Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Ĉapitro 13 Sia speco

La postan matenon, Tarzan, lama kaj doloranta pro la vundoj de sia batalo kontraŭ Terkoz, ekiris al la okcidento kaj la marbordo.

Li tre malrapide iras, dumnokte dormante en la ĝangalo, kaj atingis la kabanon tre malfrue je la posta mateno.

Dum kelkaj tagoj li nur malmulte moviĝas, nur sufiĉe por havigi al si la fruktojn kaj nuksojn bezonatojn por kontentigi lian malsaton.

Post dek tagoj li estis tute sana; restis nur terura duonsaniĝinta cikatro, kiu, komence super la maldekstra okulo, transiris la supron de la kapo por finiĝi ĉe la dekstra orelo. Jen la signo lasita de Terkoz, kiam tiu forŝiris la kranihaŭton.

Tarzan dum sia resaniĝo provis ellabori mantelon el la haŭto de Sabor, kiu la tutan tempon kuŝis en la kabano. Sed li trovis la haŭton tabule rigida pro sekecto, kaj ĉar li sciis nenion pri tanado, li devis forlasi sian amatan planon.

Tiam li decidis ŝteli kelkajn vestaĵojn de unu el la nigruloj de la vilaĝo de Mbonga, ĉar Tarzan de la Simioj intencis ĉiamaniere signi sian evoluon el la malaltaj bestoj, kaj nenio ŝajnis al li pli distinga indiko de la homeco ol ornamaĵoj kaj vestaĵoj.

Tiucele li do arigis la diversajn brakajn kaj krurajn ornamaĵojn, kiujn li prenis de la nigraj batalantoj, falintaj sub lia rapida kaj silenta maŝo, kaj surprenis ĉiujn same kiel li vidis ilin portataj de la antaŭaj posedintoj.

Ĉirkaŭ lia kolo pendis la ora koliero, de kiu pendis la diamante inkrustita medaliono de lia patrino, la Damo Alica. Sur la dorso estis plena sagujo ligita al leda ŝultro-zono, alia predaĵo de iu venkita nigrulo.

Ĉirkaŭ lia talio estis zono el etaj strioj de kruda haŭto, farita de li mem kiel subtenilo por la memfarita ingo, en kiu pendis la ĉastranĉilo de lia patro. La longa pafarko, iam aparteninta al Kulonga, pendis ĉe la maldekstra ŝultro.

La juna Lordo Greystoke vere estis stranga kaj militeska formo; lia amaso de nigra hararo malantaŭe falis ĝisŝultre kaj estis tondita ĝis kruda duonpendaĵo sur la frunto, ke ĝi ne falu antaŭ la okulojn.

Lia rekta kaj perfekta formo, muskola simile al la plej bonaj romiaj gladiatoroj, tamen kun la molaj kaj serpentumaj kurboj de greka dio, informis je unua vido pri la mirinda kombino de fortegeco kun supleco kaj rapideco.

Tarzan de la Simioj estis avataro de la prahomo, la ĉasisto, la batalanto.

Pro la nobla pozo de lia bela kapo sur tiuj larĝaj ŝultroj, pro la fajro de viveco kaj inteligenteco en tiuj belaj, klaraj okuloj, li povis evidente esti la tipo de iu duondio de iu sovaĝa kaj militema prapopolo de sia praarbaro.

Sed pri tiaj aferoj ne pensis Tarzan. Li ĉangreniĝis pro tio, ke mankis al li vestaĵoj por indiki al ĉiuj ĝangalanoj, ke li estas homo kaj ne simio, kaj ofte eniris lian menson gravaj duboj pri tio, ĉu eble li tamen fariĝos simio.

Ĉu ne haroj komencis kreski sur lia vizaĝo? Ĉiuj simioj portis vizaĝhararon, sed kun nur kelkaj esceptoj la nigruloj estis entute senharaj.

Verdire, li vidis bildojn en siaj libroj kun homoj havantaj grandajn haramasojn sur lipo kaj vango kaj mentono, sed Tarzan tamen timis. Preskaŭ ĉiutage li pliakrigis sian akran tranĉilon kaj skrapis kaj skulptis je la juna barbo por forviŝi tiun malnobligan insignon de simieco.

Kaj tiel li lernis razi sin — ja krude kaj dolorige — tamen efike.

Kiam li denove sentis sin tute fortika, post la sanga batalo kontraŭ Terkoz, Tarzan unu matenon ekiris al la vilaĝo de Mbonga. Li senprudente vagis laŭ kurboplena ĝangala pado, anstataŭ trairi la arbojn, kiam li subite ekfrontis nigran batalanton.

Preskaŭ komika estis la surprizita mieno sur la sovaĝa vizaĝo, kaj antaŭ ke Tarzan povis levi sian pafarkon, la ulo jam turnis sin kaj forfuĝis laŭ la pado, alarme kriegante kvazaŭ al aliuloj antaŭ si.

Tarzan ekpersekutis tra la arboj, kaj post nemultaj momentoj ekvidis la homojn senespere provante eskapi.

Ili estis tri, kaj ili freneze kuregis laŭvice tra la densaj kreskaĵoj.

Tarzan facile preteriris ilin, kaj ili nek vidis lian silentan iron super iliaj kapoj, nek rimarkis la kaŭrantan formon sur malalta branĉo, antaŭ ili, sub kiu kondukis la vojo.

Tarzan lasis al la du unuaj iri sub li, sed kiam la tria rapide alvenis, la silenta maŝo falis ĉirkaŭ la nigran kolon. Rapida ektiro streĉis ĝin.

Agonie ekkriis la viktimo, kaj liaj kamaradoj turnis sin por vidi lian baraktantan korpon leviĝi, kvazaŭ magie, malrapide en la densan foliaron de la superaj arboj.

Terorite hurlante, ili ankoraŭfoje turnis sin kaj forkuris, penante eskapi.

Tarzan senvivigis sian kaptiton, rapide kaj silente; deprenis la armilojn kaj adornaĵojn, kaj — ho, el ĉio plej ĝojige — bela cervohaŭta lumbotuko, kiun li rapide alprenis al si.

Nun li ja estis vestita kiel taŭgis por homo. Neniu nun povus dubi lian altrangan devenon. Kiom plaĉus al li reveni al la tribo por paradi antaŭ iliaj enviaj rigardoj en tiu mirinda belaĵo.

Levante la kadavron sur la ŝultron, li malpli rapide movis sin tra la arbaron al la palisara vilaĝeto, ĉar refoje li bezonis sagojn.

Alproksimiĝante al la palisaro, li vidis ekscititan homgrupon ĉirkaŭ la du fuĝintoj, kiuj, tremante pro timo kaj elĉerpiĝo, preskaŭ ne povis rakonti la neordinarajn detalojn de sia aventuro.

Mirando, ili diris, kiu iomete antaŭis ilin, subite venis hurlante al ili, kriante, ke terura blanka kaj nuda batalanto persekutas lin. Ili tri celis la vilaĝon tiel rapide, kiel iliaj kruroj povis funkcii.

Refoje la raŭka kaj morterura kriego de Mirando igis al ili rigardi malantaŭen, kaj tie ili vidis plej hororigan fenomenon — la korpo de ilia kunulo flugis supren inter la arbojn, liaj brakoj kaj kruroj bategadis la aeron, lia lango etendiĝis el lia malfermita buŝo. Neniun alian sonon li eligis, neniu estaĵo videblis apud li.

La vilaĝantoj atingis timostaton preskaŭpanikan, sed maljuna saĝa Mbonga pretekstis ege skeptiki la rakonton, kaj atribuis la tutan fantaziaĵon al ilia timo fronte je iu reala danĝero.

"Vi ripetas al ni ĉi tiun grandan historion," li diris, "ĉar vi ne kuraĝas diri veron. Vi ne kuraĝas konfesi, ke, kiam la leono saltis sur Mirandon, vi forkuris kaj lasis lin. Vi estas senkuraĝaj."

Mbonga preskaŭ ne finis paroli kiam laŭta frakasado de branĉoj en la superaj arboj igis al la nigruloj rigardi supren kun renovigita teruro. Kion ili ekvidis, tio tremigis eĉ maljuna saĝa Mbonga, ĉar tie, turniĝante kaj rotaciante en la aero, venis la kadavro de Mirando, por sterniĝi kun naŭza reverbero sur la tero apud iliaj piedoj.

La nigruloj unuanime forkuris; kaj ili ne haltis ĝis ĉiu el ili perdiĝis en la densaj ombroj de la ĉirkaŭa ĝangalo.

Tarzan refoje devenis en la vilaĝon kaj renovigis sian sago-provizon kaj manĝis el la manĝo-oferaĵo, kiun la nigruloj faris por senkolerigi lin.

Antaŭ sia foriro, li portis la kadavron de Mirando al la vilaĝa pordego, kaj apogis ĝin ĉe la palisaro tiel, ke la mortinta vizaĝo ŝajne ĉirkaŭrigardis la pordofoston, al la vojo kondukanta ĝangalen.

Tiam Tarzen reiris, ĉasante, ĉiam ĉasante, al la kabano ĉe la marbordo.

Necesis deko da provoj ĉe la tute timantaj nigruloj por reeniri sian vilaĝon, preter la hororiga, grimacanta vizaĝo de sia mortinta kunulo, kaj kiam ili trovis, ke la manĝaĵoj kaj sagoj malaperis, ili sciis ĝuste tion, kiun ili ja timis, ke Mirando vidis la malbonegan spiriton de la ĝangalo.

Tio nun ŝajnis al ili la logika klarigo. Mortis nur tiuj vidintaj tiun teruran ĝangalodion; ĉar ĉu ne estis vere, ke neniu ankoraŭ vivanta en la vilaĝo iam ajn vidis lin? Sekve, tiuj mortinta ĉe liaj manoj nepre vidis lin, kaj kiel punon pagis siajn vivojn.

Tiom longe, kiom ili provizos al li sagojn kaj manĝaĵojn, li ne atencos ilin se ili ne vidos lin, do Mbonga ordonis, ke krom la manĝaĵojn oferitajn tie, oni ankaŭ metu oferaĵon de sagoj por tiu Munango-Kivati, kaj tion oni faris ekde tiam.

Se vi hazarde preteriros tiun foran afrikan vilaĝon, vi ankoraŭ vidos, antaŭ eta pajlokovrita ĥato, konstruita ĝuste ekster la vilaĝo, etan feran poton, en kiu troviĝas iom da manĝaĵoj, kaj apud ĝi sagujon kun bone venenitaj sagoj.

Kiam Tarzan ekvidis la strandon, apud kiu staris lia kabano, liajn okulojn trafis stranga kaj neordinara spektaklo.

Sur la kvietaj akvoj de la terĉirkaŭita haveno flosis granda ŝipo, kaj sur la strando estis sekurigita boateto.

Sed, plej mirinde, inter la strando kaj la kabano vagis pluraj blankuloj similaj al li mem.

Tarzan vidis, ke ili multmaniere similas la virojn de liaj bildlibroj. Li silente proksimiĝis tra la arbaro ĝis li tute proksimis super ili.

Ili nombris dek, malhelaj, sunbrunaj, fiaspektaj uloj. Nun ili gregis apud la boateto, kaj parolis laŭte kaj kolere, multe gestante kaj pugnante.

Baldaŭ, unu el ili, eta, kruelvizaĝa, nigrabarba ulo kun mieno, kiu rememorigis al Tarzan Pamba la raton, faligis la manon sur la ŝultron de giganto, kiu staris apud li, kaj kontraŭ kiu ĉiuj aliaj disputis kaj kverelis.

La etulo indikis for de la maro, kaj la giganto devis forturni sin de la ceteraj por rigardi laŭ la indikita direkto. Kiam li turnis sin, la eta kruelvizaĝulo tiris revolveron el sia zono kaj mortpafis la giganton je la dorso.

La grandegulo levis la manojn super la kapon; liaj genuoj kurbiĝis sub li, kaj li sensone falis antaŭen sur la strandon, mortinte.

La knalo de la armilo, kiun Tarzan la unuan fojon aŭdis, plenigis lin je miro, sed eĉ tiu nekutima bruo ne povis startigi liajn nervojn al eĉ similaĵo de paniko.

Por li la plej grandan perturbon kaŭzis la konduto de la blankaj fremduloj. Li sulkigis sian brovon pro forta pensado. Bone, li pensis, ke li ne cedis al sia unua impulso, kuri antaŭen por saluti tiujn blankulojn kiel fratojn.

Ili evidente ne estis malsamaj de la nigruloj — ne estis pli civilizitaj ol la simioj — ne estis malpli kruelaj ol Sabor.

Dum momento, la ceteraj staris rigardante la etan kruelvizaĝulon kaj la giganton, kiu kuŝis morte sur la strando.

Poste, unu el ili ridis kaj frapis la etulon sur la dorso. Daŭris la babilado kaj gestado, sed malpliis la kverelado.

Ili baldaŭ lanĉis la boateton, kaj ĉiuj saltis en ĝin kaj forremis al la granda ŝipo, kie Tarzan povis vidi aliajn formojn moviĝantajn sur la ferdeko.

Kiam ili surŝipiĝis, Tarzan falis teren malantaŭ arbego kaj rapidis al la kabano, tenante ĝin ĉiam inter si kaj la ŝipo.

Enirinte ĉe la pordo, li trovis, ke ĉio estas traserĉita. Liaj libroj kaj krajonoj estis disĵetitaj sur la planko. Liaj armiloj kaj ŝirmiloj kaj aliaj trezoroj estis dise sternitaj.

Kiam li vidis, kion oni faris, ŝvelis en li ondego da kolero, kaj la nova cikatro sur la frunto subite brilis, strio da inflama karmezino sur lia ora haŭto.

23
{"b":"87755","o":1}