Литмир - Электронная Библиотека

— Multe pli bela!

— Ne, mi scias… Tute ne pro tio, ke vi estas mia panjo, — insistis Rea. — Eble, per unua rigardo ŝi ŝajnas pli bona. Sed vi portas en vi internajn fortojn, kiujn Veda Kong ankoraŭ ne havas. Mi ne diras, ke ne havos. Kiam havos — tiam…

— Ĉu eklipsos vian panjon, kiel luno stelon?

Rea nege ekskuis la kapon.

— Kaj ĉu vi restos surloke? Vi pasos eĉ pli malproksime ol ŝi!

Evda movis la manon laŭ la glataj haroj, rigardinte en la levitan al ŝi vizaĝon de la filino.

— Ĉu ne sufiĉas da laŭdoj, filino? Ni perdos tempon!..

Veda Kong kviete iris laŭ aleo, enprofundiĝante en boskon de larĝfoliaj aceroj, susurantaj per humida peza foliaro. Unuaj signoj de vespera nebulo penis leviĝi de sur proksima herbejo, sed estis momente disblovataj de vento. Veda Kong pensis pri moviĝema kvieto de la naturo kaj pri tio, kiel sukcese oni ĉiam elektas lokojn por konstruado de lernejoj. Gravega flanko de edukado estas evoluigo de akra percepto de la naturo kaj de delikata interrilato kun ĝi. Obtuziĝo de atento al la naturo estas, propre, halto de evoluo de homo, ĉar, mallernante observi, homo perdas kapablon ĝeneraligi. Veda pensis pri scipovo instrui — valorega kapablo en la epoko, kiam oni finfine komprenis, ke instruado, propre, estas ĝuste edukado kaj ke nur tiel eblas prepari infanon al malfacila vojo de homo. Certe, fundamenton donas denaskaj ecoj, sed ili povas resti nerivelitaj sen fajna prilaboro de homa animo, farata de instruisto.

La historiistino revenis al tiuj jam foraj tagoj, kiam ŝi mem estis modlita el kontraŭdiroj juna estaĵo de la tria ciklo, tremanta pro deziro oferi sin kaj samtempe juĝanta pri la tuta mondo nur laŭ si mem, kun egocentrismo de sana juneco. «Kiom multe faris tiam la instruistoj — vere ne ekzistas pli nobla afero en nia mondo!»

En la manoj de instruisto estas estonteco de lernanto, ĉar nur per liaj penoj homo leviĝas ĉiam pli alte kaj iĝas ĉiam pli potenca, plenumante la plej malfacilan taskon — venkon de si mem, de memama avideco kaj nebriditaj deziroj.

Veda Kong turnis sin al borderita de pinoj malgranda golfo, de kie aŭdiĝis junulaj voĉoj, kaj baldaŭ renkontis dekon da knaboj en plastaj antaŭtukoj, diligente prilaborantajn longan kverkan trabon per hakiloj — instrumentoj, inventitaj jam en kavernoj de la ŝtonepoko. La junaj konstruantoj respekte salutis la historiistinon kaj klarigis, ke ili, imite al historiaj herooj, deziras konstrui ŝipon sen helpo de aŭtomataj segiloj kaj muntaj stabloj. La ŝipo estas destinita por marveturo al ruinoj de Kartago, kiun ili deziras plenumi dum ferioj kune kun la instruistoj de historio, geografio kaj slojdo.

Veda deziris sukceson al la ŝipistoj kaj intencis iri pluen. Antaŭen eliris alta kaj maldika junulo kun tute flavaj haroj.

— Ĉu vi alveturis kune kun Evda Nal? Tiuokaze ĉu mi povas fari kelkajn demandojn?

Veda konsentis.

— Evda Nal laboras en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo. Ni lernis socian organizon de nia planedo kaj de kelkaj aliaj mondoj, sed al ni oni ankoraŭ ne diris pri celoj de tiu Akademio.

Veda rakontis pri granda kalkulo, farata de la Akademio en la vivo de la socio, — la kalkulo de malfeliĉo kaj feliĉo en vivo de apartaj homoj, esploro de malfeliĉo laŭ aĝaj grupoj. Poste sekvas analizo de ŝanĝiĝoj de malfeliĉo kaj ĝojo laŭ etapoj de historia evoluo de la homaro. Malgraŭ diversa kvalito de travivaĵoj, en sumoj, prilaboritaj per metodoj de grandaj nombroj — stokastiko, troviĝas gravaj leĝecoj. La Konsilioj, direktantaj pluan evoluon de la socio, nepre penas atingi pli bonajn indikojn. Nur ĉe kresko de ĝojo aŭĉe ĝia ekvilibro kun malĝojo oni opinias, ke evoluo de la socio iras sukcese.

— Do, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo estas la plej ĉefa? — demandis alia knabo kun kuraĝaj kaj viglaj okuloj.

La aliaj ekridis, kaj la unua kunparolanto de Veda Kong klarigis:

— Ol ĉie serĉas ĉefecon. Kaj mem revas pri grandaj ĉefoj de la pasinteco.

— Tio estas danĝera vojo, — ridetis Veda. — Kiel historiisto mi povas al vi diri, ke tiuj grandaj ĉefoj estis la plej ligitaj kaj dependaj homoj.

— Ligitaj per kondiĉeco de siaj agoj? — demandis la flavhara junulo.

— Ĝuste. Sed tio estis en neegalmezure kaj spontane evoluantaj antikvaj socioj de la EDM kaj pli fruaj. Nun ĉefeco ne ekzistas tial, ke agoj de ĉiu Konsilio estas nepenseblaj sen ĉiuj ceteraj Konsilioj.

— Kaj la Konsilio de Ekonomio? Sen ĝi neniu povas entrepreni ion grandan, — singarde kontraŭis la konfuziĝinta, sed ne perpleksiĝinta Ol.

— Prave, ĉar ekonomio estas la sola reala bazo de nia ekzisto. Sed al mi ŝajnas, ke vi havas ne tute ĝustan koncepton pri ĉefeco. Ĉu vi jam lernis citoarkitektonikon de la homa cerbo?

La junuloj respondis jese.

Veda petis doni al ŝi bastonon kaj desegnis sur sablo rondojn de la ĉefaj regaj institucioj.

— Jen en la centro la Konsilio de Ekonomio. De ĝi ni streku rektajn ligojn al ĝiaj konsultaj organoj: AMĜ— la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, APF — la Akademio de Produktadaj Fortoj, ASAE — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco, APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro. La flanka ligo estas kun memstare aganta organo — la Konsilio de Stelnavigado. De ĝi estas rektaj ligoj al la Akademio de Direktitaj Radioj kaj al la eksteraj stacioj de la Granda Ringo. Poste…

Veda desegnis sur la sablo komplikan skemon kaj daŭrigis:

— Ĉu tio ne rememorigas al vi pri homa cerbo? La esploraj kaj kalkulaj centroj estas sensorganoj. La konsilioj estas asociaj centroj. Vi scias, ke la tuta vivo konsistas el altiro kaj forpuŝo, ritmo de eksplodoj kaj akumuloj, ekscito kaj bremsado. La ĉefa centro de bremsado estas la Konsilio de Ekonomio, transportanta ĉion sur la grundon de realaj ebloj de la socia organismo kaj de ĝiaj objektivaj leĝoj. Tiu interagado de kontraŭaj fortoj, kunigita en harmonian laboron, ĝuste estas nia cerbo kaj nia socio — ambaŭ senĉese moviĝas antaŭen. Iam antaŭlonge kibernetiko, aŭ scienco pri regado, sukcesis redukti komplikegajn interagojn kaj transformojn al relative simplaj agoj de maŝinoj. Sed ju pli evoluis nia scio, des pli komplikaj iĝadis fenomenoj kaj leĝoj de termodinamiko, biologio, ekonomio kaj por ĉiam malaperadis simpligitaj konceptoj pri la naturo aŭ pri procezoj de socia evoluo.

La junuloj aŭskultis Veda-n senmove.

— Kio do estas la ĉefa en tia socia aranĝo? — turnis ŝi sin al la ŝatanto de ĉefoj.

Tiu konfuzite silentis, sed la unua junulo hastis helpi.

— Moviĝo antaŭen! — kuraĝe deklaris li, kaj Veda iĝis ravita.

— Premion pro bonega respondo! — ekkriis ŝi kaj, ĉirkaŭrigardinte sin, demetis de la maldekstra ŝultro emajlan agrafon, montrantan blankan albatroson super blua maro. La juna virino etendis la aĵon al la junulo sur la malfermita manplato.

Tiu ĝeniĝis nedecideme.

— Por memoro pri la hodiaŭa konversacio kaj pri moviĝo antaŭen! — insistis Veda, kaj la junulo prenis la albatroson.

Subtenante la defalantan surŝultraĵon de la bluzo, Veda direktis sin reen en la parkon. La agrafo estis donaco de Erg Noor, kaj la subita deziro fordoni ĝin signifis multon, inklude ankaŭ strangan deziron pli rapide deĵeti de si la antaŭan, forpasintan aŭ forpasantan, kion sciis pri si Veda.

Ronda halo en centro de la domo kolektis tutan loĝantaron de la lerneja urbeto. Evda Nal en nigra robo ekstaris sur la centran podion, prilumitan desupre, kaj trankvile ĉirkaŭmovis la rigardon laŭ vicoj de la amfiteatro. La aŭditorio eksilentis, aŭskultante ŝian nelaŭtan, klaran voĉon. Kriantajn amplifilojn oni uzadis nur okaze de danĝero. Neceso de grandaj aŭditorioj malaperis ĉe evoluo de televidaj stereotelefonoj TVF.

— Dek sep jaroj estas sojlo de la vivo. Baldaŭ vi diros la tradiciajn vortojn en la kunvenejo de la Irlanda regiono: «Vi, plenaĝuloj, vokintaj min al la vojo de laboro, akceptu mian scion kaj deziron, akceptu mian laboron kaj instruu min tage kaj nokte. Donu al mi manon de helpo, ĉar malfacila estas la vojo, kaj mi iros post vi». En tiu antikva formulo inter linioj estas kaŝita tre multe, kaj hodiaŭ mi devas diri al vi pri tio.

Vin ekde la infaneco oni instruas pri dialektika filozofio, iam en sekretaj libroj de antikveco nomita «La mistero de la Duobla». Oni opiniis, ke ĝian potencon povas posedi nur «inicitoj» — fortaj, mense kaj morale altaj homoj. Nun vi ekde la juneco komprenas la mondon tra la leĝoj de dialektiko, kaj ĝia potenca forto servas al ĉiu. Vi venis en la vivon en la bone aranĝita socio, kreita de generacioj de miliardoj da famaj laborantoj kaj luktantoj por pli bona vivo. Kvincent generacioj pasis post la tempo de kreiĝo de unuaj socioj kun divido de laboro. Dum tiu tempo miksiĝis diversaj rasoj kaj etnoj. Guto da sango, kiel oni diris antikve, — heredaj meĥanismoj, diros ni nun, — estas en ĉiu el vi de ĉiu etno. Estis farita giganta laboro por purigi la heredecon disde konsekvencoj de nesingarda uzado de radiado kaj de malsanoj, oftaj en la pasinteco, penetrantaj en ĝiajn meĥanismojn.

Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontentiĝadis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per denaska naturo de homo. Nun ĉiu malbone edukita homo estas riproĉo al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj.

Sed vi, ankoraŭ ne liberiĝintaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj ĉe vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas ankaŭ plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sovaĝa naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Antaŭ la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: aŭ submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, aŭ perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam ĝia naturo estas sufiĉe malavara, ne ekzistas! Filozofaĉoj, revintaj pri reveno malantaŭen, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius ĝian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de ĉio, ne obeinta al ĝiaj leĝoj.

Antaŭ homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de menso kaj volo nun estas same nepra por ĉiu el ni, kiel edukado de korpo. Esploro de leĝoj de la naturo kaj la socio, de ĝia ekonomio anstataŭigis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas».

44
{"b":"87611","o":1}