Литмир - Электронная Библиотека
A
A

Post kiam la Orko cirkle iris unu-dufoje, ĝiaj akraj okuloj trovis la turojn de la kastelo kaj foren ĝi flugis, rekte cele la lokon. Dum ĝi ŝvebis en la aero, proksime al la kastelo, Buton-Brilo indikis la kabanon de Pon, do ili surteriĝis tuj antaŭ ĝi kaj Trot elvenis kurante saluti ilin.

Oni konigis Ĝlorian al la Orko, kiun surprizis trovi Kap'tanon Vilĉjon tranformita en akridon.

"Kiel plaĉas al vif" demandis la ulo.

"Nu, multe maltrankviligas min," respondis Kap'tano Vilĉjo, starante sur ŝultro de Trot. "Mi konstante timas surtretiĝi, kaj al mi ne plaĉas la gusto de herbo kaj ŝajne mi ne povas kutimiĝi al ĝi. Laŭ mia naturo mi manĝas herbon, sciu, sed mi komencas suspekti ke oni devas lerni ami la guston."

"Ĉu vi povas hakif" demandis la Orko.

"Mi supozas ke mi ne estas tia akr-ido," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Sed mi ne povus diri kion mi eble farus se oni batus per mi — espereble tio ne okazos."

"Nu," diris la Orko, "estas tre domaĝe, kaj volonte mi renkontus tiun kruelan Reĝon kaj lian Fisorĉistinon kaj severe punus ilin. Vi estas ege malgranda, Kap'tano Vilĉjo, sed mi kredas ke mi rekonus vin ĉie ajn pro via ligna kruro."

La aliaj diris al la Orko kaj Buton-Brilo ĉion pri la glaciigita koro de Ĝloria kaj pri kiel la Birdotimigilo venis el la Lando Oz por helpi ilin. La Orkon ŝajne maltrankviligis informiĝi ke la Birdotimigilo iris sola por konkeri Reĝon Kru-el.

"Mi timas ke li fuŝos la provon," diris la maldikulo, "kaj ne konjekteblas kion tiu terura Reĝo farus al la kompatinda Birdotimigilo, kiu ŝajnas tre interesa persono. Do mi opinias ke mi mem partoprenos en la konkero."

"Kiel?"

"Atendu kaj vi vidos," estis la respondo. "Sed, unue, mi devos reflugi hejmen — ree al mia propra lando — do bonvolu pardoni ke mi forlasas vin tiel baldaŭ, mi foriros tuj. Staru distance de mia vosto, mi petas, tiel ke la vento de ĝi, kiam ĝi rivoluos, ne renversen batos vin."

Ili lasis multan spacon por la ulo kaj ĝi ekforis tuj kiel fulmo kaj baldaŭ malaperis en la ĉielon.

"Mi demandas al mi," diris Buton-Brilo, perokule sekvante la foriron de la Orko, "ĉu efektive li revenos."

"Kompreneble li revenos!" respondis Trot. "La Orko estas bonulo, kaj ni povas dependi de li. Kaj atentu miajn vortojn, Buton-Brilo, kiam nia Orko ja revenos, estas unu kruela Reĝo en Omenlando kiu volegos ke tio ne okazis."

Ĉapitro 18

La Birdotimigilo Renkontas Malamikon

La Birdotimigilo tute ne timis Reĝon Kru-el. Amale, li iom ĝuis la anticipon konkeri la mavan Reĝon kaj anstataŭigi lin per Ĝloria sur la trono de Omenlando. Do li antaŭeniris aŭdace al la reĝa kastelo kaj postulis eniri.

Vidante ke li estas fremdulo, la soldatoj permesis lin eniri. Li paŝis rekte al la tronĉambro, kie tiutempe lia Moŝto juĝis disputojn inter siaj regatoj.

"Kiu vi estasf" kolere demandis la Reĝo.

"Mi estas, kaj mi ordonas ke vi cedu kaj fariĝu mia kaptito."

"Kial mi faru tionf" demandis la Reĝo, kiun multe surprizis la aŭdaco de la pajlulo.

"Ĉar mi decidis ke vi estas tro kruela Reĝo por regi tiel belan landon. Amemoru ke Omenlando estas parto de Oz, kaj sekve vi devas obei Ozman de Oz, kies amiko kaj servanto mi estas."

Nu, kiam li aŭdis tion, la menso de Reĝo Kru-el tre ĉagreniĝis, ĉar li sciis ke la Birdotimigilo parolas vere. Sed neniu antaŭ nun iam venis al Omenlando el la Lando Oz kaj la Reĝo ne intencis peliĝi de sia trono se li povos malhelpi tion. Tial li faris severan firidon mokan kaj diris:

"Mi estas nuntempe okupata. Flanken paŝu, Birdotimigilo, kaj mi parolos al vi poste."

Sed la Birdotimigilo turnis sin al la kunvenintaj korteganoj kaj regatoj kaj vokis per laŭta voĉo:

"Mi nun deklaras, nome de Ozma de Oz, ke ĉi tiu viro ne plu estas la reganto de Omenlando. Ekde nun Princino Ĝloria estas via laŭrajta Reĝino, kaj mi petas ke ĉiu el vi lojalu al ŝi kaj obeu ŝiajn ordonojn."

La homoj rigardis time sian Reĝon, kiun en siaj koroj ĉiuj malamis sed ankaŭ timis. Kru-el nun ege furiozis kaj li levis sian oran sceptron kaj batis la Birdotimigilon tiom forte ke li falis sur la plankon.

Sed li tuj restariĝis, kaj per la rajdovipo de Pon li batis la Reĝon tiel forte ke la fimonarko muĝis pro doloro tiom kiom pro furiozo, vokante siajn soldatojn kapti la Birdotimigilon.

Ili penis fari tion, kaj puŝis siajn lancojn kaj glavojn en la pajlan korpon, sen fari ian damaĝon escepte de truoj en la vestoj de la Birdotimigilo. Tamen, ili estis multaj kontraŭ unu kaj fine olda Ĝugli-Ĝu alportis ŝnuregon kiun li vindis ĉirkaŭ la Birdotimigilon, ligante liajn krurojn kaj brakojn al liaj flankoj, kaj tiel la batalo finiĝis.

La Reĝo ŝtormis kaj ĉirkaŭdancis ege furioze, ĉar li neniam estis tiel forte batita ekde kiam li estis knabo — kaj eble ne tiam. Li ordonis ĵeti la Birdotimigilon en la karceron de la kastelo, kio ja ne estis malfacila tasko ĉar unu viro facile portis lin, ligitan.

Eĉ post la forigo de la kaptito la Reĝo ankoraŭ ne povis regi sian koleron. Li penis elpensi metodon venĝi sin kontraŭ la pajlulon, sed li povis elpensi nenion kio damaĝus lin.

Fine, kiam la teruritaj homoj kaj la timigitaj korteganoj jam humile foriris, olda Ĝugli-Ĝu proksimiĝis al la Reĝo figrimacante.

"Mi scias kion fari," diris li. "Faru grandan fajron kaj bruligu la Birdotimigilon, kaj tiel li ekstermiĝos."

La Reĝo tiom ĝojis pro tiu sugesto ke li ĉirkaŭbrakis oldan Ĝugli-Ĝun pro sia ĝojo., "Kompreneble!" li kriis. " Ĝuste tiel. Kial mi mem ne elpensis tionf"

Do li alvokis siajn soldatojn kaj servistojn kaj ordonis ke ili preparu grandan fajron en malferma spaco en la parko de la kastelo. Ankaŭ li sendis mesaĝon al sia tuta popolo ke oni grupiĝu kaj rigardu la detruiĝon de la Birdotimigilo kiu aŭdacis defii lian potencon. Apost nelonge vasta amaso da personoj grupiĝis en la parko kaj la servistoj stakis sufiĉan fuelon por fari fajron videblan multajn kilometrojn for — eĉ dumtage.

Kiam ĉio estis preta, la Reĝo elportigis sian tronon por sidi sur ĝi kaj ĝui la spektaklon, kaj post tio li sendis siajn soldatojn alporti la Birdotimigilon.

Nu, nur unusolan aferon en la tuta mondo vere timis la pajlulo: fajron. Li sciis ke li tre facile ekbrulus, kaj ke liaj cindroj malmulte valorus poste. Ane ĝenus lin tiel detruiĝi, sed li komprenis ke multaj personoj en la Lando Oz, precipe Doroteo kaj la Reĝa Ozma, malfeliĉus se ili informiĝus ke ilia malnova amiko la Birdotimigilo ne plu ekzistas.

Malgraŭ tio, la pajlulo estis brava kaj frontis sian fajran faton kiel heroo. Amarŝigite antaŭ la amason da homoj li turnis sin al la Reĝo tre trankvile kaj diris:

"Ĉi fiago kostos al vi vian tronon, kaj ankaŭ multan suferadon, ĉar miaj amikoj venĝos mian detruiĝon."

"Viaj amikoj ne estas ĉi tie, nek ili scios kion mi faris al vi, post via pereo kiam vi ne povos informi ilin," respondis la Reĝo per malrespekto-plena voĉo.

Post tio li ordonis ligi la Birdotimigilon al dika paliso kiun li marteligis en la teron, kaj la materialoj por la fajro estis amasigitaj tute ĉirkaŭ lin. Kiam tio estis jam farita, la latuna bando de la Reĝo komencis viglan melodion kaj olda Ĝugli-Ĝu antaŭenvenis kun flamanta alumeto kaj ardigis la ŝtipojn.

Tuj la flamoj ekleviĝis kaj rampis pli kaj pli proksimen al la Birdotimigilo. La Reĝo kaj lia tuta popolo tiom intense rigardis tiun teruran spektaklon ke neniu el ili rimarkis ke la ĉielo subite senlumiĝas. Eble ili supozis ke la laŭta zumsono — kian faras deko da moviĝantaj vagonaroj — venas el la ardantaj ŝtipoj; ke la ventoblovo estas nur venteto. Sed subite eksubeniris amaso da Orkoj, almenaŭ duoncento da ili, kaj la fortaj aerfluoj kaŭzitaj de iliaj rivoluantaj vostoj disŝutis la fajron ĉiudirekten, tiel ke eĉ ne unu ardanta ero eĉ tuŝis la Birdotimigilon.

Sed tiu estis ne la sola efekto de la subita tornado. Areĝo Kru-el estis blovita el sia trono kaj renversiĝis kapsuben ĝis li ekhaltis batiĝinte kontraŭ la ŝtonan muron de sia propra kastelo, kaj antaŭ ol li povis stariĝi granda Orko eksidis sur lin kaj tenis lin premita al la tero. Olda Ĝugli-Ĝu ĵetiĝis en la aeron kiel raketo kaj haltis sur arbo, kie li pendis per sia korpomezo de alta branĉo, batante la aeron per siaj piedoj kaj penante kapti la aeron per siaj manoj, kaj kriegante petante kompaton kiel malkuraĝulo, ĉar tio li ja estis.

24
{"b":"100291","o":1}