— Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre laciĝis en la vojo. Mi timas, ke eĉ biero nun estas malutila al mi. Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.
— Tiuokaze, estas mi, kiu ankoraŭfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontiĝon, klarigeblas nur per timo, ke vi jam hodiaŭ provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi eblon konversacii kun vi anticipe. Ĉu vi ne estas kontraŭ promeno laŭ la parko?
— Tute ne.
— Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.
— Mi estas en via dispono, barono.
Ni malrapide ekiris laŭ unu el flankaj vojetoj.
— Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, — komencis la barono. Mi interrompis lin:
— Mi donas al vi vorton de komunisto… vorton de nobelo, se vi preferas — mi nenion scias pri tio!
Li iomete maĉis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.
— Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tiel: vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laŭ IRU — sed en la via estas ankaŭ tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj ĉu sciigi entute — dependas nur de vi.
— Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.
— Mi estis certa, ke vi respondos ĝuste tiel. Por ni, tamen, ŝajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaŭ cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis ĉiujn fakturojn de Klaŭso Haushoffer, ĉiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aŭ li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aŭ li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenaĵojn — jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aŭ… sed mi ne lacigu vin, ĉiuj ĉi supozoj ne kostas eĉ rompitan groŝon, kiel oni diras en via lando. Tiel aŭ alie, iu treege grava rezulto estis atingita, ĉar, se ĝi ne estus atingita, Haushoffer ne liberiĝus de siaj sciencistoj… Ja ankaŭ vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laŭ ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li ĉion, kion povis, ĉu?
— Jes, — konfesis mi, — mi estas konvinkita.
— La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, — diris von Kreuwitz. — Raschke, juĝante laŭ ĉio, jam de la fino de la kvindekaj jaroj ĝuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno kaj laboris por li.
— Sed tamen ĝuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu iĝis tiom serioza laŭ siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn. Pardonu, barono, sed mi malŝatas tiujn eŭfemismojn: «liberiĝi», «likvidi»… Murdisto — murdas, kaj fino.
— Vi pravas.
— Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n, prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas Raschke al Haushoffer? Li, ŝajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon je timo.
— Jes, jes, ĝuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.
— Kaj ĝi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo…
— Aĥ, jen kiel? — ne detenis sin von Kreuwitz.
— Ĉu vi tion ne sciis?
Li mallonge ridetis:
— De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion, pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.
— Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas, timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la ĥemio de Raschke estis nur ĝia parto. Ja ĝuste renkontiĝo de Stupak kun Raschke donis la fajreron! Ĝuste post tio, kiam ili ambaŭ komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!
— Jes, verŝajne, tiel, — penseme konsentis von Kreuwitz. — Kaj ĝuste post la murdo de ambaŭ sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli pri potenco super la mondo.
— Aĥ, ĉu ankaŭ vian atenton altiris tiu frazo?
— Sendube!
— Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?
— Mi ne havas eĉ plej etan ideon.
Ni silentis iom. Vento estis plifortiĝanta; folioj skrapis unu la alian sur arboj kaj kun rata susuro rampis laŭ tero.
— Unuvorte, — revenis al la interrompita linio de la konversacio la barono, — kvankam ĉe Haushoffer, juĝante laŭ ĉio, io ne rezultis, aŭ rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitaĵo de Raschke kaj Stupak, kio ajn ĝi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.
— Kolektitaj de mi faktoj, — respondis mi, — kvankam mi ne povas, bedaŭrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.
— Jen kio, — iom paŭzinte, diris von Kreuwitz. — Des pli. Tiuokaze, ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun ĉiuj ĉi abstraktaj — ĉiuokaze, laŭ mia amplekso de informoj — timoj, ni havas nenian pretekston, por skrupule traserĉi Alvicon aŭ pridemandi loĝantan tie senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana… ĉiuokaze, tre stranga homo.
— Ĉu li estas pranepo?
— Imagu — nepo… Antaŭ du jaroj ni, plene malesperiĝinte, decidiĝis al tia malnoblaĵo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto de elektromuntistoj, ŝanĝantaj en la bieno elektrodrataron.
— Ĉu nenio?
— Nenio. Ordinara bieno. Kadukiĝanta.
— Ĉu la subtera bunkro?
— Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke ĝi tie malestas. Signifas nur, ke ni trovis neniajn ĝiajn spurojn. La agentoj havis tre malmultan tempon… Sed foje al mi ŝajnas, ke mi, dum multaj jaroj okupiĝanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.
— Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas, la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol kontestas.
— Mi dankas. Do… Mi iris al la renkontiĝo kun vi kun unu propono, nun mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan pretekston, por penetri en Alvicon, ĉu?
— Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur la simpla.
— Pardonu… ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita, ol enirante tien.
— Mi deziras tion kredi.
— Ĉu mi rajtas peti vin pri afablaĵo konatigi min kun tio, kion vi sukcesos ekscii?
— Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek jes, nek ne. Ĉio dependos de tio, kion mi ekscios tie.
Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallaŭte fajfetis tra la dentoj. Batis per la piedo iun branĉeton.
— Ŝajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj. Vi venis ĉi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj. Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros baton kontraŭ via religio.
— Mi ne nur timas — mi treege maltrankvilas pro tia eblo.
— Bone. Tio estas sankta afero… Ne eblas ion ajn kontraŭdiri. Krom tio, ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la ricevitaj informoj, aŭ almenaŭ kun ia parto de ili, ni estos treege dankaj al vi.
— Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laŭ miaj fortoj, barono.
— Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, ĝis mi ne konatiĝis kun vi, princo, tiun varianton mi eĉ ne intencis pripensi, ĝi min ne maltrankviligis. Ni supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.
Al li mi ne povis diri: «Ne malbonaŭguru, ne kreu stabilan vibradon…» Mi nur kapjesis: