Литмир - Электронная Библиотека

Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris ĝis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj ŝi senespere rigardis supren al la daŭrigo de la elstaraĵo dudek futojn super ni.

"Sed li ne havos min," ŝi subite kriis, kun granda malŝato. "Jen la maro"--ŝi fingromontris preter la randon de la krutaĵo--"kaj la maro havos min anstataŭ Jubal."

"Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin havos, ĉar vi estas mia," kaj mi ekkaptis ŝian manon kaj ne levis ĝin super ŝian kapon kaj lasis ĝin fali, por simboli liberigon.

Ŝi leviĝis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankiĝanta celemo.

"Mi ne kredas vin," ŝi diris, "ĉar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus ĝin--tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari ĝin, ĉar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj ŝi fortiris sian manon de mia kaj forturniĝis.

Mi provis konvinki ŝin, ke mi estas sincera, sed ŝi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur ŝin tiun alian fojon.

"Se vi sinceras pri ĉio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion," ŝi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus feliĉa neniam revidi vin."

Dian ja estis malkaŝema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la serĉantan Jubal, ĉar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi, kiam mi unue renkontis ŝin. Estis li, kiu, armita per malgranda tranĉileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis Jubal, kiu je kvindekpaŝa distanco povis ĵeti sian lancon tra la tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la Malbelulon--kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postĉasi; sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, ĉar mi renkontis Jubal la Malbelan vizaĝ-al-vizaĝe.

Jen kiel ĝi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laŭ la kornico, per kiu ŝi venis, ĉar mi serĉis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutaĵo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutaĵosupro. Dum ni antaŭeniris laŭ la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke ŝi estus tute eksterdanĝere kaŝita de postĉaso, atinginte mian loĝejon, kaj la valo provizus al ŝi ampleksan vivtenaĵon.

Multe incitis min ankaŭ ŝia traktado de mi. Mia koro, malĝojis kaj pezis, kaj mi volis ĉagreni ŝin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi--fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaŭ kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn ŝultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile seniĝas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperiĝinta. Komprenu, ke mi dufoje ŝin defendis de atako--la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi ŝian. Estis nekredeble, ke eĉ idino de la ŝtonepoko povus esti tiel nedankema--tiel senkora--sed eble ŝia koro posedis la atributon de ŝia epoko.

Fine, ni trovis fendiĝon en la krutaĵo, kiu larĝiĝis kaj etendiĝis pro la efiko de akvo verŝiĝanta tra ĝi de la altebenaĵo, kiu etendiĝis kelkajn mejlojn al la ĉefmontaro.

Malantaŭ ni kuŝis la larĝa interna maro, kurbiĝanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandiĝanta kun la bluo de la ĉielo, tiel ke ĝi aspektis ĝuste kvazaŭ la maro returniĝus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaŭ la foraj montoj malantaŭ ni--la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzaĝoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla ĝis la ekstera rando de la altebenaĵo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni ĵus turniĝis por daŭrigi la iradon, kiam Dian tuŝis mian brakon. Mi turnis min al ŝi, pensante, ke ŝi inaŭguros repaciĝon, sed mi eraris.

"Jubal," ŝi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li ŝajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraŭ tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontraŭbatalos lin, ĝis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, ĝis vi estos tute for," kaj tiam, sen ekrigardi malantaŭen, mi antaŭeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaŭ ol foriri, ĉar certe ŝi sciis, ke mi iras al la morto pro ŝi; sed ŝi eĉ ne adiaŭis min, kaj kun peza koro mi paŝis tra la florkovrita herbo al mia morto.

Kiam mi venis sufiĉe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Ŝajne, iu timinda bestego deŝiris unu tutan flankon de lia vizaĝo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montriĝis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antaŭe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontiĝo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidaĵo, kaj nun kun vizaĝtrajtoj, aŭ kio restis el tiuj, tordiĝintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin--kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimiĝis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis laŭeble senŝancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, ĉar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj iĝis tute ne firmaj. Kian ŝancon mi havis kontraŭ tiu potenca militisto, kiun eĉ ne timigas la plej sovaĝa kavernurso! Ĉu mi povus esperi venki iun, kiu buĉis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto ĵetpafis sian masivan ŝtonpintan lancon, kaj mi levis mian ŝildon por deteni la forton de ĝia terura rapideco. La frapo puŝis min sur la genuojn, sed la ŝildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis--murdaspekta tranĉilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kaŭzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kaŭrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li ĉirkaŭpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton ĉe sia vizaĝo. Kaj momenton poste, li sentis colon aŭ du colojn de ĝi en la muskoloj de sia tranĉilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio--la granda, vila viro manovris por trabreĉi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupiĝo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian tranĉilbaton sur mian ŝildon. Ĉiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kaŭzis paroksismojn de tusado, kiu portis la ruĝan fluaĵon tra la fiaj buŝo kaj nazo, kovrante liajn vizaĝon kaj bruston de sanga ŝaŭmaĵo. Li estis vidaĵo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo daŭris, mi komencis havi esperon, ĉar por esti tute malkaŝema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra maŝino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataŭ absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuliĝis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaŭ sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo--ia nereala espero, ke se li ne baldaŭ mortigos min, mi mortigos lin. Ĝi okazis ĉe la kvara alsturmo, kiam, anstataŭ ataki min per sia tranĉilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaŭ manoj, ŝiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano.

Ĵetante ĝin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizaĝon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaŭ senkuraĝiĝis--kaj tiam li sin ĵetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaŭ tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkaŭris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturniĝa, ke li kuŝis kelkajn sekundojn tie, antaŭ ol li provis leviĝi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuiĝus.

Fine li ja leviĝis, preskaŭ muĝanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam freneziĝinta pro malamo, ĉar neniu sanmensa homo estus leviĝinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, ĝis fine li kuŝis pli longe sur la tero inter batoj, kaj ĉiufoje leviĝis pli malforta ol antaŭe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura ĉekora bato peze faligis lin surteren, kie li kuŝis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu leviĝos. Sed eĉ rigardante tiun kadavron, kuŝantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj--tiun gigantan ogron de la ŝtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur ĝi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi ĵus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskiĝis en mia cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun laŭkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon.

31
{"b":"87800","o":1}