Литмир - Электронная Библиотека

— Vi ne scias, Evda, kiel malfacile estas al mi. Ĉiu preparo de danco estas ĝoja serĉado. Mi konscias, ke al homoj ankoraŭfoje estos donita io bona, kio alportos ĝojon, tuŝos profundon de sentoj… Mi vivas per tio. Venas la momento de realigo de la ideo, kaj mi fordonas min tutan al ekflugo de pasio, varmega kaj senprudenta… Probable, tio transdoniĝas al spektantoj, kaj pro tio la danco estas tiom forte perceptata. Min tutan — al vi ĉiuj…

— Kaj kio? Ĉu poste okazas abrupta falo?

— Jes! Mi estas kvazaŭ kanto, forfluginta kaj dissolviĝinta en la aero. Mi kreas nenion eternigitan per penso.

— Estas multe pli granda afero — via kontribuo al animoj de homoj!

— Tio estas tre nemateria kaj nelonga — mi diras pri mi mem!

— Ĉu vi ankoraŭ ne amis, Ĉara?

La junulino mallevis la okulharojn.

— Ĉu tio estas simila? — respondis ŝi per demando.

Evda Nal balancis la kapon.

— Mi diras pri tre granda sento, al kiu kapablas vi, sed tute ne ĉiuj…

— Mi komprenas — ĉe plia malriĉeco de la intelekta vivo al mi restas riĉo de la emocia.

— La esenco de la penso estas ĝusta, sed mi klarigus, ke vi estas tiom riĉa emocie, ke la alia flanko ne estos malriĉa, kvankam, certe, pli malforta, laŭ natura leĝo de kontraŭdiroj. Sed ni parolas abstrakte, dum mi bezonas vin pri urĝa afero, rekte rilatanta al la temo. Mven Mas…

La junulino tremeris.

Evda Nal prenis Ĉara-n je la mano kaj kondukis al unu el flankaj absidoj de la halo, kie ornamaĵo el malhela ligno severe harmoniis kun bunteco de blu-oraj koloraj vitroj en larĝaj arkadaj fenestroj.

— Ĉara, kara, vi estas lumŝatanta tera floro, transplantita sur planedon de duopa stelo. Laŭĉielo iras du sunoj — blua kaj ruĝa, kaj la floro ne scias, al kiu ĝi turniĝu. Sed vi estas filino de la ruĝa suno, kaj por kio vi tiriĝu al la blua?

Evda Nal forte kaj karese altiris la junulinon al sia ŝultro, kaj tiu subite tuta alpremiĝis al ŝi. La fama psikiatrino kun patrineca kareso glatigis la densajn, iomete malmolajn harojn, pensante pri tio, ke jarmiloj da edukado sukcesis anstataŭigi etajn personajn ĝojojn de homo per grandaj kaj komunaj. Sed kiel malproksima ankoraŭ estas venko super soleco de animo, speciale de ĉi tia komplika animo, saturita per sentoj kaj impresoj, kreskigita de vivriĉa korpo!.. Kaj aŭdeble ŝi diris:

— Mven Mas… Ĉu vi scias, kio okazis al li?

— Certe, la tuta planedo pridiskutas lian malsukcesan eksperimenton!

— Kaj kion vi pensas?

— Ke li pravas!

— Mi same. Tial necesas lin elpreni el la insulo de Forgeso. Post monato okazos jara kunveno de la Konsilio de Stelnavigado. Lian kulpon oni pridiskutos kaj transdonos la decidon al konfirmo de la Kontrolo de Digno kaj Juro, kiu observas la sorton de ĉiu homo de la Tero. Mi havas solidan esperon pri milda juĝo, sed necesas, ke Mven Mas estu ĉi tie. Ne konvenas al la homo kun sentoj same fortaj, kiel ĉe vi, longe esti sur la insulo, des pli en soleco!

— Ĉu mi estas tiomgrade antikva virino, por ke mi faru planojn de la vivo depende de aferoj de viro, eĉ de tiu elektita de mi?

— Ĉara, infano mia, ne necesas. Mi vidis vin ambaŭ kune kaj scias, kio vi estas por li… samkiel li por vi. Ne juĝu lin pro tio, ke li ne intervidiĝis kun vi, ke li kaŝiĝis for de vi. Komprenu: kiel malfacile estas al la homo, sama, kiel vi, veni al vi, la amata, — estas tiel, Ĉara! — kiel malfeliĉa, venkita, juĝinda kaj ekzilinda? Al vi — unu el la ornamoj de la Granda Mondo!

— Mi ne pri tio diras, Evda. Ĉu mi necesas al li nun — al laca, rompita?.. Mi timas, ke al li ne sufiĉos fortoj por granda anima leviĝo, ĉi-foje ne de la racio, sed de la sentoj… por tia kreado de amo, al kiu, ŝajnas, kapablas ni ambaŭ… Tiam al li venos dua perdo de kredo je si, kaj tian malagordon kun la vivo li ne eltenos. Kaj mi pensis, ke mi nun prefere estu en la dezerto Atakama.

— Ĉara, vi pravas, sed nur unuflanke. Estas ankoraŭ soleco kaj troa memjuĝo de la granda kaj pasia homo, kiu havas nenian apogon, se li foriris el nia mondo. Mi mem veturus tien… Sed mi havas apenaŭ vivan Ren Boz-on, kaj li, kiel grave vundita, havas prioritaton. Dar Veter — li estas taskita konstrui la novan sputnikon, kaj en tio estas lia helpo al Mven Mas. Mi ne eraros, se diros al vi firme: veturu al li, postulante de li nenion, eĉ karesan rigardon, neniajn planojn por estonteco, nenian amon. Nur subtenu lin, semu en li dubon pri propra praveco kaj tiam revenigu en nian mondon. En vi estas forto por fari tion, Ĉara! Ĉu vi veturos?

La junulino, ofte spirante, levis al Evda Nal la infane fidemajn okulojn, en kiuj staris larmoj.

— Jam hodiaŭ!

Evda Nal firme kisis Ĉara-n.

— Vi pravas, necesas hasti. Laŭ la Spirala Vojo ni kune alveturos Anatolion. Ren Boz estas en ĥirurgia sanatorio sur la insulo Rodos, kaj vin mi direktos al Dejr ez Zor, al bazo de spiralavioj de teĥnik-medicina helpo, kiuj faras flugojn al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Mi antaŭsentas ĝuon de piloto transporti la dancistinon Ĉara-n — ve, ne la biologinon Ĉara-n — en ajnan deziratan punkton…

Estro de la trajno invitis Evda-n Nal kaj ŝian kunulinon en la ĉefan stirejon. Laŭ tegmentoj de grandegaj vagonoj iris koridoro, kovrita per silikola kloŝo. Laŭĝi de unu fino de la trajno al la alia iradis deĵorantoj, observante aparatojn de DES. Ambaŭ virinoj leviĝis laŭ spirala ŝtuparo, trairis la supran koridoron kaj trafis en grandan kajuton, elstarantan super la aerodinamika kapoto de la unua vagono. En la vitra elipsoido sur sepmetra alto super la vojo sidis en foteloj du maŝinistoj, disigitaj per alta piramida kloŝo de elektronika stiristo-roboto. Paraboloidaj ekranoj de televidiloj permesis vidi ĉion okazantan flanke kaj malantaŭe de la trajno. Tremantaj sur la tegmento tigetoj de antenoj de averta aparato devis raporti pri apero de fremda objekto sur la vojo en distanco je kvindek kilometroj, kvankam tielaĵo povis okazi nur ĉe tute escepta koincido de cirkonstancoj.

Evda kaj Ĉara eksidis sur divanon apud la malantaŭa vando de la kajuto je duonmetro pli alte ol la seĝoj de la maŝinistoj. Ili ambaŭ submetiĝis al hipnoto pro la fluganta renkonten larĝa Vojo. La giganta vojo sekcadis montojn, kuradis super malaltaĵoj laŭ kolosaj remparoj, trairadis markolojn kaj golfetojn laŭ malaltaj, profunde sidantaj en akvo viaduktoj. Ĉe rapido je ducent kilometroj dum horo arbaro, plantita laŭ deklivoj de la gigantaj remparoj, sterniĝis kiel seninterrompa tapiŝo, ruĝeta, malakita aŭ malhel-verda depende de speco de arboj — pinoj, eŭkaliptoj aŭ olivoj. La kvieta maro Arkipelago ambaŭflanke de la viadukto ondiĝis pro blovo de aero, dissekcita de vagonoj de la trajno, larĝa dek metrojn. Strioj de grandaj akvaj faldoj diskuradis ventumilforme, malheligante la diafanan bluan akvon.

Ambaŭ virinoj sidis silente, observante la vojon, enprofundiĝintaj en siajn pensojn, plenajn je zorgoj. Tiel pasis kvar horoj. Ankoraŭ kvar horojn ili pasigis en molaj foteloj de la dua etaĝo, inter ceteraj pasaĝeroj, kaj disiris sur stacio nemalproksime de la okcidenta bordo de Anatolio. Evda transiris en elektrobuson, kiu transportis ŝin en la plej proksiman havenon, kaj Ĉara daŭrigis la vojon ĝis la stacio Orienta Taŭro — la unua meridiana branĉo. Ankoraŭ du horoj da vojo — kaj Ĉara trafis sur varmegan ebenaĵon, en nebulon de varmega seka aero. Ĉi tie, ĉe rando de la eksa Siria dezerto, situis Dejr ez Zor — la flughaveno de spiralavioj, danĝeraj por loĝataj lokoj.

Por ĉiam enmemorigis Ĉara Nandi la turmentajn horojn, pasigitajn en Dejr ez Zor en atendo de vica spiralavio. La junulino senfine pripensadis siajn vortojn kaj agojn, penante imagi al si renkontiĝon kun Mven Mas, faris planojn de serĉado sur la insulo de Forgeso, kie ĉio malaperis en vico de tagoj, markitaj per nenio.

Finfine malsupre eksterniĝis senfinaj kampoj da termoelementoj en dezertoj Nefud kaj Rub-el-Hali — gigantaj energistacioj, transformantaj sunan varmon en elektran energion. Fermitaj per noktaj kaj kontraŭpolvaj latkurtenoj, ili viciĝis per regulaj spaliroj sur firmigitaj kaj egaligitaj dunaj sabloj, sur altebenaĵoj, detranĉitaj kun klino suden, sur labirintoj de surŝutitaj ravinoj — monumentoj de la giganta lukto de la homaro por energio. Post ekposedo de novaj specoj de nuklea energio P, Ku kaj F la tempo de strikta ŝparado delonge forpasis. Senmove staris arbaroj da ventmotoroj laŭ la suda bordo de la Arabia duoninsulo, same konsistigantaj rezervan povumon de la norda loĝa zono. La spiralavio preskaŭ momente transiris apenaŭ videblan malsupre limon de la bordo kaj ekflugis super la Hinda oceano. Kvin mil kilometroj estis malgranda distanco por tia rapida maŝino. BaldaŭĈara Nandi, akompanata per bondeziroj de baldaŭa reveno, eliris el la avio, necerte paŝante per la malfortiĝintaj kruroj.

La estro de la alteriga stacio sendis sian filinon stiri etan glitboaton al la insulo de Forgeso. Ambaŭ junulinoj malkaŝe ĝuis rapidegan kuron de la boateto laŭ grandaj ondoj de la alta maro. La glitboato iris rekte al la orienta bordo de la insulo de Forgeso, al granda golfeto, kie situis unu el la medicinaj stacioj de la Granda Mondo.

Kokosarboj, klinante plumecajn foliojn al ondoj, egalmezure susurantaj sur malprofundaĵoj, salutis la venon de Ĉara. La stacio evidentiĝis senhoma — ĉiuj laborantoj forveturis en la profundon de la insulo por ekstermo de iksodoj, trovitaj sur arbaraj ronĝuloj.

Ĉe la stacio estis ĉevalejoj. Ĉevalojn oni bredadis por laboro en lokoj, similaj al la insulo de Forgeso, aŭ en sanatorioj, kie ne eblis uzi helikopterojn pro bruo aŭ surterajn elektroaŭtojn pro manko de vojoj. Ĉara ripozis, alivestis sin kaj iris por rigardi al la belaj kaj raraj animaloj. Tie ŝi renkontis virinon, lerte regantan maŝinojn — distribuilon de nutraĵo kaj purigilon. Ĉara helpis al ŝi, kaj la virinoj ekkonversaciis. La junulino demandis pri tio, kiel plej facile kaj rapide trovi sur la insulo homon, kaj ricevis konsilon: aliĝi al iu el la ekstermaj taĉmentoj. Ili vojaĝas laŭ la tuta insulo kaj konas ĝin eĉ pli bone ol la lokaj loĝantoj. La konsilo plaĉis al Ĉara.

49
{"b":"87611","o":1}