Литмир - Электронная Библиотека

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco ĵetita kontraŭ mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elŝiris ĝin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapuŝis ĝin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16] .

Laŭte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, kroĉita en ĝia gorĝo, vanigis ĝian provon kapti min, kvankam ĝi preskaŭ renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min.

17
{"b":"87800","o":1}