Tarzan ankoraŭ fikse rigardis la du vizaĝojn. Post nelonge li demetis la sagujon de sia ŝultro, kaj elfaliginte la sagojn sur la teron, li celis la fundon de la saksimila ujo kaj ellevis platan aĵon volvitan en multaj molaj folioj kaj ligitan pere de longaj herboj.
Li zorge malvolvis ĝin, forigante tavolon post tavolo de folioj, ĝis li finfine tenis en sia mano fotaĵon.
Montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon, tenante apud ĝi la malfermitan medalionon.
La fotaĵo nur sukcesis pli konfuzi la junulinon, ĉar ĝi evidente estis alia portreto de la sama viro, kies bildo ripozis en la medaliono apud tiu de la bela juna virino.
Tarzan rigardis ŝin kun nekomprenanta rigardo en la okuloj kiam ŝi returnis siajn okulojn al li. Ŝajnis, ke li per siaj lipoj pretigas demandon.
La junulino montris la fotaĵon, poste la miniaturon, kaj tiam lin, kvazaŭ por indiki, ke ŝi kredas, ke la bildoj estas de li, sed li nur kapneis, kaj tiam, rezigne ŝultrolevante, li reprenis de ŝi la fotaĵon kaj, zorge revolvinte ĝin, remetis ĝin en la fundon de la sagujo.
Li sidis silente dum kelkaj momentoj, kun la okuloj turnitaj al la tero, dum Jane tenis la medalioneton en la mano, turnante kaj turnante ĝin dum ŝi penis trovi iun alian ŝlosilaĵon pri la identeco de la originala posedinto.
Finfine ŝin trafis simpla klarigo.
La medaliono apartenis al Lordo Greystoke, kaj la bildoj estis de li kaj la Damo Alicia.
Ĉi tiu sovaĝa estaĵo simple trovis ĝin en la kabano apud la marbordo. Kiel stulte, ke ŝi ne antaŭe elpensis tiun solvon.
Sed klarigi la strangan similaspekton de Lordo Greystoke kaj ĉi tiu arbara dio — tio estis tute ekster ŝia kapablo, kaj ne estis strange, ke ŝi ne povas diveni, ke ĉi tiu nuda sovaĝulo ja estas angla nobelo.
Tarzan fine levis siajn okulojn por rigardi dum la junulino esploris la medalionon. Li ne povis elfosi la signifon de la internaj vizaĝoj, sed li povis legi la intereson kaj fasciniĝon sur la vizaĝo de la vivanta junulino apud si.
Ŝi rimarkis, ke li rigardas ŝin, kaj supozante, ke li volas repreni sian ornamaĵon, ŝi etendis ĝin al li. Li prenis ĝin de ŝi kaj, tenante la ĉenon en siaj du manoj, li pendis ĝin ĉirkaŭ ŝia kolo, ridetante pro ŝia surprizita mieno je tiu neatendita donaco.
Jane forte kapneis, kaj estis demetonta la orajn ĉenerojn de ŝia gorĝo, sed Tarzan ne permesis tion. Ektenante ŝiajn manojn, kiam ŝi insistis pri tio, li forte tenis ilin por malebligi tion.
Ŝi fine rezignis kaj, mallaŭte ridante, levis la medalionon al siaj lipoj.
Tarzan ne sciis precize, kion ŝi intencas, sed li ĝuste konjektis, ke temas pri ŝia maniero agnoski la donacon, kaj li sekve ekstaris kaj, enmanigante al si la medalionon, grave riverencis kiel iu antikva kortegano, kaj premis al ĝi siajn lipojn, kie antaŭe troviĝis ŝiajn.
Tiu estis kavalira kaj brava komplimenteto, farita kun la gracio kaj digno de plena nekonscieco pri la memo. Ĝi estis la insigno de lia aristokrata deveno, la natura rezulto de multaj generacioj de altkvalita bredado, hereda instinkto de gracieco, kiun tuta vivo de malĝentila kaj sovaĝa edukiĝo kaj medio ne povus elradikigi.
Nun vesperiĝis, do ili ree manĝis fruktojn, kiuj estis por ambaŭ nutraĵon kaj trinkaĵon; tiam Tarzan ekstaris, kaj kondukante Jane al la eta dormejo, kiun li starigis, li gestis, ke ŝi eniru.
La unuan fojon dum horoj, sento de timo trafis ŝin, kaj Tarzan sentis ŝin detiriĝi de li.
Kontakto kun ĉi tiu junulino dum duontago estigis tre malsaman Tarzanon de tiu, super kiu la matena suno leviĝis.
Nun, en ĉiu fibro de lia esto, la heredo parolis pli laŭte ol la edukiĝo.
Li ne per unusola ŝanĝiĝo transiris de sovaĝa simiulo al polurita ĝentlemano, sed almenaŭ la instinktoj de la dua regis lin, kaj preter ĉio estis la deziro plaĉi al la virino, kiun li amis, kaj aspekti estiminde en ŝiaj okuloj.
Do Tarzan de la Simioj faris la unusolan aferon, kiun li povis, por certigi Jane pri ŝia sekureco. Li demetis sian ĉastranĉilon de sia ingo kaj enmanigis al ŝi ĝian tenilon, ree gestante, ke ŝi eniru la dormejeton.
La junulino komprenis, kaj akceptinte la longan tranĉilon, ŝi eniris kaj ekkuŝis sur la molaj herboj dum Tarzan de la Simioj etendis sin sur la tero transe ĉe la enirejo.
Kaj ĝuste tiel la leviĝanta suno matene trovis ilin.
Kiam Jane vekiĝis, ŝi komence ne rememoris la strangaĵojn de la antaŭa tago, kaj tial miris pri siaj strangaj ĉirkaŭaĵoj — la folikovrita doremejto, la molaj herboj de la lito, la nekonata vidaĵo tra la senmura spaco ĉe ŝiaj piedoj.
La cirkonstancoj de ŝia situacio malrapide rampis, unu post alia, en ŝian menson. Kaj tiam en ŝia koro ŝvelis granda miro — potenca ondo da danko kaj dankemo, ke, kvankam ŝi estis en tiel terura danĝera, tamen ŝi restis nedamaĝita.
Ŝi movis sin al la enirejo de la ŝirmejeto por serĉi Tarzanon. Li estis for; sed ĉifoje ŝin ne atakis timoj, ĉar ŝi sciis, ke li revenos.
Sur la herboj ĉe la enirejo de la dormejeto ŝi vidis la premspuron de lia korpo, kie li kuŝis la tutan nokton por gardi ŝin. Ŝi sciis, ke sole la fakto, ke li estis tie, permesis al ŝi dormi kun tiel paca sekureco.
Kiam li estis proksime, kiu povus timi? Ŝi scivolis, ĉu troviĝas sur la tero alia viro, kun kiu junulino povus senti sin tiel sekura en la koro de tiu sovaĝa afrika ĝangalo. Eĉ la leonoj kaj panteroj nun ne timigis ŝin.
Ŝi levis la okulojn kaj vidis lian sveltan formon silente fali el apuda arbo. Kiam li rimarkis ŝiajn okulojn fiksitajn al li, lia vizaĝo eklumis per tiu honesta kaj radia rideto, kiu la antaŭan tagon gajnis ŝian fidon.
Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la koro de Jane des pli rapide batadis kaj ŝiaj okuloj plibriliĝis kiel ili neniam antaŭa faris je la proksimiĝo de iu ajn viro.
Li denove estis kolektinta fruktojn, kaj tiujn li kuŝigis ĉe la enirejo de ŝia dormejeto. Ankoraŭfoje ili kunsidiĝis por manĝi.
Jane komencis scivoli, kion li projektas. Ĉu li reportos ŝin al la marbordo, aŭ ĉu li retenos ŝin ĉi tie? Ŝi subite konsciis, ke la afero ne multe ĝenis ŝin. Ĉu povas esti, ke ĝi ne gravas al ŝi?
Ŝi komencis kompreni ankaŭ, ke ŝi estas tute kontenta, sidante ĉi tie apud tiu ridetanta giganto, manĝante delicajn fruktojn en arbara paradizo longe interne de la foraj profundejoj de afrika ĝangalo — ke ŝi estas kontenta kaj tre feliĉa.
Tion ŝi ne povis kompreni. Ŝia rezonpovo diris al ŝi, ke ŝin devus ĉagreni sovaĝaj anksiaĵoj, pezi teruraj timoj, forĵeti minacaj aŭguroj; sed, anstataŭe, ŝia koro kantadis, kaj ŝi ridetadis al la respondanta vizaĝo de la viro apud ŝi.
Kiam ili finis sian matenmanĝon, Tarzan iris al ŝia dormejeto kaj reprenis sian tranĉilon. La junulino ĝin tute forgesis. Ŝi komprenis, ke tio okazis ĉar ŝi forgesis la timon, kiu instigis ŝin akcepti ĝin.
Gestante, ke ŝi sekvu, Tarzan marŝis al la arboj rande de la areno, kaj prenante ŝin per unu forta brako, li svingis ilin al la superaj branĉoj.
La junulino sciis, ke li reportas ŝin al ŝia popolo, kaj ŝi ne povis kompreni la subitan senton de soleciĝo kaj sopiro, kiu penetris ŝin.
Dum horoj ili malrapide svingadis.
Tarzan de la simioj ne rapidis. Li provis plilongigi la dolĉan plezuron de tiu vojaĝo kun tiuj karaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo, kiel eble plej longe, kaj tial li iris longe sude de la senpera vojo al la marbordo.
Ili kelkfoje haltis por mallonge ripozi, kion Tarzan ne bezonis, kaj tagmeze ili haltis dum horo ĉe rivereto, kie ili akvis sian soifon kaj manĝis.
Do estis preskaŭ je la sunsubiro, kiam ili atingis la senarbejo, kaj Tarzan, falante al la tero apud grand arbo, disigis la altajn ĝangalajn herbojn kaj montris al ŝi la kabaneton.
Ŝi ekkaptis lian manon por konduki lin tien, ke ŝi povu diri al sia patro, ke tiu homo savis ŝin de morto kaj afero pli terura ol morto, ke li gardis ŝin same zorge kiel povus fari patrino.
Sed denove Tarzanon de la Simioj kaptis la timemo de la sovaĝa besto fronte al homa loĝejo. Li retiriĝis, kapneante.
La junulino proksimiĝis al li, okule pledante. Ŝi iel ne povis toleri la ideon, ke li reiru sola en tiun teruran ĝangalon.
Li refoje kapneis, kaj finfine li delikate tiris ŝin al si kaj klinis sin por kisi ŝin, sed unue li rigardis ŝiajn okulojn por ekscii, ĉu tio plaĉos al ŝi, aŭ ĉu ŝi forpuŝos lin.
Nuran momenton la junulino hezitis, kaj tiam ŝi ekkonsciis la veraĵon, kaj brakumante lin ĉe la nuko ŝi tiris lian vizaĝon al si kaj kisis lin — senhonte.
"Mi amas vin — mi amas vin," ŝi murmuris.
De la fora distanco aŭdiĝis la mallaŭta sono de multaj pafiloj. Tarzan kaj Jane relevis la kapojn.
El la kabano venis s-ro Philander kaj Smeralda.
De sia starloko Tarzan kaj la junulino ne povis vidi la du ŝipojn ankritajn en la haveno.
Tarzan indikis la sonojn, tuŝis al si la bruston, kaj refoje indikis. Ŝi komprenis. Li iros, kaj iel ŝi komprenis, ke tio okazos ĉar li supozas, ke ŝiaj amikoj estas minacataj.
Li rekisis ŝin.
"Revenu al mi," ŝi flustris. "Mi atendos vin — ĉiam."
Jen li malaperis — kaj Jane turnis sin por marŝi trans la senarbejon al la kabano.
S-ro Philander la unua vidis ŝin. Estis vesperiĝo, kaj s-ro Philander estis tre miopa.
"Smeralda, rapidu!" li kriis. "Ni fuĝu al sekureco en la kabano; jen leonino. Dio benu min!"
Smeralda ne paŭzis por konfirmi la observon de s-ro Philander. Sufiĉis lia tono. Ŝi eniris la kabanon kaj frapfermis kaj riglis la pordon antaŭ ol li finis elparoli ŝian nomon. La "Dio benu min" elpremiĝis el s-ro Philander pro la eltrovo, ke Smeralda, pro sia impeta rapido, baris lin ĉe la sama flanko de la pordo kun la alproksimiĝanta leonino.
Freneze li batadis kontraŭ la peza pordo.
"Smeralda! Smeralda!" li ŝrikis. "Enlasu min. Min voras leono!"
Smeralda supozis, ke la bruon ĉe la pordo faras la leonino per siaj provoj ĉasi ŝin, do, laŭ sia kutimo, ŝi svenis.
S-ro Philander ĵetis malantaŭ si timoplenan rigardon!
Horore! La besto nun estis tre proksime. Li provis grimpi laŭ la muro de la kabano, kaj sukcesis ekteneti la pajlan tegmenton.
Dum momento li pendis tie, skrapante per la piedoj kiel kato sur ŝnuro, sed baldaŭ eltiriĝis peco de pajlaĵo, kaj s-ro Philander, antaŭfalante ĝin, sterniĝis sur sia dorso.
Tiumomente rimarkinda rememoro el la natura historio saltis en lian menson. Se oni pretekstas esti mortinta, leonoj laŭdire ne atentos onin, laŭ la iom fuŝa memoro de s-ro Philander.
Do s-ro Phialnder kuŝis kiel li falis, rigide en hororiga ŝajno de la morto. Ĉar liaj brakoj kaj kruroj estis etenditaj rekte supren kiam li trafis la teron sur la dorso, la ŝajno de morto ne estis aparte impona.