Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Kaj la dua? Kiu kiun forlasis?

— Ŝi forveturis por trijara laboro en Brazilon. Ŝi estas biologo, okupiĝas pri ekosistemoj de humidaj tropikaj arbaroj. Ni interŝanĝas leterojn foje, sed kiel ŝi nun rilatas al mi — mi ne scias.

— Ĉu vi ŝin sopiras?

— Vidu, jes. Kutime mankas tempo, sed foje subite mi kvazaŭ vekiĝas, kaj io mankas.

— Kaj Stanjo estis jam dum ŝi?

— Ne. Distanco estis pli ol jaro.

— Ĉu en mi vere io mankas?

— Liza, mi vin tre amas.

— Mi scias, kara mia. Ĉu vi pensas, ke, se mi tion ne sentus, mi komencus tiun konversacion? Mi scias. Sed estas alia afero. Verŝajne, tiel okazas, tiel povas esti — vi amas, sed samtempe konstante sentas ian nekontentecon, mankon. Ĉu ne sufiĉas pasieco, ĉu komforto, ĉu fidelo emfazata antaŭ aliuloj…

— Ne. Laŭ mi, ne.

— Do, ĉu vi simple tute ne povas havi nur unu virinon?

— Nu kial do ne povas!

— Ne, vi ne respondu tuj. Ne tian konversacion ni havas. Vi mem demandu vin.

Mi demandis.

— Nun mi jam ne scias, — diris mi.

— Kaj kiam tiu… la tropika, revenos?

— Printempe devas.

— Kaj se ŝi, ekzemple, denove deziros al vi?

Mi ne respondis. Ne sciis, kion diri. Neniu povas veni al iu ajn dufoje.

Ŝi rigardis al mi jam ne kiel al ikono. Kaj ne kiel al homo. Kaj eĉ ne kiel al fiulo. Tamen, kiel al fiulo ŝi neniam rigardis al mi… mi ne scias. Tiel rigardi ŝi povus al alveninto el alia galaksio; sed ne al plenrajta reprezentanto de frata potenca civilizo, malleviĝanta laŭ vasta ŝtuparo el interno de fotona raketo, sed al absurda, ne adaptita al teraj kondiĉoj ĵeleeca estaĵo, kiu, pace kaj plende gruntante kaj furzante, subite elrampus el, ekzemple, necesejo — evidente neagresema, sed absolute nekonvena kaj fremda.

— Do, ĉu vi volas diri, ke printempe ni povos kolektiĝi al vi jam triope?

Mi silentis.

— Saĉjo. Vi estas bela, bonkora, zorgema, pasia, kuraĝa, saĝa… Nu, ĉiujn bonajn vortojn, kiuj ekzistas, mi povas diri pri vi, vere. Estas nenio mirinda, ke de tempo al tempo vi enamiĝas en iun virinon, aŭ iu virino enamiĝas en vin. Sed ja… Saĉjo… Vi ja ne povas esti por ili ĉiuj edzo!

— Verŝajne, mi ne povas, — diris mi. — Sed mi penos.

Ŝi abrupte forturniĝis. Metis la kapon per la vango sur la genuon, per la nuko al mi; kurteninte la femuron, ekpendis longa, lanuga vosto de malligitaj helaj haroj.

— Dio al vi helpu, — diris ŝi.

Dum ioma tempo ni silentis.

— Liza, — mallaŭte vokis mi.

— Jes, amata, — respondis ŝi, ne turniĝante al mi.

Pro tiuj vortoj la koro saltis pike kaj dolĉe; por momento mi forgesis, kion mi volis diri.

— Ripetu ankoraŭ foje, se al vi ne estas malagrable, — petis mi.

Ŝi levis la kapon kaj ridetis al mi.

— Jes, amata.

— Liza. Komprenu… mi ne havas fortojn detrui vivaĵon. Mi delonge sentis: se foriras unu amiko, ankaŭ aliaj iĝas iomete pli foraj. Tio, kio vere mortas, defalas mem, kaj dio estu kun ĝi, kvankam eĉ pro tio estas dolore, ĉiam estas dolore pro morto — sed… mi scias, ankaŭ tio estas maldigna, sed… ne eblas haki laŭ viva ligo! Pro tio homoj krueliĝas, sekiĝas… kaj la forhakanto, kaj la forhakato. Imagu: vi estis kun homo dum du jaroj, kaj subite li diras: foriru. Kaj du jaroj da feliĉo en via memoro iĝas du jaroj da malvero. Kaj la vivo mallongiĝas je kvar jaroj!

— Ho Dio, nu kion do mi faru, Saĉjo? Ĉu mi mem al vi diru: foriru?

Mi sufokiĝis. Sed ŝi jam denove rigardis al mi kun kareso.

— Eĉ ne esperu. Vian elekton anstataŭ vi mi ne faros.

— Sed ĉu vi komprenas, mi ja povas elekti…

— Ja scias mi, kion vi elektos! Ĉion! Aĥ, se eblus ellerni ĉiujn lingvojn! Kiomfoje vi tion diris? Nu, kaj se ne eblas, do oni rajtas scii neniun. Frazeton el unu, frazeton el alia… Vi tuta estas en tio! Rusa princo…

— Mi diris pri lingvoj de la imperio, — eĉ ofendiĝis mi. — Eksterlandajn mi tri lingvojn scias nemalbone…

Ŝi ne detenis sin — ekridis; etendiĝis al mi, malordigis miajn harojn.

— Vi estas knabaĉo, — diris ŝi. — Kiel ni al Paŭlinjo diros pri ĉio ĉi?

— Dume neniel, certe, — respondis mi. — Kaj, ekzemple, por plenaĝiĝo ni faros surprizon: ke ŝi havas frateton aŭ fratineton…

— Surprizo, — kun dubo diris Liza. Silentis iom. Poste diris sen deziro: — Interalie, ŝi kaj Stanislava plaĉis unu al la alia.

— Ĉu ŝi estis ĉi tie?

— Trifoje. Mi invitis — trinki teon, rememori pri vi…

Mi balancis la kapon.

— Vi estas vera amikino de batalisto. Nu, kaj?…

— Ja ĝuste pri tio temas! — kun ĉagreno diris Liza. — Kaj estas ŝi simpatia al mi, kaj kompatas mi ŝin, kaj amas ŝi vin freneze, kaj kun tiu sento, kiel vi komprenas, mi estas plene solidara… Oĥ, ne scias mi, kion fari. Sed lasi vin libere paŝtiĝi sur herbejo kun du — eĉ kun tri, ho sanktuloj! — kun tri kaprinoj… Tio ja estas ridinda!

3

Mia renkonto kun Lamsdorf estis organizita sen specialaj sekretecaj afektaĵoj. Sed ĝi ankaŭ ne detruis version pri tio, ke mi ie finkuraciĝas. Ivano Volfoviĉ, anticipante mian sekretan revenon, dum lastaj semajnoj ofte gastis ĉe Liza — kvazaŭ por viziti edzinon de kolego, ricevinta, se eblas tiel diri, laboran traŭmon. Same li venis ĉi-foje, je la deka matene. Mia domo anticipe estis retestita per kontraŭ-subaŭskultilaj indikiloj; oni min alveturigis hieraŭ el milita aerodromo en hermetike fermita karoserio de poŝta ŝarĝaŭto, kiun oni starigis en internan korteton de la palaceto, kaj mi, ŝajnigante min unu el ŝarĝistoj — la dua estis Ramilo — entrenis en la domon tra mastruma enirejo korbon da vera Krimea «kardinalo»,[70] tute nature sendita de Raĥĉiev, sed aldone uzita por plia naturecigo de la legendo;[71] do, eĉ se iu sukcesus rigardi en la pordegon el fenestroj de, ekzemple, la kontraŭa domo — kvankam ties loĝantoj estis ekster suspektoj — li vidus nur buŝegon de la potenca ŝarĝaŭto, alstarigita per la karoserio dense al la pordo, kaj en fendo inter planko de la aŭto kaj asfalto — piedojn de du ŝarĝistoj kaj plenan korbon da vinberoj, tuj malaperintajn en la domo. Tion, ke en la karoserion revenis nur unu paro da piedoj, certe vidi en vespera mallumo ne eblus eĉ per infraruĝa optiko. Do, se nesciataj gvidantoj de la «peonoj» komencis observi min en Simbirsko, trovi min nun al ili estus nefacile.

Ni akceptis Ivanon Volfoviĉ-on en la ruĝa gastoĉambro, amike; krome, ĝiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio. Satdormintaj, iomete ripozintaj — kaj Liza post mia reveno simple ekfloris, malgraŭ ĉio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate — ni sidis apude sur la divano kaj estis viva ilustraĵo al kanteto «Gekolomboj neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis eĉ unu fojon — pri tio mi pensis jam nokte, antaŭ ol ekdormi. Sed estis en tio ankaŭ certa danĝero. Ekzistas paroj, kiuj preskaŭ fojon dum semajno intencas eksgeedziĝi, de tempo al tempo ĵetas unu al la alia akuzojn pri ĉiuj mortaj pekoj, kriegas per du voĉoj insultajn vortojn — kaj bonege ekzistas plu, eĉ fortojn ĉerpas en ĉiutagaj skandaloj. Ili kvazaŭ banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj familioj… Por mi kaj Liza unu akra aŭ eĉ simple neestima frazo iĝus tiom grava, tiom eksterordinara okazaĵo, tiel fatale elirus el limoj de familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni eĉ ne altigis voĉojn unu al la alia.

Mi leviĝis de la divano, faris kelkajn paŝojn renkonte al Lamsdorf, kaj ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la manplato, poste deŝoviĝis.

— Nu, mi ĝojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege ĝojas! Kiel vi fartas? Ĉu tute bone?

— Tute bone, Ivano Volfoviĉ, tute. Pro viaj kaj Liz-aj preĝoj.

вернуться

70

Speco de vinbero.

вернуться

71

Termino de sekretaj servoj, signifanta speciale elpensitan versimilan historion, per kiu oni kaŝas veron.

37
{"b":"100273","o":1}