Литмир - Электронная Библиотека

— Nu, tiel estas per viaj okuloj, kara amiko, — ridetis Veda. — Vi demandu Mven Mas-on!.. — Ŝi ŝerce kovris la okulojn per la manplato kaj kaŝiĝis malantaŭ elstaraĵo de muro.

Kiam Mven Mas finfine restis sola, venis mateno. En malvarmeta senmova aero verŝiĝis grizeta lumo, la maro kaj la ĉielo ricevis saman kristalan diafanecon: arĝentan ĉe la maro, kun rozkolora nuanco ĉe la ĉielo.

Mven Mas longe staris sur la balkono de la observatorio, fiksrigardante al duone konataj konturoj de domoj.

Sur nealta plataĵo malproksime altis giganta aluminia arko, trastrekita per naŭ paralelaj vicoj de aluminiaj strioj, disigitaj per interspacoj de opale kremaj kaj arĝente blankaj plastikaj vitroj — la konstruaĵo de la Konsilio de Stelnavigado. Antaŭĝi staris monumento al la unuaj homoj, elirintaj sur vastaĵojn de la kosmo. Deklivo de krutega monto en nuboj kaj kirloj finiĝis per stelŝipo de antikva tipo — fiŝsimila raketo, celinta la akrigitan pruon al ankoraŭ neatingebla alto. Ĉeno da homoj, subtenante unu la alian, kun nekredeblaj penoj estis grimpantaj supren, spirale ĉirkaŭvolvante la bazon de la monumento, — pilotoj de raketaj ŝipoj, fizikistoj, astronomoj, biologoj, kuraĝaj sciencfikciaj verkistoj… Aŭroro jam ruĝis sur la korpo de la antikva stelŝipo kaj sur la malpezaj aĵuraj konturoj de la domoj, sed Mven Mas plu mezuradis la balkonon per larĝaj paŝoj. Ankoraŭ neniam li sentis tian afekcion. Edukita laŭĝeneralaj reguloj de la erao de la Granda Ringo, li pasis severan fizikan hardon kaj sukcese plenumis siajn Heraklajn heroaĵojn. Tiel omaĝe al belaj mitoj de Antikva Helenujo estis nomataj malfacilaj faroj, plenumataj de ĉiu junulo fine de la lerna periodo. Se junulo sukcese plenumis la heroaĵojn, oni opiniis lin inda komenci la plej altan ŝtupon de lernado.

Mven Mas aranĝis akvoprovizadon de minejo en Okcidenta Tibeto, restarigis araŭkarian arbaron sur altebenaĵo Naĥebta en Suda Ameriko kaj ekstermadis ŝarkojn, ree aperintajn ĉe bordoj de Aŭstralio. Lia viva harditeco kaj elstaraj kapabloj permesis al li elteni multajn jarojn da persista lernado kaj prepari sin al malfacila kaj responsa agado. Hodiaŭ, en la unua horo de lia nova laboro, okazis renkontiĝo kun la mondo, parenca al la Tero, kaj en lia animo aperis io nova. Kun maltrankvilo Mven Mas sentis, ke en li malfermiĝis iu abismo, super kiu li iradis dum ĉiuj jaroj de sia vivo, ne konjektante pri ĝia ekzisto. Tiel neelteneble forta estas soifo de nova renkontiĝo kun la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano — kun tiu mondo, kvazaŭ aperinta laŭ imagoj de la plej bonaj fabeloj de la tera homaro. Li neniam forgesos la ruĝhaŭtan junulinon, ŝiajn etenditajn vokantajn manojn, la karesajn duonmalfermitajn lipojn!..

Kaj tio, ke la monstra distanco je ducent naŭdek lumjaroj, atingebla por neniuj rimedoj de la tera teĥniko, disigis lin de la mirakla mondo, ne malfortigis, sed nur fortigis la bruligantan revon.

En la animo de Mven Mas elkreskis io vivanta nun per si mem kaj ne obeanta al rego de la volo kaj de la trankvila racio. La afrikano estis vivinta preskaŭ ermite, enprofundiĝinte en laboron, ankoraŭ neniam amis kaj sentis nenion similan al la maltrankvilo kaj la senekzempla ĝojo, semita en lian animon per la hodiaŭa renkontiĝo tra grandegaj kampoj de spaco kaj tempo.

13
{"b":"87611","o":1}