Литмир - Электронная Библиотека
A
A

— Ĉu Teron eblas vidi grandskale?

— Certe. Nur filtrilon ŝanĝu. La periskopoj estas moveblaj… sed poste, poste! — senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. — Vi ankoraŭ sukcesos satvidi. Aŭskultu, Trubeckoj, ja mi baldaŭ mortos. Ĉu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros — fordonu al Rusio, aŭ donacu al UNo, aŭ vi mem ludu ĉi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas… — mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis haŭton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante ĝin; la brovoj tiriĝis, kiel sur gumfadenoj. Verŝajne li jam iomete ebriiĝis.

— Ili eĉ kreivan menson havas tute alian, — plendis li. — Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni — post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn eĉ ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze ĉiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, ĝi estas unu por ĉiuj. Eĉ dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al ĝi — ĉar li mem suferos ĝuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn muĝantajn flugilhavajn ŝtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulaĵo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per ĉiu flugo je-en tiajn, — li dismovis la manojn kaj preskaŭ faligis la botelon, — mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, eĉ mil kilometrojn dum horo, — sed ĉiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

— Mi povas multe trinki, — sciigis li kaj apogiĝis per libera mano sur la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn — precize, kiel horloĝoj de epoko de Ludoviko XIV. — Ne maltrankvilu pri mi.

Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian rigardon.

Ŝajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.

— Kaj viaj krimoj… Mi timas, Trubeckoj, ke ĉi tie nenion eblas fari, — mallaŭte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone malpleniĝinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. — Nur forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en ĝi, la rado de ventolado, kial mi ĝin ankoraŭ ne turnis…

Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn ĝi estu senorda. Li sciis respondojn al ĉiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn demandojn fari.

— Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaŭ certe ĝi vokos resonancan vibradon en izomorfa al ĝi kristalo. Stupak tion teorie antaŭdiris, ĝuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato — ĉefe temas pri stresa pereo — se por la vibranta kristaleto troviĝas analogo, proksima laŭ vico da bazaj psiĥaj parametroj, la kristaleto, iniciatinta la vibradon, transĵetas ĉiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu ĝi resonancas. Ĉar la enŝprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en la kaldrono per preskaŭ konstanta estado sur limo de streso, la transĵeto de individuoj devus iri preskaŭ eksklude de ili al ni. Genia plano.

Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis ĝin al mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.

— Principa skemo estas tia! — deklaris li kaj iomete ŝanceliĝis. — En la kovilo estas kreskigata homaro, troviĝanta, rezulte de totala psiĥoĥemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de ĉiu kontraŭ ĉiu kaj ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, eĉ la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj neinflueblaj de la prilaboro personoj — ĉiam ekzistas frakcio de homoj, ne influeblaj de iu drogo — restas vanaj, ĉar la medikamenta influo paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj. Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Ĉiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace — al pendumilo! Ĉu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al pendumilo! — li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj de ŝvito. Li evidente malkutimiĝis multe paroli. Kaj — evidente volis.

— En tiaj kondiĉoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj ĉiam plioftiĝas, kaj, sekve, plioftiĝas transĵeto de kripligitaj individuecoj al ni, ĉi tien. Kaj ĉi tie ili, nature, daŭras sian lukton, ĉar ilia konscio jam estas formita. Lukton kontraŭ jam tute nekompreneble kiu. Almenaŭ kontraŭ iu, kiu similas tiean malamikon, — li haste glutis. — Tamen, eblas kontraŭa efekto. Stupak pri ĝi ne konjektis. Mi trovis ĝin nur antaŭnelonge, legante iliajn artikolojn… Post ekzemplo de tiea usonano Moudy iĝis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia ĉi-tiea psiĥoĝemelo. La plej ridinda… — li ekridis kaj tuj glutis, — la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas ĝin «lumporta estaĵo», «radia densaĵo de bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili eĉ imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kuniĝas kun si mem, renkontas sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi — ordinara… rusa oficiro, — patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, — kun viaj zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea ĝemelo, mortante, resonancus kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke ĉi tie li intervidiĝis preskaŭ kun Kristo mem! En pala krono el rozoj…[98] — kun terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran fojon, ne komprenis, al kio li aludas. — Oni diras, post tiaj renkontiĝoj homoj tie iĝas pli bonkoraj… elportas ion el ĉi tie, — li suspiris. — Entute ĉio evidentiĝis multe pli komplika, ol opiniis la patroj-fondintoj. Kaj laŭ viaj vortoj, Trubeckoj, laŭ via statistiko, povas okazi neplena subpremo, kaj nekuniĝo, kaj, ĉefe, elpremado fare de normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion… Ĉi tie mi malmulton povas diri. Ĝis hodiaŭa vespero mi estis certa, ke mi estas la sola, kiu eliris el tie.

Li malgaje kaj iel konfuzite ridetis.

— Mi estis ekzekutita en la kvardek-kvara, — konfesis li. Tiel sinĝenema knabino povus konfesi pri sia amo. Mi ne interrompis. Li paŭzis. — Himmler decidis, ke la patro estas tro sendependa, tro influas al Hitler… La patron li ne kuraĝis atenci, sed oni prenis min, por bridi la patron, se aperos neceso… Kaj poste la maŝino ekfunkciis per si mem. La patro eĉ ne sciis, li eksciis nur en la kvardek-sesa! Kaj mortigis sin… Sed ĉi tie li ne aperis. Verŝajne, ne troviĝis analogo. Amuze, ja li estis ankaŭ ĉi tie, li mem ankoraŭ estis en Alvico, naskita en la mil-okcent-sesdek-naŭa Karlo Haushoffer, ĉi tie li mortis je tri jaroj poste, ol tie — sed ne estis analogo por si mem. Kaj eĉ la morton de sia malgranda kristalo li ne sentis. Eble, mortigante sin, la patro estis tro trankvila. Li ĉion jam delonge travivis.

Mi silentis.

— Ili ne dividis la stablon, Trubeckoj! — elkriis li, kaj deŝirinte la manon de la regpanelo, kaptis min ĉe la ŝultro. — Tiel ĉiam okazas al banditoj! Iajn ajn belajn vortojn ili diru! Tio estas kriterio! — li, hastante, glutis el la botelo. — Kiam du homoj luktas por altaj celoj, kaj tiuj celoj estas diversaj… se la celoj vere estas direktitaj al bono, tiuj homoj ĉiam trovos kompromison. Strebo ne malutili ilin devigos! Sed se ili komencas buĉi unu la alian, ĉar ĉiu ĝuste sian celon opinias la sole alta — do, ilia celo estas mensogo, trompo de homoj, kaj vera celo estas, kiel de trogloditoj: depreni fremdan manĝaĵon kaj ŝtopi per ĝi sian ventron, — li paŭzis por restarigi spiron. — Rascke decidis, ke li ricevis idealan eksperimentan standon. Li eĉ ne komprenis, ke tiuj polveroj malsupre estas homoj, ke ili revas kaj suferas same kiel ni. Li volis provi sur tuta planedo jen unu drogon, jen alian… Stupak decidis, ke li ricevis bienon por kreskigo de neflekseblaj revoluciuloj, eĉ je groŝo ne taksantaj kaj vivojn de malamikoj, kaj vivojn de amikoj. Li estis certa, ke pereante tie sur barikadoj, ili venos ĉi tien kaj tiam aranĝos inferon por ekspluatantoj. Nu, kaj la avo… Li decidis, ke la sorto donacis al li ŝancon iĝi reĝo de la mondo. Necesas nur aranĝi masakron. Necesas nur, ke kiel eble plej multe da homoj tie, — li montris al la kaldrono, kaj, perdinte balancon, denove kaptis mian ŝultron; ni ambaŭ iomete ŝanceliĝis, — mortu kun krio «Vivu Haushoffer!» Tiam ili rekonsciiĝos ĉi tie kun la sama krio. Estas tre simple, havante kontakton kun ĝemelo ĉe jen tiu regpanelo! Jam en la dekkvara jaro la juna generalo, ricevinta iam malgrandan kesteton donace de la patro, famiĝis per siaj militaj kaj politikaj antaŭdiroj. Germanio malvenkis. Sed Haushoffer jam famiĝis kiel granda mago. Li trovis kaj trejnis Hitler-on. Li elpensis por li svastikon, cetere… Ha, vi ja ne scias, kio estas svastiko…

вернуться

98

Citaĵo el poemo de granda rusa poeto Aleksandro Blok (1880–1921) «Dek du» (1918): «En pala krono el rozoj antaŭ ili iras Jesuo Kristo». (Ili estas dek du revoluciaj ruĝgvardianoj).

53
{"b":"100273","o":1}