Литмир - Электронная Библиотека

Liaj kamaradoj volonte konsentis. Ŝarĝitaj per triobla pezo, ĝibiĝintaj en la skafandroj, kunpremitaj per la malmildaj skeletoj, en la malvasta tureto, tremigata de la tempesto, la homoj dormis — tiom grandaj estas adapteblo de la homa organismo kaj kaŝitaj en ĝi fortoj de rezisto.

De tempo al tempo Niza vekiĝadis, sendadis al deĵoranto sur «Tantro» trankviligajn mesaĝojn kaj dormetadis plu. La uragano rimarkeble malfortiĝis, tremoj de la grundo ĉesis. Nun povis aperi la «nenio», aŭ pli ĝuste, «io». La observantoj de la tureto glutis PA-ojn — pilolojn de atento, por vigligi la subpremitan nervan sistemon.

— Min maltrankviligas la fremda stelŝipo, — konfesis Niza. — Mi tiel deziras ekscii, kiuj estas «ili», de kie, kiel trafis ĉi tien…

— Ankaŭ mi, — respondis Erg Noor. — Jam delonge laŭ la Granda Ringo oni sendis rakontojn pri feraj steloj kaj pri iliaj planedoj-kaptiloj. Tie, en la pli loĝataj partoj de la Galaksio, kie ŝipoj flugadis jam delonge kaj ofte, estas planedoj de pereintaj stelŝipoj. Multaj antikvaj ŝipoj algluiĝis al tiuj planedoj, multajn mirindajn historiojn oni rakontas pri ili — nun preskaŭ mitojn, legendojn pri malfacila konkerado de la kosmo. Eble, sur tiu ĉi planedo estas stelŝipoj eĉ de pli antikvaj tempoj, kvankam en nia maldense loĝata regiono renkontiĝo de tri ŝipoj estas tute escepta okazo. En la ĉirkaŭaĵo de nia Suno ĝis nun ne estis konata eĉ unu fera stelo — ni malkovris la unuan.

— Ĉu vi intencas entrepreni esploron de la diska stelŝipo? — demandis la biologo.

— Nepre! Kiel povas sciencisto pardoni al si perdon de tia eblo! Diskaj stelŝipoj en la najbaraj kun ni loĝataj regionoj estas nekonataj. Ĝi estas ia fora, eble, vaginta en la Galaksio dum kelkaj jarmiloj post pereo de la ŝipanaro aŭ post nekorektebla damaĝo. Eble, multaj elsendoj laŭ la Ringo iĝos al ni pli kompreneblaj post ricevo de tiuj materialoj, kiujn ni prenos el tiu ŝipo. Ĝi havas strangan formon — diskan spiralon, eĝoj sur ĝia supraĵo estas tre elstaraj. Tuj kiam ni finos la transŝarĝadon de «Velo», ni okupiĝos pri la fremdulo — nun dume ne eblas forpreni eĉ unu homon.

— Sed ni esploris «Velon» dum kelkaj horoj…

— Mi pririgardis la diskon per stereoteleskopo. Ĝi estas fermita, nenie videblas ia aperturo. Penetri internen de ajna kosma ŝipo, fidinde defendita kontraŭ fortoj, multe pli potencaj, ol ĉiuj teraj fortoj, estas tre malfacile. Provu trabatiĝi en fermitan «Tantron», tra ĝia kiraso el metalo kun rekonstruita interna kristala strukturo, tra la supra borazona kovraĵo — tio estas tasko pli komplika ol sieĝo de fortikaĵo. Estas eĉ pli malfacile, kiam ŝipo estas tute fremda, kun nekonataj principoj de konstruo. Sed ni penos ĝin diveni.

— Kaj kiam ni rigardos al la trovita en «Velo»? — demandis Niza. — Tie devas esti interesegaj observaĵoj de tiuj belaj mondoj, pri kiuj temis la mesaĝo.

La telefono alportis bonkoran subridon de la estro:

— Mi, revinta pri Vego, pleje brulas pro malpacienco. Sed por tio ni havos multan tempon dum vojo hejmen. Antaŭĉio ni devas elŝiriĝi el tiu ĉi obskuro, el la fundo de geheno, kiel oni diris antikve. La esploristoj de «Velo» ne alteriĝis, alie ni trovus multajn aĵojn el tiuj planedoj en la kolektaj tenejoj de la ŝipo. Rememoru, ni trovis, malgraŭ skrupula pririgardo, nur filmojn, mezuraĵojn kaj registraĵojn, provojn de aero kaj ujojn kun eksploda polvo…

Erg Noor eksilentis kaj fiksaŭskultis. Eĉ la sentivaj mikrofonoj ne alportis ventan bruon — la tempesto kvietiĝis. Ekstere tra la grundo estis aŭdebla knaranta susuro, transdonata al la muroj de la tureto.

La estro movis la manon, kaj kompreninta lin sen vortoj Niza malŝaltis la lumon. Mallumo en la tureto, varmigita per infraruĝaj radioj, ŝajnis densa, kiel nigra likvaĵo, kvazaŭ la konstruaĵo staris sur fundo de oceano. Tra diafana firmaĵo de la silicibora kloŝo ekflagris lumoj de brunaj fajretoj, klare videblaj de la homoj. La fajretoj eklumadis, por sekundo kreante malgrandan steleton kun malhel-ruĝaj aŭ malhel-verdaj radioj, estingiĝadis kaj ree aperadis. La steletoj etendiĝis per ĉenoj, kiuj fleksiĝadis, volviĝadis en ringojn kaj okojn, sensone glitadis laŭ la glata, malmola, kiel diamanto, supraĵo de la kloŝo. La homoj en la tureto eksentis strangan tranĉon en la okuloj, akran momentan doloron laŭlonge de grandaj nervoj de la korpo, kvazaŭ mallongaj radioj de la brunaj steletoj per pingloj pikis la nervajn trunkojn.

— Niza, — flustris Erg Noor, — movu la reguligilon al plena ardo kaj tuj ŝaltu la lumon.

La tureto prilumiĝis per hela blua tera lumo. La blindigitaj de ĝi homoj vidis nenion — pli ĝuste, preskaŭ nenion. Niza kaj Eon sukcesis rimarki, aŭ tio nur ŝajnis, ke mallumo ĉe la dekstra flanko de la tureto ne tuj malaperis, sed por momento restis ia disbranĉita, kovrita per tentakloj densaĵo. Tiu «io» fulmorapide enmetis en sin la tentaklojn kaj desaltis malantaŭen kune kun la muro de mallumo, deĵetita per la lumo. Erg Noor nenion vidis, sed ne havis kaŭzojn ne fidi al rapida reago de siaj junaj kamaradoj.

— Eble, tio estas fantomoj? — supozis Niza. — Fantomaj densaĵoj de mallumo ĉirkaŭŝargoj de ia energio kiel, ekzemple, niaj globaj fulmoj, sed tute ne vivoformoj? Se ĉi tie ĉio estas nigra, ankaŭĉi-tieaj fulmoj same estas nigraj.

— Via konjekto estas poezia, — kontraŭdiris Erg Noor, — sed ĝi apenaŭ estas ĝusta. Antaŭĉio la «io» evidente atakis, strebante al nia viva karno. Ĝi aŭĝiaj fratoj neniigis la homojn de «Velo». Se ĝi estas organizita kaj stabila, se ĝi povas moviĝi en necesa direkto, akumuli kaj eligi ian energion, tiuokaze, certe, ne povas temi pri ia aera fantomo. Tio estas kreaĵo de viva materio, kaj ĝi penas nin vori!

La biologo aliĝis al la argumentoj de la estro:

— Al mi ŝajnas, ke ĉi tie, sur la planedo de mallumo, mallumo nur por ni, kies okuloj ne sentas infraruĝajn radiojn de la termika parto de la spektro, aliaj radioj — flavaj kaj bluaj — devas tre forte efiki al tiu kreaĵo. Ĝia reago estas tiel momenta, ke la pereintaj kamaradoj el «Velo» ne povis ion rimarki, prilumante la lokon de atako… Kaj kiam ili rimarkis, tiam estis malfrue kaj la mortantoj jam ne povis ion rakonti…

— Nun ni ripetos la eksperimenton, spite al malagrableco de proksimiĝo de «tio».

Niza malŝaltis la lumon, kaj ree la tri observantoj sidis en netravidebla mallumo, atendante la kreaĵon de la mondo de obskuro.

— Per kio ĝi estas armita? Kial ĝia alproksimiĝo sentiĝas tra la kloŝo kaj la skafandro? — demandis la bilogo. — Ĉu ia speciala speco de energio?

— Specoj de energio estas tre malmultaj, kaj tiu, sendube, estas la elektromagneta. Sed plej diversaj modifoj de ĝi, sendispute, ekzistas multegaj. Tiu ĉi estaĵo havas armilon, efikantan nian nervan sistemon. Eblas imagi, kiel efikos tuŝo de tia tentaklo al nedefendita korpo!

Erg Noor ĝibetiĝis, kaj Niza Krit interne ektremis, rimarkinte ĉenojn de brunaj lumetoj, rapide alproksimiĝantajn el tri flankoj.

— Tiu estaĵo estas ne sola! — mallaŭte ekkriis Eon. — Probable, ni ne permesu al ili tuŝi la kloŝon.

— Vi pravas. Ĉiu el ni turniĝu per la nuko al la lumo kaj rigardu nur en sia direkto. Niza, ŝaltu!

Ĉi-foje ĉiu el la esploristoj sukcesis rimarki apartan detalon, el kiuj konstruiĝis ĝenerala imago pri la estaĵoj, similaj al gigantaj plataj meduzoj, naĝantaj sur negranda alto super la grundo kaj svingantaj malsupre densan franĝon. Kelkaj tentakloj estis mallongaj kompare kun amplekso de la estaĵo kaj longis ne pli ol metron. En akraj anguloj de la romba korpo serpentumis po du tentakloj multe pli longaj. Ĉe radikoj de la tentakloj la biologo rimarkis grandegajn vezikojn, facile lumantajn elinterne kaj kvazaŭ dissendantajn laŭ la tentaklo stelformajn eklumojn.

— Observantoj, kial vi ŝaltas kaj malŝaltas lumon? — subite aperis en la helmoj la pura voĉo de Ingrid. — Ĉu vi bezonas helpon? La tempesto finiĝis, kaj ni komencas laboron. Ni tuj venos al vi.

— Neniuokaze! — strikte ordonis la estro. — Estas granda danĝero. Voku ĉiujn!

Erg Noor rakontis pri la teruraj meduzoj. Konsiliĝinte, la vojaĝantoj decidis elŝovi sur ĉareto parton de planeda motoro. Fajraj strioj, longaj je tricent metroj, ekflugis super la ŝtoneca ebenaĵo, forbalaante ĉion videblan kaj nevideblan sur sia vojo. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la homoj ektrenis la ŝiritajn kablojn. La defendo estis restarigita. Iĝis evidente, ke la anamezono devas esti ŝarĝita antaŭ veno de la planeda nokto. Je kosto de nekredeblaj penoj oni sukcesis tion fari, kaj la senfortigitaj vojaĝantoj, hermetike ferminte la lukojn, kaŝiĝis malantaŭ la nefrakasebla kiraso de la stelŝipo, trankvile aŭskultante ĝian tremetadon. Mikrofonoj estis alportantaj elekstere muĝon kaj bruon de la uragano, kaj pro tio la malgranda hele prilumita mondeto, neatingebla por fortoj de mallumo, iĝis eĉ pli komforta.

Ingrid kaj Luma disŝovis la stereoekranon. La filmo estis elektita sukcese. Blua akvo de la Hinda oceano ekplaŭdis ĉe la piedoj de la sidantoj en la biblioteko. Okazis la ludoj de Pozidono — tutmonda konkurado pri ĉiuj specoj de akva sporto. En la epoko de la Ringo ĉiuj homoj amikis kun maro tiel proksime, kiel tion povis nur popoloj de ĉemaraj landoj en la pasinteco. Saltoj, naĝado, plonĝado sur motoraj tabuloj, sur velaj flosetoj. Miloj da belaj junaj korpoj, kovritaj per sunbruno. Sonoraj kantoj, rido, solena muziko de finaloj…

Niza kliniĝis al la sidanta apude biologo, profunde enpensiĝinta kaj forfluginta per la animo en senfinan foron, al la tenera hejma planedo kun ĝia obeigita naturo.

— Ĉu vi partoprenis tiajn konkurojn, Eon?

La biologo rigardis al ŝi per nekomprenantaj okuloj.

— Ha, ĉu en tiuj? Ne, neniam. Mi enpensiĝis kaj ne tuj komprenis.

— Ĉu vi pensis ne pri tio? — La junulino almontris la ekranon. — Ĉu vere, neordinare freŝiĝas percepto de beleco de nia mondo post obskuro, tempesto, post elektraj nigraj meduzoj?

— Jes, certe. Kaj pro tio eĉ pli kreskas deziro akiri tian meduzon. Mi ĝuste estis rompanta la kapon pri tiu tasko.

Niza Krit forturniĝis de la ridanta biologo kaj renkontis rideton de Erg Noor.

— Ĉu ankaŭ vi estis pensanta, kiel kapti tiun nigran teruron? — moke demandis ŝi.

— Ne, sed mi pensis pri esploro de la diska stelŝipo.

Ruzaj fajreroj en la okuloj de la estro preskaŭ kolerigis Niza-n.

— Nun mi komprenas, kial en la antikveco la viroj okupiĝis pri milito. Mi pensis, ke tio estas nur fanfaronado de via sekso… kiun oni opiniis la forta en la nearanĝita socio.

18
{"b":"87611","o":1}