Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Ĉapitro 6

Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn

La nova Generalo de la armeo de la Reĝo de la Knomoj tute bone sciis ke se liaj planoj fiaskos, li mortos. Tamen tio tute ne ĝenis aŭ maltrankviligis lin.

Li malamis ĉiun bonulon kaj sopiris malfeliĉigi ĉiujn feliĉulojn. Tial li akceptis tiun danĝeran postenon de Generalo tute volonte, ĉar li estis certa en sia mava menso ke li sukcesos fari multajn fiaĵojn kaj fine konkeri la Landon Oz.

Tamen Guf firme planis zorgi, kaj tre bone planis, por ne malsukcesi. Li argumentis ke nur senzorguloj malsukcesas pri kion ajn ili penas fari.

La montoj sub kiuj situis la vastaj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj kuŝis grupigite tuj norde de la Lando Ev, kiu kuŝis rekte trans la mortiga dezerto oriente de la Lando Oz. Ĉar ankaŭ la montoj estis ĉe la bordo de la dezerto la Reĝo de la Knomoj trovis ke li bezonas nur tuneli sub la dezerto por atingi la regnon de Ozma. Li ne volis ke liaj armeoj aperu supertere en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estis la parto de la Lando Oz plej proksima al la propra lando de Reĝo Rokato, ĉar tiukaze la popolo alarmus Ozman kaj ebligus ke ŝi fortikigu la Smeraldan Urbon kaj kunvoku armeon. Li volis surprizfronti la tutan popolon de Oz; do li decidis daŭrigi la tunelon rekte al la Smeralda Urbo, kie li kaj liaj armeoj povos trarompi la teron senaverte kaj konkeri la popolon antaŭ ol ĝi havos tempon por defendi sin.

Rokato la Ruĝa tuj ekkomencis labori por konstrui sian tunelon, li laborigis mil ministojn kaj konstruis ĝin su fiĉe alta kaj larĝa por ke liaj armeoj tramarŝu ĝin facile. La Knomoj kutimis fari tunelojn, ĉar la tuta regno en kiu ili loĝis estis subtera; do ili rapide progresis.

Dum tiu laboro daŭris Generalo Guf eliris viziti la Ĉefon de la Kapricloj sola.

Tiuj Kapricloj estis kurioza popolo loĝanta en iom forigita lando propra. Ili havis grandajn fortajn korpojn, sed kapojn tiel malgrandajn ke ili aspektis ne pli grandaj ol pordansoj. Kompreneble, tiel malgrandaj kapoj ne povus enhavi grandan cerbokvanton, kaj la Kapricloj tiom hontis pri sia persona aspekto kaj manko de ordinara saĝeco ke ili surportis grandajn kapojn el kartono, kiujn ili alligis por kovri siajn proprajn kapetojn. Sur tiujn kartonajn kapojn ili kudris ŝa flanon kiel hararon, kaj la lano estis multkolora —palruĝo, verdo kaj lavendokoloro estis la favorataj koloroj.

La vizaĝoj de tiuj falsaj kapoj estis pentritaj multabsurde, laŭ la kapricoj de la posedantoj, kaj tiuj grandaj solidaj uloj aspektis tiom ridigaj kaj absurdaj pro siaj kuriozaj maskoj ke oni nomis ilin “Kapricloj. ”Ili malsaĝe imagis ke neniu suspektus pri la malgrandaj kapoj interne de la falsaj kapoj, ĉar ili ne sciis ke estas senutile provi aspekti aliaj ol ni estas laŭ la naturo.

La Ĉefo de la Kapricloj havis egale malmultan saĝon kiel la aliaj, kaj estis nomumita ĉefo nur ĉar neniu inter ili estis pli saĝa aŭ pliregkapabla. La Kapricloj estis spiritaĉoj kaj ne estis mortigeblaj. Ĉiu malamis kaj timis ilin kaj oni konis ilin kiel terurajn batalantojn ĉar ili estas tiom fortaj kaj muskoloplenaj kaj ĉar ili estas tiom malsaĝaj ke ili ne povas kompreni ke ili estas venkitaj.

Generalo Guf opiniis ke la Kapricloj estos granda helpo por ke la Knomoj konkeru Ozon, ĉar kiam li estros ilin estos facile instigi ilin bataladi senĉese dum ili plu povas stari. Do li veturis al ilia lando kaj petis intervjui la Ĉefon, kiu loĝis en domo super kies pordejo estis bildo pri lia groteska falsa kapo.

La falsa kapo de la Ĉefo havis bluan hararon, supren- kurbigitan nazon, kaj buŝon kiu etendiĝis trans duonon de la vizaĝo. Grandaj verdaj okuloj estis surpentritaj, sed en la centro de la mentono estis du truetoj en la kartono, por ke la Ĉefo povu travidi per siaj propraj okuletoj; ĉar kiam la granda kapo estis ligita al liaj ŝultroj la okuloj en lia propra natura kapo estis samnivelaj kiel la falsa mentono.

Diris Generalo Guf al la Ĉefo de la Kapricloj:

“Ni, la Knomoj, konkeros la Landon Oz kaj kaptos la Magian Zonon de nia Reĝo, kiun la popolo de Oz ŝtelis de li. Post tio ni trarabos kaj detruos la tutan landon. Kaj ni volas ke la Kapricloj helpu nin. ”

“Ĉu estos batalado? ”demandis la Ĉefo.

“Multa, ”respondis Guf.

Sendube tiu respondo plaĉis al la Ĉefo, ĉar li stariĝis kaj ĉirkaŭdancis trifoje en la ĉambro. Post tio li residigis sin, ĝustigis sian falsan kapon, kaj diris:

“Ni ne kverelas kun Ozma de Oz. ”

“Sed vi, la Kapricloj, amas batali, kaj jen bonega oportuno fari tion, ”urĝis Guf.

“Atendu ĝis mi estos kantinta, ”diris la Ĉefo. Li klinis sin malantaŭen en sia seĝo kaj kantis malsaĝan kanton kiu al la Generalo ŝajnis signi fi nenion, kvankam li aŭskultis tre atente. Fininte, la Kapricla Ĉefo rigardis lin tra la truoj en sia mentono kaj demandis:

“Kian rekompencon vi donos al ni se ni helpos vin? ”

La Generalo jam anticipis tiun demandon, ĉar li pripensadis la aferon dum sia veturo. Oni ofte bonfaras sen espero pri premio, sed por fiago oni ĉiam postulas pagon.

“Akirinte nian Magian Zonon, ”li respondis, “nia Reĝo, Rokato la Ruĝa, uzos ĝian potencon por doni al ĉiu Kapriclo naturan kapon egale grandan kaj belan kiel la falsa kapo kiun li nun havas. Tiam vi ne plu devos honti

ĉar viaj grandaj fortaj korpoj havas tiel malgrandegajn kapetojn. ”

“Ho, ĉu vi faros tion? ”demandis la Ĉefo, fervore.

“Nepre, ”promesis la Generalo.

“Mi parolos kun mia popolo, ”diris la Ĉefo.

Do li kunvokis ĉiujn Kapriclojn kaj informis ilin pri la propono farita de la Knomoj. La ulojn ĝojigis la promeso kaj ili tuj akceptis batali estrate de la Reĝo de la Knomoj kaj helpi lin konkeri Ozon.

Nur unusola Kapriclo ŝajne havis ereton da saĝo, ĉar li demandis:

“Supozu ke ni malsukcesos kapti la Magian Zonon?

Kio okazos tiam, kaj kiel utilos nia multa batalado? ”

Sed ili ĵetis lin en la riveron pro lia stulta demando, kaj ridis kiam la akvo ruinigis lian kartonan kapon antaŭ ol li povis elnaĝi.

Tiel la interkonsento fariĝis kaj Generalo Guf ĝojis pro sia sukceso gajni tiel potencajn alianculojn.

Sed ankaŭ aliajn popolojn, same gravajn kiel la Kapricloj, firme planis la lerta maljuna Knomo gajni kiel alianculojn.

8
{"b":"87754","o":1}