Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Tio signifas, tiam nokte chi tie estis vi, Jhenja?

— Jes, tio estis mi. Olja, rakontu al li chion klarige, kaj ni prenos kerosenon, chifonon kaj iros por purigi la motociklon.

Sekvatage, kiam Olga sidis en la teraso, tra la pordo eniris oficiro. Li pashis firme, certe, kvazau li irus en sian hejmon, kaj mirigite Olga levighis renkonten al li. Antau shi en uniformo de kapitano de tankaj milittrupoj staris Georgij.

— Kio ghi estas? — mallaute demandis Olga. — Chu tio estas denove… nova rolo en opero?

— Ne — respondis Georgij. — Mi por minuto venis por adiaui. Tio ne estas nova rolo, sed simple nova uniformo.

— Chu tio chi — montrante la kolumninsignojn, kaj iom rughighante, demandis Olga — estas ghuste tio? Chu " ni batas tra la fero kaj betono ghuste en la koron"?

— Jes, estas ghuste tio. Kantu al mi kaj muziku, Olja, ion por longa vojo mia.

Li sidighis. Olga prenis la akordionon:

Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'.
K i am vi revenos?
Chu en temp' baldaua?
Iam ajn reflugu por revidi nin!
Hej, kie ajn vi restados,
C hu sur ter' au en chiel',
Super fremdaj maroj, landoj -
Aloj du kun rugha stel',
Hej terura kaj plej kara,
Plej amata ala paro,
Mi atendis, mi atendas
Vin sen ches'
Kaj sen forges'.

— Jen — diris shi. — Sed chio chi estas pri aviadistoj, pri tankistoj mi tiel bonan kanton ne scias.

— Ne gravas — diris Georgij. - Vi trovu por mi sen kanto bonan vorton.

Olga enpensighis kaj, serchante bonan vorton, eksilentis, atente rigardante liajn kaj jam ne ridantajn okulojn.

Jhenja, Timur kaj Tanja estis en la ghardeno.

— Auskultu — proponis Jhenja. - Georgij nun forveturas. Ni kolektu por adiauo la tutan tachmenton. Ni donu la gheneralan voksignalon numero unu. Jen estos tumulto!

— Ne necesas — rifuzis Timur.

— Kial?

— Ne necesas! Ni la aliajn ne tiel.adiauis.

— Nu, se ne necesas, do ne necesas — konsentis Jhenja. — Vi chi tie sidu kaj mi iras por trinki akvon.

Shi foriris kaj Tanja ekridis.

— Pro kio vi? — ne komprenis Timur.

Tanja ekridis plu laute.

— Ho, laudinda, ho, ruza estas nia Jhenja. " Mi iras por trinki"!

— Atenton! — eksonis de la subtegmento sonora, triumfa vocho de Jhenja. - Mi donas la gheneralan signalon numero unu!

— Freneza! — eksaltis Timur. — Ja tuj chi tien alkuros cent homoj! Kion vi faras?

Sed jam ekrotaciis, ekknaris la peza rado, ektremis, ektirighis la shnuroj: Tri-stop, tri-stop, halto! Kaj ektintis sub la teg-mentoj, en kameroj, en kokejoj signalaj sonoriloj, krakiloj, boteloj, ladskatoloj. Ne cent, sed tamen ne malpli ol kvindek geknaboj rapide kuris je la voko de la konata signalo.

— Olja — pafis sin Jhenja en la terason — ni iros por adiaui ankau! Ni estas multaj. Rigardu tra la fenestro!

— Aha — fortirante la kurtenon, miris Georgij. — Ja via tachmento estas granda. Vin eblas envagonigi kaj sendi ai la militfronto.

— Estis malpermesite! — suspiris, ripetante la vortojn de Timur, Jhenja. — Al chiuj chefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite nin vangofrapi kaj resendi. Sed estas domaghe. Mi ien irus al la batalo, atake. Automatpafiloj preparighu! La unua!

— La unua en la mondo vi estas fanfaronulino kaj bandestrino! — mokete imitis shin Olga kaj metinte la rimenon de la akordiono trans la shultron, shi diris: — Nu, kion fari, se adiaui, ni adiauu kun muziko.

Ili eliris sur la straton. Olga ludis akordionon. Poste ektintis sonoriloj, ladskatoloj, boteloj, bastonoj, antaue iris la orkestro kaj eksonis kanto.

Ili iris tra la verdaj stratoj, plimultighis adiauantoj.

Komence flankaj homoj ne estis komprenantaj: kial oni bruas, tondras, krias? Pri kio kaj pro kio estas la kanto? Sed, kompreninte, ili ridetis kaj pense au voche deziris al Georgij felichan vojon.

Kiam ili estis alvenantaj al la kajo, preter la stacio, ne haltante, estis pasanta militista vagonaro.

En la unuaj vagonoj estis rugharmeanoj. Al ili chiuj mansvingis, kriadis.

Poste preteriris sentegmentaj vagonoj kun charoj, sup e r kiuj staris arbaro el verdaj timonoj. Poste estis vagonoj kun chevaloj. La chevaloj svingis per la muzeloj, machis fojnon. Al ili chiuj ankau kriis huraon. Fine preterkuris vagono, sur kiu staris io granda, angula, bone kovrita per griza krudtolo. Tie staris gardanta soldato.

Alvenis la trajno de Georgij. Timur adiauis la onklon.

Olga pashis al Georgij.

— Nu, ghis revido! — shi diris. — Kaj eble por longa tempo.

Li balancis la kapon kaj prenis shian manon:

— Mi ne scias… Kiel volas la sorto!

Signalo, bruo, tondro de la surdiga orkestro. La trajno forveturis.

Olga enpensighis. En la okuloj de Jhenja estis granda felicho, kiun ech shi ne plene komprenis.

Timur estis emociita, sed li regis sin.

— Do, jen — per iom sanghighinta vocho li diris — nun ankau mi restis sola. — Sed tuj rektighinte li plusis: — Tamen morgau al mi venos la panjo.

— Sed mi! — ekkriis Jhenja. — Sed ili! — shi montris la kamaradojn. — Sed tio chi! — kaj shi fingromontris la rughan stelon.

— Estu trankvila! — forigante la mediton, diris Oiga ai Timur. — Vi pri homoj chiam zorgis kaj ili al vi repagos same.

Timur levis la kapon.

— Ho, kaj chi tie li ne povis respondi alie, tiu simpla kaj aminda knabo!

Li levis la rigardon al la kamaradoj, ekridetis kaj diris:

— Mi staras… mi rigardas. Al chiuj estas bone! Chiuj estas trankvilaj. Tio signifas, ke mi ankau estas trankvila!

12
{"b":"87722","o":1}