Литмир - Электронная Библиотека

Ne restis dubo, ke Zirda pereis pro akumulo de malutila radiado post multaj nesingardaj eksperimentoj kaj facilanima apliko de danĝeraj specoj de atoma energio anstataŭ saĝa eltrovo de aliaj, malpli malutilaj.

Jam delonge solviĝis la enigmo, dufoje la ŝipanaro ŝanĝis trimonatan dormon al samlonga normala vivo.

Kaj nun jam dum multaj diurnoj «Tantro» rivoluas ĉirkaŭ la griza planedo, kaj kun ĉiu horo malkreskas espero pri renkontiĝo kun «Algrab». Venas io minaca…

Erg Noor haltis ĉe la sojlo, rigardante al enpensiĝinta Niza. Ŝia klinita kapo kun tufo de densaj haroj similis al lanuga ora floro. La defia knabeca profilo, la oblikvetaj okuloj, ofte mallarĝiĝantaj pro retenata rido, kaj nun larĝe malfermitaj, esplorantaj nekonataĵon kun maltrankvilo kaj kuraĝo! La knabino mem ne komprenas, kia granda interna subteno ŝi kun sia senrezerva amo iĝis por li. Por li, kiu, malgraŭ longaj jaroj da travivaĵoj, hardintaj la volon kaj la sentojn, tamen laciĝas esti estro, preta ĉiuminute preni sur sin ajnan responson pri la homoj, pri la ŝipo, pri sukceso de la ekspedicio. Tie, sur la Tero, jam delonge ne restis tiom unupersona responso — ĉiam faras decidojn ĝuste tiu grupo de homoj, kiu estis destinita por plenumo de la laboro. Kaj se okazas io neordinara, oni momente povas ricevi ajnan konsilon, fari la plej komplikan konsulton. Sed ĉi tie oni ne havas, kie ricevi konsilojn, kaj estroj de stelŝipoj havas specialajn rajtojn. Estus pli facile, se tia responso daŭrus dum du-tri jaroj, sed ne dek-dek kvin — la averaĝa daŭro de stela ekspedicio!

Li paŝis en la centran stirejon.

Niza salte ekstaris renkonten al Erg Noor.

— Mi elektis ĉiujn necesajn materialojn kaj mapojn, — diris li, — ni laborigu la maŝinon!

La ekspediciestro etendiĝis en la fotelo kaj komencis malrapide turni metalajn folietojn, nomante ciferojn de koordinatoj, tensiojn de magnetaj, elektraj kaj gravitaj kampoj, potencon de fluoj de kosmaj partikloj, rapidon kaj denson de meteoraj strioj. Niza, paliĝinte pro streĉo, estis premanta butonojn kaj turnanta ŝaltilojn de la komputa maŝino. Erg Noor ricevis serion da respondoj, sulkigis la brovojn kaj enpensiĝis.

— Sur nia vojo estas forta gravitkampo — zono de amasiĝo de malhela substanco en la Skorpio, apud stelo 6555-CR+11-PKU, — ekparolis Noor. — Por eviti malŝparon de brulaĵo, endas direkti nin ĉi tien, al la Serpento. Antikve oni flugadis per senmotora flugo, uzante gravitajn kampojn kiel akcelilojn, laŭ iliaj randoj…

— Ĉu ni povas uzi tiun metodon? — demandis Niza.

— Ne, por tio niaj stelŝipoj estas tro rapidaj. Rapido je kvin sesonoj de la absoluta unuo, aŭ ducent kvin mil kilometroj dum sekundo, pligrandigus en tera gravitkampo nian pezon dekdu-mil-oble — sekve, polvigus la tutan ekspedicion. Ni povas flugi tiel nur en kosma spaco malproksime de grandaj amasiĝoj de materio. Tuj kiam stelŝipo eniras en gravitkampon, necesas malaltigi rapidon des pli forte, ju pli forta estas la kampo.

— Sekve, ĉi tie estas kontraŭdiro. — Niza infanece apogis la kapon per la mano, — ju pli forta estas gravitkampo, des malpli rapide necesas flugi!

— Tio estas ĝusta nur por gigantaj sublumaj rapidoj, kiam stelŝipo mem iĝas simila al luma radio kaj povas moviĝi nur laŭ rekta linio aŭ laŭ tiel nomata kurbo de egalaj tensioj.

— Se mi ĝuste komprenis, vi devas celi nian «radion» — «Tantron» — rekte al la sunsistemo.

— En tio estas tuta grandega malfacileco de stelnavigado. Preciza celado al iu stelo praktike ne eblas, kvankam ni uzas ĉiujn elpensitajn korektojn de kalkuloj. Necesas dum tuta vojo kalkuli akumuliĝantan eraron, ŝanĝante la kurson de la ŝipo, ĝuste tial ne eblas plene aŭtomata stirado. Kaj nun ni havas danĝeran staton. Halto aŭ almenaŭ forta malrapidigo de la flugo post akcelo por ni estos egala al morto, ĉar por ree atingi la rapidon ni jam ne havos brulaĵon. Jen la danĝero, rigardu: la zono 344+2U estas tute ne esplorita. Ĉi tie ne estas steloj, estas konata nur gravitkampo — jen ĝia rando. Por la fina decido ni atendu la astronomojn — post la kvina rivoluo ni vekos ĉiujn, kaj dume… — La estro de la ekspedicio frotis la tempiojn kaj oscedis.

— La efiko de sporamino finiĝas, — ekkriis Niza, — vi povas ripozi!

— Bone, mi aranĝos min ĉi tie, en tiu ĉi fotelo. Eble okazos miraklo — almenaŭ unu sono!

En la tono de Erg Noor glitis io, deviginta la koron de Niza ekbati pro karesemo. Ŝi deziris alpremi al si tiun obstinan kapon, glatigi la malhelajn harojn kun tro frua grizo…

Niza ekstaris, zorgeme kunmetis la informajn foliojn kaj estingis la lumon, restiginte nur malfortan verdan prilumon ĉirkaŭ la paneloj kun aparatoj kaj horloĝoj. La stelŝipo iris tute trankvile en plena vakuo de la spaco, ĉirkaŭante sian gigantan rondon. La rufhara astronavigaciistino neaŭdeble okupis sian lokon ĉe la «cerbo» de la grandega ŝipo. Kutime mallaŭte kantis la aparatoj, agorditaj al certa melodio, — eĉ eta malordo resonus per falsa noto. Sed la mallaŭta melodio fluis en ĝusta tonalo. Malofte ripetiĝadis nelaŭtaj frapoj, similaj al sonoj de gongo, — tio estis ŝaltoj de la akcesora planeda motoro, direktanta la kurson de «Tantro» laŭ la kurbo. La minacaj anamezonaj motoroj silentis. Kvieto de longa nokto regis en la dormanta stelŝipo, kvazaŭ ne ekzistis serioza danĝero, pendanta super la ŝipo kaj ĝiaj loĝantoj. Ŝajnis, ke tuj en la sonigilo de la ricevilo eksonos la longe atendataj signaloj, kaj la du ŝipoj komencos bremsi sian nekredeble rapidan flugon, proksimiĝos sur paralelaj kursoj kaj, finfine, precize egaliginte siajn rapidojn, kvazaŭ ekkuŝos apude. Larĝa tuba galerio kunigos ambaŭŝipajn mondetojn, kaj «Tantro» ree ricevos sian gigantan forton.

En profundo de la animo Niza estis trankvila: ŝi fidis je sia estro. La kvin jaroj de la vojaĝo estis nek longaj, nek lacigaj. Speciale post kiam al Niza venis la amo… Sed ankaŭ pli frue interesegaj observoj, elektronikaj registraĵoj de libroj, muziko kaj filmoj ebligis senĉese kompletigadi siajn sciojn kaj ne tre forte senti mankon de sia bela Tero, malaperinta kiel sablero en profundaĵoj de senfina obskuro. La kunvojaĝantoj estis homoj de grandegaj scioj, kaj kiam la nervoj estis lacigitaj per impresoj aŭ per longa streĉita laboro… do, en longa dormo, subtenata per agordo al hipnotaj osciloj, grandaj pecoj da tempo faladis en nenion, preterflugante momente. Kaj apud la amato Niza estis feliĉa. Ŝin maltrankviligis nur la konscio, ke al la aliaj estis malpli facile, kaj speciale al li, Erg Noor. Se ŝi nur povus!.. Ne, kion povas la juna, ankoraŭ tute malklera astronavigaciisto apud tiaj homoj! Sed, eble, helpis ŝia tenero, ĉiama streĉo de la bona volo, varmega deziro fordoni ĉion, por plifaciligi tiun malfacilan laboron.

La ekspediciestro vekiĝis kaj levis la peziĝintan kapon. La egalmezura melodio sonis kiel antaŭe, same interrompata per maloftaj frapoj de la planeda motoro. Niza Krit troviĝis ĉe la aparatoj, iomete ĝibiĝinte, kun ombroj de laco sur la juna vizaĝo. Erg Noor ĵetis rigardon al la dependa horloĝo[9] de la stelŝipa tempo kaj per unu risorta tiro levis sin el la profunda fotelo.

— Mi tradormis dek kvar horojn! Kaj vi, Niza, ne vekis min! Tio… — Li haltis, renkontinte ŝian ĝojan rideton. — Tuj ripozu!

— Ĉu mi povas dormi ĉi tie, samkiel vi? — petis la junulino. Ricevinte la permeson, ŝi rapide forkuris por preni manĝon, lavis sin kaj aranĝis sin en la fotelo.

Erg Noor, freŝigita per onda duŝo, okupis ŝian lokon ĉe la aparatoj. Kontrolinte la parametrojn de indikiloj de DES — defendo de elektronikaj sistemoj, li komencis iradi per rapidaj paŝoj. La brilantaj, ĉirkaŭigitaj per malhelaj rondoj brunaj okuloj kaŝe observis lin.

— Kial vi ne dormas? — ordoneme demandis li la astronavigaciistinon.

Tiu skuis la mallonge tonditajn rufajn buklojn — virinoj en eksterteraj ekspedicioj ne portis longajn harojn.

— Mi pensas… — nedecideme komencis ŝi, — kaj nun, ĉe sojlo de danĝero, adoras potencon kaj grandecon de homo, penetrinta malproksime en profundon de spacoj. Por vi ĉi tie multo estas kutima, sed mi estas unuafoje en la kosmo. Nur pripensu — mi estas partoprenanto de la grandioza vojo tra steloj al novaj mondoj!

Erg Noor malforte ridetis kaj frotis la frunton.

— Mi devas vin elrevigi — pli ĝuste, montri la veran skalon de nia potenco. Jen, — li haltis ĉe la projekciilo, kaj sur la malantaŭa vando de la stirejo aperis brilanta spiralo de la Galaksio.

Erg Noor almontris apenaŭ rimarkeblan en ĉirkaŭanta mallumo hirtan randan branĉon de la spiralo el maloftaj steloj, ŝajnantaj senbrila polvo.

— Jen la dezerta regiono de la Galaksio, la periferio, malriĉa je lumo kaj vivo, kie troviĝas nia sunsistemo kaj ni mem nun. Sed ankaŭ tiu branĉo, vidu, etendiĝas de la Cigno al la Kareno kaj, aldone al la ĝenerala malproksimeco for de la centraj zonoj, entenas malheligan nubon, ĉi tie… Por trairi laŭlonge tiun branĉon, nia «Tantro» bezonos ĉirkaŭ kvardek mil nedependajn jarojn. La nigran abismon de malplena spaco, disigantan nian branĉon disde la najbara, ni trairus dum kvar mil jaroj. Vidu, niaj flugoj en la senmezurajn profundojn de la spaco estas dume nur baraktado sur malgranda makuleto kun diametro je kvindek lumjaroj! Kiel malmulte ni scius pri la mondo sen la scio de la Ringo! Mesaĝoj, pensoj, bildoj, senditaj tra spaco, nevenkebla por homa mallonga vivo, pli aŭ malpli frue atingas nin, kaj ni ekkonas ĉiam pli malproksimajn mondojn. Ĉiam pli da scioj akumuliĝas, kaj tiu laboro okazas senĉese!

Niza silentis.

— Unuaj interstelaj flugoj… — penseme daŭrigis Erg Noor. — Negrandaj ŝipoj, havintaj nek rapidon, nek potencajn defendilojn. Kaj niaj prauloj eĉ vivis duoble malpli ol ni — jen kiam estis la vera grandeco de la homo!

Niza obstine levis la kapon, kiel ĉiam, kiam esprimis sian malkonsenton.

— Poste, kiam oni trovos aliajn manierojn por venki spacon, sed ne trarompiĝi rekte tra ĝi, oni diros pri vi — jen herooj, konkerintaj la kosmon per tiaj praaj rimedoj!

La ekspediciestro gaje ridetis kaj etendis la manon al la junulino.

— Kaj pri vi, Niza!

Tiu ruĝiĝis.

— Mi fieras pri tio, ke mi estas ĉi tie, kun vi! Kaj mi pretas fordoni ĉion, por ree kaj ree esti en kosmo.

— Jes, mi scias, — penseme diris Erg Noor. — Sed ne ĉiuj pensas tiel!..

La junulino per virina intuicio komprenis la pensojn de la estro. En lia kajuto estas du stereoportretoj en mirakla viol-ora koloro. Sur ambaŭ estas ŝi, la bela Veda Kong, historiisto de antikva mondo, kun diafana rigardo de la lazuraj, kiel tera ĉielo, okuloj sub flugila svingo de la longaj brovoj. Sunbruna, blindige ridetanta, levinta la manojn al la cindraj haroj. Kaj ridetanta sur kupra ŝipa kanono — memoraĵo de forgesita antikveco.

4
{"b":"87611","o":1}