Литмир - Электронная Библиотека
A
A

"Se mi komencos fali, do bonan nokton kaj feliĉajn sonĝojn," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Ĉu pretaf" demandis la Orko.

"Startu la zumvoston," diris Kap'tano Vilĉjo, dum en lia voĉo estis tremo. Sed la Orko forflugis tiel glate ke la maljunulo tute ne eĉ ŝanceliĝetis dum li sidis.

Trot rigardis la lumon de la kandelo de Kap'tano

Vilĉjo ĝis ĝi malaperis pro la distanco. Al ŝi ne plaĉis resti sola sur tiu danĝera breto, kun lago da nigra akvo centojn da metroj sub ŝi; sed ŝi estis brava knabineto kaj atendis pacience la revenon de la Orko. Ĝi okazis eĉ pli frue ol ŝi anticipis kaj la ulo diris al ŝi:

"Via amiko estas sekura en la tunelo. Anun, do, surdorsiĝu kaj mi portos vin al li tujrapide."

Mi ne certas kiom da knabinetoj volus fari tiun teruran rajdon tra la giganta nigra kaverno sur la dorso de maldika Orko. Al Trot mem ĝi ne multe plaĉis, sed simple estis farende do ŝi faris laŭeble kuraĝe. Ŝia koro batis rapide kaj ŝi estis tiom nervoza ke ŝi apenaŭ povis teni la kandelon per siaj fingroj dum la Orko rapidis tra la mallumo.

Ŝajnis longa veturo al ŝi, sed efektive la Orko trairis la distancon dum mirinde mallonga tempodaŭro kaj baldaŭ Trot staris sekure apud Kap'tano Vilĉjo sur la ebena planko de granda arkhava tunelo. La velisto multe ĝojis resaluti sian malgrandan kamaradon kaj ambaŭ dankemis al la Orko pro lia helpo.

"Mi ne scias kien iras tiu tunelo," komentis Kap'tano Vilĉjo, "sed nepre ĝi aspektas pli favora ol tiu alia truo tra kiu ni rampis."

"Kiam la Orko estos ripozinta," diris Trot, "ni plu marŝos kaj trovos kio okazos."

"Ripozinta!" kriis la Orko, malestime kiel permesis lia voĉo. "Tiu flugeto tute ne lacigis min. Ami kutimas flugi dum pluraj tagoj tute senhalte."

"Do ni pluiru," proponis Kap'tano Vilĉjo. Li ankoraŭ tenis en sia mano unu brulantan kandelon, do Trot blovestingis la alian flamon kaj metis sian kandelon en la grandan poŝon de la velisto. Ŝi sciis ke estas nesaĝe samtempe bruligi du kandelojn.

La tunelo estis rekta kaj plata kaj tre facile tramarŝata, do ili bone progresis. Trot konjektis ke la tunelo komenciĝis eble tri kilometrojn for de la kaverno kien ilin ĵetis la kirlakvo, sed nun estis neeble taksi kiom da kilometroj ili iris, ĉar ili marŝis senhalte dum horoj post horoj sen ia ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵoj.

Fine Kap'tano Vilĉjo haltis por ripozi.

"Ĉi tiu tunelo ĉi estas iom stranga, mi certas," li deklaris, skuante sian kapon malĝoje. "Jam tri pliaj kandeloj forbrulis, kaj ankoraŭ restas al ni nur tri; tamen la tunelo estas sama kiel kiam ni komencis. Kaj kiom longe ĝi restos tia, neniu scias."

"Ĉu ni ne povus marŝi sen lumof" demandis Trot. "La vojo ŝajnas sufiĉe sekura."

"Ĝuste nun," estis la respondo, "sed ni ne povas scii kiam ni atingos novan abismon, aŭ ion egale danĝeran. Tiuokaze ni mortus antaŭ ol ekscii."

"Eble mi antaŭeniru," proponis la Orko. "Min ne timigas falo, sciu, kaj se io okazos mi vokos por averti vin."

"Bona ideo," deklaris Trot, kaj ankaŭ Kap'tano Vilĉjo akordis. Do la Orko ekiris rekte antaŭen, en la plena mallumo, kaj man-en-mane la duo sekvis lin.

Kiam ili vere tre longe estis marŝintaj tiel la Orko haltis kaj postulis manĝaĵojn. Kap'tano Vilĉjo ne jam menciis manĝaĵojn ĉar restas tiom malmulta — nur tri biskvitoj kaj peco de fromaĝo granda kiel du liaj fingroj — sed li donis al la Orko duonon de biskvito, ĝemante dum li faris tion. Al la ulo ne plaĉis la fromaĝo, do la velisto dividis ĝin inter si kaj Trot. Ili bruligis kandelon kaj sidiĝis en la tunelo dum ili manĝis.

"Miaj piedoj dolorigas min," grumblis la Orko. "Mi ne kutimas marŝadi kaj ĉi tiu roka koridoro estas tiom malglata kaj malplata ke dolorigas min marŝi sur ĝi."

"Ĉu vi ne povas flugi anstataŭ marŝif" demandis Trot.

"Ne; tro malaltas la tegmento," diris la Orko.

Post la manĝo ili rekomencis sian marŝon, kaj Trot komencis timi ke neniam ĝi finiĝos. Kiam Kap'tano Vilĉjo rimarkis kiom laca estas la knabineto, li paŭzis kaj bruligis alumeton kaj rigardis sian grandan arĝentan poŝhorloĝon.

"Nu, jam estas nokto!" li kriis. "Ni tretadis dum la tuta tago, kaj ankoraŭ ni estas en ĉi tiu terura koridoro, kiu ebl' iras rekte tra la centron de la mondo, kaj eble 'stas cirklo — se tiel, ni ja povus marŝi ĝis la mondofino. Ĉar ni ne scias kio estas antaŭ ni tiel bone kiel kio estas malantaŭ ni, mi proponas halti nun, kaj ni penu dormi ĝis la mateno."

"Mi konsentas," asertis la Orko ĝemante. "Miaj piedoj doloregas kaj de la lastaj kelkaj kilometroj mi lamas pro doloro."

"Anakŭ doloras mia piedo," diris la velisto, serĉante platan spacon sur la roka planko kie li povos sidi.

"Via piedo!" kriis la Orko. "Nu, vi havas nur unu piedon kiu povas dolori, sed mi havas kvar. Do mi suferas kvaroble pli ol vi povas. Jen; tenu la kandelon dum mi rigardos la plandojn de miaj krifoj. Jen vere," li diris, ekzamenante ilin per la flagranta lumo, "estas pecoj da doloro sur ilia tuta surfaco!"

"Eble," diris Trot, kiu multe ĝojis sidiĝi apud siaj akompanantoj, "vi havas kalojn."

"Kalojn? bsurde! Orkoj neniam havas kalojn." protestis la ulo, tenere frotante siajn dolorantajn piedojn.

"Do eble ili 'stas — 'stas — Kiel oni nomas ilin, Kap'tano Vilĉjof lo en la Progreso de l' Pilgrimo, pensu."

"Bursitoj," diris Kap'tano Vilĉjo.

"Ho, jes; eble vi havas bursitojn."

"Povas esti," ĝemis la Orko. "Sed negrave kio ili estas, plia tago da tia marŝado frenezigus min."

"Nepre ili estos pli bonstataj en la mateno," diris Kap'tano Vilĉjo, kuraĝige. "Dormu kaj penu forgesi viajn dolorantajn piedojn."

La Orko riproĉe rigardis la veliston, kiu ne rimarkis tion. Apost tio la ulo demandis plendeme: "Ĉu ni manĝos nun, aŭ ĉu ni mortmalsatosf"

"Restas por vi nur duono de biskvito," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Neniu scias kiom longe ni devos resti en ĉi tiu malluma tunelo, kie estas tute nenio manĝebla; do mi konsilas ke vi ŝparu tiun manĝaĵeton ĝis posta horo."

"Donu ĝin al mi jam nun!" postulis la Orko. "Se mi mortmalsatos, mi faros tion tuj — ne iompostiome."

Kap'tano Vilĉjo elprenis la biskviton kaj la ulo plenmanĝis ĝin dum momenteto. Trot iomete malsatis kaj flustris al Kap'tano Vilĉjo ke ŝi volas preni iom da sia porcio; sed la maljunulo sekrete rompis sian propran duonbiskviton, kaj gardis la porcion de Trot por tempo de plia bezono.

Li komencis maltrankvili pro la stato de la knabineto kaj longe post ŝia endormiĝo dum la Orko iom malagrable ronkadis, Kap'tano Vilĉjo sidis kun la dorso al roko kaj fumis sian pipon kaj penis elpensi ian metodon eskapi el ĉi tiu ŝajne senfina tunelo. Sed post kelka tempo ankaŭ li ekdormis, ĉar lamado per ligna kruro dum la tuta tago lacigis, kaj tie en la mallumo dormadis la tri aventurantoj dum multaj horoj, ĝis la Orko vekiĝis kaj per unu piedo frapis la malnunan veliston.

"Nepre jam estas nova tago," diris li.

5
{"b":"100291","o":1}