— Mi ne diras nun, ke li ne estas frenezulo, — diris kavaliro Henriko; — mi ne kapablas forgesi la esprimon en liaj okuloj, kiam li alkuris min hodiaŭ matene, sed mi ja konsentas, ke neniu povus pardonpeti pli senrezerve ol li.
— Ĉu li donis klarigon pri sia konduto?
— Lia fratino estas ĉio en lia vivo, li diris. Tio estas sufiĉe natura, kaj mi ĝojas, ke li konstatas ŝian valoron. Ili ĉiam vivis kune, kaj laŭ lia rakonto, li estis viro tre soleca kun ŝi kiel sola kunulo, tiel ke la penso, ke eble li perdos ŝin, estis al li vere terura. Li ja ne komprenis, li diris, ke mi allogiĝis al ŝi, sed kiam li vidis propraokule, ke vere estas tiel, kaj ke ŝi eble estos forprenita de li, tio kaŭzis al li tian ŝokiĝon, ke dum kelka tempo li ne respondecis pri siaj diroj kaj faroj. Li tre bedaŭris ĉion okazintan kaj rekonis kiel stulta kaj egoisma estas la supozo, ke li povus reteni al si virinon belan, kia estas lia fratino, dum ŝia tuta vivo. Se necesus, ke ŝi forlasu lin, estus preferinde, ke ŝi iru al najbaro kia mi ol al iu ajn alia. Sed ĉiuokaze tio estas bato al li, kaj li bezonus iom da tempo por prepari sin por akcepti. Li nuligus ĉiun kontraŭstaron liaflankan, se mi promesus dum tri monatoj prokrasti la aferon, kaj estus kontenta kultivi la amikecon de la damo sen pretendo al ŝia amo. Tion mi promesis, kaj tia la afero restas.
Do jen unu el niaj etaj misteroj estas klarigita. Valoras iom, ke fundon ni trovis ie en la marĉo, en kiu ni baraktas. Ni nun scias, kial Stepeltono rigardis malfavore la svatiĝanton de sia fratino — malgraŭ ke tiu svatiĝanto estas tiel admirinda kiel kavaliro Henriko. Kaj nun mi pasas al alia fadeno, kiun mi eltiris el la implikita volvaĵo, la mistero pri la plorĝemoj noktaj, pri la larmospura vizaĝo de sinjorino Barimoro, pri la sekreta aliro de la domservisto al la okcidenta latisfenestro. Gratulu min, mia kara Holmso, kaj diru, ke mi ne seniluziigis vin kiel agento — ke vi ne bedaŭras la fidon montritan pri mi, kiam vi sendis min ĉi tien. Ĉiuj ĉi aferoj estas per ununokta laboro komplete klarigitaj.
Mi ja diris “per ununokta laboro”, sed efektive temis pri dunokta laboro, ĉar dum la unua ni tute malprosperis. Mi sidis kun kavaliro Henriko en ties ĉambro ĝis preskaŭ la tria matene, sed nenian bruon ni aŭdis krom sonoro de la horloĝo sur la ŝtuparo. Ĝi estis vigilio plej melankolia, kaj finiĝis, kiam ni ambaŭ ekdormis sur niaj seĝoj. Feliĉe ni ne senkuraĝiĝis, kaj ni decidis provi denove. La postan nokton ni senlumigis la lampon kaj sidis fumante cigaredojn, tute neniom bruante. Estis nekredeble kiel malrapide preterrampis la horoj, tamen helpis nin travivi ĝin la pacienca intereso, kian spertas ĉasisto gvatante kaptilon, en kiun espereble falos la predo. Sonoris la unua horo, kaj la dua, kaj ni preskaŭ la duan fojon rezignis malespere, kiam subite ni ambaŭ rektiĝis sur niaj seĝoj, kun ĉiuj lacaj sentoj denove atentaj. Ni ja aŭdis grincon de paŝo en la koridoro.
Ni aŭdis la paŝadon tre singarde pluiri ĝis ĝi formortis en la foro. Tiam la kavaliro tre delikate malfermis sian pordon, kaj ni ekiris persekute. Nia viro jam ĉirkaŭiris la galerion, kaj la koridoro estis tute senluma. Mallaŭte ni ŝteliris ĝis ni atingis la alian alon. Ni ĝustatempe ekvidis la altan nigrabarban figuron, kun kurbigitaj ŝultroj, iranta piedpinte laŭ la koridoro. Poste li trairis tiun saman pordon kiel antaŭe, kaj la lumo de lia kandelo kadrigis ĝin en la mallumo kaj direktis unuopan flavan radion trans la sombron de la koridoro. Ni glitis singarde al ĝi, esplorante ĉiun tabulon antaŭ ol ni riskis surmeti al ĝi nian tutan pezon. Ni jam antaŭzorgis lasi poste niajn ŝuojn, sed malgraŭ tio la malnovaj tabuloj kraketis kaj grincis sub nia tretado. Kelkfoje ŝajnis neeble, ke li ne aŭdu nian proksimiĝon. Tamen tiu viro feliĉe estas iom surda, kaj lin tute obsedis tio, kion li faris. Kiam fine ni alvenis la pordon kaj trarigardis, ni trovis lin kaŭranta ĉe la fenestro, kandel-en-mane, kun la blanka atenta vizaĝo premita al la vitro, precize kiel mi vidis lin antaŭ du noktoj.
Ni ne havis antaŭdeciditan planon, sed la kavaliro estas homo, al kiu la plej rekta vojo estas ĉiam la plej natura. Li marŝis en la ĉambron, kaj kiam li faris tion, Barimoro stariĝis ĉe la fenestro kun akra spirosiblo, kaj staris, grizvizaĝa kaj tremanta, antaŭ ni. Liaj malhelaj okuloj, rigardegantaj el la blanka masko de lia vizaĝo, plenis je hororo kaj mirego, dum li rigardis de kavaliro Henriko al mi.
— Kion vi faras ĉi tie, Barimoro?
— Nenion, sinjoro. — Lia agitiĝo estis tiel forta, ke li apenaŭ kapablis paroli, kaj la ombroj saltis supren-suben pro la tremado de lia kandelo. — Temis pri la fenestro, sinjoro. Mi ĉirkaŭiras nokte por certiĝi, ke ili estas riglitaj.
— Ĉu sur la dua etaĝo?
— Jes, sinjoro, ĉiuj fenestroj.
— Vidu, Barimoro, — diris kavaliro Henriko severe, — ni decidiĝis havigi el vi la veron, do ŝparos al vi ĝenojn, se vi diros ĝin frue prefere ol malfrue. Ek, do! Sen mensogoj! Kion vi faris ĉe tiu fenestro?
La ulo rigardis nin senhelpe, kaj li kuntordis siajn manojn kiel homo ĉe la fina ekstremo de dubo kaj mizero.
— Mi faris nenion misan, sinjoro. Mi tenis kandelon al la fenestro.
— Kaj kial vi tenis kandelon al la fenestro?
— Ne demandu min, kavaliro Henriko, ne demandu min! Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke la sekreto ne estas mia, kaj mi ne povas riveli ĝin. Se ĝi tuŝus neniun krom mi mem, mi ne provus kaŝi ĝin antaŭ vi.
Subita ideo venis al mi en la kapon, kaj mi levis la kandelon de la fenestra sojlo, kien metis ĝin la domservisto.
— Devas esti, ke li tenis ĝin signale, — mi diris. — Ni vidu, ĉu venos respondo.
Mi tenis ĝin tiel, kiel li, kaj rigardegis en la noktan mallumon. Svage mi povis vidi la nigran masivon de la arboj kaj la pli helan etendiĝon de la erikejo, ĉar la luno estis malantaŭ nuboj. Kaj tiam mi eligis triumfan krion, ĉar eta pinglopinto da lumo subite trapikis la malluman vualon, kaj ardis senŝancele ĉe la centro de la nigra kvadrato kadrita de la fenestro.
— Jen ĝi! — mi ekkriis.
— Ne, ne, sinjoro, tio estas nenio… Entute nenio, — la domservisto enŝovis; — mi certigas vin, sinjoro…
— Movu vian lumon trans la fenestron, Vatsono! — kriis la kavaliro. — Vidu, ankaŭ la alia moviĝas! Nun, fripono, ĉu vi neas, ke tio estas signalo? Ek, parolu! Kiu estas via komplico tie ekstere, kaj kia estas la komploto efektiva?
La esprimo de la viro iĝis malkaŝe defia.
— Tio estas mia afero, kaj ne via. Mi rifuzas diri.
— Do vi forlasos tuj mian servadon.
— En ordo, sinjoro. Se necesas — necesas.
— Kaj vi foriros malhonore. Je la tondro, vi nepre devus honti. Via familio vivis kun la mia dum pli ol cent jaroj sub tiu ĉi tegmento, kaj jen mi trovas vin profundiĝinta en malluma komploto kontraŭ mi.
— Ne, ne, sinjoro; ne kontraŭ vi!
Aŭdiĝis virina voĉo, kaj sinjorino Barimoro, pli pala kaj terurita ol ŝia edzo, estis staranta ĉe la pordo. Ŝia peza figuro en ŝalo kaj jupo povus esti komika, se ne vidiĝus la forta emocio sur ŝia vizaĝo.
— Ni devas foriri, Eliza. Finiĝis tiel la afero. Iru paki niajn posedaĵojn, — diris la domservisto.
— Ho, Johano, Johano, ĉu mi venigis vin al tio ĉi? Estas mia kulpo, kavaliro Henriko, tute mia. Li faris nenion krom komplezi al mi, kaj ĉar mi petis tion.
— Parolu do! Kion ĝi signifas?
— Mia malfeliĉa frato malsategas sur la erikejo. Ni ne povas lasi lin perei antaŭ nia pordo mem. La lumo signalas al li, ke manĝaĵoj estas pretaj por li, kaj lia lumo ekstere montras la lokon, al kiu ĝi estu portita.
— Do via frato estas…
— La eskapinta bagnulo, sinjoro — Seldeno, la krimulo.
— Tio estas vera, sinjoro, — diris Barimoro. — Mi diris, ke ĝi ne estas mia sekreto, kaj ke mi ne povis malkaŝi ĝin al vi. Sed jam vi aŭdis ĝin, kaj vi konstatos, ke se ekzistas komploto, ĝi ne estas direktita kontraŭ vi.
Tia do estis la klarigo pri la kaŝaj noktaj eliroj kaj la lumo ĉe la fenestro. Kavaliro Henriko kaj mi ambaŭ gapis al la virino mirante. Ĉu eble, ke tiu senemocia respektindulino estas samsanga kun unu el la plej misfamaj krimuloj en la lando?