Литмир - Электронная Библиотека

Evda Nal devigis la junulinon veni en la plej proksiman Domon de manĝo. Ĉara tiel longe rigardis al la elektotabelo, ke Evda decidis agi mem, nominte en la ricevan mikrofonon de la aŭtomato ciferojn de elektitaj manĝaĵoj kaj indekson de tablo. Kiam ili eksidis ĉe ovala duloka tablo, tuj en ĝia centro malfermiĝis luko kaj el tie aperis eta kontenero kun la mendo. Evda Nal etendis al Ĉara pokalon kun opaleska vigliga trinkaĵo «Lio», kaj mem kun plezuro trinkis glason da malvarmeta akvo kaj kontentiĝis per gratenaĵo el kaŝtanoj, nuksoj kaj bananoj kun kirlita kremo. Ĉara manĝis ian manĝaĵon el raspita viando de raptoj — birdoj, anstataŭintaj hejmajn kokojn kaj ĉasaĵon en la moderna ĉiutaga vivo, kaj estis forpermesita. Evda Nal rigardis sekve al Ĉara, kiam la junulino kun sia mirinda, eĉ por la epoko de la Ringo, eleganteco estis dekuranta laŭŝtuparo inter statuoj el nigra metalo kaj bizare fleksitaj subteniloj de lanternoj.

58
{"b":"87611","o":1}