Литмир - Электронная Библиотека

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplonĝis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaŭ gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altiĝis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaŭ neeltenebla en la mallarĝaj limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedaŭrinda vojaĝo, ni jam boris ĝis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis ĉerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataŭ blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaĝas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo pleniĝis de vanaj bedaŭroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi feliĉus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazaĵon en la Latin Commons ĉe Andover[8] , kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaŭ mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaŭ--sed kial maltrankviliĝi? Mi estis baldaŭ mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufiĉis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtiĝus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la voĉo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, ĉu ne?"

"Kaj ĉu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li daŭrigis, "ĉu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Ĝi ne altiĝis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elĉerpiĝos, ĉu gravos, ĉu la temperaturo estas 153-grada aŭ 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senŝanĝa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antaŭvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaŭ ĝis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti feliĉaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi ĝin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min ĉirkaŭpremi.

Ek de tiam, ĝis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliiĝis. Baldaŭ ĝenis min la malvarmeco, kiu iĝis same netolerebla kiel la antaŭa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaŭ sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris −10 gradojn. Preskaŭ du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ĝis proksimume 245 mejloj sub la tersupraĵo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altiĝis ĝis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al −10 gradoj.

Malrapide ĝi altiĝis denove, ĝis ni konvinkiĝis, ke ni fine proksimiĝas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altiĝis. Perry jam ĉesis kanti kaj nun preĝis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliiĝanta varmeco ŝajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ĝi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, ĝis je 410 mejloj ĝi montris 153 gradojn. En preskaŭ senspira streĉeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Ĉu nun ĝi denove haltos, aŭ ĉu daŭros la senkompata altiĝo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaŭ malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaŭ sufiĉis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed ĉu tiam ni eĉ vivos? Ĉio ŝajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Ĝi falas! Ĝi falas! Estas 152 gradoj denove!"

"Aĥ!" li kriis. "Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.

Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.

Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.

"Adiaŭ, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.

"Adiaŭ, Perry, kaj bonŝancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontraŭ tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti.

Unu horon mi batalis kontraŭ la kruele proksimiĝanta morto, kiu atakis min de ĉiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Verŝajne unu horon post la senkonsciiĝo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daŭrigi la neegalan lukton kontraŭ la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi meĥanike turniĝis al la distancometro. Ĝi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda maŝino subite ekhaltis. Ĉesis la tondra klakado de la rokaĵo retroĵetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turniĝado de la giganta borilo evidentigis, ke ĝi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni.

Tiam mi ekmemoris, ke ĝi direktiĝis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turniĝis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster danĝero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realiĝis--fluego da freŝa aero verŝiĝis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.

5
{"b":"87800","o":1}