Литмир - Электронная Библиотека

Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio

La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj.

Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. _Ĉe la koro de la Tero_ estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumiĝis je 68 romantitoloj.

Burroughs naskiĝis en riĉa familio en Ĉikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedziĝinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaŭ en malriĉeco. Burroughs ofte ŝanĝis la laborlokon.

Lia vivstato pliboniĝis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.

Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj ŝablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorĉas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaĝan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive iĝis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.

La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laŭ la hodiaŭa juĝo estas ne tre "politike ĝustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne ĉiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaŭ memkompreneblaĵo, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antaŭ kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaŭjuĝojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antaŭjuĝoj estas multloke kvazaŭ palpeblaj por legantoj.

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Ĉe la koro de la Tero_, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ĝis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaŭ milionoj da jaroj, sed ankaŭ civilize ŝtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavaĵo. La du novalvenintoj baldaŭ rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ĝin elsub la maharoj, venigante ĝin al ĝia laŭrajta loko pinte de la specioj.

2
{"b":"87800","o":1}