— Li ne povis esperi pri mortotimigo de kavaliro Henriko, kiel li faris al la maljuna onklo, per sia fantomeca ĉashundo.
— Tiu besto estis sovaĝa kaj duonnutrita. Se ĝia aspekto ne mortotimigus la viktimon, almenaŭ ĝi paralizus la eventualan rezistadon.
— Sendube. Restas nur unu malfacilaĵo. Se Stepeltono heredus, kiel li povus klarigi la fakton, ke li, la heredonto, vivadis neanoncite sub alia nomo tiel proksime al la bieno? Kiel li povus pretendi ĝin, ne kaŭzante suspekton kaj enketon?
— Tio estas eksterordinara malfacilaĵo, kaj mi timas, ke vi tro multe postulas atendante, ke mi solvu ĝin. La pasinteco kaj la estanteco estas sur la kampo de miaj esploroj, sed kion faros homo en la estonteco estas malfacile respondebla demando. Sinjorino Stepeltono aŭdis sian edzon diskuti tiun problemon plurokaze. Li povus pretendi la bienon el Sudameriko, konfirmi sian identecon antaŭ la tieaj britaj aŭtoritatoj kaj tiel ricevi la havaĵon tute sen alveno al Anglujo; aŭ li eble portus komplikan kaŝaspekton dum la mallonga tempo necese pasigota en Londono; aŭ, denove, li eble havigus al kunkrimulo la pruvojn kaj paperojn, enmetante lin kiel la heredulon, kaj retenante iun porcion de ties enspezoj. Ni ne povas dubi laŭ tio, kion ni konas pri li, ke li trovus iun vojon el la malfacilaĵo. Kaj nun, mia kara Vatsono, ni pasigis kelkajn semajnojn da grava laboro, kaj dum unu vespero, mi opinias, ni rajtas direkti niajn pensojn al pli agrablaj kaneloj. Mi mendis loĝion por Les Huguenots. Ĉu vi aŭdis de Reszkes? Ĉu mi do rajtas peti, ke vi estu preta post duonhoro, kaj ni povos halti ĉe Marsini por iomete vespermanĝi survoje?