Литмир - Электронная Библиотека
A
A

La vokokrio, akra kaj kolera igis ilin turni sin. Proksime staris Olga.

Jhenja tushis la manon de Timur: shi volis konduki lin kaj konatigi al Olga.

— Eugenia! — anhelante kun larmoj en la vocho diris Olga. — Mi malpermesas al vi paroli kun tiu chi fiknabo. Chu al vi estas klare?

— Sed Olga — balbutis Jhenja — kio okazis al vi?

— Mi malpermesas al vi veni al tiu knabacho — firme ripetis Olga. — Vi estas dektri-jara, kaj mi — dekok-jara. Mi estas via fratino… Mi aghas pli. Kaj kiam pachjo estis forveturanta, li al mi ordonis…

— Sed Olja, vi nenion, nenion komprenas! — kun senespero ekkriis Jhenja. Shi estis tremetanta. Shi volis klarigi, pravigi sin. Sed shi ne povis. Shi ne havis rajton. Kaj, svinginte la manon, shi diris al la fratino ech ne unu vorton.

Hejme tuj shi enlitighis, sed longe ne povis endormighi. Tamen, kiam shi ekdormis, shi ne audis, kiel nokte oni frapis la fenestron kaj donis telegramon de la patro.

Matenighis. Trumpetis ligna korno de la pashtisto. La olda laktistino malfermis la pordon kaj pelis la bovinon al la grego. Shi apenau foriris post la angulon, kiam de malantau akaci-arbusto elkuris kvinopo da knaboj kaj jhetis sin al la puto.

— Pumpu!

— Ek!

Prenu!

— Kaptu!

Privershante la nudajn piedojn per malvarma akvo, la knaboj kuregis en la korton, malplenigante la sitelojn en la kverkan barelon kaj, ne haltante, flugis reen al la puto.

Al la shvitmalsekighinta Sima Simakov, kiu sen interrompo movis la levilon de la puta pumpilo, alkuris Timur kaj demandis:

— Chu vi Kolokolchikovon ne vidis chi tie? Chu ne? Tio signifas, ke li ne vekighis. Hastu, rapidu! La oldulino baldau revenos.

Sin trovinte en la gardeno antau la somerdomo de Kolokolchikov, Timur ekstaris apud la arbon kaj fajfis. Ne atinginte respondon, li grimpis la arbonkaj enrigardis la chambron. De la arbo videblis nur duono de lito, movita de la fenestro, kaj piedoj envolvitaj per litkovrilo.

Timur jhetis sur la liton peceton de akvoshelo kaj mallaute vokis:

— Kolja, ekstaru! Koljka!

La dormanto ne movighis. Tiam Timur elposhigis tranchilon, detranchis longan vergon, akrigis chefine hokon, transjhetis la vergon tra la fenestro kaj, krochinte per la hoko la litkovrilon, tiris ghin al si.

La malpeza litkovrilo rampis tra la fenestrobreto. En la chambro eksonis rauketa mirigita ghemkrio. Elorbitiginte la postdormajn okulojn, de la lito desaltis la grizhara ghentlemano en subvestoj kaj, kaptante per la mano la forglitantan litkovrilon, li kuris al la fenestro.

Sin trovinte vid-al-vide kun la respektinda oldulo, Timur dum momento deflugis de la arbo.

Kaj la grizhara ghentlemano jhetinte sur la liton la rekonkeritan litkovrilon, demurigis shire la fusilon, haste surmetis la okulvitrojn, kaj chieleniginte la pafilon, fermis la okulojn kaj elpafis.

Nur apud la puto la timigita Timur haltis. Okazis eraro. Li pensis la dormantan ghentlemanon Kolja, kaj la grizulo pensis lin fripono.

Li ekvidis, ke la olda laktoliverantino kun siteloj kaj vekto eliranta estis el la pordo por akvo. Li muse sin kashis post la akacio kaj kornencis observi. Revenintc de la puto la oldulino levis la sitelon, vershis ghin en la barelon kaj tuj desaltis, char la akvo kun bruo kaj shprucoj elvershighis el la jam ghisrande plenigita barelo.

Senkomprene aha-ante kaj chirkaurigardante la oldulino chirkauiris la barelon. Shi enakvigis la manon kaj alproksimigis ghin al la nazo. Poste shi kuris al la peroneto por kontroli la seruron de la pordo. Finline, ne sciante, kion pensi, shi frapis la fenestron de la najbarino.

Timur ekridis kaj eliris el sia kashejo. Necesis rapidi. Kolja Kolokolchikov ne venis, kaj la shnuroj ne estis riparitaj.

… Trapasante al la kabano, Tirnur rigardis en la malfermitan al la ghardeno fenestron.

Che la apudlita tablo en kalsoneto kaj chemizeto sidis Jhenja kaj senpacience reshovante falintajn sur la frunton harojn, ion skribis.

Ekvidinte Timuron, shi ne ektimis, kaj ech ne miris. Shi nur avertis lin per la fingro, ke li ne veku Olgan, metis la nefinitan leteron en tirkeston kaj piedfingre eliris el la chambro.

Tie, eksciinte de Timur, en kiun malfelichon li falis, shi forgesis chiujn admonojn de Olga, kaj volonte proponis helpi al li ripari la shiritajn far shi shnurojn.

Kiam la laboro estis finita kaj Timur jam estis staranta trans la barilo, Jhenja diris al li:

— Mi ne scias, pro kio, sed mia fratino tre malshatas vin.

— Jen — chagrenite respondis Timur — mia onklo vin same ne shatas.

Li jam estis forironta, sed Jhenja lin haltigis:

— Atendu, kombu vin. Vi hodiau estas tre hirta.

Shi eligis kombilon, etendis ghin al Timur kaj samtempe en la fenestro eksonis indigna ekkrio de Olga:

— Jhenja, kion vi faras!

La fratinoj staris sur la teraso.

— Mi ne elektas por vi amikojn — senespere defendis sin Jhenja. — Kiajn? Tre simplajn. Virojn en blanka kostumo. "Ha, kiel bele muzikas via fratino!" Belege! Oni audus shin bele insulti. Jen rigardu! Mi jam pri chio skribas al la pachjo.

— Eugenia! Tiu knabacho estas liuligano kaj vi: stultulino — malvarme parolis Olga, penante esti trankvila. — Se vi volas, skribu al la pachjo, bonvolu, se tamen mi nur unufoje vidos vin kune kun la knabacho, mi samtage lasos la somerdomon kaj ni forveturos al Moskvo. Kaj vi scias, ke mia vorto estas forta.

— Jes… turmentulino! — larmante respondis Jhenja.- Ghuste tion mi scias.

— Kaj nun jen, prenu kaj legu! — Olga metis sur la tablon la nokte ricevitan telegramon, kaj eliris.

Tie estis skribita jeno: "Proksimtempe traveturante mi estos en Moskvo. La daton kaj horon mi telegrafos aldone. Pachjo."

Jhenja vishis la larmojn, almetis la telegramon al la lipoj kaj mallaute balbutis:

— Pachjo, venu rapide! Pachjo! Al mi, al via Jhenja estas tre malfacile.

En la korton, de kie malaperis la kaprino, kaj kiу loghis la oldulino, kiu drashis la energian knabinon Njurka, oni venigis charon da brulligno.

Insultante la senzorgajn charistojn, kiuj faligis la brullignon senorde, ghemante kaj veante, la oldulino komencis kunmeti la brullignon kolone. Sed la laboro ne estis lau shiaj fortoj. Tusante, shi sidighis sur stumpon, reakiris la spiradon, prenis aspergilon kaj iris en la legomghardcnon. En la korto restis nun nur la trijara frateto de Njurka — persono, kiel evidentis, energia kaj laborema, char apenau malaperis la oldulino, li levis bastonon kaj komencis frapi per ghi la benkon kaj la renversitan trogon.

Tiam Sima Simakov, jhus chasanta la fughintan kaprinon, kiu galopis tra arbustoj kaj ravinoj ne malpli bone ol hinda tigro, unu homon li restigis che la arbarrando kaj kun la aliaj li impetis en la korton.

Li shovis al la etulo en la bushon plenmanon da frago kaj en la manon brilantan plumon de monedo, la tuta kvaropo verve komencis kunmeti la brullignon kolone.

Mem Sima Simakov fluge kuris malantau la barilo por deteni dum tiu tempo la oldulinon en la ghardeno. Haltinte che la barilo, apud tiu loko, kie al ghi tushe staris cheriz- kaj pomarboj, Sima rigardis tra fendo.

La olduiino kolektis kukumojn en la juprandon kaj jam intencis iri en la korton.

Tiam Simakov delikate frapis la tabulojn che la barilo. La oldulino strechis la atenton. Tiam Sima levis bastonon kaj movetis per ghi branchojn de pomarbo. Al la avino ekshajnis, ke iu senbrue grimpas trans la barilon por la pomoj. Shi elshutis la kukumojn sur bedon, elshiris grandan faskon da urtiko, shtelvenis kaj embuskis che la barilo.

Sima Simakov denove rigardis en la fendon, sed la avinon nun li ne vidis. Maltrankvilighinte, li saltis, kaptis la barilrandon kaj singarde komencis suprentiri sin.

Sed en la sama tempo la oldulino kun triumfa krio elsaltis el sia embuskejo kaj lerte vipis Siman sur la manojn per la urtiko. Svingante per la brulumitaj manoj, Sima kuregis al la pordego, de kiu jam estis elkuranta la kvaropo, fininta sian laboron.

En la korto denove restis sola la etulo. Li levis de la tero spliton, metis ghin sur la randon de la lignokolono, poste li trenis tien pecon de betulshelo.

Dum tiu okupado lin la avino trovis reveninta el la legom-ghardeno. Malfermeginte la okulojn, shi haltis antau la kunmetita lignokolono kaj demandis:

— Kiu chi tie sen mi laboras?

La etulo, metante la betulshelon, gravmiene respondis:

— Chu vi, avino, ne vidas — mi laboras.

En la korton eniris la laktistino kaj ambau oldulinoj vive komencis pridiskuti la strangajn eventojn pri la akvo kaj brulligno. Ili provis atingi respondon de la etulo, tamen sukcesis nemulton. Li klarigis al ili, ke alkuris el la pordego homoj, shovis al li en la bushon dolchan fragon, donis al li plumon de monedo kaj ankorau promesis kapti por li leporon kun du oreloj kaj kvar piedoj. Poste ili jhetadis la brulshtipojn kaj denove forkuris.

Tra la kortopordo eniris Njurka.

— Njurka — demandis shin la oldulino — chu vi ne vidis, kiu en nian korton venis?

— Mi serchadis la kaprinon — malgajmiene respondis Njurka. — Dum la tuta mateno mi saltadis tra arbaro kaj ravinoj.

— Estas shtelita! — malghoje plendis la oldulino al la laktistino. — Sed kia kaprino shi estis. Nu, kolombo tiu estis, ne kaprino. Kolombo!

— Kolombo! — flankenighante de la avino kolerreplikis Njurka. — Kiam ghi komencas kornpiki, oni ne scias, kien kashi sin. La kolomboj ne havas kornojn.

— Silentu, Njurka! Silentu, klachulino, sensprita! — ekkriis la avino. - Certe, tiu kaprino havis fieran karakteron. Mi volis vendi shin, la kaprineton. Kaj jen, nun mia kolombinjo malestas.

La pordo kun knaro larghe malfermighis. Malaltiginte la kornojn, en la korton engalopis la kaprino kaj direktis sin ghuste al la laktoliverantino, kiu kun jelpo sursaltis la peroneton, kaj la kaprino, frapigante per la kornoj kontrau la muro, haltis.

Tuj chiuj vidis, ke al la kornoj de la kaprino estis firme ligita plakajho, sur kiu grandlitere estis skribite:

Estas mi kaprino
Fulmotondrulino.
Kiu Njurka'n batos,
Tiu ache fartos.

Kaj che la angulo, post la barilo ridegis la kontentaj knaboj. Enpikinte bastonon teren, tretante chirkau ghi, dancante, Sima Simakov fiere trakantis:

Ni ne estas iu bando,
Nek achule fia ar'.
Gajaj estas ni helpantoj,
Pionira kunular'.
Ho! Ho!

Kaj kiel hirundo, la knaboj impete kaj senbrue kuris for.

Laboro por hodiau estis multa ankorau, sed chefe necesis verki kaj ekspedi ultimaton al Mishka Kvakin.

5
{"b":"87722","o":1}