Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Ĉapitro 12

La Lignokrura krido

Nu, okazis ke Trot, el la fenestro de sia ĉambro, vidis la renkontiĝon de la geamantoj en la ĝardeno kaj vidis la Reĝon veni kaj fortreni Ĝlorian. La koro de la knabineto simpatiis kun la povra Princino, kiu aspektis al ŝi unu el la plej dolĉaj kaj belaj junulinoj kiujn iam ŝi vidis, do ŝi rampis laŭ la koridoroj kaj el kaŝita niĉo vidis Ĝlorian ŝlosita en sian ĉambron.

La ŝlosilo estis ankoraŭ en la seruro, tiel ke kiam la Reĝo jam foriris, sekvate de Ĝugli-Ĝu, Trot kaŝe iris al la pordo, turnis la ŝlosilon kaj eniris. La Princino kuŝis etendiĝinte sur sofo, amare plorante. Trot apudiĝis al ŝi kaj glatigis ŝian hararon kaj penis konsoli ŝin.

"Ne ploru," ŝi diris. "Mi malŝlosis la pordon, do vi povas foriri kiam ajn vi deziras."

"Ne pro tio mi larmas," ploris la Princino. "Mi malfeliĉas ĉar oni ne permesas ke mi amu Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto."

"Nu, ne gravas; Pon ja ne estas tiom admirinda, laŭ mia opinio," diris Trot komfortige. "Vi povus ami multajn aliajn personojn."

Ĝloria ruliĝis vizaĝsupren sur la sofo kaj rigardis la knabineton riproĉe.

"Pon akiris mian koron, kaj mi ne povas ne ami lin," ŝi klarigis. Kaj subite indignante ŝi pludiris: "Sed neniam mi amos Ĝugli-Ĝun — neniam dum mia tuta vivo!"

"Nepre ne!" respondis Trot. "Eble Pon malmulte valoras, sed olda Ĝugli estas tre, tre mava. Serĉadu, kaj certe vi trovos iun kiu meritas vian amon. Vi estas tre bela, sciu, kaj preskaŭ ĉiu ajn amus vin."

"Vi ne komprenas, kara," diris Ĝloria, viŝante la larmojn de siaj okuloj per delikata punta poŝtuko borderita per perloj. "Kiam vi estos malpli juna vi komprenos ke junulino ne ekdecidas kiun ami, nek elektas la plej indan. Ŝia koro, tute sola, decidas anstataŭ ŝi, kaj kiun ajn ŝia koro elektas, ŝi neeviteble amas, negrave ĉu aŭ ne li multe valoras."

Trot iom perpleksis pro tiu parolo, kiu ŝajnis al ŝi kontraŭracia; sed ŝi ne respondis kaj baldaŭ la malfeliĉo de Ĝloria mildiĝis kaj ŝi komencis demandadi al la knabino pri ŝi kaj ŝiaj aventuroj. Trot rakontis al ŝi pri kiel ili hazarde venis al Omenlando, kaj ĉion pri Kap'tano Vilĉjo kaj la Orko kaj Pesim kaj la Bululo.

Dum ili tiel konversaciadis, fariĝante pli kaj pli amikaj dum ili plibone interkoniĝis, en la Konsili- Ĉambro la Reĝo kaj Ĝugli-Ĝu paroladis kun la Fia Sorĉistino.

Tiu fiulino estis maljuna kaj malbela. Ŝi jam perdis unu okulon kaj portis nigran kovraĵon sur ĝi, do la popolo de Omenlando nomis ŝin «Palpebrumnjo». Kompreneble estas malpermesite ke sorĉistinoj ekzistu en la Lando Oz, sed Omenlando estis tiom distanca de la centro de la regno de Ozma, kaj tiel absolute fortranĉita disde ĝi per la krutaj montoj kaj la senfunda abismo, ke la leĝoj de Oz ne estis bone obeataj en tiu lando. Do estis pluraj sorĉistinoj en Omenlando kiuj terurigis la popolon, sed Reĝo Kru-el favoris ilin kaj permesis ke ili praktikadu sian fisorĉadon.

Palpebrumnjo estis la ĉefo de ĉiuj aliaj sorĉistinoj kaj tial ŝi estis la plej malamata kaj timata. La Reĝo utiligis ŝian sorĉadon kelkfoje por helpi sin plenumi siajn kruelaĵojn kaj venĝojn, sed ĉiam li devis pagi al Palpebrumnjo grandajn kvantojn da mono aŭ amasojn da valoregaj juveloj antaŭ ol ŝi akceptis entrepreni sorĉi. Apro tio li malamis la maljunulinon preskaŭ tiom kiom liaj regatoj, sed hodiaŭ Lordo Ĝugli-Ĝu akceptis pagi la sumon postulatan de la sorĉistino, do la Reĝo salutis ŝin gracifavore.

"Ĉu vi povas detrui la amon de Princino Ĝloria al la knabo de la ĝardenistof" demandis lia Moŝto.

La Fisorĉistino pripensis tion antaŭ ol respondi:

"Jen malfacile respondebla demando. Ami povas fari multajn lertajn magiaĵojn, sed amo estas obstina kaj malfacile konkerebla. Kiam oni kredas esti mortiginta ĝin, ĝi emas reviviĝi tiel forte kiel antaŭe. Ami kredas ke la amo kaj la katoj havas naŭ vivojn. Alivorte, mortigi amon estas tre malfacile, eĉ por lerta sorĉistino, sed mi kredas ke mi povas fari ion kio egale kontentigos vin."

"Kio estas tiof" demandis la Reĝo.

"Mi povas glaciigi la koron de la knabino. Ami havas specialan sorĉdiron por tio, kaj kiam la koro de Ĝloria estos plene glacia ŝi ne plu povos ami Ponon."

"Vere bonege!" kriis Ĝugli-Ĝu, kaj la Reĝo estis egale kontenta.

Ili marĉandadis longe pri la prezo, sed fine la olda kortegano akceptis pagi la sumon postulatan de la Fisorĉistino. Aranĝiĝis ke ili prenos Ĝlorian al la domo de Palpebrumnjo morgaŭ, por ke ŝia koro estu glaciigita.

Kaj Reĝo Kru-el menciis al la olda fiulino la fremdulojn kiuj tiutage alvenis al Omenlando, kaj diris al ŝi:

"Mi kredas ke la du infanoj — la knabo kaj la knabino — ne povas damaĝi min, sed mi suspektas ke la lignokrura viro estas potenca sorĉisto."

La vizaĝo de la sorĉistino aspektis ĉagrenita kiam ŝi aŭdis tion.

"Se vi pravas," ŝi diris, "tiu sorĉisto eble ruinigus mian sorĉdiron kaj ankaŭ alimaniere malhelpus min. Do plejbone estos ke mi tuj renkontu tiun fremdulon kaj kontraŭu lian magion per mia magio, por decidi kiu estas pli forta."

"Konsentite," diris la Reĝo. "Venu kun mi kaj mi gvidos vin al la ĉambro de tiu viro."

Ĝugli-Ĝu ne akompanis lin, ĉar li devis reiri hejmen por preni la monon kaj juvelojn kiujn li promesis pagi al olda Palpebrumnjo, do la aliaj du personoj grimpis plurajn ŝtuparojn kaj trairis multajn koridorojn ĝis atingi la ĉambron okupatan de Kap'tano Vilĉjo.

La velisto, trovinte sian liton mola kaj invita, kaj estante laca pro la aventuroj kiujn li spertis, decidis dormeti. Kiam la Fisorĉistino kaj la Reĝo senbrue malfermis lian pordon kaj eniris, Kap'tano Vilĉjo jam ronkadis tiel vigle ke li tute ne aŭdis ilin.

Palpebrumnjo proksimiĝis al la lito kaj per sia unu okulo timoplene gapis la dormantan fremdulon.

"Ha," ŝi diris per leĝera flustro, "mi kredas ke vi pravas, Reĝo Kru-el. La viro aspektas al mi tre potenca sorĉisto. Sed bonfortune mi trovis lin dormanta, do mi transformos lin antaŭ ol li vekiĝos, donante al li formon en kiu li ne kapablos kontraŭi min."

"Zorge!" avertis la Reĝo, ankaŭ nelaŭte parolante. "Se li ekkonscios kion vi faras li eble detruos vin, kaj tio ĉagrenus min ĉar mi bezonas ke vi priatentu Ĝlorian."

Sed la Fisorĉistino sciis tiel bone kiel li ke ŝi devas zorgi. Ŝi portis sur sia brako nigran sakon, el kiu ŝi nun tiris plurajn pakaĵojn zorge volvitajn en papero.

Ŝi elektis tri el ili, kaj remetis la aliajn en la sakon.

Ŝi kunmiksis du el la pakaĵoj kaj post tio ŝi tre zorge malfermis la trian.

"Bonvolu retropaŝi, Moŝto," ŝi konsilis, "ĉar se ĉi tiu pulvoro trafos vin, vi mem eble transformiĝos."

La Reĝo haste retropaŝis al la ekstremo de la ĉambro. Dum Palpebrumnjo miksadis la trian pulvoron kun la aliaj ŝi gestis super ĝi per siaj manoj, murmuris kelkajn vortojn, kaj poste retroiris laŭeble plej rapide.

Kap'tano Vilĉjo dormadis pace, tute senkonscia pri kio okazas. Apuf! Ĝranda nubo da fumo ruliĝis sur la liton kaj tute kaŝis lin de ĉies vidpovo. Kiam la fumo forruliĝis, kaj Palpebrumnjo kaj la Reĝo vidis ke la korpo de la fremdulo plene malaperis, kaj lialoke, kaŭrante en la mezo de la lito, estis malgranda griza akrido.

Kurioze, la lasta artiko de la maldekstra kruro de la akrido konsistis el ligno. Alia kuriozaĵo — kiam oni konsideras ke ĝi estis akrido — estis ke ĝi komencis paroli, kriante per malgranda sed akra voĉo:

"Ho — vi homoj! Kion vi faras, tiel traktante minf Remetu min tuj, alie, vi bedaŭros!"

La kruela Reĝo paliĝis aŭdante la minacojn de la akrido, sed la Fisorĉistino nur ridis moke. Ŝi levis sian bastonon kaj celis feroce bati la akridon, sed antaŭ ol la bastono atingis la liton la eta saltulo mirinde saltis — ja mirinde, kiam ni konsideras ke ĝi havis lignan kruron. Ĝi leviĝis en la aeron kaj velis trans la ĉambron kaj trairis rekte tra la malferman fenestron, kie ĝi malaperis el ilia vidpovo.

17
{"b":"100291","o":1}