Литмир - Электронная Библиотека

Mi tutkore konsentis kun Ĵa, sed ŝajnis al mi malfacila afero ekstermi la regantan rason de Pelucidaro. Tiel interparolinte, ni sekvis la komplikan padon al la templo, kiu troviĝis en malgranda maldensejo borderita de enormaj arboj, similaj al tiuj, kiuj kredeble abundis sur la ekstera krusto dum la karbonio.

Jen ĝi staris: granda templo el tajlita rokaĵo, konstruita en la formo de granda ovalo, kun volba tegmento perforita de kelkaj grandaj aperturoj. Neniu pordo aŭ fenestro videblis sur la flankoj de la konstruaĵo, kaj oni ne bezonis tiajn, krom unu enirejo por la sklavoj, ĉar, kiel Ĵa klarigis, la maharoj enflugis en sian solenejon kaj elflugis el ĝi tra la tegmentaj malfermaĵoj.

"Sed estas enirejo", Ĵa aldonis, "ĉe la bazo de la konstruaĵo, pri kiu eĉ la maharoj nenion scias. Venu." Kaj li kondukis min trans la maldensejon al amaso de ŝtonoj kuŝantaj apud la bazo de la muro ĉe unu ekstremo de la konstruaĵo. De ĝi li forŝovis kelkajn grandajn rokojn kaj tiel malkaŝis malgrandan aperturon, kiu kondukis rekte en la konstruaĵon, almenaŭ laŭŝajne, kvankam, enirinte post Ĵa, mi trovis min unue en tute malluma streta loko.

"Ni troviĝas en la ekstera muro," diris Ĵa. "Ĝi estas kava. Sekvu min singarde."

La ruĝulo antaŭeniris kelkajn paŝojn palpserĉe kaj poste komencis supreniri krudan ŝtupetaron similan al tiu, kiu kondukis de la tero al la supraj etaĝoj de lia domo. Ni supreniris eble 40 futojn, kiam la interno de la intermura spaco ekheliĝis, kaj baldaŭ ni atingis malfermaĵon en la interna muro, el kiu ni povis senperturbe rigardi la tutan internon de la templo.

La plej malsuperan plankon okupis enorma baseno de klara akvo, en kiu multaj malignaj maharoj adaĝe naĝis tien kaj reen. Artefaritaj insuloj el granito punktis tiun surogaton de maro, kaj sur pluraj el ili mi vidis gevirojn de mia specio.

"Pro kio homoj estas ĉi tie," mi demandis.

"Atendu, kaj vi jam vidos," respondis Ĵa. "Ili ludos ĉefrolon en la ceremonioj, kiuj sekvos post la enveno de la reĝino. Estu danka, ke vi ne troviĝas sur ilia flanko de la muro."

Li apenaŭ finparolis, kiam aŭdiĝis super ni la plaŭdado de svingiĝantaj flugilegoj, kaj momenton poste, longa procesio de timigaj pelucidaraj rampuloj malrapide kaj majeste flugis tra la granda malfermaĵo en la mezo de la tegmento kaj solene ĉirkaŭŝvebis la randon de la templo.

Kelkaj maharoj iris unuaj, postsekvite de almenaŭ dudek konsternaj pterodaktiloj--tipdaroj, kiel oni nomas ilin en Pelucidaro. Malantaŭ tiuj venis la reĝino, flanke eskortita de aliaj tipdaroj, same kiel okazis, kiam ŝi eniris la amfiteatron de Futra.

Trifoje ili iris ĉirkaŭe en la interno de la ovala salonego, kaj fine ripozigis sin sur la malsekaj kaj malvarmaj rokegoj, kiuj elstaras ĉe la ekstera rando de la baseno. En la centro de unu flanko la plej granda roko estis rezervita por la reĝino, kaj sur ĝi ŝi kuŝigis sin, ĉirkaŭita de sia terura gardistaro.

Preninte siajn lokojn, ĉiuj kuŝis dum kelkaj minutoj kviete. Oni povis imagi, ke ili silente preĝas. La kompatindaj sklavoj sur la insuletoj per larĝaj okuloj gapis la fibestojn. Plimulto de la viroj rekte kaj majeste staris kun la brakoj kunfalditaj sur la brusto, atendante sian pereon; sed la virinoj kaj infanoj sin kroĉis unu al la alia, kaŝiĝante malantaŭ la viroj. Ili estis noblaspekta raso, la kavernohomoj de Pelucidaro, kaj se niaj prauloj similis al ili, do la homaro de la ekstera mondo ne pliboniĝis, sed degeneris dum la paso de la epokoj. Al ili mankas nur bonaj okazoj. Ni havas bonajn okazojn kaj malmulton alian.

Nun moviĝis la reĝino. Ŝi levis sian malbelan kapon por ĉirkaŭrigardi; poste, ŝi tre malrapide ŝovis sin al la rando de sia trono kaj glitis senbrue en la akvon. Tien kaj reen ŝi naĝis en la longa akvujo, returniĝante ĉe la ekstremoj, kiel oni vidas kaptitajn fokojn fari en siaj basenetoj, turniĝante surdorsen kaj plonĝante suben.

Pli kaj pli proksime al la insuloj ŝi venis, ĝis finfine ŝi restis senmova antaŭ la plej granda, rekte trans la akvo de ŝia trono.

Levante sian fian kapon el la akvo, ŝi fiksrigardis per la grandaj, rondaj okuloj la sklavojn. Tiuj estis grasaj kaj belformaj, ĉar oni alportis ilin el fora mahara urbo, kie oni tenis homojn en gregoj, bredis kaj grasigis ilin, kiel ni bredas kaj grasigas brutojn.

La reĝino kroĉis siajn okulojn al graseta junulino. Ŝia viktimo provis forturni sin, kaŝis sian vizaĝon per la manoj kaj genuiĝis malantaŭ iu virino; sed la rampulo, sen palpebrumi, tiel fikse alrigardis, ke mi povus ĵuri, ke ŝia rigardo penetras la virinon tra ŝiaj brakoj, trafante fine ĝis la kerno de ŝia cerbo.

La kapo de la rampulo komencis malrapide balanciĝi, sed la okuloj neniam ĉesis direktiĝi al la timigita virino, kaj jen: la viktimo reagis. Ŝi turnis siajn larĝajn, timplenigitajn okulojn al la mahara reĝino, lante ekstaris kaj poste, kvazaŭ remorkita de iu nevidebla potenco, ŝi moviĝis kiel tranculino rekte al la rampulo, fiksante siajn vitrecajn okulojn al la okuloj de sia predanto.

Al la akvorando ŝi venis, eĉ sen heziti, kaj enpaŝis la malprofundan akvon flanke de la insuleto. Ŝi direktiĝis antaŭen al la maharo, kiu nun lante retroflosis, kvazaŭ ŝi kondukus sian viktimon antaŭen. La akvo altiĝis ĝis la genuoj de la ino, kaj ankoraŭ ŝi pluiris, katenita de tiu okulaĉo. Jam la akvo ĝisiris ŝian talion, poste jam la akselojn. Ŝiaj kompanoj sur la insulo spektis hororiĝantaj, senpovaj malhelpi ŝian pereon, en kiu ili vidis aŭguron de sia propra.

La maharo mergiĝis, ĝis nur la longa beko kaj la okuloj elstariĝis super la akvosupraĵo, kaj la ino flosis antaŭen, ĝis la pinto de tiu maligna beko distancis nur unu-du colojn for de ŝia vizaĝo, dum ŝi fikse gapis plu en la okulojn de la rampulo.

Nun la akvo superiris la buŝon kaj nazon de la junulino--vidiĝis nur ŝiaj okuloj kaj frunto--kaj tamen ŝi marŝis plu post la retroglitanta maharo. La kapo de la reĝino poiome malvidebliĝis sub la supraĵo, kaj ĝin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis.

Dum kelka tempo regis plena silento en la templo. La sklavoj staris rigidaj pro teruro. La maharoj rigardis la supraĵon de la akvo por ekvidi la reaperon de sia reĝino, kaj post iom longa tempo ŝia kapo malrapide elmergiĝis ĉe unu ekstremo de la baseno. La dorson antaŭe, ŝi aliris la supraĵon, same tiel fikse antaŭenrigardante, kiel ŝi faris, trenante la sendefendan junulinon al la morto.

Kaj tiam, mi je mia mirego ekvidis la frunton kaj okulojn de la junulino pograde reaperi el la profundo, sekvitaj de la rigardo de la rampulo, ne alie ol kiam ŝi malaperis sub la akvon. La ino eliris ĉiam plu, ĝis ŝi staris en akvo apenaŭ ĝisiranta ŝiajn genuojn, kaj kvankam ŝi estis subakvigita sufiĉe longe por droni trifoje, nenio indikis, krom ŝiaj gutantaj haroj kaj akvobrilanta korpo, ke ŝi eĉ estis submergita.

Denove kaj denove la reĝino kondukis la junulinon en la profundon, kaj denove el ĝi supren, ĝis la mistera hanto de la eventoj komencis tiel agaci miajn nervojn, ke mi povus mem salti en la basenon por savi la infanon, se mi ne estus teninta firman memregadon.

Unufoje, ili estis multe pli longe subakve ol antaŭe, kaj kiam ili venis al la akvosupraĵo, mi hororiĝis vidi unu el ŝiaj brakoj foresti--tute forronĝita ĉe la ŝultro--sed neniel la kompatindulino signalis, ke ŝi spertas doloron. Nur la hororo en ŝiaj okuloj ŝajnis pli intensa.

La postan fojon, la alia brako estis for, poste la mamoj, poste parto de la vizaĝo--estis repuŝa vidaĵo. La kompatindaj homoj sur la insuloj, atendante sian sorton, provis kovri siajn okulojn per la manoj por forbari la abomenindan vidaĵon, sed jam mi vidis ankaŭ ilin enfali la hipnotan sorĉon de la rampuloj, tiel, ke ili povis nur kaŭri terurigite, kun la okuloj gluitaj al la abomenaĵo okazanta antaŭ ili.

Fine, la reĝino troviĝis multe pli longe subakve ol iam antaŭe, kaj kiam ŝi venis supren, ŝi venis sola kaj naĝis dormeme al sia rokego. La momento, kiam ŝi surgrimpis ĝin, ŝajnis signalo al la aliaj maharoj, ke ili eniru la basenon, kaj tiam komenciĝis multe pli grandskala ripetiĝo de la mistera sorĉaĵo, en kiun la reĝino gvidis sian viktimon.

Nur la virinoj kaj infanoj fariĝis predo de la maharoj--ili estis la plej malfortaj kaj molaj--kaj satmanĝinte je la homa karno, kio signifis por kelkaj manĝi du aŭ tri sklavojn, restis nur ĉirkaŭ dudek plenkreskaj viroj, kaj mi kredis, ke ial oni restigos ilin vivaj, sed tute alie okazis, ĉar kiam la lasta maharo grimpis sur sian rokon, la tipdaroj de la reĝino sagis en la aeron, ĉirkaŭflugis la templan internon unufoje, kaj tiam, siblante kiel vapormotoroj, ili impetis kontraŭ la restintajn sklavojn.

Ĉi-foje ne okazis hipnotado--realiĝis nur simpla, sovaĝa brutaleco de rabobestoj, kiuj ungas, ŝiras kaj glutas sian viandon, sed eĉ tio estis malpli forpuŝa ol la supernatura procedo de la maharoj.

Dum la tipdaroj finforglutis la lastajn sklavojn, la maharoj jam dormis sur siaj rokegoj, kaj momenton poste, la grandaj pterodaktiloj reflugis al sia loko flanke de la reĝino, kie ili mem ekdormis.

"Mi kredis, ke la maharoj malofte aŭ neniam dormas," mi diris al Ĵa.

"Ili faras multon en ĉi tiu templo, kion ili ne faras aliloke," li respondis. "La maharoj de Futra laŭonidire ne manĝas homan karnon, sed oni alportas milojn da sklavoj ĉi tien, kaj preskaŭ ĉiam troviĝas maharoj por manĝi ilin. Mi supozas, ke ili pro tio ne venigas siajn sagotojn ĉi tien, ĉar ili hontas pro tiu kutimo, pri kiu ili supozigas, ke nur la plej postiĝintaj el iliaj samrasanoj praktikas ĝin. Sed mi vetus mian pirogon kontraŭ rompita remilo, ke ne ekzistas eĉ unu maharo, kiu rifuzas homviandon, kiam ajn ŝi povas akiri ĝin."

"Kial ili malŝatu manĝi la karnon de homoj," mi demandis, "se ili efektive rigardas nin kiel malsuperajn bestojn?"

"Ili laŭdire rigardas kun abomeno la manĝantojn de homa karno ne tial, ke ili konsideras nin egaluloj," respondis Ĵa, "sed nur, ĉar ni estas varmsanguloj. Ili eĉ ne pripensus manĝi dagaĵon, kiu por ni estas delektaĵo, same kiel mi ne manĝus serpenton. Fakte, malfacilas klarigi, kial ekzistas ĉe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, ĉu ili lasis eĉ unu homon vivanta," mi scivolis, forte elkliniĝante el la aperturo en la roka muro por pli bone ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plaŭdetis ĝis la bazo de la muro pro breĉo inter la rokoj tiuloke kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj ĉirkaŭ la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de la muro, kaj mia tuta pezo sur ĝi montriĝis troŝarĝo. Ĝi elrompiĝis, kaj mi impetis antaŭen. Per nenio mi povis savi min, kaj mi plonĝis kapantaŭe en la akvon sub mi.

19
{"b":"87800","o":1}