Литмир - Электронная Библиотека

En mallongan malrapidiĝon de adaĝo enplektiĝis plioftiĝantaj disonancaj sonoj de iaj frapinstrumentoj. Rapidega ritmo de ekflugoj kaj faloj de homaj sentoj en la danco estis esprimata per alterno de intensaj movoj kaj preskaŭ plena ilia halto, kiam la dancistino rigidiĝadis kiel senmova statuo. Vekiĝo de dormantaj sentoj, impeta eksplodo de ili, langvora malleviĝo, pereo kaj nova renaskiĝo, ree impeta kaj nekonata, la vivo katenita kaj luktanta kontraŭ neretenebla pasado de la tempo, kontraŭ klara kaj senkompata difiniteco de devo kaj sorto. Evda Nal eksentis, kiel proksima al ŝi estas la psikologia bazo de la danco, kiel ŝiaj vangoj kovriĝas per ruĝo kaj plioftiĝas la spirado… Mven Mas ne sciis, ke la baleta suito estis verkita de komponisto speciale por Ĉara Nandi, sed ĉesis timi la uraganan ritmon, vidante, kiel facile regas ĝin la junulino. Ruĝaj ondoj de lumoj brakumis ŝian kupran korpon, ĉirkaŭis per skarlataj eksplodoj la fortikajn krurojn, dronis en malhelaj sinuoj de la ŝtofo, kiel aŭroro ruĝis sur la blanka silko. Ŝiaj malantaŭen fleksitaj brakoj malrapide rigidiĝis super la kapo. Kaj subite, sen ajna finalo, rompiĝis la furioza sono de altiĝantaj notoj, haltis kaj estingiĝis la ruĝaj lumoj. La alta kupolo de la halo ekbrilis per ordinara lumo. La laca junulino klinis la kapon, kaj ŝiaj densaj haroj ŝirmis la vizaĝon. Post miloj da oraj lumeksplodoj aŭdiĝis obtuza bruo. La spektantoj montris al Ĉara la superan respekton por artisto — dankis ŝin, ekstarinte kaj levinte super la kapoj kunmetitajn manojn. Kaj Ĉara, sentima antaŭ la elpaŝo, konfuziĝis, deĵetis la harojn de sur la vizaĝo kaj forkuris, turninte rigardon al la superaj galerioj.

La aranĝantoj de la festo deklaris paŭzon. Mven Mas impetis serĉi Ĉara-n, kaj Veda Kong kaj Evda Nal eliris sur gigantan, larĝan je kilometro, ŝtuparon el blua nediafana vitro — smalto, malleviĝantan de la stadiono rekte en la maron. Vespera krepusko, diafana kaj malvarmeta, instigis ambaŭ virinojn bani sin laŭ ekzemplo de miloj da spektantoj de la festo.

— Ne vane mi tuj rimarkis Ĉara-n Nandi, — ekparolis Evda Nal. — Ŝi estas bonega aktorino. Hodiaŭ ni vidis dancon de vivoforto! Ĝuste tio, probable, estas Eroso de la antikvuloj…

— Mi nun komprenis Kart San-on, ke belo efektive estas pli grava, ol al ni ŝajnas. Ĝi estas feliĉo kaj senco de la vivo, li bone diris tiam! Kaj via difino estas ĝusta, — konsentis Veda, demetante la ŝuojn kaj mergante la piedojn en varman akvon, plaŭdantan sur la ŝtupoj.

— Ĝusta, se psikan forton kreas sana, energiplena korpo, — korektis Evda Nal, demetante la robon kaj ĵetante sin en diafanajn ondojn.

Veda atingis ŝin, kaj ili ambaŭ eknaĝis al grandega kaŭĉuka insulo, arĝentanta je kilometro kaj duono for de la bordo de la stadiono. Plata, egala kun la nivelo de akvo, la supraĵo de la insulo estis borderita per vicoj de konk-formaj markezoj el perlamota plasto, de amplekso, sufiĉa, por ŝirmi kontraŭ suno kaj vento tri-kvar homojn kaj plene izoli ilin disde najbaroj.

Ambaŭ virinoj kuŝigis sin sur la mola, ŝanceliĝanta planko de «konko», enspirante la eterne freŝan odoron de maro.

— Post kiam ni intervidiĝis sur la bordo, vi forte sunbruniĝis! — diris Veda, ĉirkaŭrigardante la amikinon. — Ĉu vi estis ĉe maro, aŭ tio estas piloloj de sunbruna pigmento?

— Piloloj de SP, — konfesis Evda. — Mi estis sub suno nur hieraŭ kaj hodiaŭ.

— Ĉu vi efektive ne scias, kie estas Ren Boz? — daŭrigis Veda.

— Proksimume scias, kaj tio sufiĉas por mi, por esti maltrankvila! — mallaŭte diris Evda Nal.

— Ĉu vi vere deziras?.. — Veda eksilentis, ne fininte la penson, kaj Evda levis la pigre mallevitajn palpebrojn kaj rekte rigardis al ŝiaj okuloj.

— Al mi Ren Boz ŝajnas ia senhelpa, ankoraŭ nematura knabo, — nedecideme kontraŭis Veda, — kaj vi estas tia tuteca, kun potenca racio, ne cedanta al ajna viro. En via interno ĉiam senteblas ŝtala trunko de volo.

— Tion al mi diris ankaŭ Ren Boz. Sed vi ne pravas en la takso de li, same unuflanka, kiel Ren mem. Tio estas homo de kuraĝa kaj potenca racio, de grandega laborkapablo. Eĉ en nia tempo nemulte troveblas egalaj al li homoj sur la planedo. En kombino kun liaj kapabloj ceteraj liaj kvalitoj ŝajnas subevoluintaj, ĉar ili estas kiel ĉe averaĝaj homoj aŭ eĉ pli infanecaj. Vi ĝuste nomis Ren-on — li estas knabo, sed samtempe li estas heroo en preciza senco de tiu nocio. Jen Dar Veter — en li same estas knabeco, sed ĝi estas simple pro troo da fizika forto, sed ne pro nesufiĉo de ĝi, kiel ĉe Ren.

— Kaj kiel vi taksas Mven-on? — interesiĝis Veda. — Ĉu nun vi pli bone konatiĝis kun li?

— Mven Mas estas bela kombinaĵo de malvarma racio kaj arkaika furiozeco de deziroj.

Veda Kong ekridegis:

— Kiel mi lernu tian precizecon de karakterizoj?

— Psikologio estas mia fako, — kunpremis la ŝultrojn Evda. — Sed permesu al mi nun demandi vin. Ĉu vi scias, ke Dar Veter tre altiras min?..

— Ĉu vi timas nedifinitivajn decidojn? — ruĝiĝis Veda. — Ne, ĉi tie ne estos pereiga nedefiniteco kaj nesincereco. Ĉio ĝis sonoreco klaras… — Kaj sub atenta rigardo de la sciencistino-psikiatro Veda trankvile daŭrigis: — Erg Noor… niaj vojoj disiris delonge. Mi nur ne povis obei al nova sento, dum li estas en la kosmo, mi ne povis malproksimiĝi kaj per tio malgrandigi forton de espero, de kredo je lia reveno. Nun tio denove estas preciza kalkulo kaj certeco. Erg Noor ĉion scias, sed iras laŭ sia vojo.

Evda Nal brakumis per la maldika brako la rektajn ŝultrojn de Veda.

— Ĉu tio signifas — Dar Veter?

— Jes! — firme respondis Veda.

— Kaj ĉu li scias?

— Ne. Poste, kiam «Tantro» estos ĉi tie… Ĉu ne tempas reveni? — ekkriis Veda.

— Por mi tempas forlasi la feston, — diris Evda Nal, — la ferioj finiĝas. Min atendas granda nova laboro en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, kaj mi devas ankoraŭ vidi la filinon.

— Ĉu via filino estas granda?

— Dek sep. La filo estas multe pli aĝa. Mi plenumis la devon de ĉiu virino kun normala sano kaj heredeco — du infanojn, ne malpli. Kaj nun mi deziras la trian — sed nur plenaĝan!

Evda Nal ridetis, kaj ŝia koncentrita vizaĝo eklumis per kareso de amo, la supera lipo, fleksita kiel kruta pafarko, duonmalfermiĝis.

— Kaj mi imagis al mi bonan grandokulan knabon… kun sama karesa kaj mirigita buŝo… sed kun lentugoj kaj stumponazan, — ruzete diris Veda, rigardante rekte antaŭ si.

Ŝia amikino, silentinte, demandis:

— Ĉu vi ankoraŭ ne havas novan laboron?

— Ne, mi atendas «Tantron». Poste estos longa ekspedicio.

— Veturu kun mi al la filino, — proponis Evda, kaj Veda volonte konsentis.

Je tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas ŝaltis sinoptikan foton de sektoro de la ĉielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino ĝis la Korvo kaj la Centaŭro. Ĉi tie, en la Ĉashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj aŭ diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek ĝis kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo aŭ la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidentiĝis giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol eĉ nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgraŭ la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta ĝin de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio.

Ekde la infanaĝo Mven Mas memoris bonegajn fotojn de diversaj galaksioj, ricevitajn helpe de elektronika konverto de optikaj bildoj aŭ per raditeleskopoj, penetrantaj eĉ pli malproksime en profundaĵojn de la kosmo, kiel, ekzemple, du gigantaj teleskopoj — la Pamira kaj la Patagonia, ĉiu kun diametro je kvarcent kilometroj. Galaksioj — monstraj amasoj de centmiliardoj da steloj, disigitaj per plurmilion-parsekaj distancoj, — ĉiam vekadis en li furiozan deziron ekscii la leĝojn de ilia konstruo, historion de ilia apero kaj postan sorton. Kaj la ĉefan, kio nun estis interesanta ĉiun loĝanton de la Tero, — la demandon pri vivo sur sennombraj planedaj sistemoj de tiuj insuloj de la Universo, pri brulantaj tie fajroj de penso kaj scio, pri homaj civilizoj en tiom senlime foraj spacoj de la kosmo.

Sur la ekrano aperis tri steloj, kiujn antikvaj araboj nomis Sirraĥ, Miraĥ kaj Almaĥ— alfa, beta kaj gama de Andromedo, situantaj laŭ leviĝanta rekto. Ambaŭflanke de tiu linio situis du proksimaj galaksioj — la giganta Andromeda galaksio kaj la bela spiralo M-33 en la konstelacio Triangulo. Mven Mas ne deziris ankoraŭfoje vidi iliajn konatajn lumantajn konturojn kaj ŝanĝis la metalan filmon.

Jen galaksio, konata ekde antikveco, nomita tiam NGK 5194, aŭ M-51 en la konstelacio Ĉashundoj, distancanta je milionoj da parsekoj. Tio estas unu el la nemultaj galaksioj, videblaj de ni plate, perpendikulare al la ebeno de la «rado». Hele lumanta densa kerno el milionoj da steloj, kun du spiralaj branĉoj. Iliaj longaj ekstremaĵoj ŝajnas ĉiam pli malfortaj kaj nebulaj, ĝis malaperas en mallumo de la spaco, etendiĝante en kontraŭaj direktoj je dekmiloj da parsekoj. Inter la ĉefaj branĉoj, alternante kun nigraj abismoj — densaĵoj de malluma materio, etendiĝas mallongaj strioj de stelaj densiĝoj kaj nuboj de lumanta gaso, fleksitaj precize kiel platoj de turbino.

Tre bela estas kolosa galaksio NGK 4565 en la konstelacio Berenica Hararo. De distanco je sep milionoj da parsekoj ĝi estas vidata eĝe. Klinita al unu flanko, kiel ŝvebanta birdo, la galaksio vaste etendas flanken sian, evidente konsistantan el spiralaj branĉoj, maldikan diskon, kaj en la centro kiel platigita globo brilas la kerno, ŝajnanta densa lumanta maso. Estas klare videble, kiom plataj estas la stelaj insuloj — la galaksion eblas kompari kun maldika rado de horloĝa meĥanismo. La randoj de la rado estas neklaraj, kvazaŭ solviĝas en senfunda mallumo de la spaco. Ĉe simila rando de nia Galaksio situas la Suno kaj eta polvero — la Tero, kunkroĉita per forto de scio kun multaj loĝataj mondoj kaj etendinta flugilojn de homa penso super la eterneco de la kosmo!

41
{"b":"87611","o":1}