Литмир - Электронная Библиотека

10-a ĉapitro

EN FUTRA DENOVE

Mi rapidis al la rando de la krutaĵo super Ĵa kaj helpis lin atingi firman piedotenon. Li rifuzis aŭskulti, kiam mi dankesprimis pro lia preskaŭ abortinta provo savi min.

"Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la maharan templon," li diris, "ĉar eĉ mi ne povis savi vin el iliaj manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan sur la plaĝon de la ĉeftero kaj trovis tie ĝuste vian piedspuron sur la sablo.

"Mi tuj ekiris serĉi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj sendefenda kontraŭ la multaj embuskantaj danĝeroj sur la ĉeftero, ne nur sovaĝaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaŭ homoj. Mi tute facile postspuris vin ĝis ĉi tie. Mi alvenis tre ĝustatempe."

"Sed kial vi faris ĝin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.

"Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus mian evidentan devon--en ĉi tiu okazo estis plezuro, ĉar mi ŝatas vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi iĝos membro de mia tribo. Ĉe ni la ĉasaĵo kaj fiŝoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el la plej belaj de Pelucidaro. Ĉu vi venos?"

Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos retrovi lian insulon.

"Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la Lural-az. Rekte trans la buŝo de la rivero vi vidos tri grandajn insulojn, pro malproksimo apenaŭ distingeblajn, kaj la plej maldekstra, kiam oni rigardas de la buŝo de la rivero, estas Anorok, kie mi regas la tribon Anorok."

"Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis.

"Laŭdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis.

"Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.

"La maharoj asertas ĝin sfera, kiel la interno de tola-ŝelo", li klarigis, "sed tio estas ridinda, ĉar se vera, ni refalus, se ni vojaĝus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj etendiĝas neniu-scias-ĝis-kie ĉiudirekte. Ĉe la rando, kiel raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera, dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laŭ ili, pelucidaranoj sur la kontraŭa flanko ĉiam troviĝas inversigitaj!", kaj Ĵa eksplode ridis pri la nura ideo.

Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus nin tiu tasko.

Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus fari malgrandan komencon ĉe Ĵa, mia amiko, kaj per tio kontroli la efikon de mia instruado al pelucidarano.

"Ĵa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara teorio pri la formo de la mondo estas ĝusta?"

"Mi dirus," li respondis, "ke vi aŭ estas stultulo aŭ prenas min por stultulo."

"Sed Ĵa," mi insistis, "se ilia teorio estas malĝusta, kiel vi klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al Pelucidaro. Se via teorio ĝustas, ekzistas nur maro de flamoj sub ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie, plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fiŝoj en vastaj oceanoj."

"Vi loĝas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj ĉiam marŝas kun la kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus vere freneza."

Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li aŭskultis tiel atenteme, ke mi supozis fari veran impreson, tiel, ke naskiĝas en li pensfadeno, laŭ kiu li kondukiĝos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.

"Via propra ilustraĵo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris, "sen apogo, eĉ tiu frukteto falas, ĝis ĝi trafas ion, kio haltigas ĝin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaŭ ĝi falus, kiel la frukto--vi pruvis ĝin mem!" Li venkis tiufoje--mi vidis tion en liaj okuloj.

La tasko ŝajnis nefarebla, do mi rezignis pri ĝi, almenaŭ provizore, ĉar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi al Ĵa aŭ iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskiĝis en la interna mondo, konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".

"Nu, Ĵa," mi diris, "egale, ĉu ni marŝas kun la piedoj supre aŭ malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por ellabori kun miaj amikoj la fuĝplanon, kiun la sagotoj interrompis, kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus forlasinta la arenon, ĉar miaj amikoj kaj mi eble jam nun efektivigus nian fuĝon, dum ĉi tiu malfruiĝo eble signifos frakasiĝon al niaj planoj, kies plenumiĝo dependas de la plua dormo de la tri maharoj kuŝantaj en la kavo sub la konstruaĵo, kie ni estis malliberuloj."

"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Ĵa.

"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"

Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian kapon.

"Kuraĝa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed ĝi ŝajnas tute stulta, ĉar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno.

Neniam dum mia tuta vivo mi aŭdis pri eksa malliberulo, kiu memvole revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."

"Mi ne vidas alian vojon, Ĵa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi, ke mi preferus iri al Ŝeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas tro pia, ol ke mi iam verŝajne devus savi lin el tiu loko."

Ĵa demandis al mi, kio estas Ŝeolo, kaj post kiam mi laŭpove klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub Pelucidaro. Ĉiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien.

Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj loĝas tie. Ni scias tion, ĉar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj troviĝas aŭ parte aŭ tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron, por ke ĝi iru al Molop-az."

Dum ni parolis, ni marŝadis supren tra la kanjono, per kiu mi malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Ĵa faris sian eblon por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian neŝanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu mi povos vidi la ebenaĵon, kie kuŝas la urbo. Mi miris trovi tute mallonga la distancon ek de la plaĝo, kie mi retrovis Ĵa. Mi evidente malŝparis multe da tempo, sekvante la kurbiĝojn de serpentuma kanjono, dum trans la altaĵo kuŝis Futra, al kiu mi ŝajne plurfoje proksimiĝis.

Kiam ni atingis la verton de la altaĵo kaj ekvidis la granitajn pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Ĵa lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiaŭis min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.

Mi bedaŭris disiĝi de Ĵa, ĉar mi jam tre forte amikiĝis kun li.

Kun lia kaŝita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovaĝaj militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado, kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fuĝplano sukcesus.

Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaŭ por mi la plej grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la insulto, kiun mi pro nescio faris al ŝi, kaj mi volis, nu, mi volis revidi ŝin kaj esti kun ŝi.

Laŭ la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj transiris la ondantan pejzaĝon al la senombraj obeliskoj, kiuj gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.

Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovaĝuloj, mi tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarŝis al ili, kvazaŭ nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili ĝuste laŭ miaj esperoj, ĉar kiam ni interproksimiĝis, ili ĉesigis sian sovaĝan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj turniĝos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej ŝatis: moviĝantan celobjekton, al kiu ĵeti siajn lancojn.

"Kion vi faras ĉi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fuĝis, kiam la dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa fuĝo?"

"Mi ne ‘fuĝis’," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon, kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuziĝis kaj perdis la vojon en la antaŭmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la revenan vojon."

"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.

"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti en Futra? Ĉu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Ĉu mi ne estas feliĉa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"

La sagotoj gratis al si la kapon. Ĉio ĉi estis io nova por ili, do, ĉar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj, kiuj laŭ ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, ĉar por ili mem ĝi restis ankoraŭ enigmo.

23
{"b":"87800","o":1}