Литмир - Электронная Библиотека

— Ni interparolis miskomprenige, — ?i diris.

— Nu, vi ne disponis multe da tempo por interparolado, — ?ia frato komentis kun la samaj kuriozaj okuloj.

— Mi parolis, kvaza? doktoro Vatsono estus rezidanto anstata? nur vizitanto, — ?i diris. — Ver?ajne ne multe gravas al li, ?u estas frue a? malfrue por la orkideoj. Sed vi pluiros, ?u ne, kaj vidos Meripitan Domon?

Mallonga promeno alvenigis nin tien, al senornama erikeja domo, iam farmdomo de iu pa?tisto dum la malnovaj prosperaj tagoj, sed nun riparita kaj modifita moderna lo?ejo. Fruktarbaro ?irka?is ?in, sed la arboj, kiel kutime sur la erikejo, estis nanaj kaj pin?itaj, kaj la tuta loko efikis mizere kaj melankolie. Nin enlasis stranga, ?rumpinta, maljuna servisto en pali?inta frako, kiu ?ajnis konvena al tiu domo. Interne tamen trovi?is grandaj ?ambroj meblitaj la? eleganto, en kiu mi ?ajnis rekoni la guston de la damo. Rigardante tra iliaj fenestroj al la senlima granitmakulita erikejo ondi?anta seninterrompe ?is plej fora horizonto, mi ne povis ne scivoli, kio motivigis tiun tre kleran viron kaj tiun belan virinon lo?i en tia loko.

— Stranga loko elektita, ?u ne? — li diris, kvaza? responde al mia penso. — Kaj tamen ni sukcesas sufi?e feli?igi nin, ?u ne, Berila?

— Ni tute feli?as, — ?i diris, sed al ?iaj vortoj mankis tono de konvinki?o.

— Mi estris lernejon, — diris Stepeltono. — Tio estis en la nordo de la lando. Tiu okupi?o por viro de mia temperamento estis me?anika kaj seninteresa, sed la privilegio vivi kun junuloj, muldi tiujn junajn mensojn kaj stampi ilin la? miaj karaktero kaj idealoj, estis tre kara al mi. Tamen la sorto malfavoris nin. Grava epidemio erupciis en la lernejo, kaj tri knaboj mortis. ?i neniam reforti?is post tiu bato, kaj multo el mia kapitalo estis nerehaveble englutita. Kaj tamen, se ne temus pri perdo de la agrabla kunestado de la knaboj, min povus ?ojigi la propra misfortuno, ?ar pro mia forta emo al botaniko kaj zoologio mi trovas ?i tie senliman laborkampon, kaj mia fratino estas tiel dedi?ita al la naturo kiel mi. ?io ?i, doktoro Vatsono, inundas vian kapon pro via esprimo dum vi observis la erikejojn tra nia fenestro.

— Certe ja venis al mi en la kapon, ke eble ?i estas iomete teda — malpli al vi, eble, ol al via fratino.

— Ne, ne, mi neniam tedi?as, — ?i diris rapide.

— Ni havas librojn, ni havas anka? studojn, kaj ni havas interesajn najbarojn. Doktoro Mortimero estas tre klera pri sia propra fako. Anka? kavaliro Karlo estis admirinda kunulo. Ni bone konis lin, kaj li mankas al ni pli ol mi kapablas priskribi. ?u vi opinias, ke mi estus truda, se mi vizitus vin hodia? posttagmeze kaj konati?us kun kavaliro Henriko?

— Mi estas certa, ke li tre ?ojus.

— Do eble vi bonvolos mencii, ke mi intencas tion fari. Ni eble povos la? nia modesta maniero fari ion por faciligi al li aferojn ?is li kutimi?os al sia nova ?irka?a?o. ?u vi volas veni supren por inspekti mian kolekton de lepidopteroj, doktoro Vatsono? Mi opinias, ke ?i estas la plej kompleta en la sud-okcidenta Anglujo. Post kiam vi trarigardos ilin, la tagman?o estos preska? preta.

Sed ur?is al mi reiri al mia prizorgato. La erikeja melankolio, la morto de la misfortuna poneo, la stranga bruo ligita al la trista legendo de la Baskerviloj — ?io ?i iom malgajigis miajn pensojn. Poste, aldone al tiuj pli-malpli svagaj impresoj, venis la senhezita kaj klara averto de fra?lino Stepeltono, elparolita tiel intense serioze, ke mi ne dubis, ke malanta? ?i trovi?is grava kaj profunda motivo. Mi rezistis ?iun insiston, ke mi restu por tagman?i, kaj mi tuj ekiris sur la revenvojo, sekvante la herban padon la? kiu ni alvenis.

Ver?ajne tamen estis iu rapidvojo por tiuj, kiuj konis ?in, ?ar anta? ol mi atingis la vojon mi konsterni?is vidante fra?linon Stepeltono sidanta sur ?tono apud la pado. ?ia viza?o estis bele ru?i?inta pro la ekzercado, kaj ?i premis manon al sia flanko.

— Mi kuris la tutan vojon por anta?i vin, doktoro Vatsono, — ?i diris. — Mankis tempo e? por surmeti ?apelon. Mi devas ne resti, a? mia frato eble rimarkos mian foreston. Mi volis diri al vi, kiom mi beda?ras la stultan eraron, ke mi supozis vin kavaliro Henriko. Bonvolu forgesi la diritajn vortojn, kiuj tute ne apliki?as al vi.

— Sed mi ne kapablas forgesi ilin, fra?lino Stepeltono, — mi diris. — Mi estas amiko de kavaliro Henriko, kaj lia bonfarto tre proksime koncernas min. Diru al mi, kial vi tiel insistis, ke kavaliro Henriko reiru al Londono.

— Virina kaprico, doktoro Vatsono. Kiam vi pli bone konos min, vi komprenos, ke ne ?iam mi povas motivigi tion, kion mi diras a? faras.

— Ne, ne. Mi memoras la tembron de via vo?o. Mi memoras, kiel aspektis viaj okuloj. Mi petas, bonvolu honesti al mi, fra?lino Stepeltono, ?ar ?iam de kiam mi alvenis ?i tie mi konscias pri ombroj ?irka? mi. La vivo i?is simila al tiu granda Grimpena Mar?o, kun etaj verdaj makuloj ?ie, en kiujn oni povas sinki kaj kun neniu gvidanto por indiki la trapasejon. Diru al mi, kion vi celis diri, kaj mi promesas sciigi al kavaliro Henriko vian averton.

Esprimo de hezitemo trapasis momente ?ian viza?on, sed ?iaj okuloj denove malmoli?is, kiam ?i respondis al mi.

— Vi troigas la aferon, doktoro Vatsono, — ?i diris. — Mian fraton kaj min tre ?okis la morto de kavaliro Karlo. Ni konis lin tre intime, ?ar lia plej ?atata promeno estis trans la erikejon al nia domo. Lin profunde impresis la malbeno kiu minacis lian familion, kaj, kiam okazis tiu tragedio mi nature sentis, ke trovi?as bazo por la timoj, kiujn li esprimis. Mi estis mal?ojigita, sekve, kiam alia membro de la familio venis lo?i ?i tie, kaj mi sentis, ke tiu devus esti avertita pri la dan?ero, en kiu li trovi?os. Nur tion mi intencis diri.

— Sed kio estas tiu dan?ero?

— Vi konas la historion pri la ?ashundo, ?u?

— Mi ne kredas tiun sensenca?on.

— Sed mi jes. Se vi havas influon ?e kavaliro Henriko, forkonduku lin el la loko, kiu ?iam fatalis por lia familio. La mondo estas vasta. Kial li volas vivi en la loko dan?era?

— ?uste pro tio, ke la loko estas dan?era. Tia estas la karaktero de kavaliro Henriko. Mi timas, ke krom se vi povos havigi al mi informon pli definitivan ol ?i tiun, estos neeble formovigi lin.

— Ion pli definitivan mi ne povas diri, ?ar mi scias nenion definitivan.

— Mi volas starigi ankora? unu demandon, fra?lino Stepeltono. Se vi celis nenion plian, kiam vi unuafoje alparolis min, kial vi ne volis, ke via frato a?du, kion vi diris? Trovi?as nenio, al kio povus kontra?diri li a? iu ajn alia.

— Mia frato tre deziras, ke la Halo estu enlo?ata, ?ar li supozas tion bonefika al la malri?uloj sur la erikejo. Li tre kolerus, se li scius, ke mi dirus ion, kio persvadus kavaliron Henriko foriri. Sed nun mi faris mian devon, kaj mi diros nenion plian. Mi devas reiri, a? li rimarkos mian foreston kaj suspektos, ke mi renkontis vin. ?is la!

?i forturni?is kaj post kelkaj minutoj malaperis inter la disaj rokegoj, dum mi, kun animo plena je malprecizaj timoj, direkti?is al Baskervila Halo. 

?apitro 8

LA UNUA RAPORTO DE DOKTORO VATSONO

Ekde ?i tiu punkto mi sekvos la iradon de la okaza?oj per transskribado de miaj propraj leteroj al sinjoro ?erloko Holmso, kiuj ku?as anta? mi sur la tablo. Unu pa?o mankas, sed cetere ili estas precize tiaj, kiaj mi skribis ilin, kaj vidigas miajn sentojn kaj suspektojn aktualajn pli precize ol kapablus fari mia memoro, malgra? ?ia klareco rilate tiujn tragikajn okaza?ojn.

Baskervila Halo. 13 okt.

Mia kara Holmso,

Miaj anta?aj leteroj kaj telegramoj sufi?e bone ?isdatigis vin pri ?io okazinta en tiu ?i angulo de la mondo plej forlasita de la Dio. Ju pli longe oni restas ?i tie, des pli sinkas en la animon la spirito de la erikejo, ?ia vasteco, kaj anka? ?ia severa ?armo. Tuj kiam oni eliras sur ?ian sinon, oni jam rezignas pri ?iuj signoj de moderna Anglujo, sed aliflanke oni konscias ?ie pri la hejmoj kaj la laboro de prahistoriuloj. ?iuflanke kiam oni promenas trovi?as la domoj de tiuj forgesitoj, kun ties tomboj kaj la grandaj monolitoj, kiuj supozeble signis iliajn templojn. Rigardante iliajn grizajn ?tondomojn sur la cikatritaj montetaj flankoj, oni lasas malanta?e la propran epokon, kaj se oni vidus felvestitan harozan homon elrampi tra la malalta pordo, kiu metus silikpintan sagon al la kordo de sia pafarko, oni sentus, ke lia ?eesto ?i tie estas pli natura ol la propra. Plej strange estas, ke ili lo?adis tiel dense sur grundo, kiu certe ?iam estis malfekunda. Mi neniel estas antikva?isto, sed mi povas imagi, ke ili estis nemilitema kaj persekutata raso devigita akcepti tion, kion neniu alia okupis.

17
{"b":"690","o":1}