Литмир - Электронная Библиотека

Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Ĵa, kio ja rezultigus por ni ambaŭ tiun pereon, de kiu la kuprulo provis ĝuste savi min--tio ŝajnis neeblaĵo, kaj proksimiĝante al la lanco, mi diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo savi mian.

Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en danĝero.

"_Vi_ estas en danĝero, ĉar se vi ne moviĝos multe pli rapide ol nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaŭ ol vi eĉ je duono suprengrimpos la lancon--se ĝi baŭmos, ĝi povos tre facile atingi vin ie ajn sub mia pozicio."

Nu, mi opiniis, ke Ĵa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la lancon kaj ekgrimpis al la ruĝulo per plejebla rapido, kiu tamen malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la debilcerba sitiko--kiel Ĵa nomis ĝin--subite ekkomprenis nian intencon, kaj ke ĝi perdos sian manĝon, anstataŭ havi la esperatan duoblan porcion.

Kiam ĝi vidis min suprengrimpi per la lanco, ĝi ellasis siblon, kiu preskaŭ tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun mi atingis la supron de la lanco, aŭ pli ĝuste, preskaŭ atingis.

Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Ĵa, sed tiam mi sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermiĝi ĉirkaŭ la akra pinto de la armilo.

Mi haste penegis atingi la manon de Ĵa, kaj la sitiko faris fortegan tiron, kiu preskaŭ deskuis Ĵa de sur lia malfirma alteno sur la roka eĝo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraŭ tenante ĝin, mi plonĝis la piedojn antaŭe al mia mortigonto.

Ŝajnas, ke ĝuste kiam ĝi sentis la lancon gliti el la fingroj de Ĵa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, ĉar kiam mia falo ĉesis, mi ankoraŭ tenis min je la malakra ekstremo de la armilo, kaj la pinto ankoraŭ restis en ĝia buŝo. Montriĝis, ke la akra pinto tute trapikis ĝian malsupran makzelon.

Pro la doloro ĝi klakfermis sian buŝon. Mi falis sur ĝian nazon, perdis mian altenon al la lanco, ruliĝis laŭlonge de ĝiaj vizaĝo kaj kapo, trans ĝia nuko sur ĝian larĝan dorson, kaj de tie mi falis teren.

Momenton post la alteriĝo mi restariĝis kaj frenezece kuris al la pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transŝultra rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra ĝia malsupra makzelo, kaj ĝi estis tiel okupita per tio, ke mi jam gajnis rifuĝon sur la supro de la krutaĵo, kiam ĝi denove pretis postĉasi.

Ne povante percepti min perokule en la valo, ĝi siblante galopis en la altkreskan plantaron de la marĉo, kaj tie mi laste vidis ĝin.

22
{"b":"87800","o":1}