— Por duon-hodiaŭ. Je la sepa foriras mia ŝipo.
— Ŝipo… Kio entute okazas?
Mi malfermis la buŝon, sed la malvarma glita vermeto turniĝis denove. Silentu, ŝi eĉ ne demandas, kien vi veturas! Findispremante la rampulon, mi peneme eldiris:
— Mi navigas al Stokholmo, al arkivo de Socialisma Internacio. Kaj eĉ sub fremda nomo. Ĉernyŝov Alekseo Nikodimoviĉ, korespondanto de «Pravda».
Mi profunde enspiris, trankviliĝante post tiu ridinda por normalaj homoj glorago — sed se min aŭdus Lamsdorf! ja mi momente forstrekis plurtagajn penojn de multaj homoj, strebantaj provizi maksimume eblan sekurecon al mia afero kaj mia korpo! — kaj elspirante subite petis, ne atendante mem tiujn vortojn:
— Sed al neniu rakontu.
— Nu certe! — akre respondis ŝi. — Sufiĉas por mi la sceno, kiun vi faris antaŭ la forflugo al Simbirsko!
— Ĉu mi faris?! — konsterniĝis mi.
— Ne necesas krii al mi. Certe, vi. Ne Kwiatkowski ja.
Mi silentis. Kion ĉi tie eblis diri.
— Li tutan nian konjakon eltrinkis, — plendis ŝi.
Mi ridetis.
— Bagateloj. Mi eĉ por sekundo ne dubis.
— Li tre malvarmiĝis! — tuj ekdefendis ŝi. Kiel kokino super kokido. Kvazaŭ akcipitro estus mi. — En Varsovio estis varmego, li flugis en sola ĉemizo — kaj en la avio ventoliloj misfunkciis, kaj ĉiuj malvarmiĝis jam dum la flugo. Kaj en tiu marĉa Pulkovo ĉiuj aldone malsekiĝis plene. Ĉu decus avari?
— Ja mi ne kontraŭas, — diris mi. — Ĝuste por tio mi ĝin portis, Stanjo.
Ŝi subite distre movis la manplaton laŭ la vizaĝo.
— Pri kio ni parolas, Saĉjo…
Mi lace kuntiris la ŝultrojn.
— Pri kio vi deziras, pri tio ni parolas.
— Kaj vi pri kio deziras?
— Pri vi.
Ŝi silentis.
— Ĉu vi por longe?..
— Mi ne scias. Mi pensas, ke jes.
— Do, — suspiris ŝi, — mi renkontos vin jam kun ideĉjo en la manoj.
— Ideĉjo? — ridetis mi.
— Nu… ido, ideto… se diri karese, do — ideĉjo. Tion mi mem elpensis.
— Ĉu longe tio?..
— Jam pasis pli ol duono da tempo. Li jam batas min, kiel futbalisto.
— Ĉu vi pensas, tio estas knabo?
— Mi volus. Filinon vi jam havas. Sufiĉas por vi… knabinoj.
— Kial do vi mem al mi ne diris?
Ŝi sincere miregis.
— Kiel? Ja mi nur ne volis Lizan tute ĉagreni, ne diris al ŝi, ke vi mem al mi permesis!
Mi ekdeziris fumi. Iu el ni freneziĝis. Kaj subite fulmis terura penso: ĉu ne estas ŝi jam «peono»? Kiel Beĉjo, babilinta pri strebo de la patriarko al persona potenco…
— Kiam mi permesis? — trankvile demandis mi kaj kaptis min mem je tio, ke ŝajne mi jam faras pridemandadon.
— Ja en Saguramo! Mi estis tute certa, ke vi ĉion komprenis! Vi tuj diris — nur iomete afektis komence pri digneco — kaj poste diris: se sen kvereloj kaj skandaloj — vi ĝojus. Mi faras ĉion, kiel vi diris — estas nek kvereloj, nek skandaloj.
— Nu, aferoj, — nur tion mi sukcesis eldiri. Kaj poste demandis, bonege sciante, kion ŝi respondos, se estos honesta: — Kaj se mi ne permesus, ĉu io ŝanĝiĝus?
Ŝi paŭzis kaj iomete ridetis:
— Ne.
Mi silentis. Ŝia vizaĝo deformiĝis, ŝi eĉ frapis per la piedo:
— Mi aĝas tridek ses! Post monato estos tridek sep! Ĉu mi rajtas naski infanon de tiu, kiun mi finfine amas?!
— Vi rajtas. Sed kion mi faru nun? Ĉu mi pendumiĝu pro neeblo disduiĝi? Ja kion ajn mi faru — tutegale mi estos perfidulo!
— Ĝis nuna tago vi bonege disduiĝadis. Ĉu nun la vosteto tremas? Tiuokaze pelu min tuj.
Ni silentis. Bonanima rezultis renkonto.
— Kaj mi iris ĉi tien, — subite mallaŭte diris ŝi, — kaj pensis: ĉu mi sukcesos iam ajn tiri vin en la liton, aŭ jam ĉio finiĝis?
Min tuj superverŝis varmego.
— Ĉu vi deziras? — same mallaŭte demandis mi.
— Demando, inda je vi. Ja mi ĉi tie tuta sekiĝis pro sopiro!
— Kial do vi tiel malproksime sidas? — mi penis paroli kiel eble plej milde, kaj nur timis, ke post ĵusa kverelo tio povos malsukcesi aŭ, eĉ pli malbone, soni false.
— Ĉu ĉi tie? — kun abomeno elkriis ŝi.
Mi denove enspiris. Kiel malfacile… La lango ne turniĝis, sed necesas ja klarigi al ŝi.
— Stanjo, laŭ mi… Liza estas certa, ke ni tion faros.
— Tio estas ŝiaj problemoj.
— Ne diru tiel. Eĉ se vi nun ne… — mi ne sciis, kiel nomi. Kaj ne nomis. — Tutegale vi malbone diris. Ja ni povas denove tre longe ne intervidiĝi, kaj ŝi tion komprenas.
— Ne sufiĉas nur, ke via edzino min al vi subkuŝigu.
Mi eksentis, kiel miaj vangomuskoloj streĉiĝis.
— Nu, superigu vin plu, — deteninte min, diris mi obtuze.
— Saĉjo, mi jam dum pli ol dek kvin jaroj ne faras tion. Sed en vian geedzan liton mi ne kuŝiĝos en ajna okazo.
— Lito, lito! — mi jam perdis paciencon. Sola, por kio sufiĉis miaj fortoj, estis ne krii. — Stanjo, kiel al tio rilatas la lito! — kaj jam malfermite mokante, aldonis: — Jen, eblas sur la tapiŝo!
Ŝi leviĝis.
— Kia malfacila homo vi estas, — diris ŝi kaj ekiris al la pordo. — Ne konduku min. Ja ĉirkaŭe estas malamikoj.
Tuta mia incito tuj forflugis. Restis nur timo pro Stanjo kaj tristo. Kion do ŝi faras? Ŝi ja finrompas ĉion! Ĉu ŝi tion deziras?
— Stanjo, sed tagmanĝo?! — stulte kriis mi al ŝia dorso, kaj la pordo abrupte fermiĝis.
Mi furioze skius la kapon. Diable, mi nenion sukcesis eĉ demandi. Ĉu sufiĉas al ŝi mono? Kia estas ŝia sano? Kio pri publikigo, ĉu plenumis Kwiatkowski sian promeson? Telefone ili ŝajne parolis pri ia kolekto… Diable, diable, diable! Deliro!
Pro kio do ni komencis kvereli?
Kiam mi bruligis kvaran cigaredon de la tria, malantaŭ la pordo aŭdiĝis singarda skrapado. Mi turniĝis, kiel pikita. Ĉu ŝi revenis? Ho dio, nur ŝi revenu!
— Jes! — laŭte diris mi, jam kompreninte, ke tio estas Liza.
Ŝi ĝuste kalkulis: se ni estus en la dormoĉambro, ni simple ne aŭdus.
Kaj ŝi denove forirus. Ĉion sciante certe.
Ŝi evidente ne atendis, ke mi respondos. Nur kelkajn sekundojn post mia «jes!» ŝi vigle enkuris en la ĉambron kaj ŝian gajan, gasteman rideton sur ŝia vizaĝo tuj anstataŭis la konsternita.
— Kaj kie estas Stanislava? Oj, kiom da fumo!.. — ŝi preskaŭ alkuris min. Rigardis telereton por konfitaĵo, kiun mi faris cindrujo. — Ho sanktuloj, la kvara! Kio do okazis, Saĉjo? Via vizaĝo estas griza!
— Fino, Lizeta, — diris mi, denove enŝovante cigaredon en miajn lipojn. — Ĝoju. Unu kaprino estas for.
— Ĉu vi kverelis? — kun teruro demandis ŝi.
Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoraĉaj restaĵoj de la antaŭaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.
— Al ŝi jam sesa monato komenciĝis… vi, eble, denove sub kuglojn iros… Oj, stultuloj, stultuloj…
Kaj tuj, kaptinte min ĉe la kubuto, energie ekparolis:
— Saĉjo, vi nur ne ĉagreniĝu. Simple ŝi havas tian periodon. Mi, kiam estis graveda je Paŭlinjo, same ĉiam ofendiĝis al vi, pro ajna bagatelo. Nur ne montris. Sed ŝi estas alia homo, kion fari. Ŝi kutimis al libero, al sendependeco. Ŝi naskos, kaj ĉio poiomete trankviliĝos, ŝi ja vin tre amas, mi ja scias!
— Nebuligis ŝi al vi la kapon, Lizeta, — preskaŭ kolere diris mi. — Ne kredu al ŝi. Simple la aĝo urĝigas. Ŝi decidis naski de iu ajn — nu, kaj jen ŝi trovis stultulon. Neniun ŝi, krom si, amas, kaj neniam amis… Do, kio pri tagmanĝo? Vi promesis bongustan tagmanĝon!
Ŝi timigite rigardis mian vizaĝon. Kvazaŭ ne rekonis. Kvazaŭ sur mi elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.
— Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte…
— Ja mi multajn stultaĵojn parolis.
— Ne diru tiel! — dolore elkriis ŝi. — Tiu nokto estis unu el la plej feliĉaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj… Kaj diris vi, ke oni ne rajtas rompi vivaĵon. Ĉar tiam oni krueliĝas kaj sekiĝas. Vi ne iĝu tia, Saĉjo, — ŝi levis la manon kaj karesis mian vangon. — Ŝi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi… pli bone kokru min eĉ ĉiutage, sed tia ne iĝu, ĉar mi vin tian tre baldaŭ ĉesos ami. Kaj kion tiam mi kaj Paŭlinjo faru?