, sed li ne deziras forlasi la memormaŝinojn, kaj la Konsilio ankoraŭ ne konfirmis la kandidaton Emb Ong-on — inĝenieron-fizikiston de labradora F-instalaĵo.

— Mi ne konas lin.

— Oni lin malmulte konas, ĉar li okupiĝas en la Akademio de Limoj de Scio pri demandoj de megaonda meĥaniko.

— Kio estas tio?

— Grandaj ritmoj de la kosmo — gigantaj ondoj, malrapide propagiĝantaj en la spaco. En ili, ekzemple, manifestiĝas kontraŭdiroj de frontaj lumaj rapidoj, donantaj relativajn valorojn pli grandajn ol la absoluta unuo. Sed tio ankoraŭ tute ne estas ellaborita…

— Kaj Mven Mas?

— Verkas libron pri emocioj. Li same havas nemultan tempon en persona dispono — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco faris lin konsilisto pri flugo de via «Cigno». Tuj kiam oni preparos materialojn, li devos forlasi la libron.

— Domaĝe! La temo estas grava. Nun venis tempo por ĝuste kompreni realecon kaj forton de la mondo de emocioj, — respondis Erg Noor.

— Mi timas, ke Mven Mas apenaŭ kapablas al malvarma analizo, — diris Veda.

— Ĝuste tiel devas esti, alie li verkos nenion elstaran, — kontraŭis Dar Veter kaj levis sin, por adiaŭi.

— Ĝis revido! Finu pli baldaŭ viajn aferojn, alie ni ne intervidiĝos, — etendis la manojn Niza kaj Erg.

— Ni revidiĝos, — certe promesis Dar Veter. — En ekstrema okazo ni faru tion en la dezerto El Homra, antaŭ la ekflugo.

— Antaŭ la ekflugo, — konsentis la astronaŭtoj.

— Ni iru, anĝelo de alta ĉiel'. — Veda Kong enŝovis sian manon sub la kubuton de Dar Veter, afekte ne atentante sulkon inter liaj brovoj. — Al vi, verŝajne, tedis la Tero?

Dar Veter staris, larĝe dismetinte la piedojn, sur ŝanceliĝema bazo de apenaŭ fiksita konstrua skeleto kaj rigardis malsupren, en teruran abismon inter disiĝintaj tavoloj de nuboj. Tie videblis la supraĵo de la planedo. Ĝia giganteco, kun sinuaj grizaj konturoj de kontinentoj kaj malhel-lilaj konturoj de maroj, estis akre sentebla eĉ el distanco je kvin ĝiaj diametroj.

Dar Veter rekonis la konturojn, konatajn ekde la infaneco laŭ fotoj el sputnikoj. Jen konkava linio kun direktitaj transverse de ĝi malheliĝantaj strietoj de montoj. Dekstre brilas maro, kaj rekte sub la piedoj estas mallarĝa antaŭmonta valo. Hodiaŭ fortunis al li: nuboj disiris super tiu loko de la planedo, kie nun loĝas kaj laboras Veda. Tie, ĉe piedo de rektaj ŝtupegoj de krudfere grizaj montoj, situas ie antikva kaverno, per vastaj etaĝoj forirante en profundon de la Tero. Tie Veda elektas el mutaj kaj polvaj rompaĵoj de la pasinta vivo de la homaro tiujn erojn de historia vero, sen kiuj oni povas nek kompreni la nunon, nek antaŭvidi la estontecon.

Dar Veter, kliniĝinte de sur la platformo el gofritaj lamenoj de zirkonia bronzo, sendis pensan saluton al la dubinde divenita punkto, kaŝiĝinta sub alrampanta el la okcidento flugilo de plumecaj, netolereble brilantaj cirusoj. Nokta mallumo staris tie kiel muro, prisemita per brilado de steloj. Tavoloj de nuboj estis elŝoviĝantaj kiel gigantaj flosoj, pendantaj unu super la alia. Sub ili en la malheliĝanta abismo la supraĵo de la Tero ruliĝis sub la muron de mallumo, kvazaŭ por ĉiam forirante en neekziston. Kovraĵo de milda zodiaka lumo vestis la planedon ĉe la ombrita flanko, lumante en nigro de la kosma spaco.

Super la prilumita flanko de la planedo sterniĝis lazura nuba kovraĵo, reflektanta la potencan lumon de la ŝtal-griza Suno. Ĉiu, kiu rigardus al la nuboj sen malheligaj filtriloj, perdus la vidkapablon, samkiel tiu, kiu devus turniĝi al la minaca suno, troviĝante ekster la defendo de mil kilometroj da tera atmosfero. Mallongondaj malmolaj radioj de la Suno — la ultraviolaj kaj la rentgenaj — verŝiĝis per potenca torento, mortiga por ĉio vivanta. Al ili aldoniĝis oftaj pluvoj de kosmaj partikloj kaj konstanta radiado de la zono de Van Allen. Nove eklumintaj steloj sendadis en la spacon mortigajn radiojn. Nur fidinda defendo de skafandro savadis la laborantojn de pereo.

Dar Veter transĵetis la gardan ŝnuregon sur alian flankon kaj ekmoviĝis laŭ apoga trabo direkte al la brilanta ĉerpilo de la Granda Ursino. Giganta tubo estis muntita laŭ la tuta longo de la estonta sputniko. Ĉe ambaŭĝiaj ekstremaĵoj elstaris akraj trianguloj, subtenantaj grandegajn diskojn de radiiloj de magneta kampo. Kiam oni instalos bateriojn, transformantajn bluan radiadon de la Suno en elektran kurenton, eblos liberiĝi disde ŝnuroj kaj moviĝi laŭ magnetaj fortolinioj kun direktantaj platoj sur brusto kaj dorso.

— Ni deziras labori nokte, — subite eksonis en lia helmo voĉo de juna inĝeniero Kad Lajt. — La lumon promesis doni la estro de «Altajo»!

Dar Veter rigardis maldekstren kaj malsupren, kie, kiel ekdormintaj fiŝoj, pendis kelkaj kunkroĉitaj ŝarĝaj raketoj. Pli supre, sub plata ombrelo — defendo kontraŭ meteorŝtonoj kaj la Suno, — ŝvebis muntita el lamenoj de interna ŝelo provizora platformo, kie oni dismetadis kaj muntadis pecojn, venintajn en la raketoj. Tie, kiel malhelaj abeloj, kolektiĝis laborantoj, ekbrilantaj lampire, kiam reflekta surfaco de skafandro elŝoviĝas el ombro de la defenda ombrelo. Araneaĵo de ŝnuregoj estis disiranta de nigre gapantaj aperturoj en flankoj de la raketoj, el kie tra demetita ŝelo oni estis malŝarĝantaj grandajn pecojn. Pli alte, rekte super la muntita skeleto, grupo da homoj en strangaj, ofte ridindaj pozoj klopodis super grandampleksa maŝino. Nur unu ties ringo el berilia bronzo kun borazona kovraĵo pezus sur la Tero ne malpli ol cent tunojn. Ĉi tie tiu grandaĵo obeeme pendis apud la metala skeleto de la sputniko sur maldika ŝnuro, kies celo estis egaligi integrajn rivoluajn rapidojn ĉirkaŭ la Tero de ĉiuj ĉi ankoraŭ ne muntitaj partoj.

La laborantoj iĝis lertaj kaj certaj, kiam kutimiĝis al malesto — pli ĝuste, al malgrandegeco — de gravitforto. Sed tiujn spertajn laborantojn baldaŭ necesos anstataŭigi per novaj. Longa fizika laboro sen pezeco kondukas al rompo de sangocirkulado, kiu povus iĝi persista kaj ĉe reveno sur la Teron fari homon invalido. Tial ĉiu laboradis sur la sputniko dum ne pli ol cent kvindek laborhoroj kaj revenadis sur la Teron, ripozinte sur stacio «Intera», rivoluanta sur alto je naŭcent kilometroj super la planedo, kaj pasinte kuracan regravitigon en la Palaco de Ekstera Atmosfero en Karakorumo.

Dar Veter, estranta la muntadon, penis ne submeti sin al fizika streĉo, malgraŭ sia deziro iam plirapidigi tiun aŭ alian aferon. Li devis resti ĉi tie, sur alto je kvindek sep mil kilometroj, dum kelkaj monatoj.

Doni konsenton pri nokta laboro signifis eĉ pli proksimigi la tempon de forsendo de siaj junaj amikoj malsupren sur la planedon kaj pli frue voki novan skipon. La dua planedŝipo, donita al la konstruado, — «Barjono», troviĝis en la Arizona ebenaĵo, kie ĉe televidaj ekranoj kaj regpaneloj de registraj maŝinoj sidis Grom Orm.

La decido labori sen paŭzoj por glacia kosma nokto ege plirapidigis la muntadon. Dar Veter ne povis rezigni tiun eblon. Ricevinte konsenton, la homoj de sur la munta platformo disŝutiĝis ĉiuflanken kaj ekis treni eĉ pli komplikan araneaĵon de ŝnuroj. La planedŝipo «Altajo», kiu servis kiel komunloĝejo por laborantoj de la konstruado kaj senmove pendis ĉe ekstremaĵo de la apoga trabo, subite malkroĉis ŝnuregojn kun pulioj, ligantajn ĝian eniran lukon kaj la skeleton de la sputniko. La grandega korpo de la ŝipo turniĝis sensone kaj rapide. Eĉ eta bruo ne aŭdiĝis tra vakuo de la interplaneda spaco. La lerta estro de «Altajo» bezonis nur kelkajn batojn de motoroj, por leviĝi sur kvardekmetran alton super la konstruejo kaj turniĝi per siaj alterigaj lumĵetiloj al la munta platformo. Inter la ŝipo kaj la skeleto oni ree aranĝis vojkondukajn ŝnuregojn, kaj tuta maso da diversspecaj objektoj, pendintaj en la spaco, ricevis relativan senmovecon, daŭrigante samtempe sian rivoluon ĉirkaŭ la Tero kun rapido ĉirkaŭ dek mil kilometroj dum horo.

Distribuo de nubaj masoj montris al Dar Veter, ke la konstruejo pasas super la antarkta regiono de la planedo kaj, sekve, baldaŭ eniros en la ombron de la Tero. Perfektigitaj varmigiloj de skafandroj ne povis plene deteni glaciigan spiradon de la kosma spaco, kaj ve al tiu vojaĝanto, kiu senpripense elĉerpos energion de siaj baterioj! Tiel pereis antaŭ monato arkitekto-muntisto, kaŝiĝinta de subita meteorŝtona pluvo en malvarma korpo de malfermita raketo kaj ne ĝisatendinta venon sur la sunan flankon… Ankoraŭ unu inĝeniero estis mortigita de meteorŝtono — tiujn okazojn eblis nek antaŭvidi plene, nek preventi. Konstruado de sputnikoj ĉiam prenas siajn viktimojn — kaj kiu estos la sekva?.. La leĝoj de stokastiko, kvankam malmulte aplikeblaj al unuopaj sableroj, kiel apartaj homoj, diras, ke la plej grandan probablon esti la sekva havas li, Dar Veter… Ja li pli longe ol ĉiuj troviĝas ĉi tie, sur tiu alto, malfermita al ĉiuj hazardaĵoj de la kosmo… Sed la petola interna voĉo sufloris al Dar Veter, ke kun lia moŝta persono nenio povas okazi. Kiel ajn absurda estu tiu certeco por matematike pensanta homo, ĝi ne forlasadis Dar Veter-on kaj helpadis al lia trankvila ekvilibrado sur traboj kaj latisoj de la nedefendita skeleto en abismo de la nigra ĉielo.

Muntadon de konstruaĵoj sur la Tero faradis specialaj maŝinoj, nomataj embriotektoj, ĉar ili funkciis laŭ principo de kresko de viva organismo. Certe, molekula konstruado de vivaĵo, farata de genetika kibernetika meĥanismo, estis nekredeble pli komplika, obeanta ne nur al fizikoĥemia selekto, sed ankaŭ al ankoraŭ ne divenita onda ritmo. Tamen vivaj organismoj kreskis nur en kondiĉoj de varmaj solvaĵoj de jonigitaj molekuloj, dum embriotektoj laboris ordinare en polarizitaj kurentoj, lumo aŭ magneta kampo. Markoj kaj ŝlosilindikoj, metitaj sur muntendajn partojn per radioaktiva taliumo, estis ĝuste orientantaj pecojn, kunigatajn fare de maŝinoj, kaj muntado iris kun mirinda por laiko precizeco kaj rapideco. Ĉi tie, sur alto, tiaj maŝinoj ne estis, kaj ne povis esti. La muntado de la sputniko prezentis eksmodan konstruadon helpe de manoj de vivaj homoj. Malgraŭĉiuj danĝeroj, la laboro ŝajnis tiom interesa, ke ĝi altiris milojn da volontuloj. Elprovaj psikologiaj stacioj estis apenaŭ sukcesantaj testi ĉiujn dezirantojn deklari al la Konsilio sian pretecon esti sendita en la interplanedan spacon.

62
{"b":"87611","o":1}