7 XXXIV Nun aĉas niaj vojpavimoj, putradas pontoj en forges', en la stacioj — puloj, cimoj malhelpas dormon per agres'; manĝejoj mankas. Nur stabile prezlisto pompas, senutile sur muro pendas ĝi: incit' kaj vana mok' por apetit'. Kaj dume vilaĝan'-ciklopo ĉe forĝa flam' kun ruĝa hel' kuracas flegme per martel' kreaĵon sveltan de Eŭropo, benante sulkojn ĉe vojrand' kaj kavojn de la patroland'. XXXVIII Kastel', adiaŭ, atestanto de l' eksa glor'. Ne haltu, nu! Jam blankas fostoj ĉe la rando de l' urbo. Laŭ Tverskaja plu kaleŝo flugas trans kavetoj. Preteras budoj, inoj, sledoj, lanternoj, buboj, apotek', vendistoj, buĥaran'-uzbek', palacoj, temploj kaj ĝardenoj, butikoj kun diversa var', bulvardoj, turoj, kozakar', kabanoj, modaj magazenoj, balkon', leonoj ĉe pordeg', sur krucoj — da monedoj greg'. 9 XIII Lin ekobsedis maltrankvilo, neretenebla vojaĝem' (turmenta, vere, vivostilo, ne multaj ĝin elektas mem). Do li forlasis la bienon, de kampoj kaj arbar' serenon — kun sanga ombro en imag', hantinta lin je ĉiu tag', kaj ekvojaĝis li sencele, kun sola sento en obsed'; sed ankaŭ pro vojaĝoj ted' subpremis baldaŭ lin kruele; samkiel Ĉackij, por final' revenis li — de ŝip' al bal'. XIV Sed jen la homamas' ektremis flustreto kuris tra la hal'… Al la mastrino dam' alvenis ŝin sekvis grava general'. Ŝi estis tute ne rapida, ne parolema kaj ne frida, sen arogeco por impres', sen pretendemo je sukces', sen afektetoj laŭ la rolo, sen la imita fals-kondut'… Kviete simplis ŝi en tut', aspektis ŝi kiel simbolo du comme il faut… (Ho ve, Ŝiŝkov': por la traduko mankas pov'). XVIII “Do vi edziĝis! Ag' ne vana! Delonge?” — Pasas dua jar'. — “Al kiu?” — Larina. — “Tatjana!” — — Ĉu vi ŝin konas? — “Jes, najbar' mi estas.” — Venu. — Princo iras al la edzino, kaj altiras amikon sian por prezent'. Ŝi lin rigardas… Stranga sent'… Sed pro konsterno enanima, konfuz', perplekso kaj mireg' ŝin ne perfidis la memreg', kaj restis la sinten' kutima: la sama tono kaj ĝentil', kaj klinsaluto en trankvil'. XIX Jes ja! neniom ŝi ektremis, ŝin ne atakis ruĝ aŭ pal'… Ne movis brovon, ne kunpremis eĉ lipojn je eventual'. Eŭgen' rigardis diligente, sed li ne povis eĉ momente rekoni trajtojn de l' fraŭlin'. Li volis alparoli ŝin, sed — ne kapablis. Ŝi enketis, ĉu jam delongas la alven', de kiu lok' — ĉu de l' bien'? Kaj poste al la edzo ĵetis rigardon lacan; glitis for… Kaj li senmovis en angor'. 10
I Reganto febla kaj kovarda, nenifarulo, kalva dand', de gloro favorat' hazarda potencis tiam en la land'… XII Rusi' denove ekkvietis, la car' diboĉis plu, sed jam delonge, eble, reflagretis fajrero de alia flam'… LETERO DE TATJANA AL ONEGIN Al vi mi skribas — kio plia necesus por la sent-esprim'? Nun povas vi laŭ volo via ignori min kun malestim', sed al plorinda sorto mia havante guton da kompat', vi min ne lasos en malŝat'. Komence volis mi silenti, kaj kredu, ke pri mia hont' ne scius vi eĉ en estont', se povus mi esperon senti ke mi vin vidos — iam ajn, eĉ unufoje dum semajn', por aŭdi vian voĉon, diri replike vorton, kaj dum tag' kaj nokto, ĉiam en imag' renkonton novan prisopiri. Sed vi enuas en soci', vilaĝo tedas vin kutime, kaj ni… ne brilas tute ni, eĉ se vin ŝatas simplanime. Ho, kial vi vizitis nin? Izole, en vilaĝa foro neniam mi ekkonus vin, kaj vivus sen amar', angoro. Impetojn de malsperta koro bridinte iam (eble, jes…), amikon trovus laŭ inklino, fidela iĝus mi edzino kaj la patrino, laŭ neces'. Alia!.. Sed sur tuta tero neniu hom' egalus vin! Decidis la Supera sfero: mi estos via, laŭ destin'. Viv' mia estis garantio de nia nepra rendevu'; al mi vin certe sendis Dio, ĝis morto vi min gardos plu… En sonĝoj vi al mi imponis, min ĉarmis — antaŭ via ven': rigardo logis min ĝis sven', la voĉo enanime sonis delonge… Estis ne vizi'! Eniris vi — mi tuj rekonis, ekflamis kaj en sentoj dronis, enpense diris mi: jen li! Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis: al mi vi diris en intim', dum mizerulojn mi kompatis, aŭ per sincera preĝo flatis angoron preman de l' anim'? Kaj ĉu ne vi en tiu horo ekbrilis, kvazaŭ meteoro, kaj en krepusko de vesper' kliniĝis super la kuseno? Al mi, kun amo kaj sereno vi flustris vortojn de esper'… Ĉu estas vi anĝelo garda, aŭ deloganto plej kovarda: vi miajn dubojn pelu for. Ĉu tio estas — iluzia trompaĵo de naiva kor', kaj min atendas sort' alia?.. Egale! Mian sorton nur al vi transdonas mi sen plendo, mi verŝas larmojn sen mezur' kaj vin petegas pri defendo… Imagu: vivas mi en sol', neniu min komprenas tute, racio mia velkas mute kaj mi pereas sen konsol'. Do venu: per rigard' aŭ voĉo esperon veku en la kor', aŭ rompu sonĝon kun angor' per la merita, ve, riproĉo! Relegi timas mi… Jen fin'! La honto premas min katene… Honoro via gardas min, mi min al ĝi konfidas plene… |