Литмир - Электронная Библиотека

— Kaj ĉu vi scios?

— Post tri-kvar tagoj nia esploro iĝos plena por nia nivelo de scioj. Sed jam nun eblas imagi, kia estas efiko de la paraliza organo.

— Kaj kuraci Niza-n?

— Jes!

Nur nun Erg Noor eksentis, kian grandan pezon portis li en si ekde tiu nigra tago, tago aŭ nokto!.. Ĉu ne estas tutegale! Sovaĝa ĝojo plenigis tiun ĉiam moderan homon. Li kun peno retenis stultan deziron ĵeti Grim Ŝar-on en la aeron, skui kaj brakumi la malaltan scienciston. Erg Noor miregis pri si mem, trankviliĝis kaj post minuto reakiris sian ĉiaman koncentritecon.

— Kiel helpos via esploro al lukto kontraŭ meduzoj kaj krucoj en la estonta ekspedicio!

— Certe! Nun ni konos la malamikon. Sed ĉu okazos ekspedicio en tiun mondon de pezo kaj mallumo?

— Mi ne dubas pri tio!

Varma tago de norda aŭtuno ĵus komenciĝis.

Erg Noor iris sen kutima rapideco, paŝante per nudaj piedoj laŭ mola herbo. Antaŭe, sur arbara rando, verda muro de cembroj interplektiĝis kun senfoliiĝintaj aceroj, similaj al fostoj de maldensa griza fumo. Ĉi tie, en la rezervejo, la homo ne enmiksiĝadis en la naturon. Siaspeca ĉarmo estis en senordaj densejoj de altaj herboj, en ilia miksita kaj kontraŭdira, agrabla kaj akra odoro.

Malvarma rivereto baris la vojon. Erg Noor malleviĝis laŭ pado. Ventaj faldetoj sur la penetrita de suno diafana akvo ŝajnis ŝanceliĝanta reto de ondaj oraj linioj, surĵetita sur buntajn rulŝtonetojn de la fundo. Nerimarkeblaj pecetoj de musko kaj algoj naĝis en la akvo, kaj sub ili kuris laŭ la fundo makuloj de bluaj ombroj. Malantaŭ la rivero kliniĝis laŭ vento lilaj grandaj kampanuloj. Odoro de humida herbejo kaj de skarlataj aŭtunaj folioj promesis al homo ĝojon de laboro, ĉar en angulo de ĉies animo ankoraŭ nestis sperto de praa plugisto.

Hela flava oriolo eksidis sur branĉon, eligante mokan kaj memcertan fajfon.

Pura ĉielo super la cembroj arĝentiĝis pro svingo de larĝa flugilo de ŝaŭmaj nuboj. Erg Noor profundiĝis en odorantan per amareta cembra pinglaro kaj rezino mallumon de la arbaro, trairis ĝin kaj leviĝis sur monteton, viŝante la malsekiĝintan nekovritan kapon. La rezerva bosko ĉirkaŭ la nerva kliniko ne estis vasta, kaj Erg Noor baldaŭ eliris sur vojon. La rivereto estis pleniganta kaskadon de basenoj el laktovitro. Kelkaj geviroj en banvestoj elkuris el malantaŭ vojturno kaj ekkuris laŭ la vojo inter vicoj de buntaj floroj. Apenaŭ la aŭtuna akvo estis varma, sed la kurantoj, vigligante unu la alian per rido kaj ŝercoj, impetis en la basenon, per gaja amaso denaĝante malsupren laŭ la kaskado. Erg Noor nevole ridetis. Ie en loka fabriko aŭ kampara mastrumaĵo venis tempo de ripozo…

Ankoraŭ neniam la gepatra planedo ŝajnis tiel bela al li, pasiginta la plej grandan parton de sia vivo en malvasta stelŝipo. Granda danko superplenigis Erg Noor-on al ĉiuj homoj, al la tera naturo, partoprenintaj la savon de lia rufbukla astronavigaciistino — Niza. Hodiaŭŝi mem venis renkonten al li en la ĝardenon de la kliniko! Post konsiliĝo kun la kuracistoj ili decidis veturi kune en polusan nervan sanatorion. Tuj kiam oni sukcesis disŝiri la paralizan ĉenon, foriginte stabilan bremsadon en la kortekso pro la sparko de tentakloj de la nigra kruco, Niza iĝis tute sana. Necesis nur revenigi la antaŭan energion post tiom longa katalepsia dormo. Niza, viva, sana Niza! Kia feliĉo! Kiel nova kaj neatendite hela estas tiu sento, superpleniginta lian animon.

Li ekvidis solecan virinan figuron, rapide irantan renkonten al li de disforkiĝo de la vojo. Li rekonus ŝin el miloj — Veda-n Kong. Veda-n, antaŭe tiel multe okupintan liajn pensojn, antaŭ ol riveliĝis malsameco de iliaj vojoj. La kutimiĝinta al komputilaj diagramoj pensado de Erg Noor imagis al si krutan, ekflugantan en la ĉielon arkon — lian strebon — kaj ŝvebantan super la planedo, mergiĝantan en profundon de ĝiaj pasintaj jarcentoj vojon de vivo kaj kreado de Veda. Ambaŭ linioj estis fore disirantaj, malproksimiĝante unu de la alia.

La konata ĝis etaj detaloj vizaĝo de Veda Kong subite afekciis Erg Noor-on per sia simileco kun Niza. Same mallarĝa, kun vaste dismetitaj okuloj kaj alta frunto, kun longaj disflugantaj brovoj, kun sama esprimo de karesa moko ĉe granda buŝo. Eĉ la nazoj de ambaŭ, iomete levitaj, mole rondigitaj kaj longigitaj, estis similaj, kvazaŭĉe fratinoj. Nur Veda rigardis ĉiam rekte kaj penseme, dum la obstina kapeto de Niza Krit ofte leviĝadis supren en juna impeto.

— Ĉu vi pririgardas min? — miris Veda.

Ŝi etendis al Erg Noor ambaŭ manojn, kaj tiu alpremis ilin al siaj vangoj. Veda, tremerinte, liberiĝis. La astronaŭto malforte subridis.

— Mi deziris danki ilin, tiujn manojn, flegintajn Niza-n… Ŝi… Mi ĉion scias! Necesis konstanta deĵorado, kaj vi rezignis interesan ekspedicion. Du monatojn!..

— Ne rezignis, sed malfruis, atendante «Tantron». Tutegale estis malfrue, kaj krome — ŝi estas ĉarma, via Niza! Ni ekstere similas, sed ŝi estas vera amikino de venkanto de la kosmo kaj de feraj steloj, kun sia strebo al ĉielo kaj fidelo…

— Veda!..

— Mi ne ŝercas, Erg! Vi ja sentas, ke nun ankoraŭ ne estas tempo por ŝercoj! Necesas, ke ĉio iĝu klara.

— Al mi jam nun ĉio estas klara! Sed mi dankas vin ne pro mi — pro Niza…

— Ne danku! Al mi estus malfacile, se vi perdus Niza-n…

— Mi komprenas, sed ne kredas, ĉar mi konas Veda-n Kong — tute fremdan al tia kalkulo. Kaj mia dankemo ne malaperis.

Erg Noor mankaresis la ŝultron de la juna virino kaj metis la fingrojn sur fleksiĝon de ŝia brako. Ili iris apude laŭ la senhoma vojo kaj silentis, ĝis Erg Noor ekparolis ree:

— Do, kiu li estas, la vera?

— Dar Veter.

— Ĉu la eksa estro de la eksteraj stacioj? Jen kiel!..

— Erg, vi diras iajn sensignifajn vortojn. Mi vin ne rekonas…

— Mi ŝanĝiĝis, verŝajne. Sed mi konas Dar Veter-on nur laŭ laboro kaj pensis, ke li same estas kosma revulo.

— Tio estas vera. Li estas revulo de kosma mondo, sed sukcesinta kombini stelojn kun amo al la Tero de antikva terkulturisto. Homo de scio, kun grandaj manoj de simpla metiisto.

Erg Noor nevole rigardis al sia mallarĝa manplato kun longaj firmaj fingroj de matematikisto kaj muzikisto.

— Se vi scius, Veda, mian nunan amon al la Tero!…

— Post la mondo de mallumo kaj la longa vojo kun paralizita Niza? Certe! Sed…

— Ĉu ĝi, tiu amo, ne kreas bazon de mia vivo?

— Ĝi ne povas. Vi estas vera heroo kaj tial vi estas nesatigebla en heroeco. Vi ankaŭ tiun amon portos kiel plenan tason, timante verŝi el ĝi guton sur la Teron, por fordoni al la kosmo. Sed por la sama Tero!

— Veda, oni vin punbruligus dum la Malhelaj jarcentoj!

— Oni jam diris al mi pri tio… Jen la disforkiĝo. Kie estas via piedvesto, Erg?

— Mi lasis ĝin en la ĝardeno, kiam eliris renkonten al vi. Mi devos reveni.

— Ĝis revido, Erg. Mia afero ĉi tie estas finita, venas la via. Kie ni intervidiĝos? Aŭ nur antaŭ forflugo de nova ŝipo?

— Ne, ne, Veda! Mi kun Niza forveturos en polusan sanatorion por tri monatoj. Venu al ni kaj venigu lin, Dar Veter-on.

— En kiun sanatorion? Ĉu en «Korŝtonon» sur norda bordo de Siberio? Aŭ en Islandon — en «Aŭtunajn foliojn»?

— Por la Arkta cirklo jam estas malfrue. Oni sendos nin al la suda hemisfero, kie baldaŭ komenciĝos somero, al «Blanka aŭroro» sur la Tero de Graham.

— Bone, Erg. Se Dar Veter ne iros tuj restarigi la sputnikon kvindek sep. Verŝajne, komence devas esti preparo de materialoj…

— Jen via tera homo — preskaŭ jaron en ĉielo!

— Ne ruzu. Tio estas proksima ĉielo kompare kun la neimageblaj spacoj, kiuj disigis nin.

— Ĉu vi bedaŭras pri tio, Veda?

— Por kio vi demandas, Erg? En ĉiu el ni estas du duonoj: unu impetas al novo, la alia gardas la pasintecon kaj ĝojas reveni al ĝi. Vi scias tion kaj scias, ke neniam reveno atingas la celon.

— Sed bedaŭro restas… kiel florkrono sur kara tombo. Kisu min, Veda, kara!..

La juna virino obeeme plenumis la peton, facile depuŝis la astronaŭton kaj rapide ekiris al la ĉefa vojo — la linio de elektrobusoj. Roboto-stiranto de alirinta buso haltis. Erg Noor longe vidis la ruĝan robon de Veda malantaŭ la diafana muro.

Rigardis ankaŭ Veda tra la vitro al senmove staranta Erg Noor. En la pensoj persiste sonis refreno de versaĵo de poeto de la erao de la Disa Mondo, tradukita kaj antaŭnelonge muzikigita fare de Ark Gir. Dar Veter diris al ŝi foje responde al karesa riproĉo:

Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel'[51]
nek demonoj de l' marimperi'
malligos, disigos ĉi koron de l' koro
de la bela Annabel Li.

Tio estis defio de antikva viro al fortoj de la naturo, forprenintaj lian amatinon. De viro, ne paciĝinta kun la perdo kaj nenion dezirinta fordoni al la sorto!

La elektrobuso jam estis proksimiĝanta al la branĉo de la Spirala Vojo, sed Veda Kong plu staris ĉe la fenestro. Firme kroĉiĝinte al polurita manapogilo, ŝi, plenigita per hela malgajo, kantetis la mirindan romancon.

«Anĝeloj — tiel en antikveco religiaj eŭropanoj nomis elpensitajn spiritojn de la ĉielo, senditojn, proklamantajn volon de dioj. La vorto “anĝelo” mem signifas “sendito” en la helena lingvo. La vorto, forgesita antaŭ multaj jarcentoj…»

Veda rekonsciiĝis de la pensoj en la stacio, sed revenis al ili en vagono de la Vojo.

— La senditoj de la ĉielo, de la kosmo, — tiel eblas nomi ankaŭ Erg Noor-on, kaj Mven Mas-on, kaj Dar Veter-on. Speciale Dar Veter-on, kiam li estos en la proksima, tera ĉielo, en konstruado de la sputniko… — Veda ridetis petole. — Sed tiuokaze la demonoj estas ni, historiistoj, — laŭte diris ŝi, aŭskultante sonon de sia voĉo, kaj gaje ekridis. — Jes, tiel, la anĝeloj en alta ĉiel' kaj demonoj de l' marimperi'! Sed apenaŭ tio plaĉos al Dar Veter…

Malaltaj cembroj kun nigra pinglaro — malvarmrezista formo, selektita por Subantarkto, — bruis solene kaj egalmezure sub nemalfortiĝanta vento. Malvarma kaj densa aero fluis kiel rapida rivero, portante kun si neordinaran purecon kaj freŝecon, karakterizan nur por aero de malfermita oceano aŭ de altaj montoj. Tamen en montoj vento, tuŝinta eternajn neĝojn, estas seka, iom bruliganta, simile al ŝaŭmvino. Sed ĉi tie la spirado de la oceano estis sentebla kiel peza tuŝo, humide ĉirkaŭfluganta la korpon.

60
{"b":"87611","o":1}