"Sed li certe estas amika," ŝin provis trankviligi Clayton, "ĉar li redonis vian leteron, kaj ne proponis malbonaĵon al vi, kaj se mi ne eraras li pasintnokte lasis ĉe nia pordo tre substancan indikon pri sia amikeco, ĉar mi tie ĵus trovis la kadavron de apro kiam mi eliris."
Poste, pasis preskaŭ ne tago kiu ne venigis sian oferaĵon de predo aŭ alia manĝaĵo. Foje temis pri juna cervo, foje kvanto da stranga, kuirita manĝaĵo — kasavokukoj ŝtelitaj de la vilaĝo de Mbonga — aŭ apro, aŭ leopardo, unu fojon leono.
Por Tarzan, estis la plej granda plezuro de la vivo, ĉasi viandojn por tiuj fremduloj. Ŝajnis al li, ke neniu surtera lezuro kompareblis kun laborado por la bonfarto kaj protekto de la bela blankulino.
Iam li eniros la bivakejon en la taglumo kaj interparolos kun tiuj homoj pere de la insektetoj, kiujn konis kaj ili kaj Tarzan.
Sed li trovis malfacile venkebla la timemon de la arbara sovaĝulo, kaj tial tago sekvis tagon sen plenumo de liaj bonaj intencoj.
La grupo en la bivakejo, aŭdaciĝintaj pro familiareco, pli kaj pli foren vagis en la ĝangalon por serĉi nuksojn kaj fruktojn.
Pasis preskaŭ ne unu tagon, en kiu profesoro Porter ne forvagis, en sia malatentema indiferenteco, al la makzeloj de la morto. S-ro Samuel T. Philander, homo neniam vere fortika, fariĝis nura ombro de ombro pro la senĉesaj ĉagrenoj kaj mensaj perturboj rezultantaj de liaj heraklaj streboj gardi la profesoron.
Pasis monato. Tarzan finfine decidis viziti la bivakejon en taglumo.
Estis la frua posttagmezo. Clayton vagis al la terpinto ĉe la buŝo de la haveno por serĉi preterirantajn ŝipojn. Tie li havis grandan amason da ligno, alte starantan, pretan por fajriĝi kiel signalo se vaporo aŭ velo aperos sur la fora horizonto.
Profesoro Porter vagis laŭ la strando sude de la bivakejo, kun s-ro Philander ĉe la kubuto; tiu insistis, ke li returnu siajn paŝojn antaŭ ke la du denove fariĝos sportoceloj de iu sovaĝa besto.
Ĉar la ceteraj estis for, Jane kaj Esmeralda vagis en la ĝangalon por kolekti fruktojn, kaj serĉante ili iris pli kaj pli for de la kabano.
Tarzan silente atendis antaŭ la pordo de la dometo ĝis ilia reveno. Li pensis pri la bela blankulino. Ĉiam li nun pensadis pri ŝi. Li scivolis, ĉu ŝi timos lin, kaj tiu penso preskaŭ igis al li rezigni pri sia plano.
Li rapide senpacienciĝis pri ŝia reveno, ke li festenu je ŝi per siaj okuloj kaj estu apud ŝi, eble eĉ por tuŝi ŝin. La simio-homo konis neniun dion, sed tiun diinon li preskaŭ adoris same kiel iu ajn homo adoras sian dion. Dum li atendis, li uzis la tempon skribante mesaĝon por ŝi; ĉu li intencis mem doni ĝin al ŝi, li mem ne povis diri, sed por li estis senfine plezure skribe esprimi siajn pensojn — en tio li vere ne estis tre necivilizita. Li skribis:
Mi estas Tarzan de la Simioj. Mi deziras vin. Mi estas via. Vi estas mia. Ni kunloĝos por ĉiam en mia hejmo. Mi alportos al vi la plej bonajn fruktojn, plej bongustajn cervaĵojn, plej molajn viandojn de la ĝangalo. Mi ĉasos por vi. Mi estas la plej forta el la batalantoj de la ĝangalo. Mi batalos por vi. Mi estas la plej potenca el la batalantoj de la ĝangalo. Vi estas Jane Porter, mi vidis tion en via letero. Kiam vi vidos ĉi tion, vi scios, ke ĝi estas por vi, kaj ke Tarzan de la Simioj amas vin.
Dum li staris, rekta kiel juna Indiano, ĉe la pordo, atendante post fono de la mesaĝo, venis al liaj akutaj oreloj konatan sonon. Estis la trapaso de la malpli altaj arbaraj branĉoj fare de simiego.
Li zorge aŭskultis dum momenteto, kaj tiam el la ĝangalo aŭdiĝis la angoranta kriego de virino, kaj Tarzan de la Simioj, faliginte sian unuan amleteron sur la teron, ĵetiĝis pantere en la arbaron.
Ankaŭ Clayton aŭdis la krion, kaj profesoro Porter kaj s-ro Philander, kaj post nemultaj minutoj ili anhelante atingis la kabanon, vokante unu al la ceteraj pafadon de ekscititaj demandoj dum ili alproksimiĝis. Rigardo internen konfirmis iliajn plej profundajn timojn.
Jane kaj Esmeralda ne estis tie.
Clayton, sekvata de la du maljunuloj, tuj plonĝis en la ĝangalon, laŭte kriante la nomon de la junulino. Ili plustumblis dum duona horo ĝis Clayton, tute hazarde, trafis la sternitan formon de Esmeralda.
Li haltis apud ŝi, palpante por ŝia pulso, kaj tiam aŭskultante ŝiajn korbatojn. Ŝi vivis. Li skuis ŝin.
"Esmeralda!" li ŝrikis al ŝia orelo. "Esmeralda! Je Dio, kie estas f-ino Porter? Kio okazis? Esmeralda!"
Esmeralda malrapide malfermis la okulojn. Ŝi vidis Clayton-on. Ŝi vidis la ĉirkaŭantan ĝangalon.
"Ho, Gabrelio!" ŝi kriis, kaj resvenis.
Profesoro Porter kaj s-ro Philander jam alvenis.
"Kion ni faru, s-ro Clayton?" demandis la maljuna profesoro. "Kie ni serĉu? Dio ne povus esti tiel kruela, ke li nun forprenus mian filineton."
"Ni devos unue veki Esmeraldan," respondis Clayton. "Ŝi povos diri al ni, kio okazis. Esmeralda!" li ree kriis, malĝentile skuante la nigrulinon ĉe la ŝultro.
"Ho, Gabrelio, mi voliĝas morti!" kriis la kompatindulino, tenante la okulojn fermitaj. "Mi mortigxu, kara Dio, mi ne plu revidigu tiun terurozan vizaĝon."
"Tamen, tamen, Esmeralda," kriis Clayton.
"Ne ĉeestas Dio, nur s-ro Clayton. Malfermu la okulojn."
Esmeralda obeis la peton.
"Ho, Gabrelio! Dank' al Dio," ŝi diris.
"Kie estas f-ino Porter? Kio okazis?" demandis Clayton.
"Ĉu f-ino Jane ne estas ĉi tie?" kriis Esmeralda, eksidante kun mirinda rapideco por homo kun ŝia pezo. "Ho, Dio, nun mi rememorigxas! Ĝi certe forportigis ŝin," kaj la nigrulino komencis plori kaj singulti siajn lamentojn
"Kio forportis ŝin?" kriis profesoro Porter.
"Gigantego harkovritoza."
"Gorilo, Esmeralda?" demandis s-ro Philander, kaj la tri viroj preskaŭ ne spiris dum li voĉis la hororigan penson.
"Mi s'poziĝis, ke temiĝas pri diablo; sed mi konjektigas, ke ĝi estis unu el tiuj gorilefantoj. Ho, mia kara, mia miela," kaj denove Esmeralda neregeble eksingultis.
Clayton tuj komencis serĉi spurojn, sed li povis trovi nenion krom konfuzaĵon da tretitaj herboj en la proksima apudeco, kaj lia sovaĝeja klereco estis tro magra por permesi traduki tion, kiun li vidis.
La tutan ceteron de la tago ili traserĉis la ĝangalon; sed je la noktiĝo ili devis senespere rezigni, ĉar ili eĉ ne sciis, al kiu direkto la besto forportis Jane-on.
Nur longe post la noktiĝo ili atingis la kabanon, kaj ja estis malgaja, doloranta grupo, kiu sidis silente en la eta konstruaĵo.
Profesoro Porter finfine rompis la silenton. Liaj tonoj jam ne estis tiuj de la erudita pedantulo teoriumanta pri aĵoj abstraktaj kaj nekoneblaj; sed tiuj de agonto — determinaj, ankaŭ nuancitaj de sono de nepriskribebla senespero kaj bedaŭro, kiu tordis respondan doloron en la koro de Clayton.
"Mi nun kuŝiĝos," diris la maljunulo, "kaj provos dormi. Frue morgaŭ, post la tagiĝo, mi prenus tiom da manĝaĵoj, kiom mi povos porti, kaj mi daŭrigos la serĉadon ĝis mi trovos mian Jane. Mi ne revenos sen ŝi."
Liaj kunuloj ne respondis tuj. Ĉiu havis siajn bedaŭrajn pensojn, kaj ĉiu sciis, same kiel la maljuna profesoro, kion signifis tiuj lastaj vortoj — profesoro Porter neniam revenos el la ĝangalo.
Clayton finfine leviĝis kaj malpeze kuŝigis sian manon sur la kurban maljunan ŝultron de profesoro Porter.
"Mi kompreneble iros kun vi," li diris.
"Mi sciis, ke vi proponos tion — ke vi volos iri, s-ro Clayton; sed vi devas ne. Jane nun estas ekster homa helpo. Kio estis iam mia kara filineto, tio ne kuŝos sola kaj senamika en la terura ĝangalo.
"La samaj lianoj kaj folioj kovros nin, la samaj pluvoj batados sur ni; kaj kiam li animo de ŝia patrino ĉeestos, ĝi trovos nin kunaj en la morto, same kiel ĝi ĉiam trovis nin en la vivo.
"Ne; mi sola rajtos iri, ĉar ŝi estis mia filino — ĉio restanta sur la tero, kiun mi povis ami."
"Mi iros kun vi," simple diris Clayton.
La maljunulo rigardis supren, intense rigardis la fortan, belan vizaĝon de William Cecil Clayton. Eble li tie rekonis la amon, kiu kuŝis en la suba koro — la amon por lia filino.
En la pasinteco li estis tro okupata de siaj kleraj pensoj por atenti la okazaĵetojn, la hazardajn vortojn, kiuj indikus al pli praktika homo, ke tiuj gejunuloj pli kaj pli kuntiriĝis. Nun ili revenis al li, unu post alia.
"Laŭ via volo," li diris.
"Ankaŭ je mi vi povas kalkuli," diris s-ro Philander.
"Ne, kara amiko," diris profesoro Porter. "Ne ĉiuj el ni rajtos iri. Estus kruele fie, lasi kompatindan Esmeraldan tute sola, kaj tri el ni ne pli sukcesos ol unu.
"Jam sufiĉas la mortintaĵoj en la kruela arbaro. Nu, do — ni provu dormeti."