Литмир - Электронная Библиотека
A
A

La meza posttagmezo venigis la malgrandan, nejunan mariston, tiun faligitan de la ŝipestro antaŭ kelkaj tagoj, al tiu loko, kie Clayton kaj lia edzino staris ĉe la ŝipa flanko por rigardi la malkreskantajn trajtojn de la granda batalŝipo. La maljunulo poluradis latunaĵojn, kaj, proksimiĝante al Clayton, li sufloris:

"H'infero pagiĝos, sinjor', sur ĉi boato, ja kredu min, sinjor'. H'infero pagiĝos."

"Mi ne komprenas, sinjoro," diris Clayton.

"Nu, ĉu vi ne vidis, kio h'okazas? Ĉu vi ne h'aŭdis tiun diablidon-ŝipestron kaj liajn matojn senlumigi la duonon h'el la ŝipanaro?

"Du kapojn frakasitajn 'ieraŭ kaj tri 'odiaŭ. Nigra Miĥaelo tute resaniĝis, kaj ne tiu ŝipulo toleros tian, ne li, ja kredu min, sinjor'."

"Estimata sinjoro, ĉu vi volas diri, ke la ŝipanoj pripensas ribelon?" demandis Clayton.

"Ribelon!" elkraĉis la maljunulo. "Ribelon! H'ili h'intencas murdon, sinjor', ja kredu min pri tio, sinjor'."

"Kiam?"

"Tio h'okazos, sinjor'; tio h'okazos, sed mi ne diros kiam, kaj mi jam tro damninde multan diris, sed vi kondutis bone h'antaŭ tagoj, kaj mi h'opiniis justa, h'averti vin. Sed fiksu la langon h'en la buŝo, kaj kiam vi h'aŭdas pafadon, subeniru kaj restu tie.

"Jen ĉio, nur fiksu la langon h'en la buŝo, h'alie h'oni kuracos vin per plumba pilolo, ja kredu min, sinjor'," kaj la maljunulo daŭrigis sian poluradon, kiu forkondukis lin de la loko, kie staris gesinjoroj Clayton.

"Diable gajan aŭguron, Alicia," diris Clayton.

"Vi devos tuj averti la ŝipestron, Johano. Eble la problemo restas evitebla," ŝi diris.

"Mi supozas, ke mi devos, tamen pro tute singardaj kialoj min tentas la emo 'fiksi la langon h'en la buŝo. Kion ajn ili nun faros, ili almenaŭ lasos nin vivaj pro mia protekto de tiu ulo Nigra Miĥaelo, sed se ili informiĝos, ke mi perfidis ilin, ili tute ne kompatos nin, Alicia."

"Vi havas unusolan devon, Johano, kaj tiu restas flanke de la rajtigitaj aŭtoritatuloj. Se vi ne avertos la ŝipestron, vi kulpos pri la sekvo tute same kvazaŭ vi mem helpis projekti kaj plenumi la aferon per viaj propraj menso kaj manoj."

"Kara, vi ne komprenas," respondis Clayton. "Pri vi mi pensas — jen mia unusola devo. La ŝipestro mem instigis la aferon, kial mi do risku plonĝigi mian edzinon en nepripensendajn hororaĵojn per atendeble senrezulta provo savi lin de lia propra bruta stulteco? Vi tute ne povas koncepti, kara, kio sekvus, se tiu gorĝoŝirema luparo ekkaptus la Fuwaldan ."

"Devo tamen estas devo, Johano, kaj tion ŝanĝos tute neniom da sofismoj. Mi estus maltaŭga edzino por angla Lordo se pro mi li evitus evidentan devon. Mi komprenas la eventualan danĝeron, sed kun vi mi povos fronti ĝin."

"Laŭ via volo, do, Alicia," li ridetante respondis. "Eble ni misatendas problemojn. Kvankam ne plaĉas al mi la ŝajno de aferoj sur ĉi tiu ŝipo, ili tamen eble ne estas tiel minacaj, ĉar povas esti, ke tiu 'Antikva Maristo' nur elparolis la dezirojn de sia malbona koro kaj ne diskutis verajn faktojn.

"Surmaraj ribeloj eble oftis antaŭ jarcento, sed en ĉi tiu bona jaro 1888 ili preskaŭ neniam okazas.

"Sed jen la ŝipestro ĝuste nun eniras sian ĉambreton. Se mi devos averti lin, mi tuj faru tiun aĉan taskon, ĉar tute ne plaĉas al mi konversacii kun tiu brutulo."

Tion dirinte, li senzorge promenis al la irejo, tra kiu ĵus pasis la ŝipestro, kaj post momento li frapis je ties pordo.

"Envenu," base graŭlis tiu malafabla oficiro.

Kaj, kiam Clayton eniris, kaj malantaŭ si fermis la pordon:

"Nu?"

"Mi venis por raporti la enhavon de konversacio, kiun mi hodiaŭ aŭdis, ĉar mi opinias, ke, kvankam ĝi eble estas sensignifa, prefere vi estu antaŭpreta. Mallonge: la ŝipanoj intencas ribelon kaj murdon."

"Mensogaĉo!" muĝis la ŝipestro. "Kaj se vi ankoraŭfoje intervenis en la disciplinon de mia ŝipo, aŭ diletis en aferoj, kiuj tute ne koncernas vin, vi ricevu la sekvojn kaj damniĝu. Tute ne gravas al mi, ke vi estas angla Lordo. Mi estas ŝipestro de ĉi ŝipo, kaj ekde nun vi detenu vian diletantan nazon de miaj aferoj."

La ŝipestro tiom koleregigis sin, ke li vizaĝo purpuriĝis, kaj li plenvoĉe ŝrikis la finajn vortojn, emfazante siajn rimarkigojn per bategado sur la tablo per unu granda pugno dum la alian li skuis antaŭ la vizaĝo de Clayton.

Greystoke neniam lasis eĉ unu haron taŭzi, sed rekte okulis la ekscititon.

"Ŝipestro Billings," li fine lantis, "se vi bonvolos pardoni mian honestemon, mi rimarkigu, ke vi ja estas azeno."

Post kio li forturnis sin kaj foriris de la ŝipestro kun la sama indiferenta facilanimeco, kiu estis ĉe li kutima, kaj kiu pli certe kolerigos homon kiel Billings ol tuta elverŝo da sakroj.

Do, kvankam provo de Clayton senkolerigi la ŝipestron eble estus iginta tiun bedaŭri sian tro senpripensan paroladon, tamen lia humoro nun nerevokeble fiksiĝis tiel, kiel Clayton lasis ĝin, kaj malaperis la fina eblaĵo, ke ili kunlaboru por komuna bono.

"Nu, Alicia," diris Clayton, reveninte al sia edzino, "mi ja povis ŝpari mian spiron. Tiu ulo montriĝis tute maldanka. Li preskaŭ atakis min kiel rabia hundo.

"Li kun sia damninda ŝipaĉo sinku, ne gravas al mi; kaj ĝis ni sukcese eskapos de ĝi, mi elspezos mian energion prizorgante nian bonfarton. Kaj mi opinias, ke mia unua paŝo tiudirekten estu, iri al nia ĉambreto kaj kontroli miajn revolverojn. Mi nun bedaŭras, ke ni pakis la pli grandajn armilojn kaj kuglojn kun la kargaĵoj."

Ili trovis sian loĝejon tute malordigita. Vestaĵoj el malfermitaj kestoj kaj valizoj estis disŝutitaj tra la apartamenteto, kaj eĉ la litoj estis disŝiritaj.

"Evidente iu pli interesiĝis pri niaj havaĵoj ol ni mem," diris Clayton. "Ni ĉirkaŭrigardu, Alicia, kaj informiĝu pri tio, kio malaperis."

Plena kontrolo rivelis tion, ke nenio malaperis krom la du revolveroj kaj la malmultaj municioj, kiujn li havis por ili.

"Ĝuste tiujn mi volus havi," diris Clayton, "kaj plej minacas la fakto, ke ĝuste tiujn ili deziris por si mem."

"Kion ni do faru, Johano?" demandis la edzino. "Eble vi pravis, ke nia plej bona ŝanco estos, resti neŭtralaj.

"Se la oficiroj sukcesos malebligi ribelon, okazos nenio timinda, sed se la ribelantoj venkos, nia unusola malgranda espero kuŝos en tio, ke ni faris nenion por malhelpi aŭ kolerigi ilin."

"Tute prave, Alicia. Ni neŭtralu."

Kiam ili komencis ordigi la ĉambreton, Clayton kaj la edzino samtempe rimarkis flankon de papero, kiu etendiĝis elsub la pordo de la loĝejo. Kiam Clayton ekkaŭris por preni ĝin, lin surprizis la rimarko, ke ĝi moviĝas en la ĉambron, kaj tiam li konsciiĝis, ke ĝin ŝovas internen iu ekstere.

Rapide kaj silente li paŝis al la pordo, sed, kiam li etendis la manon al la anso por malfermi ĝin, la mano de la edzino falis sur la pojnon.

"Ne, Johano," ŝi flustris. "Ili ne volas vidiĝi, do estus por ni danĝere vidi ilin. Ne forgesu, ke ni restas neŭtralaj."

Clayton ridetis kaj detenis la manon. Ili tiam staris kaj rigardis la blankan papereton ĝis ĝi fine restis senmova sur la planko ĝuste interne de la pordo.

Tiam Clayton ekklinis sin kaj levis ĝin. Ĝi estas malpura blanka papero malglate faldita al ĉifona kvadrato. Malferminte ĝin, ili trovis krudan mesaĝon preskaŭ nelegeble skribitan, evidente nekutima tasko por la verkinto.

Traduko montris ĝin averto al gesinjoroj Clayton, ke ili ne raportu la malaperon de la revolveroj kaj ne ripetu la informon de la maljuna maristo — ke ili detenu sin, aŭ mortu.

"Mi supozas, ke ni bonkondutos," Clayton diris, kontraŭvole ridetante. "Ni povos nur sidi kaj atendi."

2
{"b":"87755","o":1}