Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Stokholmo

1

La dizelŝipo ŝteliris laŭ fjordo.

En flava lumo de antaŭ-aŭtuna norda sunsubiro etendiĝis malantaŭen insuloj, kuŝantaj en ĉielkolora akvo. Grandaj, kovritaj de arbaro, aŭ malpli grandaj, rokaj, ornamitaj de unu aŭ du arboj kaj de iu preskaŭ nepra kabaneto sub ili, aŭ tute kalvaj, aŭ tute malgrandaj, ne pli grandaj, ol insuletoj Ranoj en Koktebela golfo — simple rulŝtonoj, elŝovintaj al aero deklivajn, kiel ĉapeloj de fungoj, roz-brunajn dorsojn. Sur ĉiu el ili mi dezirus sidi — pendigi piedojn al akvo kaj, ĵetante mallongajn rigardojn al la malvarmiĝanta mondo, mediti pri ĉio kaj pri nenio. Obtuze muĝis dizeloj kun malgranda turnorapido; la ŝipo mole trapremadis spegulon de supraĵo, kaj post ĝi fore-fore etendiĝis laŭ klara, malvarma ebenaĵo malrapide disirantaj sulkoj. Belo estis nepriskribebla, netuŝita, kvankam la grandega urbo jam alproksimiĝis — el malantaŭ arbaro sur dekstra bordo etendiĝis en ĉielon ringita pinto de televida turo; brilis en lumo de preskaŭ nevarmiganta suno disĵetitaj en malhela verdo apudbordaj vilaoj kaj palacetoj de Lilla-Värtan, sed tutegale moderna potenca ŝipo ŝajnis nekonvena ĉi tie, necesus drakkar.[73] Antaŭ dek kvin jaroj mia amiko, verkisto — ĝuste kun li mi trafis unuafoje tiujn ĉi lokojn, ĝuste li konatigis min kun Stanjo en antaŭ-antaŭa somero — diris: «Nun mi komprenas Peer Gynt-on. Ĉi tie eblas preni glavon kaj silente eliri por dudek jaroj. Ĉi tie eblas atendi dudek jarojn». Mi ne tre komprenis tiam, kion li volis diri, ne komprenas eĉ nun, sed tio estis dirita bele, kaj ĉirkaŭe ĉio estis bela — kaj inter du beloj ĉiam eblas trovi ligon, iu trovos unu, alia — alian. Ĝismorte, ĝistriste mi deziris montri ĉion ĉi al Paŭlinjo, Liza kaj Stanjo. Unu belon — al alia belo. Jen ankoraŭ unu ligo inter beloj, jam mia; krom mi, ĝin neniu komprenos.

Sur malsupraj ferdekoj tumultis turistoj, kurante de unu ŝiprando al alia tra larĝa, kiel placo, poŭpa placeto; sensone por mi ili umadis per siaj fotiloj kaj vidkameroj, interpuŝiĝis, serĉante sian idealan vidpunkton. Mi staris supre, nemalproksime de la tuboj — ili streĉe vibris kaj diskrete graŭlis. Sur mia kolo pendolis necesa laŭ la legendo «Canon»,[74] sed mi pri ĝi forgesis. Mi ne deziris vantkuradi. Kiu rigardas tra fotila vidigilo — tiu vidas nur fokuson kaj kadron, sed mi deziris vidi Stokholmon. Mi ŝatas tiun urbon.

Jam tute malhaste ni trarampis preter insuleto Kastellholmen, kie sur maldika masto super ruĝbrika kastelo apenaŭ plaŭdis jam delonge poreterne levita flago — historie oni ĝin devis mallevi, kiam Svedio militas; poste ni iomete turniĝis dekstren.

El maldekstra ŝiprando malfermiĝis proksima, kaj plu egalmezure proksimiĝanta fajna petalo de ponto, dislimanta golfon Saltsjön kaj lagon Mälaren — en flanko, proksima al la Malnova urbo apud enveturejo sur la ponton altis severa kaj fiera ŝtona Bernadotte; kaj plue, post konstruaĵoj de Kavalira insulo, kiuj ĉiuj similis al palacoj, elturniĝinte el malantaŭ altaj ferdekaj konstruaĵoj, klare desegniĝis en streĉa flavo de ĉielo aĵura turo de Kavalira kirko. Ĉio ĉi rememorigis Peterburgon — kaj estis pli bizara kaj densa, ĉar la insuloj estis pli malgrandaj kaj pli ofte ĵetitaj en la golfon; kaj la bordoj ie estis malaltaj kaj plataj, kiel ĉe ni, sed ie ŝvelis supren kiel ŝtonaj ĝiboj — kaj domoj estis ekflugantaj ĉielen.

Mirinda afero. Por konstrui urbon, tiel similan al ĉi tiu, ni militis kontraŭ ili preskaŭ kvaronjarcenton. Kaj ili kontraŭ ni — por ni ne konstruu. Mezepoko…

Albordiĝis ni en la centro mem, ĉe kajo Skeppsbron, preskaŭ sub fenestroj de reĝa palaco. La homamaso sur ferdekoj malrapide enrampis internen de la ŝipo, kaj mi, nenien hastante, ĉarmite ĉirkaŭrigardante, elfumis ankoraŭ cigaredon sur mia supraĵo. Mi preskaŭ ĵetis la cigaredstumpon ekster la ŝiprandon, kiel mi faris en maro, sed la mano mem ne moviĝis. Tio estis same, kiel kraĉi en vizaĝon de madono de Litta.

«Pravda» estis tiom afabla, ke laŭ siaj kanaloj rezervis por mi modestan, sed tute komfortan duĉambran apartamenton en unu el hoteloj sur Sveavägen, je du paŝoj de koncerta halo, ĝuste kie, kiel oni iam diris al mi, okazas enmanigo de Nobel-aj premioj. Komenciĝis krepusko, kiam mi finis dismeti la pakaĵojn kaj enrampis en duŝejon. Tre varmega; tre malvarma. Ĉio ŝajne estis en ordo: kaj sentivaj kranoj, kaj bona premo, sed tutegale io ne konvenis.

Mi viŝis min, eliris, vestiĝis. Aliris fenestron. Estis ekbrilantaj lumoj, per du densaj kontraŭaj fluoj ruliĝis malsupre buntaj aŭtoj. Mi ĵetis oblikvan rigardon al telefono. Ne, mi ne deziris telefoni tuj. Sur la ŝipo mi iel malstreĉiĝis, la mara vojaĝo eĉ tre utilis al mi, mi moliĝis, kiel aĉa neniofarulo, kaj neniel sukcesis decidi denove impeti al batala ritmo.

Mi sciis: sufiĉas komenci — kaj tio estos por longe. Kaj eĉ ne endus, verŝajne, telefoni el la hotelo. Singardeman dio gardas.

Kvankam dume ĵurnaliston Ĉernyŝov-on, laŭ ĉiuj signoj, neniu observis.

Mi malleviĝis en duonmalplenan drinkejon. Oni aĉe ludis iun nekompreneblan muzikon, sed, feliĉe, nelaŭte. Nehaste mi eltrinkis tason da kafo, elfumis ankoraŭ cigaredon. Dolĉa neniofarado… Mi eliris sur straton. Hezitis iomete kaj ekiris maldekstren, al luksa Birger Jarlsgatan.

Kiom mi komprenis, ĝi estis nomita omaĝe de tiu jarlo Birger, kiun siatempe disdraŝis sankta princo Aleksandro.[75] Estas bone, ke la mezepoko finiĝis. Mi ne povus vivi en tiu epoko. Eble nur se iĝus monaĥo. Sed eĉ tiuokaze: katolikoj, luteranoj, ortodoksianoj, malnovritanoj — kaj ĉiuj pli pravas ol ceteraj.

Sur la strato nomita laŭ la ĝismorta malamiko de la rusa sanktulo mi aĉetis por memoro bananon. Flaris odorantan je dolĉa tropika humido ŝelon; per internacia gesto respekte montris al la stratvendisto, dronanta en siaj fruktoj, la dikan fingron — li kun afektita fiero elŝovis la makzelon kaj levis la nazon: ĉe ni ĉio estas bonega. Ni disiris, reciproke kontentaj. Kun la banano en la mano mi ekiris plu.

Homoj, homoj, homoj… Homoj ĉe vitrinoj, homoj ĉe aŭtoj, homoj ĉe strataj vendotabloj, kaj simple irantaj nehaste, maĉantaj gumon, parolantaj, ridantaj… Ne, niaj homoj estas pli belaj. Sed ilia urbo estas pli pura. Iel pli prizorgita, prisarkita.

Kune bruante kaj flagrante per miloj da ruĝaj okuloj, ruliĝis pretere vespera aŭta torento.

La strato venigis min al malgranda ĝardeneto, pompe nomata parko. Berzelii Park, ŝajne. Mi preteris ĝin, kaj ĉi tie jam denove estis nemalproksime de akvo. Mi haltis. Ĝuste de tiu ĉi loko komenciĝis mia simpatio al Stokholmo.

Nenien li malaperis dum dek kvin jaroj, mia gisa amiko, kiun mi iam en krepusko misopiniis en unua momento viva. Necesas tre ami sian ĉefurbon, por ami ĝin tiel gaje kaj senĝene: en brila centro de la granda urbo, de la koro de la norda imperio, ne gravas, ke eksa, starigi ruĝ-flavan barilon «okazas laboroj», ĵeti sur asfalton pezan fermoplaton de kanalara luko, kaj sub la fermoplato enpiki pene malfermantan ĝin gisan akvotubiston, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ li elrampas el truo en tero — kun maldika, osteca, malgaje misformita kaj evidente postdrinka vizaĝaĉo. Nur unu afero iomete fuŝis la impreson — staranta apude anonco «Humor». Kvazaŭ sen tiu klarigo iu povus ne kompreni, ke la akvotubisto estas humuro, kaj ŝtoniĝus pro konsterno. Estis ĉi tie ia necerteco de svedoj pri si mem.

Mi deziris viziti ankaŭ Riddarholmen, Kavaliran insulon, sed la ĉielo jam velkis, kaj eĉ okcidente tra malvarma verdo de la sunsubiro penetris bluo. Mi staris iomete apud akvo, rememorante, kiel mi kun la amiko sidis sur terlango de tiu ĉi holmen, sur benkoj de malfermita podio — kaj malantaŭ akva vasto, nehaste ludanta per kvazaŭ kaŭĉukaj respegulaĵoj de urbaj lumoj, altis peza, anguloza bastiono de urbodomo, kaj pretere, je du paŝoj de nia bordo, bruante per neforta dizeleto kaj malhele lumante per lanternoj kaj per sola kvadrata fenestreto, tranavigis trivita ŝalupo kun pompa nomo «Solaris Rex»… Sed la koro jam malpaciencis. Venis tempo labori.

вернуться

73

Antikva vikinga ŝipo.

вернуться

74

Marko de fotilo.

вернуться

75

Aleksandro Neva (1220–1263), princo Novgoroda en 1236–1251, grandprinco Vladimira ekde 1252. En la «Neva batalo» en 1240 venkis svedojn, gvidatajn de Birger, tiama reganto (jarlo) de Svedio. Nun Aleksandro Neva estas sanktulo de rusa ortodoksi-kristisma eklezio.

41
{"b":"100273","o":1}