XLII Do regas frostoj jam krakante, arĝente helas kampa vast'… (Vi nun atendas rimon “kante” — do jen, ricevu sen prokrast'!) Pli bele ol eĉ mod-pargeto, glacie brilas rivereto, de ĝojaj knaboj la soci' glitkuras brue sur glaci'; ansero peza gravmienas, volante naĝi laŭ river', glacion paŝas kun fier', sed glite falas ĝi; serenas unua neĝ en fluga driv' falante al la bord-dekliv'. XLVII Flam' estingiĝas; karbo ora cindriĝas hele post forbrul'; apenaŭ ŝvebas stri' vapora, kaj varme spiras en angul' nun la kameno. Tuben fluas la pipa fumo, kaj situas surtable ŝaŭma vinpokal'. Densiĝas jam vesper-vual'… (Al mi tre plaĉas blag-abundo kaj amikeca vin-kalik' en temp', nomata sen logik' “la tempo inter lup' kaj hundo” — nom' vere stranga.) En komfort' aŭdeblas nun amika vort': 5 I En tiu jar' aŭtunvetero tro longe daŭris. La natur' atendis vintron kun sufero. Ekneĝis januare nur, la trian nokte. Frumatene Tatjana vidis: jen ĝardene blankiĝis ĉio, hela bril' sur bed', tegmentoj kaj baril', sur vitroj la ornam' aĵura, jen arboj en la prujn-arĝent', longvostaj pigoj — gaja gent', kaj la montaron kovras pura de l' vintro luksa tapiŝeg'. Sur ĉio — blanke-brila teg'. VIII Tatjana kun scivolo granda rigardas al la vaks-figur': formiĝas el bizaro fanda pri io stranga la aŭgur'; el akvoplena plad' laŭrite elvenas ringoj; kaj subite ŝi sian ringon el ĉi kvant' ricevis kun antikva kant': “Kampuloj riĉaj en vilaĝo arĝenton rastas per la ŝpat'; al vi ni kantas por bonstat' kaj gloro!” Tamen pri damaĝo ĉi kant' avertas laŭ destin'; pli bonas aŭdi pri katin'. XXIV Alarmas ŝin la sonĝ terura. Ne konsciante pri la senc', signifon de l' koŝmar' obskura Tatjana serĉas. Por komenc' laŭ kurta listo, malkviete, Tatjana trovas alfabete: arbar', blizard', kaban', krescent', ogrin', ponteto, urso, vent', kaj tiel plu. Ŝin kontraŭ duboj ne helpos de Zadeko saĝ; sed aventurojn por domaĝ al ŝi aŭguras la inkuboj. Dum kelkaj tagoj, pro l' memor', ŝin ne forlasis mishumor'. 6
XXI L' poemon savis la hazardo; mi ĝin konservas en kajer': “Ho kial dronis en la tardo la ora tag' de primaver'? Kaj kion portos nova tago? Apenaŭ helpus la imago, mi vane kaptas per okul' la svagajn bildojn tra nebul'. Ĉu min mortiga sago pikos, aŭ preterflugos, je fortun' — egale! Ĉio bonas nun, al ĉio tempon sort' indikos: Benatas tago en seren', benatas de tenebro ven'! XXII “Aŭrore sunradio helos, triumfos tago super ter'; sed mi — probable, mi degelos en kripta ombro, en mister', kaj la memoron pri l' poeto englutos malrapida Leto. Forgesos tuta mondo min, sed vi ĉu venos, bel-virgin', por larmi super tombo frua kaj pensi: ja min amis li, al mi dediĉis kun pasi' aŭroron de la vivo ĝua!.. Alvenu, ho amik' de l' kor': nin benus nupto kaj amor'!..” XXXIII Agrablas vere — epigrame koleron veki de l' fiul'; agrablas vidi: li malame, klininte l' kornojn, en spegul' rigardas sin, kaj diri hontas, ke tie li sin mem renkontas; agrablas, se por infami' li stulte muĝos: estas mi! Eĉ pli agrablas — en trankvilo prepari ĉerkon por rival', kaj celi al la frunta pal' je la distanco de ĝentilo; sed al prapatroj sendi lin ne tre agrablos jam en fin'. 7 XXXIII Se ni pli zorgos pri stimulo por bona kler', kun nobla cel', en estonteco (laŭ kalkulo de la filozofi-tabel', post kvin jarcentoj) vojoj, klare, ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare: ŝoseoj ĉie tra Rusland' plektiĝos en abunda kvant'. Per larĝaj arkoj pontoj feraj transpaŝos super la akvar'; disigos montojn ni; sub mar' aperos volboj plenfieraj, kaj ĉiu pasaĝer-staci' disponos je restoraci'. |