Литмир - Электронная Библиотека

Monstraj protuberancoj[40] elflugadis el profundaĵoj de la oceano de diafana viola flamo — de la stela atmosfero, etendiĝadis en la spacon kiel ĉion forbruligantaj manoj. Tiel granda estis energio de Vego, ke la stelo eligadis lumon de la plej fortaj kvantumoj — de la viola kaj la nevidebla partoj de la spektro. Eĉ en defenditaj per trioblaj filtriloj homaj okuloj ĝi kaŭzis teruran senton de vizio, de preskaŭ nevidebla, sed morte danĝera fantomo… Traflugadis lumaj tempestoj, superante graviton de la stelo. Iliaj malproksimaj restaĵoj danĝere puŝadis kaj balancigadis «Velon». Nombriloj de kosmaj radioj kaj de aliaj specoj de malmola radiado rifuzis funkcii. Ene de la fidinde defendita ŝipo komencis kreski danĝera jonizo. Eblis nur diveni la furiozecon de la radia energio, per terura torento strebinta en vakuon de la spaco, tie, ekster la muroj de la ŝipo, diveni kvinilionojn da kilovatoj da senutile malŝparata povumo.

La estro de «Velo» singarde alkondukis la stelŝipon al la tria planedo — granda, sed vestita nur per maldika diafana atmosfero. Evidente, la flama spirado de la blua stelo forpelis la kovraĵon de malpezaj gasoj, per longa, malforte lumanta vosto tiriĝantan post la planedo ĉe ĝia ombra flanko. Detruaj vaporoj de fluoro, veneno de karbona oksido, senviva denseco de inertaj gasoj — en tiu atmosfero nenio tera povus ekzisti eĉ dum sekundoj.

El internaĵoj de la planedo estis elŝoviĝantaj akraj pikiloj, ripoj, vertikalaj dentigitaj muroj de ruĝaj, kiel freŝaj vundoj, nigraj, kiel abismoj, ŝtonaj masoj. Sur altebenaĵoj, priblovataj de frenezaj kirloventoj, el vulkanaj lafoj videblis fendoj kaj kavoj, eligantaj ardigitan magmon kaj ŝajnantaj vejnoj de sanga fajro.

Alte leviĝadis densaj nuboj de cindro, blindige bluaj sur la prilumita flanko, nepenetreble nigraj sur la ombra. Gigantaj fulmoj, longaj je miloj da kilometroj, batadis al ĉiuj direktoj, atestante pri elektra saturiteco de la senviva atmosfero.

La minaca viola fantomo de la grandega suno, la nigra ĉielo, duone ŝirmita per brilanta krono de la perla brilo, kaj malsupre, sur la planedo, — ruĝaj kontrastaj ombroj sur sovaĝa ĥaoso de rokoj, flamaj sulkoj, sinuoj kaj rondoj, senĉesa brilado de verdaj fulmoj…

La stereoteleskopoj montris, kaj la elektronikaj filmoj registris tion kun senpasia, nehoma precizeco.

Sed malantaŭ la teleskopoj staris viva sento de la vojaĝantoj — protesto de racio kontraŭ sensencaj fortoj de detruo kaj amasigo de inerta materio, konscio de malamikeco de tiu ĉi mondo de furiozanta kosma fajro. Kaj, hipnotigitaj per la spektaĵo, la kvar homoj interŝanĝis aprobajn rigardojn, kiam la voĉo informis, ke «Velo» iras al la kvara planedo.

Post kelkaj sekundoj sub la kilaj teleskopoj de la ŝipo jam estis kreskanta la lasta, la plej malproksima planedo de Vego, per la amplekso simila al la Tero. «Velo» estis krute malaltiĝanta. Evidente, la vojaĝintoj deziris ajnokaze esplori la lastan planedon, la lastan esperon pri malkovro de mondo, se eĉ ne bela, do almenaŭ taŭga por vivo.

Erg Noor kaptis sin je tio, ke li pense diris tiun cedan vorton: «almenaŭ». Probable, same pensis ankaŭ tiuj, kiuj regis «Velon» kaj estis pririgardantaj la supraĵon de la planedo per potencaj teleskopoj.

«Almenaŭ!..» Tiuj tri silaboj entenis adiaŭon kun la revo pri belaj mondoj de Vego, pri trovo de perloj-planedoj sur fundo de vastaĵoj de la Universo, pro kiu la homoj de la Tero memvole kondamnis sin al kvardekkvinjara mallibero en la stelŝipo kaj por pli ol sesdek jaroj forlasis la gepatran planedon.

Sed, absorbite de la spektaĵo, Erg Noor ne tuj pensis pri tio. En profundo de la duonsfera ekrano li estis fluganta super la supraĵo de la senlime fora planedo. Por vera malfeliĉo de la vojaĝantoj — de tiuj, la pereintaj, kaj de ĉi tiuj — la vivaj, la planedo iĝis simila al la konata ekde infaneco plej proksima najbaro en la suna sistemo — al Marso. Same maldika diafana gasa ŝelo kun nigre-verda, ĉiam sennuba ĉielo, sama egala supraĵo de dezertaj kontinentoj kun eĝoj de disfalintaj montoj. Sed sur Marso regis bruliganta malvarmo de nokto kaj akra ŝanĝo de tagaj temperaturoj. Tie estis malgrandaj marĉoj, similaj al gigantaj flakoj, elvaporiĝantaj preskaŭĝis plena sekeco, estis avara, rara pluvo aŭ prujno, mizera vivo de duonmortaj vegetaĵoj kaj de strangaj, malviglaj, enfosiĝantaj en la grundon animaloj.

Ĉi tie la jubilanta flamo de la blua suno varmigis la planedon tiel, ke ĝi tuta spiris per ardo de la plej varmegaj dezertoj de la Tero. Akvaj vaporoj en malgrandega kvanto estis leviĝantaj en la superajn tavolojn de la aera ŝelo, kaj grandegajn altebenaĵojn ombrigadis nur kirloj de termikaj fluoj, senĉese perturbantaj la atmosferon. La planedo rotaciis rapide, kiel ĉiuj ceteraj. Nokta malvarmigo disŝutigadis montajn ŝtonarojn je maro de sablo. Sablo, oranĝa, viola, verda, blueta aŭ blindige blanka, inundis la planedon per grandegaj makuloj, demalproksime ŝajnantaj maroj aŭĝangaloj de fantaziaj vegetaĵoj. Ĉenoj de detruitaj montoj, pli altaj, ol sur Marso, sed same senvivaj, estis kovritaj per brilanta nigra aŭ bruna krusto. La blua suno kun sia potenca ultraviola radiado estis detruanta mineralojn, elvaporiganta malpezajn elementojn.

Helaj sablaj ebenaĵoj, ŝajnis, radiis flamon mem. Erg Noor rememoris, ke en la antikveco, kiam sciencistoj estis ne plejmulto da loĝantaro de la Tero, sed nur etnombra grupo da homoj, inter verkistoj kaj pentristoj disvastiĝis revoj pri homoj de aliaj planedoj, adaptiĝintaj al vivo en altigita temperaturo. Tio estis poezia kaj bela, levis kredon je potenco de la homa naturo. Homoj en fajra spirado de planedoj de bluaj sunoj, renkontantaj siajn terajn fratojn!.. Grandan impreson al multaj, inklude Erg Noor-on, faris pentraĵo en muzeo de la orienta centro de la suda loĝa zono: nebuliĝanta sur la horizonto ebenaĵo de flama ruĝa sablo, griza brulanta ĉielo, kaj sub ĝi estas senvizaĝaj homaj figuroj en termikaj skafandroj, deĵetantaj nekredeble kontrastajn nigre-bluajn ombrojn. Ili rigidiĝis en tre dinamikaj, plenaj je mirego pozoj antaŭ angulo de iu metala konstruaĵo, ardigita preskaŭĝis blankeco. Apude estas nuda virino kun malligitaj ruĝaj haroj. La hela haŭto brilas en la blindiga lumo eĉ pli forte, ol la sabloj, lilaj kaj karmezinaj ombroj emfazas ĉiun linion de la alta kaj svelta figuro, staranta kiel standardo de venko de la vivo super la fortoj de la kosmo.

Kuraĝa, sed tute nereala revo, kontraŭanta al ĉiuj leĝoj de biologia evoluo, nun, en la epoko de la Ringo, ekkonitaj multe pli profunde, ol dum la tempo, kiam estis kreita la pentraĵo.

Erg Noor tremeris, kiam la supraĵo de la planedo sur la ekrano ĵetiĝis renkonten. La nekonata piloto ekkondukis «Velo-n» malsupren. Tute proksime eknaĝis sablaj konusoj, nigraj rokoj, iaj disŝutitaj brilantaj verdaj kristaloj. La stelŝipo estis metode volvanta spiralon de ĉirkaŭflugo de la planedo de unu poluso al la alia. Estis nenia signo de akvo kaj almenaŭ plej primitiva vegeta vivo. Ree «almenaŭ»!..

Aperis malgajo de soleco, perditeco de la ŝipo en senviva foro, en potenco de la flama blua stelo… Erg Noor sentis, kiel la propran, la esperon de tiuj, kiuj faris la filmon, observante la planedon en serĉado de almenaŭ eksa vivo. Kiel konataj estas al ĉiu, kiu flugis al dezertaj, senvivaj planedoj sen akvo kaj atmosfero, tiuj streĉitaj serĉoj de ŝajnaj ruinoj, restaĵoj de urboj kaj konstruaĵoj en hazardaj fendoj kaj trajtoj de senvivaj rokoj, en deklivoj de montoj, neniam konintaj vivon!

Rapide kuris sur la ekrano la forbruligita, dispolvigata de furiozaj kirloj, senigita de ajnaj spuroj de ombro tero de la fora mondo. Erg Noor, ekkonsciinta fiaskon de la malnova revo, penis kompreni, kiel povis aperi la malĝusta imago pri la forbruligitaj mondoj de la blua stelo.

— Niaj teraj fratoj estos elrevigitaj, kiam ekscios, — mallaŭte diris la biologo, proksime alŝoviĝinta al la estro. — Dum multaj jarmiloj milionoj da homoj de la Tero rigardadis al Vego. Dum someraj noktoj de la Nordo ĉiuj gejunuloj, amantaj kaj revantaj, turnadis siajn rigardojn al la ĉielo. Somere Vego, hela kaj blua, staras preskaŭ en zenito — ĉu eblis ne admiri ĝin? Jam antaŭ miloj da jaroj homoj sciis sufiĉe pri steloj. Pro stranga direkto de penso ili ne suspektis, ke planedoj kreiĝis preskaŭĉe ĉiu malrapide rotacianta stelo kun forta magneta kampo, simile al satelitoj, kiujn havas preskaŭĉiu planedo. Ili ne sciis pri tiu leĝo, sed revis pri fratoj sur aliaj mondoj kaj antaŭĉio sur Vego — la blua suno. Mi memoras tradukojn de belaj versaĵoj pri duondiaj homoj de blua stelo el iu el antikvaj lingvoj.

— Mi revis pri Vego post la mesaĝo de «Velo», — turniĝis al Eon Tal la estro. — Nun estas klare, ke la miljara strebo al foraj kaj belaj mondoj ŝirmis okulojn kaj al mi, kaj al multaj saĝaj kaj seriozaj homoj.

— Kiel nun vi deĉifros la mesaĝon de «Velo»?

— Simple. «Kvar planedoj de Vego estas tute senvivaj. Estas nenio pli bela ol nia Tero. Kia feliĉo estos reveni!»

— Vi pravas! — ekkriis la biologo. — Kial antaŭe tio ne venis en la kapon?

— Eble, al iu venis, sed ne al ni, astronaŭtoj, kaj, verŝajne, ankaŭ ne al la Konsilio. Sed tio nur honorigas nin — kuraĝa revo, sed ne skeptika elreviĝo venkas en la vivo!

Sur la ekrano la ĉirkaŭflugo de la planedo finiĝis. Sekvis registraĵoj de robota stacio, ĵetita por analizo de kondiĉoj sur la supraĵo de la planedo. Poste aŭdiĝis fortega eksplodo — oni deĵetis geologian bombon.[41] La stelŝipon atingis giganta nubo de mineralaj eroj. Ekhurlis pumpiloj, prenante la polvon en filtrilojn de flankaj ensuĉaj kanaloj. Kelkaj provaĵoj de minerala pulvoro el sabloj kaj montoj de la forbruligita planedo plenigis silikolajn provtubojn, kaj aero de la superaj tavoloj de la atmosfero — kvarcajn gasbotelojn. «Velo» direktis sin malantaŭen en la tridekjaran vojon, trairi kiun la sorto ne destinis al ĝi. Nun ĝia tera kamarado portos al la homoj ĉion, kion kun tia peno, pacienco kaj kuraĝo sukcesis akiri la pereintaj vojaĝintoj…

La ceteraj registraĵoj — ses bobenoj da observaĵoj — estis speciale esplorendaj de astronomoj de la Tero kaj la plej gravaj informoj estis transdonendaj laŭ la Granda Ringo.

Spekti filmojn pri la posta sorto de «Velo» — pri la malfacila lukto kontraŭ la paneo kaj la T-stelo, kaj speciale la tragikan lastan sonbobenon, — neniu deziris. Tro fortaj ankoraŭ estis la propraj emocioj. Oni decidis prokrasti la spektadon ĝis vica vekiĝo de la tuta ŝipanaro. Troŝarĝitaj per impresoj, la deĵorantoj disiris por ripozo, lasinte la estron en la centra stirejo.

30
{"b":"87611","o":1}