— Vi havas por li neniom da bonvolo, sinjorino, — diris Holmso. — Diru al ni do, kie ni trovu lin. Se iam vi helpis lin misfari, nun helpu nin kaj tiel kompensu.
— Nur al unu loko li certe fuĝis, — ŝi respondis. — Ekzistas malnova ladminejo sur insulo kerne de la marĉo. Tie li konservis sian ĉashundon, kaj ankaŭ tie li faris preparojn tiel, ke li havu rifuĝejon. Tien li nepre fuĝis.
La nebulamaso kuŝis kvazaŭ blanka lano antaŭ la fenestro. Holmso tenis la lampon al ĝi.
— Vidu, — li diris. — Neniu povus trovi vojon en la Grimpena Marĉo hodiaŭ nokte.
Ŝi ridis kaj kunfrapis siajn manojn. Ŝiaj okuloj kaj dentoj ekbrilis je sovaĝa amuziĝo.
— Li eble trovos eniron, sed neniam eliron, — ŝi ekkriis. — Kiel li povus vidi la gvidvergojn hodiaŭ nokte? Ni plantis ilin kune, li kaj mi, por signi la padon tra la marĉo. Ho, se nur mi povus elŝiri ilin hodiaŭ! Tiam efektive vi tenus lin sub via potenco.
Estis evidente al ni ĉiuj, ke ĉiu persekutado estus vana ĝis post leviĝo de la nebulo. Dume ni lasis Lestradon por gardi la domon, dum Holmso kaj mi reiris kun la kavaliro al Baskervila Halo. La historio pri la Stepeltonoj ne plu estis kaŝebla de li, sed li akceptis la baton kuraĝe, kiam li eksciis la veron pri la virino amita de li. Sed la ŝoko de la noktaj aventuroj estis skuinta liajn nervojn, kaj antaŭ la mateno li kuŝis delirante en forta febro, prizorgate de doktoro Mortimero. Tiuj du estis destinitaj vojaĝi kune ĉirkaŭ la mondon antaŭ ol kavaliro Henriko estos denove tiu sana vigla homo, kiu li estis antaŭ ol li iĝis mastro de tiu misfortuna bieno.
Kaj nun mi venas rapide al la fino de tiu ĉi eksterordinara rakonto, en kiu mi provis partoprenigi la leganton en tiuj malhelaj timoj kaj svagaj konjektoj, kiuj nubigis niajn vivojn tiel longe, kaj finiĝis laŭ tiom trista maniero. Matene post la morto de la ĉashundo, la nebulo leviĝis kaj nin gvidis sinjorino Stepeltono al la loko, kie ili trovis vojon trans la marĉon. Helpis nin kompreni la hororon de la vivo de tiu virino, kiam ni vidis la entuziasmon kaj ĝojon, kiuj ebligis al ni spuri ŝian edzon. Ni lasis ŝin staranta sur la mallarĝa duoninsulo da firma torfeca grundo, kiu malaperis sur la vastan marĉon. Ekde ties ekstremo vergetoj plantitaj ie-tie indikis kie la pado zigzagis de tufo al tufo da junkoj inter tiuj verdŝaŭmaj putoj kaj fiaj ŝlimejoj, kiuj baris eniron al la fremdulo. Putraj kanoj kaj sukaj ŝlimaj akvoplantaĵoj dissendis fetoron de kadukeco kaj pezan miasman vaporon al niaj vizaĝoj, dum mispaŝo pli ol unufoje plonĝigis nin femuralte en la malhelan tremegan marĉon, kiu skuiĝis tra metroj en molaj ondiĝetoj ĉirkaŭ niaj piedoj. Ĝiaj kroĉemaj ekkaptoj palpis niajn kalkanumojn, dum ni marŝis, kaj kiam ni sinketis en ĝin, tio similis iun malican manon trenanta nin suben al tiuj obscenaj fundoj, tiel sombra kaj celkonscia estis la kroĉo per kiu ĝi tenis nin. Nur unufoje ni vidis signon, ke iu laŭiris tiun danĝerplenan vojon antaŭ ol ni. El mezo de kotonherba tufo kiu subtenis ĝin el la ŝlimo elstaris iu malhela objekto. Holmso sinkis ĝistalie kiam li paŝis de sur la pado por preni ĝin, kaj se ni ne estus tie por eltiri lin, li neniam denove povus meti piedon sur firman grundon. Li tenis en la aero malnovan nigran boton. “Meyers, Toronto”, — estis presita sur la interna ledo.
— Tio valoras kotbaniĝon, — li diris. — Ĝi estas la mankinta boto de kavaliro Henriko.
— Ĵetita tien de Stepeltono dum la fuĝo.
— Ekzakte. Li retenis ĝin en sia mano, uzinte ĝin por stimuli la ĉashundon spuri lin. Li fuĝis, kiam li sciis, ke la ludo estis finita, ankoraŭ kroĉante ĝin. Kaj li forĵetis ĝin je tiu punkto de la fuĝo. Ni scias almenaŭ, ke li sekure venis ĝis ĉi tie.
Sed pli ol tiom ni estis destinitaj neniam ekscii, kvankam multon ni povis konjekti. Neniel eblis trovi spurojn en la marĉo, ĉar la leviĝanta koto rapide tralikiĝis al ili, sed kiam ni fine atingis pli firman terenon preter la marĉejo, ni ĉiuj avide serĉis ilin. Sed neniu eĉ plej eta postsigno de ili vidiĝis al niaj okuloj. Se la tero rakontis la veron, do Stepeltono neniam atingis tiun rifuĝan insulon, al kiu li baraktis tra la nebulo en tiu lasta nokto. Ie en la kerno de la granda Grimpena Marĉo, sube en la fia ŝlimo de la granda marĉejo, kiu ensuĉis lin, tiu malvarma kaj kruelkora viro estas por ĉiam entombigita.
Multajn postsignojn de li ni trovis en la marĉoĉirkaŭita insulo, kie li kaŝis sian sovaĝan aliancanon. Grandega pelrado kaj ŝakto duonplena je ruboj signis la situon de forlasita minejo. Apude estis la diseriĝantaj restaĵoj de dometoj de la ministoj, forpelitaj sendube de la fia fetoro de la ĉirkaŭa marĉo. En unu el ili krampo kaj ĉeno, kun iom da morditaj ostoj, montris kiel la besto estis enfermita. Skeleto kaj volvaĵo da brunaj haroj algluiĝintaj al ĝi kuŝis inter la rubaĵo.
— Hundo! — diris Holmso. — Al kukolo, kurbharara spanielo. Kompatinda Mortimero neniam plu revidos sian dorlotbeston. Nu, verŝajne, tiu ĉi loko ne enhavas sekreton, kiun ni ankoraŭ ne sondis. Li povis kaŝi sian ĉashundon, sed li ne povis silentigi ĝian voĉon, kaj el ĉi tie venis tiu bojado, kiu eĉ en la taglumo ne estis plezure aŭdata. Krizokaze li povis teni la ĉashundon en la kabano ĉe Meripito, sed tio ĉiam estis riskoplena, kaj nur dum la zenita tago, kiun li supozis la lasta por siaj klopodoj, li aŭdacis tion fari. Tiu gluaĵo en la ladskatolo estas sendube la luma miksaĵo, per kiu la bruto estis farbita. Ĝin sugestis, kompreneble, la historio de la familia inferhundo, kaj deziro morttimigi la maljunan kavaliron Karlo. Ne estas mirinde, ke la kompatinda bagnula fripono fuĝis kaj kriĉis, ĝuste kiel faris nia amiko, kaj kiel ni mem eble farus, kiam li vidis tian kreaĵon saltanta tra la mallumo de la erikejo kaj lin spuranta. Ĝi estis ruza rimedo, ĉar, aldone al la ebleco peli viktimon al la morto, kiu kamparano riskus enketi tro obstine pri tia kreaĵo, se li ekvidus ĝin, kiel multaj vidis, sur la erikejo? Mi diris en Londono, Vatsono, kaj mi rediras tion nun, ke neniam ĝis nun ni kunlaboris persekuti homon pli danĝeran ol tiu, kiu kuŝas tie, — li gestis per sia longa brako al la enorma makulita etendaĵo da verdŝmirita marĉo etendiĝanta for ĝis ĝi mergiĝis kun la ruĝetaj deklivoj de la erikejo.
Ĉapitro 15
RETRORIGARDO
Estis fine de novembro. Holmso kaj mi sidis dum malvarma kaj nebuloza vespero ambaŭflanke de flamanta fajro en nia salono en Bakerstrato. Post la tragedia konkludo de nia vizito al Devono lin okupis du gravegaj aferoj, en la unua el kiuj li vidigis la abomenan konduton de kolonelo Apvudo lige al la fama ludkarta skandalo en la klubo Nonpareil, dum en la dua li defendis la malbonŝancan sinjorinon Montpensiero kontraŭ murdakuzo, kiu minacis ŝin lige al la morto de ŝia duonfilino fraŭlino Karero, la juna damo kiu, oni certe memoras, estis trovita post ses monatoj viva kaj edziniĝinta en Novjorko. Mia amiko havis bonegan animstaton pro la sukceso, kiu rezultis el sinsekvo de malfacilaj kaj gravaj esploroj, tiel ke mi povis persvadi lin diskuti la detalojn de la Baskervila mistero. Mi atendis pacience la okazon, ĉar mi sciis, ke li neniam volus permesi imbrikiĝon[9] de esploroj, kaj ke lia klarvida kaj logika menso rifuzis fortreniĝi de la aktuala laboro por konsideri memorojn el la pasinteco. Kavaliro Henriko kaj doktoro Mortimero tamen estis en Londono, survoje al tiu longa vojaĝo, kiu estis rekomendita por la refortigo de liaj frakasitaj nervoj. Ili vizitis nin je tiu sama posttagmezo, do estis nature, ke la temo prezentu sin por diskutado.
— La tuta irado de la okazaĵoj, — diris Holmso, — el la vidpunkto de tiu viro, kiu nomis sin Stepeltono, estis simpla kaj rekta, kvankam al ni, kiuj komence ne havis eblecon scii la motivojn de lia agado kaj povis nur ekkoni parton el la faktoj, ĉio aperis ege komplika. Mi jam havis avantaĝon de du konversacioj kun sinjorino Stepeltono, kaj la kazo estas nun tiel komplete ordigita, ke mi ne scias pri io, kio restas sekreta antaŭ ni. Vi trovos kelkajn notojn pri la afero en la rubriko B en mia indeksita listo de kazoj.